Malagrablaj pensoj pri la "Fina Venko"

 

Ni ĉiuj revis, ke nia kara Esperanto estu tutmonda internacia lingvo, aprobita de ĉiuj ŝtatoj kaj homoj, kiu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn", donos al la homoj de malsamaj nacioj eblon kompreniĝadi inter si. Sed leĝoj de lingvoevoluo ja apenaŭ dependas de volo de homoj aŭ organizaĵoj. Kio do povos okazi kiam Esperanto fariĝos tutmonda internacia lingvo, uzata ĉe ĉiu paŝo, t.e. kio povos okazi post la "Fina Venko"?

 

Unuavice ni devas konstati, ke la lingvoj, samtempe uzataj en la sama homgrupo, havas malsaman prestiĝecon ĉe uzantoj. Ankaŭ tiuj lingvoj havas diversajn sferojn de aplikado, kiuj parte interkruciĝas; ofte unu sfero eĉ tute enhavas alian.

Pli altan prestiĝecon ordinare havas tiu lingvo, kiu havas pli vastan sferon de aplikado. Se unu el la lingvoj estas uzata nur inter samnacianoj (precipe se la nacio estas malgranda) dum la alian oni uzas kiel internacia komunikilo, tiam la dua havas pli altan prestiĝecon; aŭ se unu lingvo oni uzas en pli multaj sferoj de vivo, do tiu lingvo ankaŭ havas pli altan prestiĝecon.

Ekzemple, la lingvo rusa en Sovet-Unio estis uzata en ĉiuj sferoj de vivo, inkluzive kulturon, sciencon, politikon ktp. Ĝi estis la sola internacia lingvo en la ŝtato. Eĉ ĝis nun multaj nerusoj uzas rusan lingvon parolante eĉ inter samnacianoj pri scienco aŭ kulturo. Iam mi demandis mian instruiston, armenon, kial li parolante armenan al sia amiko, de tempo al tempo tute transiras al rusa lingvo, kiam temas pri sciencaj fakaĵoj? Kaj li diris al mi, ke armena lingvo ne havas vortojn por nomi tematajn nociojn, kaj pro tio estas pli oportune paroli ruse.

Kelkaj lingvoj de malgrandaj nordaj nacioj tute malaperis pro neprestiĝeco. Por la nacianoj okazis pli oportune uzi nur unu lingvon komunikante kaj al ali-, kaj ankaŭ al samnacianoj. Tie tute ne temas pri ia perforta pereigo, sed pri nure natura leĝo: anstataŭ elspezi tempon kaj forton lernante du lingvojn, ili, parte konscie, parte senkonscie, decidis lerni kaj uzi nur unu, pli taŭgan kaj pli komunan lingvon.

Ofte malpli forta lingvo ensorbas trajtojn de la pli forta: multaj rusaj vortoj nun estas libere uzataj en aliaj lingvoj de eks-Sovetio. Nu, se temus nur pri ensorbado de vortoj por tute novaj nocioj, mankantaj en la lingvo, tio estus komprenebla. Sed ofte la lingvo jam delonge havas sian propran vorton, sed la vorto el pli prestiĝa lingvo elpelas, anstataŭas indiĝenon (kiel nun ofte okazas en Esperanto mem).  Kaj en pli ekstremaj kazoj malpli prestiĝa kaj forta lingvo povas ensorbi eĉ gramatikajn trajtojn de sia "premanto". Tie ĉi ankaŭ ne temas pri konscia "lingva politiko" de "reganta" nacio, pri perforta subpremado flanke de pli forta lingvo.

Ekzistas, sekve, la leĝo natura: unu lingvo, kiu havas pli vastan kaj komunan sferon de aplikado, havas pli altan prestiĝecon (nur scipovante rusan lingvon oni povis pli facile aniĝi universitaton, ktp), elpelas alian lingvon uzantan samtempe kaj samloke.

 

Kio do povas okazi, se Esperanto iam estus instalita kiel tutmonda, se Esperanton oni uzus ĉie kaj ĉiam? Ĉu tiam ni havos la saman staton, kiel oni havis en Sovet-Unio? Ĉu tiu leĝo estas evitebla aŭ ne? Ĉu ni povos konscie per iaj rimedoj limigi influon de la leĝo kaj gardi ĉiujn aliajn lingvojn por ke ili ne malaperu, se ĉiuj homoj preferos uzi Esperanton anstataŭ sia gepatra lingvo eĉ komunikante al siaj samnacianoj? Ja, ekzemple, surstrate ni ofte ne povas ĉe unua rigardo kompreni, ĉu la homo estas nia samnaciano, samlingvano, aŭ ne. Pli oportune estus ĉiam uzi neŭtralan komunan lingvon. Post kiam tia komuna lingvo estos ekreginta surstrate, en ĉianivelaj lernejoj kaj universitatoj, gazetaro, literaturo, organizaĵoj ktp, sekvanta generacio preferos uzi ĝin ĉiam, sendapende ĉu inter samnacianoj, ĉu ekster sia nacio. Kaj tio estos la fina paŝo al natura malapero de ĉiuj aliaj lingvoj.

Homarano


P.S. Mi proponas kaj eĉ petas legantojn, precipe lingvistojn kaj interlingvistojn eldiri sian opinion pri la artikolo en nia Gasta Libro.

Hosted by uCoz