Homaranismo* de d-ro L. L. Zamenhof de la vorto "Homarano", kiu signifas "membro de la ĉiuhoma familio"
La artikolo de S-ro Dombrovski en la No 3 de "Ruslanda Esperantisto" min iom mirigis. Estas tamen facile rimarki, ke la tuta artikolo estas kaŭzita de simpla malkompreniĝo. Mi ne volas nun multe paroli pri la esenco kaj celoj de la homaranismo, ĉar tio ĉi postulus la skribadon de multaj kaj grandegaj volumoj, kiuj pli aŭ malpli frue sendube estos verkitaj de diversaj homaranoj. La temo estas tiel ampleksa, ke kiom ajn multe mi parolus, mi ne klarigus eĉ la centonon de tio, kio devas esti klarigata. Tial mi lasas al aliaj personoj kaj aliaj tempoj la iom-post-ioman plenan klarigadon de la homaranismo kaj mi diros nur kelke da vortoj pri tiuj pure eksteraj malkompreniĝoj, kiuj kaŭzis la artikolon de s-ro D. 1) Ŝajnas al mi, ke la ĉefa kaŭzo, kiu malamikigis s-ron D. kontraŭ la homaranismo, estas la malfeliĉa esprimo "spirita mallumo", kiun li legis en la dogmo 10. S-ro D. trovis, ke laŭ la opinio de la homaranoj la religiaj moroj enkondukas en la vivon "spiritan mallumon", kaj mi tute ne miras, ke tiu ĉi esprimo faris malagrablan efikon sur s-ron D. Sed se li estus leginta la dogmojn pli atente, li facile rimarkus, ke tiu ĉi malfeliĉa esprimo estas ... simpla preseraro! La homaranoj ne sole ne estas malamikoj de la religiaj moroj, sed kontraŭe, varmege ilin rekomendas (kompreneble, ili deziras perfektigi la morojn kaj purigi ilin de ĉio mensoga kaj hipokrita), ili trovas la ekzistadon de moroj tre grava kaj ili diras en siaj dogmoj ke la religiaj moroj havas la celon enporti en la vivon difinitan programon kaj spiritan varmon; sed en la rusa teksto de la dogmoj per eraro anstataŭ la vorto "tjeplotu" (= varmon) estis presita "tjemnotu" (= mallumon). Kia domaĝo, ke s-ro D. legis nur la rusan tekston kaj, rimarkante laŭ la senco, ke tie estas tre videble ia preseraro, ne enrigardis en la apude starantan tekston Esperantan! 2) Al s-ro D. ŝajnis, ke la homaranoj metas Hillelon pli alte ol Jesuon Kriston. Ĉar s-ro D. estas ne sole sincera kaj profunde konvinkita kristano, sed ankaŭ katolika pastro kaj profesoro de eklezia akademio, mi tute ne miras, ke tiu ĉi supozata intenco de la homaranoj faris sur lin malbonan impreson. Sed ... ankaŭ tie ĉi estas ja simpla eraro, kiu certe neniam povus veni en la kapon de s-ro D., se li legus la dogmojn pli atente. La homaranoj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon komparadi reciproke la valoron de diversaj religioj kaj de iliaj fondintoj; la ideo detronigi Jesuon Kriston por la kristanoj aŭ Mozeon por la hebreoj aŭ Mahometon por la mahometanoj k.t.p. kaj surtronigi anstataŭ ili Hillelon neniam eĉ por unu minuto venis en la kapon de iu homarano. Sian ĉefan religian principon la homaranoj nomis "hilelismo" ne por honori pli Hillelon ol Kriston aŭ Mozeon, sed nur tial, ke la principo, kiu donis al la homaranoj la eblon krei ponton inter ĉiuj religioj, estis esprimita (kvankam sen ia speciala propaganda intenco) ĝuste de Hillel. Se okaze tiu principo estus esprimita ne de Hillel, sed de ia tute sensignifa kaj senvalora persono, ni devus nomi tiun principon per la nomo de tiu persono, kaj tio ĉi tute ne signifus, ke ni metas tiun personon pli alte ol ĉiujn grandajn instruistojn de la homaro. Se ni devus fari tiun honoron al ĉiu eĉ plej senvalora homo, se li okaze estus aŭtoro de la principo, tiom pli ni ja ne povas rifuzi tiun ĉi tute naturan honoron al Hillel, pri kiu s-ro D. kiel pastro instruita scias ja tre bone, ke li estis unu el la plej piaj kaj plej estimindaj religiaj saĝuloj. Se la homaranoj volus krei ian novan religion, ili sendube turnus sin ne al Hillel, sed al la diversaj fondintoj de religioj; sed la homaranoj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon krei ian novan religion, ili volus nur fari ponton, kiu povus pace ligi inter si ĉiujn religiojn ekzistantajn kaj poste iom-post-iom kunfandi ilin reciproke. Ke Kristo revis pri frateco de la homaro, neniu el ni dubas; sed pri tio sama revis ankaŭ la fondintoj de aliaj religioj. Se Kristo kaj la aliaj grandaj instruintoj de la homaro nun vivus kune, ili certe facile interkonsentus inter si, ili certe la "efektivajn postulojn de Dio" metus pli alten ol ĉiujn diferencajn formaĵojn, kaj ni havus nun ne multajn religiojn, sed unu ĉiuhoman religion. Sed la fondintoj ja nun ne vivas, restis nur la "religioj", kiuj portas iliajn nomojn; kvankam ĉiuj ekzistantaj religioj parolas pri kunfandiĝo de la homaro, ne sole neniu el ili donis ian rimedon, por tion ĉi atingi, sed kontraŭe, ĉiu el ili rekte malhelpas tiun ĉi kunfandiĝon: ĉiu el la religioj ja diras, ke ĝi estas donita tuta de Dio, sekve tute konsekvence ĉiu religio devas rigardi ĉiujn alireligiulojn kiel pekantojn kontraŭ la ordonoj de Dio, kaj la akcepton de iaj aliaj religiaj formoj krom ĝiaj ĝi devas rigardi kiel krimon kontraŭ Dio. Kiamaniere do fariĝos la kunfandiĝo de la homaro? S-ro D. respondos kredeble: "ĉiuj homoj akceptu la religion katolikan, kaj tiam la homaro kunfandiĝos" ... Sed tiel same diras ja pri sia religio ankaŭ la kredantoj de ĉiuj aliaj religioj. Kiel do agi? La homaranoj havas nenian intencon esploradi la komparan valoron de ĉiuj religioj, ĉar tio ĉi estus afero tute sencela. Kiel ajn alte tiu aŭ alia religio starus, la mondo neniam akceptos ĝin memvole (kaj por propagando per glavo aŭ per regaj ordonoj pasis jam la tempo), ĉar ĉe kredantoj tion ĉi malpermesas la blinda kredo kaj ĉe nekredantoj tion ĉi malpermesas genta aŭ partia ambicio. Por ke ĉiu homo povu rigardi homon de alia religio ne kiel "malamikon de Dio" kaj por ke la homaro povu iam kunfandiĝi, ekzistas nur unu rimedo, nome la sekvanta: ke la homoj, ne rompante sian gentan religion kaj ne disputante pri la kompara valoro de la religioj, akceptu la sekvantan dogmon, kiun ĉiu pensanta homo povas akcepti kun pura konscienco: "ordono de Dio mem estas nur tio, kio estas enskribita en la koro de ĉiu homo kaj kio tial estas komuna al ĉiuj religioj, — ĉio alia en la religioj estas nur ordonoj de homoj, sekve sen peko kontraŭ Dio ĉiuj religiaj eksteraĵoj povas esti malsamaj ĉe diversaj gentoj kaj povas ŝanĝiĝi kaj kunfandiĝi per reciproka interkonsento de la homoj". Kiam tiu ĉi dogmo estos akceptita, tiam la eternaj religiaj muroj inter la homoj falos kaj la kunfandiĝo de la homaro fariĝos afero plenumebla. Sed la diritan dogmon, kiu prezentus la tutan religian fundamenton, la tutan religian esencon de la homaranismo, ni trovas en formo konforme esprimita nek ĉe Kristo, nek ĉe Mozeo, nek ĉe iu alia,—ni trovas ĝin nur ĉe Hillel. Jen kial nia ideo ricevis la nomon "Hilelismo". (Hillel diris al unu idolano. "La tuta esenco de nia religio estas la leĝo: "agu kun aliaj, kiel vi volas, ke oni agu kun vi; ĉio alia estas nur komentarioj"). Mi parolis tiel multe pri Hillel nur por montri, ke la homaranoj estis tute pravaj, kiam ili sian ideon komence nomis "Hilelismo", sed en efektiveco la tuta argumentado estas superflua, ĉar grava estas ja ne la nomo, sed la esenco de la afero, kaj cetere nun, por tuŝi nenies gentan aŭ eklezian ambicion, la homaranoj jam mem, kiel oni scias, forigis la nomon "hilelismo" kaj anstataŭigis ĝin per la absolute sengenta, seneklezia kaj senpersona nomo "homaranismo". 3) S-ro D. diras, ke nia ideo ne estas nova! Se li iam ekscios la historion de la ideo homaranisma, li kun miro ekscios, ke en la daŭro de tre multaj jaroj la iniciatoroj devis malfacile bataladi kun si mem, konstante serĉadi, esploradi kaj ŝanĝadi, antaŭ ol tra la multegaj kaj plej diversaj komplikitaj dogmoj, kiujn instruas la mondo kaj niaj kutimoj, ili venis al tiuj dogmoj, kiujn instruas la absoluta justeco kaj logiko kaj kiuj aperas nun al s-ro D. tiel malnovaj kaj ĉiukonataj! .. Sed tiu ĉi historio ja neniun povas interesi, kaj tial ni diras sole: jes, ni scias, ke nia ideo ne estas nova; sed ĝuste tio ĉi estas ja nia forto; ĝuste tiu fakto, ke pri nia ideo ĉiam revis kaj revas la plej bonaj homoj en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj lokoj de la tero, tio ĉi ja devas montri la plej konvinke, ke nia ideo ne estas arbitre elpensita de iaj apartaj utopiistoj, ke ĝi estas perfekte bona, absolute necesa, ke la celado al ĝi estas la devo de ĉiu homo. Vi diras, ke pri tiu ĉi ideo jam antaŭ ni paroladis ĉiam la veraj religiuloj, la humanistoj, la framasonoj k.t.p... Jes, sed la diferenco inter ili kaj ni estas tio, ke ili parolas kaj revas pri la frateco de la homaro kaj ni celas ĝin praktike efektivigi; ĉiu vera religiulo, humanisto aŭ framasono, kiu el la anaro de la parolantoj kaj revantoj transiras al la anaro de la efektivigantoj, fariĝas per tio "homarano". 4) "Ili ne malkuraĝis ankaŭ proponi eĉ tute nekompreneblajn barbarajn terminojn de "Peterburgregno", de "Varsovilando" — diras s-ro D. Mi konfesas, ke mi ne komprenas, per kio la diritaj terminoj estas tiel nekompreneblaj kaj barbaraj, kaj ŝajnas al mi, ke se s-ro D. sin mem demandos, li devos konfesi, ke la tuta kulpo de tiuj terminoj konsistas nur en tio, ke ili estas "novaj" kaj niaj oreloj ankoraŭ ne alkutimiĝis al ili; sed ĉu ĉio, kio ĝis nun ne estis uzata, estas nepre barbara? Ni tamen blinde kredu, ke la diritaj terminoj estas terure barbaraj kaj ilia proponado estis "nemalkuraĝo" de la flanko de la homaranoj, — kaj ni demandu: en kio konsistas ilia barbareco? Ĉu en la formo de la vortoj? tiam ni devas ja memori, ke neniu malpermesas al la homaranoj anstataŭigi tiujn vortojn per aliaj, pli agrablaj, se tiaj troviĝos. Ĉu en la principo de la vortoj, kiu konsistas en tio, ke lando ne devas porti la nomon de ia gento? Sed s-ro D. ja scias, ke la nomado de lando per la nomo de ia gento ĉiam kondukas al tio ke la dirita gento rigardas sin kiel mastrojn de la lando kaj ĉiujn, kiuj ne apartenas al tiu gento, ili rigardas kiel fremdulojn, kiuj estas nur tolerataj, manĝas la panon de tiu gento kaj devas servi al la interesoj de tiu gento. Ĉu tio ĉi estas justa? Se mi naskiĝis en tiu ĉi lando, se tie ĉi vivis kaj laboris miaj gepatroj, se tie ĉi sin trovas la tomboj de miaj avoj kaj praavoj, se ĉiuj atomoj de mia korpo konsistas el produktaĵoj de tiu ĉi lando, — ĉu estas juste, ke oni min nomu fremdulo en mia patrujo, ke oni min nomu homo sen patrujo nur tial, ke mi konfesas alian religion aŭ parolas alian lingvon ol la gento, kiu en mia lando prezentas la plimulton? Ĉu oni povas nei, ke laŭ la leĝoj de la vera moralo ĉiuj homoj havas egalajn rajtojn pri la lando de ilia naskiĝo tiel same, kiel ĉiuj infanoj havas egalajn rajtojn pri sia patrino, kaj ĉia alia parolado estas barbaraĵo, kiu nin ne indignigas nur tial, ke ni ne pensas pri tio ĉi? Se ekzemple iu franco aŭ hispano ne komprenus la principon de la sengenteco de la tero, mi ne mirus: ili tiel kutimiĝis vidi ĉirkaŭ si ĉiam nur samgentanojn, aŭdi nur unu lingvon, ke estus tute pardoneble, se ili profunde kredus, ke lando kaj lingvo kaj religio estas identaj; sed kiu loĝas en lando, en kiu kolizioj de gentoj estas renkontataj sur ĉiu paŝo, tiu ne povas dubi pri la sole vera principo de la intergenta moralo. Kaj se ni eĉ ne volas jam pensi pri moralo kaj justeco absoluta, al kiu ni ankoraŭ ne alkutimiĝis kaj kiu tial sonas en niaj oreloj nekompreneble kaj barbare, se ni volas ĉion juĝi nur laŭ niaj kutimoj, tiam ni ja ankaŭ devas ellabori en ni respondon al la sekvanta demando: se ĉiu loko de la tero devas aparteni al unu gento, tiam al kiu gento ĝi devas aparteni? Ĉu al tiu gento, kiu antaŭe posedis la landon? en tia okazo cent milionoj da kulturaj amerikanoj estas fremduloj en sia hejmo, homoj sen patrujo, ĉar ankoraŭ antaŭ kelkaj jarcentoj iliaj prapatroj loĝis ne en Ameriko. Ĉu al tiu gento, kiu nun posedas la landon? en tia okazo 20 milionoj da poloj kaj multaj milionoj da aliaj popoloj estas homoj sen patrujo ĉar ili havas en sia posedo neniun landon. Ĉu al tiu gento, kiu en la dirita loko prezentas la plimulton? en tia okazo en ĉiuj gubernioj de la okcidenta Rusujo ĉiuj urboj (krom Varsovio) devas aparteni al la hebreoj, kaj ĉiuj nehebreoj devas esti rigardataj tie kiel fremduloj, kiel homoj sen patrujo. Kiel do decidi tiun ĉi komplikitan demandon? Ho ve, ĉiu decidas ĝin nur tiel, kiel estas oportune por li. Ekzemple, rusaj "patriotoj" diras, ke la tuta "rusa" regno tute nature devas aparteni nur al la "rusoj"; pola patrioto diras, ke en "Polujo" ĉiuj devas esti poloj, sed tiuj samaj poloj indignas, kiam en alia lando oni postulas, ke ili estu ne-poloj; hebreaj patriotoj diras, ke en siaj landoj de naskiĝo ili devas esti plenrajtaj regnanoj kaj tamen en Palestino iam devas mastrumi nur la hebreoj ... k.t.p. Ĉu ni ne vidas, kiel sensencaj kaj senmoralaj estas tiuj barbartempaj kaj dumezurilaj politikaj principoj? Ĉu vi ne vidas, ke ili ne sole estas krimo kontraŭ la pura moralo, sed ankaŭ konstanta kaŭzo de neniam finiĝontaj intergentaj konfliktoj? Ĉu vi ne vidas, ke la sola morale justa kaj praktike paciga intergenta principo devas esti "plena sendependeco de ĉiu lando de la religio kaj lingvo de ĝiaj loĝantoj?" Ĉu vi ne komprenas, ke tiu ĉi principo estas atingebla nur tiam, kiam malaperos la barbartempa kutimo nomi landon per la nomo de unu el la gentoj, kiuj en ĝi loĝas? 5) Estas strange, ke la bonega esperantisto s-ro D., kiu sendube multajn fojojn rebatadis la riproĉon, kiun la rutinuloj faras kontraŭ la ideo de lingvo internacia, nun mem faras ĝuste tiun saman blinde rutinan riproĉon kontraŭ la homaranismo! "La homaranismo estas kontraŭnacia kaj kontraŭreligia!!" Kia senatenta supraĵa prijuĝo! La homaranismo, kies unu el la plej ĉefaj dogmoj estas batalado por la plena rajto de ekzistado de ĉiuj lingvoj kaj dialektoj, t.e. de ĉiuj nacioj kaj nacietoj, — la homaranismo, kiu ĉian englutemecon de nacioj kaj lingvoj fortaj kontraŭ nacioj kaj lingvoj malfortaj nomas "barbareco", kontraŭ kiu la batalado estas unu el la ĉefaj celoj de la kreiĝo de la homaranismo, — tiu homaranismo estas kontraŭnacia! Per kio la homaranismo batalas kontraŭ la ekzistantaj lingvoj? Ĝi ja ne sole permesas al ĉiu uzi sian lingvon aŭ dialekton, sed ĝi eĉ rekte, per speciala kaj klara dogmo postulas tiun ĉi rajton por ĉiu homo. La homaranismo ja nur postulas, ke sian lingvon ĉiu uzu nur por si kaj ne altrudu ĝin al aliaj personoj kaj ke li ne faru el ĝi "idolon", de kio povus suferi aliaj personoj. Tiel same kiel regna justeco neniam intencas tuŝi la sanktecon de la internaj familiaj rilatoj, sed nur zorgas pri tio, ke la familiaj aferoj restu limigitaj en domo kaj unu familio ne altrudu siajn dezirojn al aliaj familioj, tiel same la homaranismo absolute ne intencas batali kontraŭ la interna vivo de la gentoj, sed ĝi batalas nur kontraŭ la maljusta regado de unu patruja gento kontraŭ la aliaj. Kulpigi la homaranismon pri kontraŭnacieco estas ja ripeti la vortojn de diversaj "vere rusaj" homoj, kiuj diras, ke konstitucio estas malamiko de libereco, ĉar ... ĝi malpermesas al unuj regnanoj libere premadi la aliajn regnanojn! La homaranismo laŭ la opinio de s-ro D. estas kontraŭreligia! Kiun la homaranismo detiras de la religio? Ĉu la homojn blinde kredantajn? sed tiuj ja ne akceptos la homaranismon. Ĉu la homojn libere pensantajn? sed tiuj ja de longe defalis de la religio, kaj la homaranismo, kontraŭe, celas altiri ilin al la religio! La homaranismo, kiu varbos siajn adeptojn ne per blinda kredigado, sed per admonado, estas ja destinita sole nur por homoj libere pensantaj. La eklezio forigis ilin de la vera Dio, — la homaranismo ilin rekondukos al Li. La eklezio rakontis al ili pri diversaj elpensitaj "ordonoj de Dio", pri diversaj elpensitaj "sanktaj veroj", kaj kiam ilia prudento kontraŭ tio ĉi ekprotestis, ili devis tute defali de ĉia religio, kaj multaj el ili sentas sin tre malfeliĉaj. Ili volas iafoje turni sian koron al la nekonata mistera Forto de la mondo, sed ili ne povas tion ĉi fari, ĉar la nomon de Dio abomenigis al ili la falsa eklezia ideo pri Li; ili volus iri en preĝejon, sed ili ne povas tion ĉi fari, ĉar ĝi estus hipokritaĵo de ilia flanko; ili volus legi la Biblion, Evangelion kaj aliajn grandajn kaj kortrankviligantajn librojn, sed pro la karaktero de tiuj libroj ili ne povas tion ĉi fari sen hipokriteco; ili volus partopreni en iaj religiaj moroj, kiuj de la infanaj jaroj havas por ili multe da ĉarmo, — sed tio ĉi estus hipokritaĵo; per festoj kaj aliaj eksteraĵoj ili volus enporti kelkan poezian ĉarmon en la vivon de siaj infanoj, sed tio ĉi estus hipokritaĵo ... La homaranismo redonas al ili almenaŭ parte, tion, kion ili perdis. Ĝi diras al ili: vi povas direkti viajn pensojn al la Mistera Forto, se vi nur ne parolas pri ĝi en senco eklezia kaj kontraŭa al via scio kaj konvinkoj; vi povas legi la grandajn librojn de la instruintoj de la homaro, se vi nur memoros ĉiam, ke ili estas verkoj ne de Dio, sed de homoj, kaj se vi memoros, ke paralele kun grandaj perloj de filozofio kaj etiko tie troviĝas ankaŭ senvaloraj almiksaĵoj; vi povas partopreni mem kaj partoprenigi viajn infanojn en diversaj religiaj festoj kaj moroj, se vi evitos en ili ĉian mensogon kaj hipokritecon, ĉion, kio estas kontraŭ viaj konvinkoj kaj kredo, kaj partoprenados en ili simple nur kiel en tradiciaj moroj de via gento... Kaj tiu ĉi homaranismo, kiu ne detiras de la religio la blinde kredantajn, sed kontraŭe, realproksimigas al la religio tiujn, kiuj perdis ĉian religion, — tiu ĉi homaranismo estas kontraŭreligia! Ni volas ne pereigi la religion, sed savi ĝin de la senduba pereo, al kiu alkondukis ĝin la batalado inter la prudento kaj eklezio. Oni devas memori, ke la homaranismo tute ne volas anstataŭigi la ekzistantajn religiojn kaj templojn per iaj aliaj, ĝi volas nur krom la ekzistantaj kaj paralele kun ili fondi ankaŭ festojn, morojn kaj templojn neŭtralehomajn. Estas vero, ke iom post iom (eble post tre longa tempo) la festoj kaj moroj neŭtrale-homaj paligados kaj elpuŝados la morojn gentajn, kaj la malaperantaj, ĉiam malpli kaj malpli ŝatataj religioj cedos iom post iom sian lokon al unu neŭtrale-homa kaj sincere kaj senhipokrite kredata religio; sed ĉu de tio ĉi ion perdos la religia ideo? Vin, s-ro D, pri kiu mi scias, ke vi estas homo sincere kaj profunde religia, efektive kaj kore sindona pastro de Dio, — vin mi demandas: se vi povus vin turni al tiu granda morala Forto, kiun ni nomas "Dio" kaj demandi Lin, ĉu Li preferas, ke la homoj havu multajn religiojn kaj tial malamadu sin reciproke kaj ĉiu diru, ke nur lia religio estas la vera, aŭ ke la homoj aranĝu inter si ponton, per kiu ĉiuj religioj povos iom post iom kunfandiĝi en unu religion, kaj ili konstruu templojn komunajn, en kiuj ili povos frate ellaboradi al si idealojn kaj morojn komunajn, — kion Dio respondus? Se vi estas certa, ke Li preferus la unuan, tiam batalu kontraŭ la homaranismo; sed se vi pensas, ke Li elektus la duan, tiam ... ne batalu por ni (ĉar mi komprenas, ke kiel pastro vi ne povas tion ĉi fari, almenaŭ nun), sed almenaŭ ne batalu kontraŭ ni, ĉar, batalante kontraŭ ni, vi batalos kontraŭ la volo de Tiu, al kiu vi ĉiam sincere kaj honeste servis. Homarano. Nefermita letero al s-ro de Beaufront Estimata Sinjoro! Ĉar Vi tre ofte atakas la homaranismon, tial ni esperas, ke Vi ne rifuzos publikigi en Via estimata gazeto ankaŭ iom da vortoj de ni, homaranoj. Ĉiujn kritikojn ni akceptas kun danko, ĉar ili, montrante al ni niajn erarojn, helpas al nia perfektiĝo. Sed kelkaj lokoj en Viaj artikoloj prezentas nian aferon al la legantoj en malĝusta lumo, kaj tial ni estas devigitaj doni kelkan klarigon. Ni tute ne intencas propagandi nian ideon per tiu ĉi nia letero, kaj tial ni tute ne parolos pri la esenco de la homoranismo kaj ni tute ne defendos la diversajn detalojn de nia afero. Ni volas nur ĝustigi kelkajn punktojn ĝeneralajn. 1) Tute erare Vi diras, ke la homaranoj konstruis sian tutan aferon sur la sukceso de la Bulonja kongreso. La homaranismo estis preparata en la daŭro de tre multaj jaroj, kaj la impresoj de la Bulonja kongreso nur rapidigis nian decidon publikigi nian Deklaracion. 2) Vi diras, ke ni naive esperas, ke la homaranismo donos al la homaro plenan pacon kaj feliĉon! Tion ĉi saman oni antaŭ 18- 19 jaroj diris ankaŭ pri la esperantistoj. Sed kredu al ni, ke ni tute ne estas tiel naivaj, kiaj Vi nin prezentas al la legantoj; ni scias tre bone, ke la homaranismo ne faros el la homoj anĝelojn, tiel same kiel la esperantistoj ĉiam sciis tion ĉi pri Esperanto. Ni tute ne esperas ŝanĝi la korojn de tiuj homoj, kiuj ne volas pacon, — ni volas nur: a) ebligi intergentan justecon kaj fratecon al tiuj tre multaj personoj, kiuj ĝin deziras kaj al kiuj la neekzistado de neŭtrala lingvo, religia kaj morala fundamento ĝis nun faris ĉian reciprokan fratiĝadon ne ebla; b) fiksi (kaj per komuna komunikiĝado konstante perfektigadi) precize formulitajn principojn, per kiuj povus sin gvidi tiuj personoj, kiuj en la koro sentas la necesecon de intergenta egaleco kaj frateco, sed konstante pekas kontraŭ ĝi simple nur pro nesufiĉa pripensado kaj pro nehavado de ia difinita programo. 3) Vi diras, ke inter la esperantismo kaj la homaranismo ekzistas nenia parenceco! Sed en tia okazo kial do Vi nin tiel atakas? Kial Vi tiel timas ke la mondo intermiksos la ambaŭ ideojn? Tiu ĉi Via timo ja tute klare devas pruvi al Vi, ke Vi senkonscie sentas, ke inter la ambaŭ ideoj ekzistas parenceco tre granda. Lingvo Internacia havas la celon krei inter la gentoj neŭtralan ponton en rilato lingva, la homaranismo volas krei tian saman ponton en ĉiuj rilatoj. La homaranismo estas nur plifortigita esperantismo, kaj ĉiuj tion ĉi sentas kvankam ne ĉiuj volas tion ĉi laŭte diri. Sed ĉu la deziro krei neŭtralan ponton inter la gentoj estas krimo? Vi povas diri, ke la ponto, kiun ni proponas, havas en si diversajn erarojn, — tion ĉi ni tute ne neas, kaj ni kun danko akceptas ĉiujn montrojn de la eraroj, por ke ni povu ilin forigi. En la antaŭparolo al nia broŝuro estas ja skribite tre klare kaj per grandaj kaj dikaj literoj, ke la nuna teksto de nia Deklaracio estas nur provizora, por prezenti la esencon de nia afero, kaj la teksto definitiva estos fiksita nur iam poste, post matura komuna interkonsiliĝo. Sed por kio ataki la tutan aferon en principo? Se kontraŭ la homaranismo batalas tiaj esperantistoj, kiuj en Esperanto vidas nur rimedon por interŝanĝi ilustritajn poŝtajn kartojn aŭ por fari bonajn negocojn, aŭ eĉ por sukcese militi inter si — ni ne mirus, sed se kontraŭ la homaranismo batalas tiaj esperantistoj, kiuj en esperanto ĉiam vidis ideon kaj kiuj por tiu ĉi ideo multe kaj ame laboris, — tio ĉi ŝajnas al ni stranga. Tiu ĉi strangeco tamen povas esti klarigata. Unuj esperantistoj aprobas en Esperanto la internan ideon, sed aprobas ĝin nur ĝis certa grado, kaj ili timas, ke la homaranoj tiros ilin tro malproksimen; sed al tiuj ĉi personoj ni povas respondi: la homaranismo estas ja nia idealo privata, kiun ni al aliaj esperantistoj tute ne intencas altrudi. Aliaj en sia koro aprobas la ideon en la plej alta grado, sed ili timas, ke la tuteco de la ideo ne estas atingebla, ke celado tro granda povas forŝiri de ni la celon pli malgrandan kaj la homaranismo povas pereigi Esperanton. Sed tiam ili devas tion ĉi diri tute malkaŝe, kaj anstataŭ ataki aŭ moki nin per "profetoj" aŭ "verdaj roboj surŝutitaj per oraj steloj", ili devus paroli nur pri la danĝero. Tiam ni respondus al ili: ni scias tre bone, ke se ni ne estos sufiĉe singardaj, la homaranismo povos alporti malutilon al Esperanto; sed kredu al ni, ke Esperanto estas por ni ne malpli kara ol por vi, ĝi estas por ni eĉ duoble kara, ĉar ne sole ni estas varmegaj esperantistoj, sed ni ankaŭ konscias, ke kun la pereo de la ideo de lingvo internacia devus perei la homaranismo mem, kiu estas ja plene bazita sur ĝi. Tial kredu al ni, ke ni agos sufiĉe singarde. Nian broŝuron ni ĝis nun ne dissendis al la eksteresperantaj gazetoj, ni sendis ĝin nur al kelkaj gazetoj esperantistaj (al kelkaj ne-Esperantaj gazetoj ni faris sciigon pri nia afero nur kiel "provan balonon"). Kun propagando pli granda kaj publika ni elpaŝos nur tiam, kiam post matura interkonsiliĝo pri la detaloj de la homaranismo kaj pri la manieroj de propagando ni havos plenan certecon, ke tiu propagando ne estos danĝera por Esperanto. Se Vi tamen timas, ke ni estos ne sufiĉe saĝaj kaj faros facilanimajn paŝojn, kiuj kompromitos Esperanton en la okuloj de "saĝaj" homoj, tiam en Viaj manoj restas ja ĉiam tre grava defendilo — la "Deklaracio pri la Esperantismo" — kaj kun tiu ĉi Deklaracio en la mano Vi povas tute klare montri al la mondo, ke la homaranismo estas afero tute privata, kiu por la tuta esperantistaro tute ne estas deviga, eĉ se la homaranismon publike propagandus la aŭtoro de Esperanto mem. Se oni riproĉos al Vi, ke inter la esperantistoj troviĝas personoj, kiuj ne sole volas krei ponton inter la gentoj, sed estas eĉ tiel arogantaj, ke ili revas, ke tiu ĉi ponto iom post iom, post multaj jarcentoj, alkondukos eble al unuiĝo de la homaro, — tiam respondu trankvile: ĉiu esperantisto havas la rajton havi private ideojn kaj idealojn, kiajn li volas, kaj por la frenezaj aŭ krimaj idealoj de unuj esperantistoj la aliaj ne respondas, tiel same kiel ekzemple oni ne povas kulpigi la fervojajn inĝenierojn, se troviĝas personoj, kiuj volas uzi la fervojon por iaj celoj "utopiaj". Kun respekto d-ro Aleksandro Naumann. sekretario de la Unua Grupo Homarana. Adreso: Varsovio, str. Kosikova, No 7. Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo. Mi diris, ke, krom la oficiala esenco de la esperantismo, kiu estas esprimita en la Bulonja Deklaracio, la esperantismo enhavas ankoraŭ ideon internan, kiu ne estas deviga por ĉiuj, sed kiun memvole kulturas en si ĉiuj esperantistoj idealistoj. Tiun ĉi ideon ĉiu povas klarigi kaj formuli al si tiel, kiel diktas al li lia propra kapo kaj koro. Permesu al mi, ke mi raportu al vi, kiamaniere mi komprenas tiun ideon. Sed por eviti ĉiun malkompreniĝon, mi devas antaŭ ĉio atentigi vin, ke tio, pri kio mi nun parolos, prezentas miajn principojn pure personajn kaj privatajn. Mi ne sole ne proponas al vi ilian akcepton, sed mi eĉ ne demandos vian opinion pri ili. Mi simple nur raportos. Mi parolos al vi pri tio, pri kio multaj el vi jam ion aŭdis — nome pri la "Homaranismo". Ne ektimu, sinjoroj! Mi scias, ke oni prezentis al vi la aferon kiel ion teruran, kiel grandan danĝeron por Esperanto. Estu paciencaj, aŭskultu kaj juĝu. Mi neniam havis la intencon paroli en kongreso esperantista pri miaj privataj principoj kaj kredoj, kiuj estas formulitaj en la homaranismo. Antaŭ dek monatoj mi supozis, ke en la Ĝeneva kongreso mi eble en unu el la kunvenoj pure privataj priparolos miajn principojn; sed baldaŭ mi eĉ tiun ĉi mian intencon tute forĵetis. Dezirante, ke la mondo vidu en mi nur la aŭtoron de Esperanto, mi decidis kaŝi por ĉiam mian nomon kiel iniciatoron de la homaranismo, mi transdonis mian principaron al kelkaj amikoj kaj mi petis ilin, ke ili laboru. Sed la cirkonstancoj aranĝiĝis tiamaniere, ke mi estas nun devigata ne sole forigi mian kaŝitecon, sed eĉ fari tion ĉi tute publike. En la komenco de tiu ĉi jaro, en la nomo de grupo da personoj, kiuj akceptis por si la nomon "Unua Grupo Homarana", aperis la unua broŝuro pri la homaranismo, kiu devis esti nur prova balono, por aŭskulti diversain opiniojn. Sed malgraŭ ke en la broŝuro estis klare dirite, ke ĝia teksto estas nur provizora kaj poste perfektigota, kaj malgraŭ ke la broŝuro volis prezenti nur principaron tute privatan, al neniu altrudatan, kelkaj esperantistoj, anstataŭ trankvile kritiki la aferon, komencis akran atakadon kontraŭ ĝi. Tiuj ĉi atakoj devigis min forigi mian kaŝitecon, ĉar plua kaŝiteco povus pensigi, ke mi kaŝas min kontraŭ la batoj, aŭ ke mi hontas kaj timas konfesi publike miajn principojn; kaj ĉar oni baldaŭ komencis rakontadi, ke la iniciatoro de la homaranismo estas la aŭtoro de Esperanto kaj ke mi havas iajn kontraŭnaturajn principojn, kiuj baldaŭ pereigos la tutan aferon Esperantan, tial — por meti finon al ĉiuj suspektoj kaj malĝustaj famoj — mi en la lasta monato antaŭ la kongreso decidis proklami miajn principojn tute publike en mia kongresa parolo. Tiujn ĉi principojn mi nun prezentos al vi en formo de Deklaracio, kiun mi kaj miaj samprincipanoj akceptis por ni. Sed mi ripetas, ke la Deklaracio, kiun mi legos al vi, prezentas principojn pure privatajn de mi kaj de la Unua Grupo Homarana; por la mondo esperantista ili havas nenion devigan. La Homaranismo estas celado al pura homeco kaj al absoluta intergenta justeco kaj egaleco. En ĉiu lando tiu gento, kiu prezentas la plimulton kaj kutimis regi super la aliaj gentoj, longe ne komprenos la homaranismon; sed neniu gento povas scii, kio estos kun ĝi morgaŭ, kaj, pli aŭ malpli frue, ĉiuj honestaj homoj konvinkiĝos, ke regado per fortoj konvenas al bestoj, sed ne al homoj, kaj ke paca vivado sur la tero kaj ĉeso de militoj estas ebla ne per malfortikaj kaj maljustaj kompromisoj, sed nur per justeco absoluta, egala por ĉiuj gentoj, lokoj kaj tempoj. Tian justecon penas esprimi la Deklaracio de la Homaranoj. Ĉar pro tiu aŭ alia nelerta aŭ nepreciza esprimo en la Deklaracio la malamikoj de la homaranismo atakas la tutan esencon de la afero, tial mi ripetas la vortojn, kiuj per grandaj kaj grasaj literoj estis presitaj en la unua broŝuro pri la homaranismo, nome: la nuna teksto de la Deklaracio estas nur provizora; la definitiva teksto estos fiksita nur iam poste, post sufiĉe matura interkonsiliĝo inter ĉiuj grupoj homaranaj.
1. Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj kaj idealoj honeste patrolandaj; ĉiajn idealojn genteŝovinismajn, kiuj semas malamon inter la gentoj kaj celas la regadon de unu gento super aliaj, mi rigardas nur kiel grupan egoismon, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo. 2. Mi kredas, ke ĉiuj gentoj estas egalrajtaj partoj de la homaro, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno. Ĉian ofendadon aŭ persekutadon de homo pro tio, ke li naskiĝis de alia gento, kun alia lingvo aŭ religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon. 3. Mi kredas, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj konstantaj loĝantoj, kian ajn lingvon aŭ religion ili havas; la intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento, lingvo aŭ religio mi rigardas kiel restaĵojn el la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo. 4. Mi kredas, ke en sia familia vivo ĉiu homo havas plenan naturan kaj nedisputeblan rajton paroli, kian lingvon aŭ dialekton li volas, kaj konfesi, kian religion li volas; sed en komunikiĝado kun homoj de alia deveno li devas, kiom ĝi estas ebla, celadi al uzado de lingvo neŭtrale-homa kaj al vivado laŭ religiaj principoj neŭtrale-homaj. Ĉiun celadon de unu homo altrudi al aliaj homoj sian lingvon aŭ religion, se tion ĉi ne postulas absoluta neceseco, mi rigardas kiel barbarecon. 5. Mia patrujo mi nomas tiun regnon, aŭ en granda regno ankoraŭ speciale tiun provincon, en kiu mi naskiĝis, aŭ en kiu mi por ĉiam enloĝiĝis, kaj mi neniam devas nomi mia patrujo ian fremdan teritorion pro tio, ke tie pleje loĝas aŭ iam regis mia gento. Sed por ke en mia patrujo unuj filoj ne estu rigardataj kiel mastroj, kaj aliaj tiel same naturaj filoj ne estu rigardataj kiel fremduloj kaj ne bezonu revi pri alia patrujo, mi devas ĉiam celadi al tio, ke nek mia regno, nek mia provinco portu la nomon de ia gento, sed ĝi portu nomon neŭtrale-geografian. 6. Patriotismo aŭ servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de ĉiuj miaj sampatrujanoj, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas, la servadon speciale al la gentaj interesoj, lingvo aŭ religio de tiu loĝantaro, kiu en la lando prezentas la plimulton, mi neniam devas nomi patriotismo.
7. Konforme al la principo, ke unuj regnanoj, eĉ se ili prezentas en la lando grandegan plimulton, ne havas moralan rajton altrudi sian lingvon aŭ religion al la aliaj regnanoj, mi devas penadi, ke en mia lando ĉiu gento havu la rajton fondi por siaj membroj lernejojn kaj aliajn instituciojn kun sia lingvo kaj sia religio, sed ke por ĉiuj regnanoj, kiuj ne deziras uzadi tiun aŭ alian gentan lingvon aŭ religion, ekzistu lernejoj kaj institucioj kun neŭtrale-homa lingvo internacia kaj kun moroj kaj festoj neŭtrale-homaj aŭ neŭtrale-regnaj. 8. Mia nacio mi nomas la tutecon de ĉiuj homoj, kiuj loĝas mian patrujon, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas; la aron de ĉiuj homoj, kiuj havas saman devenon, kiel mi, mi nomas mia gento. Mian nacion mi neniam devas nomi per la nomo de ia gento, mi devas ĉiam nomi ĝin per la neŭtrale-geografia nomo de mia patrujo; se mia patrujo ne havas ankoraŭ alian nomon, krom nomo genta, mi devas anstataŭ la esprimo "tia nacio" uzadi la esprimon "tialanda nacio". 9. Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone scias kaj plej volonte uzas, kaj en la elekto de tiu ĉi lingvo mi havas plenan liberecon. La lingvon, kiun mi parolis en mia infaneco kun miaj gepatroj, mi nomas mia lingvo gepatra; la lingvon, kiun mi uzas en mia familio, mi nomas mia lingvo familia; la lingvon, kiu apartenas al mia gento, mi nomas mia lingvo genta; sed nenian lingvon mi devas nomi mia lingvo nacia aŭ landa, ĉar, kvankam estas tre aprobinde, se ĉiuj loĝantoj de unu lando memvole uzas unu lingvon, tamen en principo nenia lando nek ĝia loĝantaro devas esti ligita kun la lingvo de unu el ĝiaj gentoj. Krom mia persona lingvo mi devas posedi ankaŭ lingvon internacian, por ke mi sen genta altrudemeco povu ĝin uzi en komunikiĝoj kun tiuj personoj, por kiuj mia propra lingvo estas fremda. Rimarko. Ĝis la tempo, kiam la demando pri lingvo internacia estos decidita per aŭtoritata interkonsento de la rigistaroj, la demandon pri tio, kiu lingvo devas esti rigardata kiel neŭtrala, ĉiu grupo homarana povas decidi laŭ sia propra bontrovo. 10. Mia religio mi nomas tiun religion aŭ filozofian sistemon, en kiu mi naskiĝis, aŭ kiun mi memvole akceptis; sed al ĝia nomo mi devas ĉiam aldoni la nomon "homarana" por montri, ke mi konfesas ĝin laŭ la religiaj principoj de la homaranismo, kiuj konsistas en jeno: a) Sub la nomo Dio, kiam mi uzas tiun ĉi vorton, mi komprenas tiun misteran plej altan Forton, kiu regas la mondon kaj kies esencon ĉiu havas rajton klarigi al si tiel, kiel diktas al li lia eklezio, se li estas homo kredanta, aŭ lia ŝago kaj koro, se li estas liberpensulo. Neniam mi devas altrudi mian ideon pri Dio al aliaj personoj, kiuj havas pri Dio alian ideon ol mi. b) Kiel fundamentan, por ĉiuj homoj devigan religian leĝon mi rigardas la regulon: "agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras, ke aliaj agu kun vi, kaj aŭskultu ĉiam la voĉon de via konscienco". La tutan ceteran parton de ĉiu religio mi rigardas kiel parton eklezian, kiun ĉiu havas la rajton plenumadi laŭ la montroj de lia propra eklezio, se li estas homo kredanta, aŭ rigardadi kiel morojn de lia gento, se li estas liberpensulo. Neniam mi devas mallaŭdi iun pro lia religio, se li naskiĝis en ĝi kaj ne volas perfidi sian genton, ĉar en ĉiu religio oni povas esti homo bona aŭ malbona; neniam mi devas ofendi la religian senton de persono, havanta alian religion aŭ kredon ol mi; neniam mi devas atribui al iu mian propran religion aŭ kredon. c) Konsciante, ke neniu havas la rajton altrudi al alia la morojn kaj festojn de sia religio, mi povas plenumadi la morojn de mia religio en mia vivo persona kaj familia, sed en komunikiĝado kun homoj de aliaj religioj mi devas — kiom ĝi ne kontraŭas al miaj religiaj konvinkoj — plenumadi morojn kaj festojn neŭtrale-homajn, akceptitajn per reciproka interkonsento de homaranoj de diversaj religioj. 11. Konsciante, ke la ĉefa celo de ĉiu honesta religio devas esti fratigado de la homoj, kaj ke la malamo inter la homoj neniam ĉesos, ĝis la homoj alkutimiĝos apartigadi la fundamentajn religiajn leĝojn, enskribitajn egaltekste en la koro de ĉiu homo, de la leĝoj ekleziaj, prezentantaj privatan apartenaĵon de ĉiu eklezio aparte — mi devas helpi al tio, ke en mia urbo, kiam la nombro de la homaranoj en ĝi estos sufiĉe granda, paralele kun la temploj de la diversaj eklezioj ekzistu ankaŭ templo neŭtrale-homa, en kiu diversaj religie etikaj demandoj estos priparolataj en spirito neŭtrale-homa, sen iaj gente-ekleziaj almiksaĵoj, kaj kie sen ia peko kontraŭ siaj religiaj konvinkoj povos frate kunvenadi homoj de ĉiuj religioj kaj de ĉiuj filozofiaj sistemoj, kaj tie kune kaj reciproke tolereme servi al tiu granda morala Forto, kiun ĉiu el ni sentas, kvankam ĉiu malsame nomas kaj prezentas. 12. Konsciante, ke neniaj eĉ plej bonaj teoriaj principoj havas ian forton, se ili ne estas konstante aplikataj praktike, mi devas aparteni al ia grupo homarana kaj partopreni persone aŭ per korespondado en ĝiaj kunvenoj, kiuj havas la karakteron de senĝenaj amikaj kunvenoj de samprincipanoj. En tiuj kunvenoj mi devas, kiom ĝi estas ebla, uzadi lingvon neŭtrale-homan kaj morojn neŭtrale-homajn. Sinjorinoj kaj Sinjoroj! Mi klarigis al vi, kiamaniere mi persone komprenas la internan ideon de la esperantismo, mi, kiu de la infaneco ĝis nun ĉiam vidis antaŭ mi murojn interpopolajn, kaj kies tuta vivo estis ĉiam ligita kun la ideo de Esperanto. Sed mi esprimis al vi mian opinion tute privatan, kiun ĉiu el vi povas akcepti aŭ malakcepti. Tiuj el vi, kiuj mian opinion pri la interna ideo de la esperantismo trovas neĝusta, povas simple ne akcepti ĝin, kaj ili tute ne devas timi de la homaranismo ian danĝeron por Esperanto, ili povas montri al la tuta mondo la Bulonjan Deklaracion kaj diri al la mondo, ke la homaranismo prezentas ne la principaron de la tuta esperantistaro, sed nur la tute privatan principaron de tiu esperantista partio, kiu nomas sin homaranoj, kaj al kiu tute private apartenas ankaŭ la aŭtoro de Esperanto, kiu, simile al ĉiu homo, havas ja la rajton posedi siain privatajn principojn; sed tiuj el vi, kiuj trovas, ke mia opinio pri la ideo de la esperantismo estas ĝusta, ne lasu vin konfuzi, ne timu la atakontajn ŝovinistojn aŭ rutinulojn, kredu, ke de iliaj senkaŭzaj atakoj Esperanto ne pereos, kiel ĝi ne pereis ĝis nun, malgraŭ multaj miloj da atakantoj. Ni respondadu al ili kuraĝe: "Tiun kulpon kaj hontigon, kiun vi ĵetas sur nin, ni ĝin akceptas malkaŝe kaj fiere, ĉar en nia celado, kiu tiel malplaĉas al vi, ni vidas nenion krom bela kaj bona." Amikoj, ne timu konstante pri tio, kion diros la sensence kritikanta kaj grimacanta rutina mondo, sed agu ĉiam tiel, kiel diktas al vi via konscienco kaj koro. Kredu, ke ĉio, kio per si mem estas bona kaj justa, malgraŭ ĉiuj insultoj pli aŭ malpli frue devas venki kaj nepre venkos. En la daŭro de dek naŭ jaroj ni ĉiam kantadis pri la nova sento, kiu venis en la mondon — nun, ni ne fariĝu timuloj, kaj laŭ la vortoj de nia himno ni ne ĉesu labori por nia idealo de intergenta frateco, "ĝis la bela sonĝo de l' homaro por eterna ben' efektiviĝos!" La ĉi tie donata Deklaracio prezentas mian politika-religian kredon. Ĉar oni konas min kiel aŭtoron de Esperanto, tial multaj personoj eble identigos la homaranismon kun Esperanto aŭ kun la tiel nomata "interna ideo de esperantismo" — tio tamen estus eraro. Dum la esenco de Esperanto estas plena neŭtraleco kaj la esperantisma ideo prezentas nur ne difintan fratecan senton kaj esperon, kiujn nature naskas la renkontiĝado sur neŭtrala lingva fundamento kaj kiujn ĉiu esperantisto havas plenan rajton, ne sole komentarii al si tiel, kiel li volas, sed eĉ ĝenerale akcepti aŭ ne akcepti ilin — la homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo, kiu prezentas mian kredon pure privatan kaj la aliajn esperantistojn tute ne koncernas. Mi antaŭvidas tre bone, ke la malamikoj de Esperanto uzos mian deklaracion pri homaranismo kiel batalilon kontraŭ Esperanto, kaj mian pure privatan principaron ili prezentos al la mondo kiel devigan principaron de ĉiuj esperantistoj. Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi dum tre longa tempo havis la intencon aŭ tute ne publikigi mian kredon, aŭ publikigi ĝin anonime. Sed mi forĵetis tiun intencon, ĉar mi trovis, ke tio estus nepardoninda senkuraĝeco. Tamen, por tute liberigi la esperantistojn de ĉia suspektebla solidareco kun miaj privataj politikaj kaj religiaj konvinkoj, mi dum la oka universala kongreso de Esperanto publike formetis de mi ĉian oficialan rolon en la aferoj de Esperanto. Ne por la celo de propagando mi publikigas nun mian kredon; mi simple deziras, ke miaj amikoj konu mian kredon, por ke ilin ne mirigu mia rilato al tiu aŭ alia politika aŭ religia demando kaj por ke la personoj, kiuj havas la samajn principojn kiel mi, sciu ke ni estas samprincipanoj. Varsovio, Majo 1913. L. L. Zamenhof
Mi estas homarano: tio signifas, ke mi gvidas min en la vivo per la sekvantaj principoj: I. Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo. II. Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon. III. Mi konscias, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj, kian ajn supozatan devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas; la identigadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento aŭ religio kaj la pretekstadon de iaj historiaj rajtoj, kiuj permesas al unu gento en la lando regi super la aliaj gentoj kaj forrifuzi al ili la plej elementan kaj naturan rajton je la patrujo, mi rigardas kiel restaĵon el la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo. IV. Mi konscias, ke ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti nomon neŭtrale-geografian, sed ne la nomon de ia gento, lingvo aŭ religio, ĉar la gentaj nomoj, kiujn portas ankoraŭ multaj landoj de la malnova lando, estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu la loĝantoj de unu supozata deveno rigardas sin kiel mastrojn super la loĝantoj de alia deveno. Ĝis la tempo, kiam tiuj landoj ricevos nomojn neŭtralajn, mi devas almenaŭ en interparolado kun miaj samprincipanoj nomi tiujn landojn laŭ iliaj ĉefurboj kun aldono de la vortoj "regno", "provinco" k.t.p. V. Mi konscias, ke en sia privata vivo ĉiu homo havas plenan kaj nedisputeblan rajton paroli tiun lingvon aŭ dialekton, kiu estas al li plej agrabla, kaj konfesi tiun religion, kiu plej multe lin kontentigas, sed en komunikiĝado kun homoj de aliaj lingvoj aŭ religioj li devas peni uzi lingvon neŭtralan kaj vivi laŭ etiko kaj moroj neŭtralaj. Mi konscias, ke por samregnanoj kaj samurbanoj la rolon de lingvo neŭtrala povas ludi la lingvo regna aŭ tiu kultura lingvo, kiun parolas la plimulto de la lokaj loĝantoj, sed ke tio devas esti rigardata nur kiel prooportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto, sed ne kiel ia humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gentoj mastrantaj. Mi konscias, ke en tiaj lokoj, kie batalas inter si diversaj gentoj, estas dezirinde, ke en la publikaj institucioj estu uzata lingvo neŭtrale-homa, aŭ ke almenaŭ krom la gentlingvaj kulturejoj tie ekzistu ankaŭ specialaj lernejoj kaj kulturaj institucioj kun lingvo neŭtrale-homa, por ke ĉiuj dezirantoj povu ĉerpi kulturon kaj eduki siajn infanojn en senŝovinisma spirito neŭtrale-homa. VI. Ĉar mi konscias, ke la reciproka malpaco inter la homoj neniam ĉesos, ĝis la homoj alkutimiĝos starigi la nomon "homo" pli alte, ol la nomon de gento, kaj ĉar la tro nepreciza vorto "popolo" ofte donas kaŭzon al genta ŝovinismo, disputoj kaj malbonuzoj kaj ofte malame dividas inter si la filojn de la sama lando aŭ eĉ de la sama gento, tial je la demando, al kiu popolo mi alkalkulas min, mi respondas: mi estas homarano; nur tiam, kiam oni demandas min speciale pri mia regno, provinco, lingvo, deveno aŭ religio, mi donas pri tio precizajn respondojn. VII. Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskiĝis; mia hejmlando mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta, fikshejma loĝanto. Sed ĉar pro la nedifiniteco de la vorto "lando" la vortoj "patrolando" kaj "hejmlando" estas neprecizaj kaj ofte kaŭzas disputojn kaj malpacon kaj malamike disigas inter si la filojn de la sama terpeco, tial en ĉiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn kaj uzas anstataŭ ili la pli precizajn vortojn "patruja regno", "patruja regiono", "patruja urbo", "hejma regno", "hejma regiono", "hejma urbo". VIII. Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas. La servadon speciale al la interesoj de unu gento aŭ la malamon kontraŭ alihejmuloj mi neniam devas nomi patriotismo. Mi konscias, ke profunda amo al sia patrujo kaj al sia hejmo estas afero tute natura kaj komuna al ĉiuj homoj, kaj nur nenormalaj eksteraj cirkonstancoj povas paralizi tiun tute naturan senton. Tial se en mia hejmo ĉiuj laboroj estas ekspluatataj por la oportuneco aŭ gloro de unu speciala gento kaj tio paralizas mian entuziasmon por socia laborado aŭ eĉ devigas min revi pri alia hejmlando, mi ne devas malesperi, sed mi devas min konsoli per la kredo, ke la nenormala stato en mia hejmo pli aŭ malpli frue pasos kaj miaj filoj aŭ nepoj plene ĝuos tiun fortigan entuziasmon, kiun en mi paralizis la maljusteco de miaj samhejmanoj. IX. Konsciante, ke lingvo devas esti por la homo ne celo, sed nur rimedo, ne disigilo, sed unuigilo, kaj ke la lingva ŝovinismo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter la homoj, mi neniam gentan lingvon aŭ dialekton devas rigardi kiel mian sanktaĵon, kiel ajn mi ĝin amus, nek fari el ĝi mian batalan standardon. Kiam oni min demandas speciale pri mia lingvo gepatra, mi nomas senŝovinisme tiun lingvon aŭ dialekton, en kiu mi en mia infaneco parolis kun miaj gepatroj; kiam oni min demandas speciale pri mia lingvo persona, mi — gvidante min per neniaj ŝovinismaj konsideroj — nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone posedas aŭ plej volonte uzas; sed kia ajn estas mia lingvo gepatra aŭ persona, mi devas posedi ankaŭ tiun neŭtrale-homan lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj, por ke mi ne bezonu miakulpe altrudi al aliuloj mian lingvon kaj por ke mi havu moralan rajton deziri, ke aliuloj ne altrudu al mi sian, kaj por ke mi povu sur senŝovinisma bazo servi al la kulturo neŭtrale-homa. X. Konsciante, ke religio devas esti nur afero de sincera kredo, sed ne ludi la rolon de hereda genta disigilo, mi nomas mia religio nur tiun religion aŭ religianstataŭantan sistemon, je kiu mi efektive kredas. Sed kia ajn estas mia religio, mi konfesas ĝin laŭ neŭtrale-homaj principoj "homaranaj", kiuj konsistas en jeno: a) La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materia kaj morala, mi povas nomi per la nomo "Dio" aŭ per alia nomo, sed mi konscias, ke la esencon de tiu Forto ĉiu havas la rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aŭ la instruoj de lia eklezio. Neniam mi devas malami aŭ persekuti iun pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia. b) Mi konscias, ke la esenco de la veraj religiaj ordonoj kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la ĉefa por ĉiuj homoj deviga principo de tiuj ordonoj estas: agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi: ĉion alian en la religio mi rigardas kiel aldonojn, kiujn miksite kun legendoj donis al ni diversgentaj grandaj instruintoj de la homaro, kaj kiel morojn, kiuj estas starigitaj de homoj kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de nia volo. c) Se mi kredas je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj, mi ne devas resti en iu el ili sole pro motivoj gentaj kaj per mia restado erarigi homojn pri miaj konvinkoj kaj herede nutri per senfinaj generacioj intergentan disecon, sed mi devas — se la leĝoj de mia lando permesas — malkaŝe kaj oficiale nomi min "liberkreda", ne identigante tamen la liberkredon speciale kun ateismo, sed rezervante al mia kredado plenan liberecon. Kiam en mia loĝloko ekzistos komuninterkonsente aranĝita, plenforme organizita samgenta kaj sendoktrina komunumo de liberkredantoj, al kiu mi povas aliĝi kun plena kontenteco por mia konscienco kaj por la bezonoj de mia koro, tiam — por fiksi fortike kaj precize mian religian neŭtralecon kaj savi mian posteularon kontraŭ senprogrameco kaj konsekvence kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon, mi devas aliĝi al tiu liberkreda komunumo tute oficiale kaj heredigeble kaj akcepti por mi ĝian neŭtralan nomon, ĝiajn komunumajn aranĝojn, ĝiajn nedevigajn neŭtrale-homajn festojn kaj morojn, ĝian neŭtrale-homan kalendaron k.t.p.; ĝis tiu tempo mi povas resti oficiale alskribita al tiu religio, en kiu mi naskiĝis, sed mi devas ĉiam aldoni al ĝia nomo la vorton "liberkreda", por montri, ke mi alkalkulas min al ĝi nur provizore, laŭmore kaj administre. |