Ridanto en la Templo

F. Tutĉev

Tradukis D. Breĉalov

Antaŭparolo

Sendube, dum la homaro estos memoranta pri instruo de Jesuo Kristo - sekve ĉiam, - homoj kreos mitojn kaj legendojn pri la mirakla alveno en la mondon de la enkorpigita Vorto de Dio, pri Naskiĝo de Kristo. Kaj novaj eltrovoj de antikvaj forgesitaj tekstoj flamigados homojn por tia verkado. Unu el la plej grandegaj eltrovaĵoj de la XX jarcento - la unikaj manuskriptoj de judaj asketoj-esseoj - konsternis multajn homojn: en la manuskriptoj estas menciita Instruisto de Virteco, kiu en multaj rilatoj similas al Jesuo Kristo. Sed vivis tia Instruisto du jarcentojn antatŭe...

La teologia konsciado de la manuskriptoj de Morta Maro estas afero estonta, dube ebla por unu persono. La aŭtoro de la proponata rakonto ne pretendas komplete solvi tian gravan demandon. Tamen li donas sian respondon. En hela, ĝuste kristnaska rakonto nekontraŭdire kaj pace vivas zoroastraj mitoj kaj profetaĵo al Simeono la Diakceptanto, kiu devis akcepti la Infaneton Kriston en Jerusalema templo - la profetaĵo, enmetita de la aŭtoro en buŝo de essea Instruisto de Virteco.

* * *

- Kaj antaŭe, Cadoko? Kio estis pli antaŭe?

- Pli antaŭe vivis homo, kies nomo estis Maljunkamelpelisto; helenoj poste nomis lin Zoroastro, la Filo de Stelo. Li klarigis al ĉiuj, ke Dia mondo de komence estas bona, kaj ĉio malbona estas provizora kaj venkota en la fino de tagoj per libera elekto de ĉiu el ni en ĉi-vivo. La Tero estas templo de Dio, kaj ĉiu devas purigi ĝin per bonaj pensoj, bonaj paroloj kaj bonaj aferoj...

Sepjara knabo kelkfoje ĉirkaŭkuris venantan al urbo Cadokon, montrante per la manoj al ĉio, kion li vidis: al olivarbareto proksime, al rivero kaj vastkrona figarbo transe de ĝi, al nealtaj rokoj kaj verda kampo, al la vojeto, laŭ kiu ili iris, al maldensa nubaro en klara ĉielo.

- Sekve, ni estas en templo, Cadoko? Do, kio estas nia templo en Jerŝaloim? Ja ĝi ankaŭ estas bela kaj ĉiuj vizitas ĝin, kaj tie oni alportas infanojn , tute etajn, por ke ili ekscu, kie estas la templo. Kaj kial Zoroastro estas la Filo de Stelo? Ĉu oni alportis lin en templon kiam li naskiĝis? Kion li diris kiam naskiĝis? La panjo diris, ke mi antaŭe diris "Cadoko", kvankam vi ne estas mia patro. Ŝi miregis kaj poste montris min al vi, ĉu? Ĉu estis tiel? Ĉu vi eksciis pri la Filo de Stelo en Persio? Mi ankaŭ deziras tien Do kial vi ne vizitas nian templon? Ĉu Simono Makkaveo vin ne ŝatas? Ĉu li ne plaĉas al vi? La panjo diris, ke pri la ĉefpastro estas bone paroli nenion, sed mi volas scii ĉion. Vi ja estas Instruisto, Rabeno, do rakontu. Parolu, Cadoko!

Ili aliris al ligna ponteto trans vasta rivereto. La Instruisto prenis manon de la knabo kaj montris al la travidebla profundo:

- Ĉu vi vidas: du fiŝoj staras senmove ĉe la fundo kontraŭ fluo? Ili ĉiam estas silentaj, kvankam ĉion scias pri sia rivereto. Kaj jen tie sur la bordo estas ŝafoj, ĉu vi vidas? - la ŝafviro turnis sin kaj rigardas je ni. Rigardu, nun ĝi foriras, kaj la ŝafinoj sekvas ĝin... Tempo fluas rapide, kiel rivereto. Venas nova tempo, Simeono. Estis la erao de Ŝafo, venas la erao de Fiŝo. La ŝafoj - ili estas ŝafoj: bruaj, sinceraj, obstinaj. La fiŝoj silentas kaj spiras per sekreto de akvo. Kaj kiu nuntempe estos tute en vortoj kiel fiŝo en skvamo, tiu estas de satano, Simeono.

Subite Simeono haltis kvazaŭ ekaŭdus ion. Li elŝiris sian manon de Cadoko kaj ekkuris sur densa herbo de la ponteto al preskaŭ nevidebla trankvila profundejo formita de rivereta kurbaĵo ĉe sabla bordo; li kaŭris tie kaj ekvidis tiun, kiu vokis lin.

Tio estis malgranda fiŝeto, apenaŭ pli pranda ol gobio. Ĝi elnaĝis rekte al li, je distanco de infana brako, kaj kvazaŭ glutus da aero, elrigardis el la akvo. "Vi" - kiel trankvila tondro, aŭskultis li de la ĉielo, ne de akvo, - kaj en la akva surfaco krevis veziketo. Dum kelkaj sekundoj ili estis senmove, rigardante unu sur la alia. "Nun ĝi ankoraŭ ion diros..." - kvazaŭ mortis la knabo ĝis tremo. Subite la herbo apud ili ekmoviĝis, malpeza puŝblovo ekŝajnis ies minaca ekspiro kaj ektimigis ambaŭ. Li palpebrumis kaj ekvidis la fiŝon jam fornaĝantan kvazaŭ ĉagrenitan de tia ekspiro.

- Cadoko! Cadoko! Ĉu vi aŭdis? Ĝi... Ĝi... Supre diris "Vi", al mi diris! Ĉu vi aŭdis, Cadoko? Ĉu aŭdis?!

- Vi diris, mi aŭdis, - ridetis - Sekve, mi rakontu al vi. Do, vi - estas vi. Do, aŭskultu. Vi demandis, kion diris Zoroastro? Kiam li naskiĝis, li ĝoje ekridis - kvazaŭ eta alttona sonorilo resonus en grandega templo. Pri tio oni skribis en la sankta Avesto sur bova ledo, kaj mi transskribis en Persio ĉiujn dudek unu librojn. Mi montros al vi tiujn manuskriptojn, kaj vi, Simeono, - sekve, tiu estos vi - post multaj jaroj, post milito kontraŭ Romujo, post tertremo, kaŝos ilin en kavernoj ĉe bordo de Morta Maro, kaj ili atendados tie alian eraon sekvontan post Fiŝerao... Vi kaŝos en la kavernoj ankaŭ Aveston kaj alian nian manuskriptaron. Vi kaŝos kaj kovros ilin tiel, ke ili eltenos du mil jarojn. Ekmemoru, Simeono!.. La Filo de Stelo oni nomis Zoroastron, ĉar li rigardis al steloj kaj sciis estontecon... La templo en Jerŝaloimo estos rekonstruita, ĝi iĝos pli bela kaj vi vidos ĝin, kaj ofte vizitos ĝin. Sed timu estraron de teraj temploj; kaj tiun Makkaveon kaj aliajn, kiuj venos post li. Kiam vi estos matura, vi komprenos - kial. Ekmemoru, venos tempo de sekretoj. Vi vivos longe, tre longe. Vi eĉ laciĝos vivi, Simeono. Vi vivos duoble pli longe ol mi.

- Kial vi diras tion, Cadoko? Ĉu Makkaveo mortigos vin? Mi ne volas tion. Foriru en Helenujon aŭ Persion. Vi diris, ke templo estas ĉie Viaj esseoj nomas vin Saĝulo, do foriru kun ili. Vi estas kiel ĉefŝafo inter ili, ili sekvos vin.

- Ili ne sekvos... Kaj mi devas esti ĉe ili, sed mia tempo foriras. Nun vi estas sepjara, mi estas preskaŭ sepdekjara. Ankoraŭ tri jaroj mi estos ĉi tie...

- Mi ne volas, Cadoko. Faru tiel, ke vi estu vivanta, vi ĉion povas! Ĉu vi memoras, vi diris, ke Ilia denove alvenos? Kaj ĉu ankaŭ vi denove alvenos?

- Jes, Ilia denove alvenos. Kaj post li, post duonjaro de li mi alvenos denove. Kaj vi - se vi estas ĝuste Vi, - vi atendos kaj rekonos min. Vi ne mortos ĝis denove ekvidos min, knabo. Ekmemoru: kiel ajn vi estos laca de vivo, kio ajn okazos poste, mi alvenos denove, kaj vi rekonos min.

- Sed kiel mi rekonos vin, Cadoko? Kiomaĝa estos mi?

- Vi estos centkvardekjara, Simeono. Unu fojon vi troviĝos en la templo kaj tie rekonos min, ĉar mi ekridos tie, en la templo.

- Oni ne permesas ridi tie. Tie ĉiu staras trankvile kaj aŭskultas Makkaveon. Oni vin elpelos kaj vi estos hontita.

- Mi estos kvardek tagoj de naskiĝo, Simeono, kaj oni min pardonos. Multaj homoj eĉ ne aŭdos ion. Sed vi ekaŭdos kaj rekonos min, kiam mi ekridos en la templo kiel la Filo de Stelo. Kaj vi diros al niaj - miaj ŝafidoj-esseoj, ke mi revenis.

- Vi parolas nekompreneble, Cadoko, sed mi ekmemoris. Gardu vin - se vi trompos kaj ne revenos denove, mi prenos viajn librojn el kaverno kaj tralegos ilin kaj mi ĉion ekscios tiam.

- Bone, knabo.

- Kial vi tiom baldaŭ revenos, se viaj librojn oni trovos nur post du mil jaroj?

- Cent kvardek jaroj ne estas baldaŭ. Mi venos por klarigi al homoj, kia estas tio - la Fiŝerao, la erao de silenteco kaj bonkoreco kaj kompato. Kaj se ili min ne komprenos, mi premu ĉe Dio ĉiujn pekojn iliajn, elsuferu ilin. Poste, ne tuj, homoj komprenos min, komprenos mian Novan Testamenton. Do vi ekmemoru: mi ekridos en la templo kiel la Filo de Stelo.

Ili proksimiĝis al la urbo. Cadoko devojiĝis al unu limkvartala strato, kaj la knabo ekkuris plue: lia domo estis apud la templo. Li kuradis ĝoja kaj fiera: li aŭdis vorton de la Fiŝo, kaj Cadoko ne mortos tute, li venos denove, kaj Simeono lin rekonos... Alkurante al la domo li kriis laŭte laŭ la strato duondezerta en tia varmega meztaga tempo:

- Panjo, Panjo! Cadoko ne mortos! Li ekridos en la templo kaj mi rekonos lin!

Unu el preterirantoj, brunhaŭta kaj nigrabarba homo, sin returnis kaj atente rigardis la knabon kaj la domon, en la pordon de kiu malpacience enkuris la knabo. "Makkaveo ĝojos aŭdi tion... Ekridos en la templo! Ho, kian Instruiston havas la esseoj, ne vane Simono spionas lin dum kvin jaroj... Li "ne mortos"! Per natura morto li ne mortos, tiu falsnomulo, estas ĝuste... La Filo de Dio li nomas sin. Nur pro tio oni povas krucumi la malhontemulon. Do ankoraŭ ofendo de la templo! Li ekridos kaj ĉiuj ekscios, kiu estas li... La tromemfida stultulo. Do, Kial la esseoj nomas lin Saĝulo? Virŝafo - estas vere. Stulta kaj aroganta kiel virŝafo. Ek, Saŭlo, aliru al la ĉefpastro tuj hodiaŭ, kiam varmegeco foriros, vespere..."

Kaj estis vespero, kaj estis mateno - la tago unu. Kaj pasis multe da tagoj.

Kaj estis juĝo en Sinedriono, kiu kondamnis Cadokon, la Instruiston de Virteco de esseoj, al morto per krucumado pro ofendo de la kulto kaj intenco ofendi la templon. Oni diras, ke Cadoko estis silenta dum la juĝo. Kaj nur kiam la ĉefpastro kulpigante lin pri intenco ofendi la templon demandis lin, elteninte paŭzon kaj sen palpebrumo rigardante en liajn okulojn: "Se vi decidis moki je la templo, do kial vi volas detrui ĝin?" - nur tiam Cadoko ridetis apenaŭ: "Vi diris. Mi diros en sekvontan fojon, kiam la planedo de Fiŝoj revenos." La ĉefpastro sin turnis al Saŭlo, la nigrabarba servanto kaj amanto de astrologio. Tiu diris ion al Makkaveon. "Ĉu post cent kvardekkvin jaroj?" - redemandis li silente, kaj laŭte diris:

- Vi estas danĝera frenezulo, Cadoko. Diru al ni ion.

Sed la Instruisto nenion diris plu.

Li estis krucumita sur Golgoto, kie post centsesdekkvin jaroj - la ciklo de Neptuno, reganto de la Fiŝerao - supreniris Jesuo Kristo. Tio okazis en Jerŝaloimo en la 135 aŭ 136 jaro de nova erao.

Post la ĉefpastro Simono Makkaveo estis Aleksandro Jannaj, kiu ankaŭ persekutis la esseojn. Ŝanĝiĝadis sur juda trono reĝoj kaj reĝinoj. Poste Romujo konkeris Judujon, kaj esseoj per armilo batalis kontraŭ legioj de Pompej... En tia tempo Simeono estis pli ol sepdekjara, sed li estis tre fortika. Armilon li ne prenis en siajn manojn kaj memoris la vorton de Cadoko pri la Fiŝerao! Sed la esseoj ion forgesis, ion gravan. Kun la plej fidelaj el ili Simeono kaŝis en kavernoj de Kumrano preskaŭ mil librojn kaj dokumentaron de la komunumo. Li memoris, ke la manuskriptoj estu konservitaj dum du mil jaroj kaj precize preparis la trezoron, ĉirkaŭlavante potojn kun ledaj manuskriptoj per speciale preparita solvaĵo, ĉirkaŭvolvante ilin per lina tolo macerita en specifikaj rezinoj. Poste, ankorŭ post tridek jaroj, okazis forta tertremo, kiu detruis la kumranan ermitejon de la esseoj. Poste, laŭ la vortoj de Cadoko, Irod la Unua malkonstruis la malnovan templon kaj konstruis anstataŭe novan, pli grandan kaj belegan ol la antaŭa. Kaj Simeono ofte vizitis ĝin kaj atendadis la Instruiston. Post cent dudek jaroj li laciĝis vivi kaj atendis nur Cadokon. Kaj kiam li estis cent kvardekjaraĝa li laciĝis ankaŭ atendi. Tro multe li vidis en sia vivo... Do, povas esti, ne ekzistis la vorto de la Fiŝo, povas esti, tio ekŝajnis al li? Povas esti, Cadoko ŝercis je li, etulo?

Li preskaŭ ĉesis viziti la templon. Tamen en unu bonvetera kaj varma malfruaŭtuna tago io devigis lin surmeti la plej bonan striitan tukon-talifon por preĝado. Li metis pintojn de ĝi postdorsen kaj venis la templon. En la vojo li eniris por Anna, okdek kvar jaroj aĝa, kiu havis reputacion de profetino kaj kun kiu li de tempo al tempo interparolis vespertempe.

Ili trairis komunan korton de la tempo, kie aŭdiĝdis kutima mallaŭta parolado de komercistoj kaj monŝanĝistoj kaj de amaso da homoj; eliris en la "virinan korton". Tie ĉi, kiel ĉiam, silente staris hebreaj edzoj kun siaj edzinoj kaj preĝis. Ĉi tien oni alvenis kun novnaskitoj kvardektagaĝaj, por laŭleĝe dediĉi ilin al Dio. Ĉio estas kiel ĉiam, kaj estis silente en la korto. Jen alvenis ankoraŭ unu paro kun infano, ankoraŭ unu...

Subite kvazaŭ mallaŭta kaj arĝentsona sonorileto ekridis. Simeono ektremis kaj rigardis returnen. "Silentu, Jeŝuo, ni ja estas en templo" - aŭdis li flustron de juna patrino apud si.

Komence li ne kredis al si, poste li ekhaltis ĝis tremo - preskaŭ kiel infanece, kiam atendis la vorton de la Fiŝo. Li tuj rememoris ĉion, kvazaŭ tio estus hieraŭ: "Mi ekridos en la templo kiel la Filo de Stelo kaj vi ekkonos min..." Ŝajnis, ke Simeono rejuniĝis je cent jaroj. Li rektiĝis, fariĝis pli alta ol multaj en la templo, turnis sin kaj faris du paŝojn al la juna patrino, etendante la manojn al ŝi. Ŝi komence deflankiĝis preskaŭ ektimigita, sed ekrigardinte je liaj okuloj, transdonis la Infanon. Kaj Tiu, ŝajnas, rekonis Simeonon kaj ridetis al li. Vortoj mem elfluadis el la buŝo de la maljunulo: "Nun forlasas Vi sklavon Vian, Mastro, laŭ vorto Via, kun paco, ĉar vidis okuloj miaj savon Vian, kiun Vi pretigis ĉe la vizaĝo de ĉiuj popoloj, la Lumon por klerigado de paganoj, kaj la gloron de la popolo Via Izraela..."

Jozef kaj la Patrino de Li admiris je diritaj vortoj pri Li. Kaj benis ilin Simeono, kaj diris al Maria, la Patrino Lia: "Jen, kuŝis Tiu por falo kaj leviĵo de multaj en Izrael, kaj por objekto de kvereloj. Kaj al Vi mem armilo eniros animon, - intencoj de pluraj koroj, malkovru..."

...Alvenis al siaj, kaj la siaj lin ne akceptis.

Kaj estis vespero, kaj estis mateno - la tago unu...

Kaj pasis preskaŭ du mil jaroj. En la 1945 jaro junulo-paŝtisto serĉante perditan kapron el sia malgranda grego okaze venis en senhoman Vadi-Kumranon kaj eniris en unun el kavernoj... Sed tio jam estas konata historio - la historio de eltrovo de la kumranaj manuskriptoj.

Hosted by uCoz