POR KE LA HOMARO NE BLINDIĜU!

"Okulo pro okulo -- la homaro blindiĝos!" -- tio estas averto de la hinda, senperforta batalanto por justeco Mahátmá Gándhí (1869-1948). La tutmonda pompa bonvenigado de la 3-a miljaro evoluigis esperon, ke en ĝi la homaro saĝe agos laŭ tiu-ĉi averto, komencos sisteme, senperforte, juste solvadi siajn problemojn kaj tiamaniere harmoniigos sian vivon de ĉiuj siaj anoj, ne nur spirite, sed eĉ materie, helpe de tutmonde ŝparitaj enormaj armadelspezoj. Bedaŭrinde, jam en la unua jaro de la nova miljaro, tiu-ĉi espero -- pro la ĝenerale konataj, kruelaj perfortaĵoj en diversaj landoj -- malfortiĝis.

En la jaro 2002, la 28-an de marto, estas solenata la 410-jara naskiĝjubileo de instruisto de nacioj, la ĉeĥa pedagogo kaj teologo Johano Ámos Comenius (Komenio, 1592-1670), kiu esprimis jenan averton: "Neglektado de edukado kaŭzas pereon de homoj, familioj, regnoj eĉ de la tuta mondo". En siaj verkoj li prezentis ideojn por ĝusta, efika edukado de tutmonda junularo, per unueca instruado de universala etiko, helpe de universala lingvo, novkreota tiel, ke ĝi estu perfekta, tamen facila, por ke ĝin kapablu senpene ellerni ĉiuj homoj -- ĉefe jam eĉ infanoj -- apud sia lingvo gepatra.

Prektike, tutmonde realigi tiun-ĉi formon de la tuthomare unueca, etika edukado, estas misio de la nova mondkoncepto HOMEKOLOGIO -- universala fundamento etika kaj lingva. Ĝi ekestis entaŭ 10 jaroj, en la studo La VOJO AL HARMONIO(1), kompilita en j. 1992, omaĝe la 400-jaran naskiĝjubileon de Komenio kaj 75-jaran datrevenon de morto de la pola kuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917), kiu kreis kaj en j. 1887 donacis al la tuta homaro universalan lingvon Esperanto, plenumanta ĝuste la cititajn severajn postulojn de Komenio.

Dum la pli ol centjara "provo per tempo" -- ebligante facilan interkompreniĝadon al ĝiaj uzantoj en la tuta mondo -- ĝi pruvis sian vivkapablon. Ĝian fundamenton kapablas ellerni -- plene laŭ la Komenia principo "lernejo per ludo" -- jam infanoj en la 2-a klaso de elementaj lernejoj, dum nur ununura instruhoro semajne. Tio ebligus jam ek de la 3-a klaso instrui en ĝi (komence en formo de pliperfektiga kurso) -- tutmonde unuece -- la universalan etikon jam al infanoj, kiam komencas formiĝi ilia karaktero kaj tial ĝi estas la plej efika.

Pro tiuj-ĉi ecoj ĝi estis elektita kiel oficiala lingvo por la universale-lingva parto de homekologio, celanta tuthomare pruvi, ke en ĉiuj kulturoj, religioj, literaturoj k.s. troviĝas kernoj de universala moralo kaj saĝeco, bedaŭrinde multfoje kovrataj per plej diversaj eksteraj ornamaĵoj, belaj ŝeloj, kaŭze tio ofte neglektataj, ne povantaj ekĝermi kaj maturiĝi per tuthomare harmoniigaj fruktoj.

Ĝuste por mondskale ebligi tiun-ĉi necesan maturiĝon, la etika parto de homekologio estas kompilota -- per kompetentaj multenaciaj kaj multereligiaj fakuloj -- precipe el tiuj-ĉi universalaj kernoj kaj instruas: la cititajn belajn ŝelojn prosperas laŭplaĉe admiri, neniam pro ili batali, sed iliajn universalajn kernojn de moralo kaj saĝeco necesas celkonscie kulturi kaj laŭ ili ĝiskonsekvence vivi.

En la Internacia Jaro de Toleremo 1995 -- enkadre de aranĝoj okaze de la 50-jara datreveno de finiĝo de la 2-a mondmilito kaj fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj -- sendis IHI(2) al UNESKO mesaĝon, proponantan al ĝi: akcepti aŭspicion super homekologio kaj rekomendi al la membroŝtatoj ĝian instruadon en iliaj elementaj lernejoj. UNESKO ĝian ricevon konfirmis(3), sed ne realigis.

Malgraŭ esperoplenaj paroladoj de ŝtatestroj dum la jubilea UN-kunsido, daŭras malpaco en diversaj mondpartoj kaj senĉese minacas -- konstante pligrandiĝanta -- misuzado de scienc-teknika progreso, ĉefe per terorismo, kio pruvas, ke "scienco sen konscienco estas pereo".

La vojon al laŭkonscienca agado de ĉiuj homoj, kiun montris al ni Komenio, eblus perspektive, praktike, tuthomare iradi post instruado de homekologio en ĉiulandaj elementaj lernejoj. Kiel unua paŝo al tio devas anticipi tiu-ĉi instruado en eksperimenta formo, kunordigita en almenaŭ 5 diversaj landoj. La rezultoj ĉe ĉiuj lernantoj nepre estos multflanke tiel prosperaj, ke pliaj ŝtatoj certe poste sinsekve sekvados tiun-ĉi modelon.

Ministrio de instruado en Ĉeĥa respubliko prijaĝis homekologion favore (4) eĉ subtenis la cititan IHI-proponon ĉe UNESKO (5). La nunjara Komenio-jubileo fariĝu instigilo al analogaj, favoraj esprimiĝoj en pliaj ŝtatoj, por ke la eksperimenta instruado de homekologio povu komenci. Helpi realigi tiun-ĉi paŝon povas homoj en ĉiuj landoj -- per propraj iniciatoj ĉe kompetentaj institucioj -- laŭ siaj ebloj. Pri rezultoj de ilia tiacela aktivado prosperus -- kunordigcele -- informi IHI(2).

Brita ministrino por internacia disvolvo Clare Short strebas, ke ĉiuj infanoj en la tuta mondo vizitu la elementan lernejon. Se tio sukcesus kaj se homekologio fariĝus en ili deviga instruobjekto, ĉiuj infanoj en la tuta mondo estus morale edukataj laŭ principoj de HOMEKOLOGIO, kiu

  • CELANTE REALIGI NOVAN, HARMONIAN HOMAREPOKON,
  • sintezas universalajn fundamentojn: etikan kaj lingvan, kiuj
  • akordigas ĉies agadon laŭ principoj de la kosma ordo,
  • ebligas facilan lingvan interkompreniĝon de ĉiuj kun ĉiuj,
  • realigas unuecon en plue kulturata, ĉiasfera diverseco,
  • donas al ĉiuj homoj senton de egalrajta, tuthomara aneco,
  • forigas antaŭjuĝojn kaj perforton inter ĉiuj komunumoj,
  • evoluigas fidon, amikecon kaj kunlaboron inter ĉiuj nacioj,
  • kreas kondiĉojn por transformi ĉiujn detruilojn en konstruilojn,
  • plibonigas vivon de la tuta homaro,
  • entuziasmigas ĉiun homon vivi homekologie -- kiel homekologo,
  • garantias, ke la homaro ne blindiĝos!

 

Internacia Homekologio-Iniciato (IHI)
Komenio-Tago de instruistoj, 28.03.2002.

NOTOJ:

(1) El Heroldo de Esperanto, n-ro 15, 16 decembro 1992:

NI RECENZAS

Harmonio

J.A. Komenius - L.L. Zamenhof: La vojo al Harmonio. Omaĝe al la 400-jara naskiĝdatreveno de J.A. Komenius kaj la 75-a datreveno de la morto de L.L. Zamenhof. Kompilis (orig. en Esp-o) MEM (rue des Hineux 54, B-4040 Herstal).

La mimeografia teksto (36 p. 14,8x21) informas la leganton pri la vivoj kaj verkoj de la du granduloj, kies vivmisioj estis: plibonigo de la tuthomaraj aferoj. Oni analizas iliajn tiucelajn projektojn: kreo kaj ĝenerala akcepto de baza unueco en diverseco lingva kaj religia. Fine la kompilantoj prezentas sintezon de iliaj ĉefaj ideoj kaj verkoj, kiuj helpas al ĉiuj nacioj pli facile ekpaŝi la komunan vojon al tuthomara harmonio.

(2) Internacia Homekologio-Iniciato (IHI) Provizora IHI-kunordiganto: Jaroslav Karhan, Erenburga 7, CZ-779 00 Olomouc, Ĉeĥa respubliko.

(3) Letersigno: SHS/Tolerance/95/126-23.2.1995.

(4) Letarsigno: sine 99-22-8.3.1999.

(5) Letersigno: 33.706/2000-22-21.12.2000.


Hosted by uCoz