Ruslingve

AL AMIKO

Enrigardu pli ofte en animon sian, kaj ĝi montros al vi, pri kio vi ne pravas kaj elkondukos sur la ĉefa vojo al Dio.

 La eseetoj kolektitaj ĉi tie prezentas mian propran vidpunkton. Ne serĉu tie ĉi rektajn aludojn al diversaj religioj kaj filozofioj. Tio estas mia propra filozofio, eble ne tute ĝusta (aŭ eĉ tute neĝusta), tamen ĝi helpas al mi en la vivo.

 

Enhavo

Religioj

Multo da religioj

Pri kredo

 

Religioj

Ekzistas multe da vojoj sur monton, ĉiu havas la propran, sed direkton ĉiuj havas la saman -- al montpinto.

Religio, scienco kaj arto estas tri metodoj, iloj, kiuj devas reciproke kompletigi kaj pliriĉigi unu la alian. La homo havas kvin sentojn. Sed neniu ja diras, ke unu el ili estas sole vera, kaj alia -- "opio por popolo". Religio, scienco kaj arto estas tri "sencoj" por komprenado de leĝoj de Estado -- la mistika, racia kaj estetika sencoj, kiuj devas kompletigi unu la alian, kiel aŭdo kompletigas vidsenton. Sed se la arto kaj religio estas pli-malpli amikemaj, do religio kaj scienco eterne batalas unu kontraŭ la alia. "Scienco timas religion, religio timas sciencon; tiel du ĉefaj metodoj de komprenado de la Realo (la unua per vojo de Racio, la alia per vojo de Koro) neniel povas renkontiĝi kaj manpremi" (G.S.Gorĉakov).

Sendube, ke ĉiu religio (kaj ankaŭ ĉiu scienco) baziĝas sur iu vico da aksiomoj, al kiuj oni konfidas. Religio nomas ilin dogmoj. Sendube ankaŭ, ke ĉiu religio esprimas sin per sistemo de ritoj, kiu estas necesa por ordigi la religia vivo. Sed religio ja ne estas nur dogmo kaj rito, kvankam enkorpiĝis ilin en si.

Iam mi legis, ke la vorto "religio" mem laŭdevene signifas "ligo kun Dio". Efektive la homo bezonas religion por konado kaj ligado kun Dio kaj kun "subtilaj mondoj". Ĝuste tio estas la ĉefa. La ligo kun Dio estas necesa kaj, kiel diras sciencistoj, sufiĉa kondiĉo de ĝia ekzistado.

La religio, kiel sistemo de interrilatoj de homo kaj Dio, ne devas esti inerta, malmola por jarcentoj sistemo de dogmoj kaj ritoj. Ĝi devas progresi kune kun spirita evoluo de la homo. En ĉiu religio estas neŝanĝeblaj valoregaĵoj: amo, estimo, toleremo... Kiel amikecon ne difinas rito de manpremo, kaj amon -- kiso, tiel ritoj ne difinas kredon. Kaj ĉu estis esprimo de amo al la Instruisto la kiso de Judaso?

Ivan Jefremov en "Tais Atena" je la nomo de unu personaĵo diris:

"...Nur ĉe la komenco de sia ekzistado ĉiu religio vivas kaj regas je homoj, inkluzive la plej saĝaj kaj fortaj. Poste anstataŭ kredo okazas interpreto, anstataŭ virta vivo -- ritoj, kaj ĉio finiĝas per hipokriteco de pastraro en ilia batalo por sata kaj honora vivo".

Sed ekzistas Instruo (mi ne diras "religio"), en kiu ritoj kaj prospero de pastroj ne havas ĉefan voĉon, kiu entute ne havas pastraron. Ĝi estas Instruo de Viva Etiko (alia ĝia nomo estas Agni Jogo), por kiu la formo de religio ne havas signifon, sed gravas nur ideo mem, ĉar, laŭ vortoj de Superulo en Bhagavad-Gita, "la homaro alvenas al Mi laŭ diversaj vojoj, sed laŭ kiu ajn vojo homo alproksimiĝas al Mi, sur tiu vojo Mi salutas lin, ĉar ĉiuj vojoj apartenas al Mi".

"Diference de aliaj instruoj ĝi entute ne kreas sian bonstaton sur neado de antaŭaj religioj, ĉar Agni Jogo konfirmigas senĉeseco de tio, kion la homoj nomas religio". (G.S.Gorĉakov)

 

Multo da religioj

Dum popoloj ne havis pastrojn, la leĝo natura regis ilin, kaj ili konservis virtecon de animo. 

Tibeta Evangelio

Diru, amiko, ĉu Jesuo alportis sur la tero kelke da kredoj, da instruoj? Ĉu aparte al katolikoj, aparte al ortodoksoj, aparte al protestantoj kaj malnovortodoksoj? Ĉu al vi ne ŝajnas, ke tio ne estas laŭnature, kiam tiuj, kiuj nomas sin disĉiploj de Kristo, malamikadas inter si, trompas, malbenas unu la alian? Kiom da malbono estis farita sub vualo de "vera kredo"! Sed kaj por kristanoj, kaj por muzulmanoj, kaj por ĉiuj aliaj Dio estas ja la sama! Li estas la sola kaj la alia ekzisti ne povas! Ĉu ne ŝajnas al vi, ke ĉiuj viktimoj de interreligiaj kvereloj estis oferitaj nur je la nomo de tio, ke la dekstra najbaro nomas Dion Allah'on, ĉar li parolas arabe, kaj la maldekstra najbaro nomas Dion Braĥmano, ĉar parolas hinde? Ĉu homoj estas tiom blindaj, ke ĝis nun ne ekvidis, ke ĉiuj, kvankam parolante per diversaj vortoj, parolas pri Unu, per diversaj rimedoj, sed servas al Unu? Kial homoj devas mortigi homojn pro tio, ke tiuj enirante preĝejon ne malvestas siajn ŝuojn aŭ metas krucan signon ne per du fingroj, sed per tri?

Komparante mondajn religiojn kaj filozofiajn instruojn ni vidos, "ke en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj popoloj estis konfesata la Sola Doktrino de Scio, nur en diversaj naciaj, religiaj kaj filozofiaj vestoj, konforme al tempoj kaj cirkonstancoj" (G.S.Gorĉakov) "...kaj oriente kaj okcidente religio alvokas purigi pensojn kaj dezirojn, alvokas al amo, pureco kaj karitado" (A.Kamenskaja Misio de H.Blavatskaja).

Ĉiu nova religio aperis en certa historia momento ĉe certa popolo. Ĉiu religio estis donita per vortoj kompreneblaj por tiu popolo en tiu tempo. El komuneco de bazaj postuloj oni povas supozi, ke ĉiuj religioj estas elfluantaj el unu fonto. Jen kion pri tio skribis H.P.Blavatskaja (citita laŭ A.Kamenskaja Misio de H.Blavatskaja):

"Post determinitaj temperoj ili (la Spirita Hierarkio) penadas doni al la tuta mondo pli detalan kaj ĝustan komprenon de spiriteco. Kelkaj el ili alvenadas por instrui la homojn, kaj kutime ili eniris la tradicion kiel fondintoj de religioj. Tiaj instruistoj estis Kriŝna, ankaŭ Zoroastro, ankaŭ Budao kaj Ŝankara Aĉarja, la granda saĝulo de Suda Hindujo. Kaj ankaŭ la instruisto estis Nazaretano. Li enkorpiĝis malgraŭ konsiloj de la aliaj, transdoninte la instruon pli frue ol necesus, direktita per kompato kaj inspirita per kredo je homaro; oni Lin avertis, ke la tempo malfavoras, sed malgraŭ tio Li decidis veni kaj estis ekzekutita laŭ volo de la pastroj.

 

Pri kredo

Mi serĉis,
Sed ne povis Vin trovi.
Mi laŭte vokis Vin
Starante sur minareto.
Mi sonorigis la templan sonorilon
Ĉe supreniro kaj subiro de la suno.
Mi enakviĝis en Gango,
Sed vane.
Mi revenis de Kaabo senrevigita.
Mi serĉis Vin sur la tero,
Mi serĉis Vin en la ĉielo,
ho, mia Amatulo,
Kaj finfine mi trovis Vin
kaŝitan kvazaŭ perlo
En la ŝelo de mia koro.

Pastro Aleksandro Men en la tria konversacio pri Nikea Kredsimbolo diris: "Kredo estas preteco de spirito aŭskulti Dion, malfermi sin al Li, kredo estas suprenŝvebo al Dio" (P. A.Men  Ĝojiga novaĵo).

La esenco de ordonoj de plimulto de religioj oni povas esprimi per jenaj vortoj: "Amu kaj kolektu scion". Ami signifas "Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso" (Mat.22,37); "Amu vian proksimulon kiel vin mem" (Mat.19,18), ĉar ĉiu homo havas fajreron de Dio, eron de Li. Jen kion diris Ibn Arabi, la muzulmana sufio vivinta en la fino de XII ĝis la komenco de XIII jarcentoj:

"Mia koro iĝis kapabla preni ĉian formon: ĝi estas kaj paŝtejo por gazeloj, kaj monaĥejo por kristanaj monaĥoj, kaj templo por idoloj, kaj Kaabo por venantaj ĉirkaŭ ĝi pilgrimoj, kaj tabuloj de Torao, kaj volvaĵo de Korano.

Mi sekvas religion de amo, kaj kiun ajn vojon elektos kameloj de amo, tia estu mia religio, mia kredo".

Ami estas plivastigi la koron, por "malfermi sin al Dio", enlokigi Lin. La dua parto de la ordono -- "kolektu scion" -- signifas plivastigado de konscio en Senlimecon.

Neŝanĝeblaj firmaj dogmoj obstaklas evoluon. Dogmoj estas katenoj por spirito. "Tio ne povas esti, ĉar neniam povas esti" ne estas la plej bona pensmaniero. Kiom da inventoj estis malakceptitaj pro blinda kredo je aŭtoritatoj kaj nedeziro elrigardi el la "ŝelo" de sia propra "mondkoncepto". Jam antaŭnelonge ni, kiuj loĝis en Sovetunio, aŭdis: "la dialektika materialismo tion malakceptas". Ankaŭ en religio: "La eklezio tion malakceptas" estas senduba argumento nur por fanatikuloj.

"Ekzistas kredo blinda, kaj ankaŭ vidpova, kiu estas pli alta ol ĉiuj religioj; ekzistas kredo -- la antaŭo de scio, kaj ekzistas kredo, kiu estas la scio mem". (G.S.Gorĉakov)

"La kredo estas donata al ni kiel ia donaco, sed tiun donacon ni scipovu akcepti. Sen akcepto flanke de homo ĝi ne efektiviĝas", diris la pastro Aleksandro. Kion tio signifas? Ni rememoru la vortojn de Jesuo pri talantoj (Mat. 25, 14-30). Tiu homo, kiu ricevinte unu talanton enterigis ĝin, havis la kredon blindan, kaj la donacon de sia Sinjoro li ne ekpovis akcepti. Du aliaj servistoj ne nur akceptis, sed ankaŭ multobligis la donitan al ili trezoron.

Akcepti la kredon oni povas nur per vojo de plivastigado de la koro kaj konscio, malfermante sin al Li, multobligante donacon Lian, enlokigante Lin en sian koron. Tion kapablas nur konscia vidpova kredo, multobligata en la vojo de kora scio.

Hosted by uCoz