FABELOJ DE DERVIŜOJ

Tabelo de enhavo

TRI FIŜOJ

Iam en iu lageto vivis-loĝis tri fiŝoj. La unua fiŝo estis plej ruza, la dua - malpli ruza, kaj la tria - tute stulta. Vivis ili bone, trankvile - kiel vivas ĉiuj fiŝoj en la mondo. Sed foje jen al ilia lageto aliris homo.

La homo kunportis reton kun si. Kaj dum li disvolvis ĝin, la plej saĝa fiŝo rigardis lin tra akvo kaj meditis. Febre ĝi estis rememoranta la tutan sian vivsperton kaj ĉiujn historiojn aŭskultitaj dum sia vivo; ĝi alvokis tutan sian ruzecon, kaj finfine ĝi ekkomprenis:

- En tiu ĉi lageto ne ekzistas loko, kie oni povus kaŝi sin, - ekpensis ĝi, - tial pli bone estus simuli morton.

Kaj jen, kolektinte ĉiujn siajn fortojn, tre mireginte la fiŝiston, ĝi elsaltis rekte al liaj piedoj.

La fiŝisto prenis ĝin. Sed la ruza fiŝo retenis spiron, kaj li pensante, ke ŝi mortis, forĵetis ĝin en akvon. La fiŝo tuj sin kaŝis en subborda kaveto preskaŭ ĉe liaj piedoj.

La alia fiŝo - tiu, kiu estis pli simpla, ne tre bone komprenis, kio okazis, kaj alnaĝinte al la ruza petis klarigojn.

- Simple mi simulis morton, tial li forĵetis min reen en akvon, - klarigis al ĝi la ruza fiŝo.

Tuj tiu simplulo ankaŭ elsaltis el akvo kaj faliĝis ĉe piedoj de la fiŝisto.

- Stranga loko, - ekpensis la fiŝisto. - Fiŝoj ĉi tie mem elsaltis el akvo...

Sed la fiŝo forgesis reteni spiron. La fiŝisto fidinte, ke ĝi estas viva, metis ĝin en sian sakon.

Poste li denove turnis sin al akvo. Tamen apero de fiŝoj elsaltantaj en la bordon tiom miregis lin, ke li forgesis ŝlosi la sakon. Uzinte lian malatenton, la fiŝo lasis la sakon kaj - jen rempente, jen saltante, - venis al akvo. Tie ĝi trovis la unuan fiŝon kaj, peze spirante, kuŝiĝis apud ĝi.

La tria fiŝo, la stulta, nenion komprenis, - eĉ aŭskultinte klarigojn de ambaŭ aliaj fiŝoj. Ili laŭvice tranombris al ĝi ĉiujn cirkonstancojn, atentante kiel grave estas reteni spiron por ke simuli morton.

- Dankon al vi, nun mi ĉion komprenis, - ĝoje diris la stulta fiŝo. Kaj dirinte tion, ĝi brue elsaltis el akvo, falinte apud la fiŝisto.

Sed ĉagrenita per tio, ke li perdis jam du fiŝojn, li metis tiun fiŝon en la sako, eĉ ne rimarkinte: ĉu ŝi estas spiranta aŭ ne. Kaj ĉifoje li bone ŝlosis sian sakon.

Denove kaj denove metadis la fiŝisto sian reton, sed ĉar unuaj du fiŝoj ne forlasis sian rifuĝejon, la reto ĉiam restis malplena.

Finfine li decidis rifuzi sian intencon. Forironte li malfermis sian sakon kaj konvinkiĝis, ke la stulta fiŝo ne spiris, alportis ĝin hejmen kaj fordonis ĝin al sia kato.

Oni diras, ke Husejn, la avo de Muhammad, trensdonis tiun historion al Modali el ordeno Ĥaĝagan ("Majstro"), kiu en la XIV jarcento oni komencis nomi Nakŝbanda ordeno.

De tempo al tempo kiel loko de tiu ĉi rakonto oni montras Karatas - La Lando de Blanka Ŝtono.

Ĉi tiu varianto de la fabelo estas konata dank'al Avad Afifi ("Transformiĝita"). Siavice al li ĝin rakontis ŝejko Muhammad Asĥar mortinta en la jaro 1813, kies tombo troviĝas en Delhio.

Hosted by uCoz