Ruslingve

Kio estas Agni Jogo?

La Instruo estis donita de niaj Altaj Fratoj (kiujn en Hindio oni nomas Mahatmoj, t.e. Grandaj Animoj) per helpo de Helena kaj Nikolas Roerich, rusaj homoj, kiu dum multaj jaroj loĝis en Hindio. Roerich-oj kun iliaj du filoj estis bonegaj sciencistoj, pensuloj kaj pentristoj. En la 1920-aj jaroj ili aranĝis la Transhimalajan ekspedicion, la plej grandan kaj gravan ekspedicio en Orienton.

Ja kio estas Agni Jogo? Ĝi estas la plej alta sintezo de la plej altaj sistemoj de jogo, kaj Karma jogo, la jogo de Ago, estas ĝia bazo. Agni Jogo estas la vojo de konscia altruismo, de egalpezo inter memperfektiĝo kaj servado al Komuna Bono. Ĝi estas la plej moderna kaj same la plej antikva Instruo de Saĝeco. Ĝi estas la plej rapida kaj fidela vojo al Scio kaj al la plej altaj mondoj. Ĝi estas la vojo de ĉiuj Senditoj de Lumo, komuna spirita denominatoro, venanta tra ĉiuj popoloj, jarcentoj, kulturoj kaj civilizacioj.

Agni Jogo mem estas sintezo de religio, scienco kaj filozofio. Ĝi estas nek aparta religio, nek scienco. Alia nomo ĝia estas Viva Etiko. La Instruo diris pri kvar Kosmaj Leĝoj:

1) la leĝo de Hierarkio, t.e. "kiel supre, tiel malsupre";

2) la leĝo de Karma ("Kion vi semis, tion rikoltos");

3) la leĝo de alikorpiĝo (reinkarnado);

4) la leĝo de libera volo.

Angi Jogo emfazas signifon de Ĝojo kiel konscia, aktiva percepto de Beleco, Amo kaj Scio. Ĝojo estas la plej alta saĝeco. Agni Jogo konfirmas kompareblecon, trankvilkarakterecon kaj laŭceleco en ĉio.

La lasta vico da libroj de Agni Jogo estis verkita de Estroj de Orienta Saĝeco antaŭe per Helena Blavatskaja (sub la nomo Sekreta Doktrino), poste per Franĉia La Dju (sub la nomo Instruo de la Templo), poste per familio de Roerich (ĝuste sub la nomo Agni JogoInstruo de Viva Etiko) kaj antaŭ nelonge per Boris Abramov (sub la nomo Facetoj de Agni Joga). Agni Jogo estas proksima al Kristanismo, ankaŭ al Budhismo kaj aliaj lumportantaj religioj kaj filozofioj de la mondo, ĉar ĝi diras, ke ĉiuj religioj devenas el unu Fonto. Certe ankaŭ ĝi estas proksima al Teosofio de Blavatskaja, kiu (laŭ mia opinio) antaŭvenis Agni Jogon kiel Sankta Johano antaŭ Kristo. Ankaŭ Homaranismon de L. Zamenhof kaj Rozo de Mondo de D. Andrejev estas parencaj al Agni Jogo.

Agni Joga estas destinita antaŭ ĉio al la homoj de nova pensmaniero, liberaj de antaŭjuĝoj, stereotipoj kaj dogmoj de la antaŭaj epokoj. Ĝuste tial multego da disĉiploj de Viva Etiko loĝas en eks-Sovetio, Eŭropo, Latina Ameriko kaj Usono. Homoj de tiuj landoj estas pli impreseblaj al novaj ideoj, malpli konservativaj. Ankaŭ, laŭ la Sekreta Doktrino kaj leteroj de H. Roerich, tiuj popoloj formigos la bazon de nova, la Sesa, radika raso kaj la sesa subraso de la Kvina radika raso. La nova erao komenciĝis en la 1924 laŭ unuaj fontoj aŭ en la 1947 laŭ aliaj.

Nerefutebla fakto estas, ke la homaro iras laŭ la vojo de evolucio konstante per helpo de la Fortoj de Lumo, Reprezentantoj de Kiuj de tempo al tempo enkorpiĝas inter homoj. Ili konatigas la homaron kun la Leĝoj Universaj, t.e. akcelas kreskon de konscio. En diversaj tempoj inter diversaj popoloj enkorpiĝis Buddha, Kristo, Mahomet kaj aliaj. Ili alportis al mondo la Grandajn Verojn; kiam la homaro ekposedis ilin, ĝi ekhavis kapablon veni laŭ la vojo de spirita evolucio. Ĉiu Granda Instruisto alportis sian Instruon, sed inter ili kontraŭdiro ne ekzistas, ĉar ĉiuj ili vokas homojn al spirita perfektiĝado kaj al unuiĝo kun la Fortoj de Lumo.

La homoj kredas kaj honoras je tiu Instruisto, kiu estas la plej harmonia al vibradoj de iliaj koroj. Sed kiun ajn ni honorus kiel sia Spirita Instruisto, ĉiu devas plenumi tion, kion instruas lia Instruisto.

Unu homo demandis Dalaj-Lamaon: "Kiamaniere mi devas iĝi budhiston?" Dalaj-Lamao ankaŭ demandis lin: "Kian religion vi apartenas?" Li respondis: "Mi estas kristano." "Bonege, diris Dalaj-Lamao, estu kristano, ĉar Kristanismo estas la plej bona Budhismo." Do, tio estas la plej ĝusta konsilo laŭ Viva Etiko!

D.B.

En ĉi-tiu artikolo estis uzataj materialoj de
"Maytreya Sangha" ĉe
<www.sangha.net>

Hosted by uCoz