Per homekologio:

EN NOVA MILJARO - NOVA HOMARO!

Komencis nova miljaro kaj la mondo ne estas pli sekura. Lokalaj militoj, terorismo, vetarmado, ĉio plue daŭras. La UN-sekretario Kofi Annan fine de la pasinta jarcento avertis:"La vipigita esplorado de neniigaj teknologioj povas ebligi -- eĉ al tute etaj ŝtatoj -- ekfuriozigi nehalteblan inferon sur la Tero, kapablan ne nur senhomigi, sed totale senvivigi ĝin..." Kaj instigis: "Necesas transformi la nunan internacian ekvilibron de timo kaj forto en ekvilibro de fido, bonvolo kaj kunlaboro".

Ĝuste tiun-ĉi instigon kapablus helpi realigi la nova mondkoncepto HOMEKOLOGIO, kiu povus fariĝi universala spirita kaj lingva bazo por ĝenerala, prospera kunlaboro de ĉiuj kun ĉiuj kaj konsekvence disponigi la enormajn, tutmondajn armadelspezojn por ĉiuflanka plibonigo de vivo sur la planedo Tero.

Homekologio ekestas en j. 1992, en MEM-studo: La Vojo Al Harmonio, kompilita okaze de la 400-jara naskiĝjubileo de instruisto de nacioj J.A.Komenio (1592-1670) kaj 75-jara datreveno de forpaso de kreinto de Esperanto L.L.Zamenhof (1859-1917), kiel nuntempe realigebla sintezo de iliaj ĉefaj ideoj kaj verkoj por tuthomara harmonio.

Tiacele Komenio -- en sia verko Via Lucis (La Vojo De Lumo, 1642) -- rekomendis tuthomare unuecan instruadon de universala etiko, helpe de universala lingvo, kreota tiel, ke ĉiu homo kapablu ellerni ĝin apud sia lingvo gepatra. Samcele Zamenhof kreis ĝuste tian lingvon kaj en j. 1887 donacis ĝin al la tuta homaro. En j. 1906 li publikigis sian verkon Homaranismo, kies esenco estas ankaŭ sintezo de universala etiko kun universala lingvo.

Homekologio estas destinita por ĉiuj homoj, sed precipe por novmaniera edukado de tutmonda junularo, kiu -- ne ŝarĝita per diversaj antaŭjuĝoj -- povus pli efike utiligi ĝin, precipe post sia maturiĝo kiam ĝi transprenos gvidadon de la aferoj publikaj. Tial -- enkadre de aranĝoj de la Internacia jaro de toleremo 1995 -- estis sendita al UNESCO Mesaĝo, proponanta envicigi homekologion en la internacian, edukan UNESCO-programon, rekomendonta al siaj membroŝtatoj i.a. ĉefe:

"Ĉiuj elementaj lernejoj, en la tuta mondo, dediĉu almenaŭ unu instruhoron semajne por instruado de nova lernobjekto HOMEKOLOGIO, konsistanta el 2 fakoj:
1. EKOLOGIO DE INTERKOMPRENIĜADO:
- en la 2-a klaso: instruado de fundamento de neŭtrala lingvo Esperanto.
2. EKOLOGIO DE SPIRITO:
- ek de la 3-a ĝis al la lasta klaso: kreado de firma, morala fundamento por vivoj de lernantoj, per instruado de MONDETOSO kaj helpe de la -- per kompetentaj fakuloj kompilotaj -- aĝadekvataj ANTOLOGIOJ el tuthomara, kultura trezoro de universale validaj, filozofiaj, religiaj, literaturaj, oraj moralaj kernoj, saĝoj kaj vivmodeloj, tuthomare valoraj kaj akcepteblaj. La instruado rekte en Esperanto (komence en formo de pliperfektiga kurso).

Inter la tutmonda junularo evoluiĝas lastatempe danĝeraj fenomenoj: iuj ofte ne rekonas bonon de malbono, en iliaj vicoj kreskas kriminaleco kaj malkreskas aĝo de deliktuloj... iuj akceptas ekstremajn ideologiojn, kiuj en pasinteco kaŭzis kruelajn militojn... Tial danĝero de analoga evoluo, kun tragikaj konsekvencoj, daŭras.

La mondampleksa instruado de homekologio en elementaj lernejoj povus -- post certa tempo -- elimini tiun-ĉi danĝeron. Ĝi ja ebligus, ke frekventintoj de tutmondaj elementaj lernejoj kapablus tutmonde, reciproke -- ĉiu kun ĉiu -- facile interkompreniĝadi sur neŭtrala lingva fundamento, sentante sin plene egalrajtaj, harmonie vivi kaj konstrue agi laŭ unueca, baza mondetoso.

Kulturante eĉ plue, plenarde, siajn naciajn, religiajn k.a. specifaĵojn, la gejunuloj fariĝus modeloj kaj pioniroj de mondharmonio. Tiuj-ĉi novaj vivorientiĝo kaj viveblo de la tutmonda junularoevoluiĝus en ĝi novan, tiel entuziasmoplenan vivolanon, ke ĝi ne plu sentus bezonon serĉi imaginaran vivkontentiĝon en narkotiĝado kaj aliaj negativaj fenomenoj.

La mondo de maturaĝuloj -- vidonte tiun-ĉi praktikan, pozitivan efekton en la mondo de junularo -- espereble ankaŭ ekpaŝos la prezentitan vojon al mondharmonio. Se ne tiuj, do pli poste, kiam gejunuloj -- maturiĝonte -- fariĝos ĝiaj anoj."

UNESCO konfirmis ricevon de la MESAĜO 1995 (letersigno: SHS/Tolerance/95/126-23.2.1995), bedaŭrinde ĝis nun ne praktikis ĝin. Ministrejo de instruado en la Ĉeĥa respubliko -- kiel la unua --esprimis favoran starpunkton al homekologio kaj -- okaze ekpaŝo en la novan miljaron -- ankaŭ rekomendis al UNESCO envicigi ĝin en la internacian, edukan UNESCO-programon (letersigno: 33.706/2000-22,21.12.2000). Necesas analogaj instigoj el pluaj ŝtatoj, por ke UNESCO tiujn-ĉi rekomendojn pritraktu kaj realigu.

La brita ministrino por internacia disvolvigo, Clare Short, strebas atingi, ke ĉiuj infanoj, en la tuta mondo, vizitu elementan lernejon. Se tio sukcesus, homekologion eblus instrui fakte al ĉiuj infanoj en la tuta mondo. Konsekvencoj povus esti grandiozaj.

Ĵus hodiaŭ pasas 84 jaroj de forpaso de Zamenhof, kiu -- ofereme dediĉinte sian tutan vivon por kreado de tuthomara harmonio -- mortis en teruraj cirkonstancoj de la 1-a mondmilito. Kia tragedio de lia vivo! Tamen li certe esperis, ke esperantistoj streĉos ĉiujn siajn fortojn por ne allasi novan, analogan militadon. Bedaŭrinde okazis ankoraŭ pli terura 2-a mondmilito kaj eĉ nun ekzistas en la mondo multaj fokusoj, kapablaj -- laŭ enkonduke cititaj vortoj de Kofi Annan -- "ekfuriozigi nehalteblan infernon sur la Tero".

Komenio en sia -- enkonduke citita verko -- avertas: "Neglektado de edukado estas pereo de homoj, familioj, regnoj eĉ de la tuta mondo". Homekologio kapablus realigi ĝustan edukadon tuthomare, jam al infanoj, ek de iliaj unuaj lernejjaroj, kiam ĝi estas la plej efika. Memkompreneble ĝiaj fruktoj maturiĝos nur perspektive. Ĝuste pro tio, komenco de ĝia tutmonda instruado en la lernejoj ne devus esti prokrastata. Esperantistoj en la tuta mondo, ekagu tial -- laŭ viaj personaj ebloj kaj lokaj kondiĉoj -- por akceligi edukadon de la tutmonda junularo helpe de HOMEKOLOGIO, kiu

CELANTE
REALIGI NOVAN, HARMONIAN HOMAREPOKON,
sintezas
universalajn fundamentojn: etikajn kaj lingvan,
kiuj
akordigas
ĉies agadon laŭ principoj de kosma ordo,
ebligas
facilan lingvan interkompreniĝon de ĉiuj kun ĉiuj,
realigas
unuecon en plue kulturata, ĉiasfera diverseco,
donas
al ĉiuj homoj senton de egalrajta, tuthomara aneco,
evoluigas
fidon, amikecon kaj kunlaboron inter ĉiuj nacioj,
kreas
kondiĉojn por transformi ĉiujn detruilojn en konstruilojn,
entuziasmigas
ĉiun homon vivi homekologie -- kiel homekologo.
Tiamaniere en la nova miljaro povus evoluiĝi nova homaro!

Internacia Homekologio-Iniciato (IHI)
Zamenhof-Tago, 14.4.2001

Hosted by uCoz