Ruslingve

Rozo de Paco de Daniil Andrejev *

D. Breĉalov

Revo pri universala frataro

"Rozo de Paco1" estas filozof-religia instruo2 de Daniil Andrejev, rusa antaŭvidulo de la XX jarcento, kiun li formulis en samnoma libro. Laŭ ĝi "Rozo de Paco" estas nova religio, kiu unuigos la antaŭajn sen subpremo aŭ forgluto de ili. Ĝi estos nova tutmonda supera etika instanco. "Kvardek aŭ tridek jaroj antaŭe al multaj en Rusio ŝajnis, ke estas neevitebla pereo de religio pro progreso scienca kaj socia. Kaj tamen florkrono de religioj ne nur ne pereis, spite al ĉiuj rimedoj por tio mobilizitaj, kaj ĝuste pro influo de la scienca kaj socia progreso pliriĉiĝas per tio, ke anstataŭ aro de apartaj petaloj ĝi igos tutmondan religiecon tuta kaj unueca spirita floro -- la Rozo de Paco".

Daniil Andrejev revis pri unuiĝo de ĉiuj ŝtatoj de la mondo en unu Tutmonda Federacio. Li opiniis, ke esenco de la nocio "ŝtato" estos tute ŝanĝita -- ĝia bazo estos ne devigo kaj subigo, sed volonteco kaj frateco.

"...La sperto de historio alkondukas homaron al kompreno de tiu okulvidebla fakto, ke danĝeroj estos evitigitaj kaj socia harmonio estos atingita ne per progreso de scienco kaj tekniko per si mem, sed per reevoluo de origino de ŝtato, ne per diktaturo de "forta persono", ne per tio, ke potencon atingos pacifismemaj social-demokratiaj organizaĵoj ŝanceliĝataj per historiaj ventoj jen dekstren, jen maldekstren, de senforta belanimeco ĝis revolucia maksimumismo, -- sed per rekono de porviva neceso de unu sola vojo: meti super Tutmonda Federacio ian senmakulan nesubaĉeteblan atlaŭtoritatan instancon, instancon etikan, eksterŝtatan kaj superŝtatan, ĉar la naturo de ŝtato estas eksteretika laŭ sia esenco".

"Perforto povas esti agnostita kiel taŭga nur en ekstrema bezono, nur en mildigita formo kaj nur ĝis tiu tempo, kiam la plej alta instanco per vojo de perfektigita edukado pretigos homaron per milionoj da altideaj mensoj kaj voloj al anstataŭigo de devigo per volonteco, de laŭtvokoj de eskstera leĝo per voĉo de profunda konscienco, kaj de ŝtato per frataro. Alivorte, ĝis kiam la esenco de ŝtato mem ne estos transformita kaj viva frataro de ĉiuj ne anstataŭos senaniman maŝinon de ŝtata perforto".

Li imagis al si internacian organizaĵon politikan kaj kulturan, kiu celu transformigon de esenco de ŝtato laŭ sinsekvaj, universalaj reformoj. Li proponis nomi ĝin Ligo por transformigo de ŝtata esenco. La Ligo devas havi siajn filiojn en ĉiuj landoj kaj ĉiu filio devas havi kelkajn aspektojn: kulturan, filantropian, edukan, politikan.

"La statuto de la Ligo ne povas obstakli ĉeeston en ĝi al personoj de diversaj filozofiaj kaj religiaj konvinkoj. Necesas nur preteco por efike partopreni efektivigadon de ĝia programo kaj firmeco por ne rompi ĝian moralan postularon akceptitan kiel bazangula ŝtono.

En ĉiuj misaĵoj de publika vivo kaj politika batalado, prosperon la Ligo devas atingi ne per rompo de ĝia morala kodo, sed ĝuste laŭ fideleco al ĝi. La reputacio de la Ligo estu senmakula, neprofitemo -- senduba, aŭtoritato -- pligrandiĝanta, ĉar en ĝin amasigos kaj ĝin seninterrompe plifortigos la plej bonaj fortoj de l'homaro".

Interreligio

Kio do estas Rozo de Paco? Ĉu filozofia instruo, simila al Platona ideala ŝtato? Ĉu religio?... "Religio, interreligio, eklezio -- per neniu el tiuj vortoj mi povas atingi plenan precizecon. La vico da ĝiaj fundamentaj diferencoj disde malnovaj religioj kaj eklezioj poste devigos trovi por ĝi la vortojn novajn". Ne klarigu al si tiujn diferencojn.

"Ĝi ne estas kaŝema religia eklezio, ĉu vera aŭ malvera. Kaj ĝi ne estas ankaŭ ia internacia religia societo kiel teozofia, antroposofia aŭ masona, kunmetita kvazaŭ bukedo el apartaj floroj de religiaj veraĵoj, eklektike deŝiritaj el diversaj religiaj herbokampoj. Ĝi estas interreligio, panreligio en tiu senco, ke ĝin oni komprenu kiel universala instruo, kiu montras tiun vidpunkton al religioj aperintaj pli frue, ĉe kiu ĉiu ili okazas respegiliĝoj de diversaj tavoloj de spirita realo, de diversaj vicoj da alimateriaj faktoj, de diversaj partoj de la planeda kosmo3. Tiu vidpunkto komprenas Ŝadanakaron3 kiel tuto kaj kiel parto de Dieca kosmo de Universo. Se malnovaj religioj estas petaloj, do Rozo de Paco estas tuta kreskaĵo: kun radiko, trunketo, floro kaj kun plena komuneco de ilia petaloj.

La dua diferenco estas universaleco de la celoj de Rozo de Paco kaj ilia historia konkreteco. La taskon aliformigi socian korpon de l'homaro metis antaŭ si neniu religio, escepte mezepoka katolikismo".

"La tria diferenco estas dinamikeco de ĝiaj konceptoj... Kiel koncilia mistika menso de vivanta homaro, ĝi konceptos historian proceson de pasinteco, nuno kaj estonteco por ke ĝi prenu krean gvidon de la proceso. Se ni povus paroli pri iaj dogmoj de ĝia instruo, do tiu dogmaro estu la plej dinamika, multaspekta, kapabla por plua pliriĉigado kaj evoluo, por longedaŭra perfektivigo.

El tio ĉi sekvas ankaŭ la kvara diferenco, kiu estas vico da sinsekvaj, starantaj antaŭ ĝi, spirit-historiaj taskoj, tute precizaj kaj precipe efektiveblaj".

La plej gravaj el tiuj taskoj estas jenaj: unuigi la tutan terglobon en Federacio de ŝtatoj kun etika kontrola instanco super ĝi; plialtigi materialan staton kaj kulturan nivelon de loĝantaro de ĉiuj ŝtatoj; eduki "homojn de nobligita formo"; reunuigi ĉiujn kristanajn ekleziojn kaj fari liberan union kun ĉiuj helaj religioj; transformi la planedon en ĝardeno, kaj ŝtataron en frataro. Tiuj ĉi estas la plej proksimaj taskoj laŭ Andrejev. Efektivado de ili malfermos vojon por solvi taskojn pli altajn -- inspiron de la naturo.

Do, interreligieco, universaleco kaj konkreteco de ĝiaj socialaj celoj, dinamikeco de la konceptoj kaj konsekvenco de la mond-historiaj taskoj distingas Rozon de Paco disde ĉiuj aliaj religioj kaj eklezioj de pasinteco.

La esenco de Rozo de Paco, estonta tutmonda frataro, konsistas el tio, ke politiko estu etika. Ne "religia", sed "etika", subkomprenante toleremon al diversaj konfesioj.

Nova religio ne povas esti elpensita, eĉ la plej bonaj homoj kolektiĝus por tio. La unuiganta religio aperos nur tiam, kiam Filo de Dio venos kaj donos ĝin al ni. En tiu senco Rozo de Paco priskribas la mondon post la Dua Veno de Kristo.

Rilato al kulturo

Alla Andrejeva, vidvino de D.Andrejev, en unu el intervjuoj diris, ke religio kaj kulturo estas du flugiloj de l'homaro. Se oni rompus unu el la flugiloj, la birdo de flugos. Nur ambaŭ -- religio (etika, altspirita koncepto) kaj kulturo donas al la homaro eblecon flugi.

"Iom post iom aperas nova rilato al ĉio: ekzistado de Rozo de Paco ne havus eĉ ombron de senco, se ĝi nur ripetus tion, kio estis dirita antaŭe. Nova rilato al si mem, nova ekkonscio estas elvokata far ĉiuj aperaĵoj, de la grandaj ĝis la etaj: de proceso kosma ĝis proceso historia, de tutmondaj leĝoj ĝis ligoj inter diversmateriaj mondoj, interhomaj rilatoj kaj vojoj por evoluo de individuo, de ŝtatoj kaj religioj, de animala regno kaj elementoj -- unuvorte, far ĉio tio, kion ni unuigas en la nocio "kulturo", kaj kion ni unuigas en la nocio "naturo".

La sciencon Daniil Andrejev taksis ĉefa branĉo de kulturo. Li esprimis rilaton de Rozo de Paco al scienco kaj tekniko en jena maniero:

"Skrupule akumulante faktojn, farante laŭ ili iajn konkludojn, komprenante nek naturon de ili, nek tendencon, sed ekposedante ilin mekanike kaj ankaŭ ne povante antaŭdiveni, al kiuj inventoj kaj sociaj konsternoj alkondukos ĝiaj eltrovaĵoj, -- la scienco delonge estas atingebla por ĉiuj sendepende de morala aspekto de ĉiu. Rezultojn ni havas antaŭ niaj okuloj kaj super niaj kapoj. La ĉefa el ili estas tiu, ke eĉ unu persono en la tero ne havas garantion, ke ĉiumomente sur li kaj liaj samŝtatanoj altintelektuloj ne ĵetos hidrogenbombon aŭ alian, eĉ pli konsternan eltrovaĵon. Tial estas nature, ke unu el la unuaj aranĝoj de Rozo de Paco, post kiam ĝi atingos  kontrolon super agado de ŝtatoj, estos kreado de Supera scienca konsilo, t.e. tia kolegio, kiu estos elektita el internaj sferoj de Rozo de Paco mem. Konsistante el personoj kunigantaj en si mem altan sciencan aŭtoritaton kaj altan moralan aspekton, la Konsilo prenos sun sia kontrolo ĉiun sciencan kaj teknikan agadon, direktante sian laboron laŭ du vojoj: plananta kaj konservanta".

Ankaŭ Rozo de Paco, laŭ penso de la aŭtoro, devas okupi sin pri ekologio, "pri problemoj ligitaj kun protektado je animala kaj kreskaĵa regnoj".

Krom kelkaj, nure metodologiaj kontraudiroj, inter Rozo de Paco kaj scienco ekzistas neniu punkto por kunpuŝiĝi, ĉar "ne estas loko, kie ili povus kunpuŝiĝi. Ili ja diras pri diversoj".

En pura scienca sfero Rozo de Paco deklaras nenion, kion la scienco povus nei, sed pri tiuj realoj, kiujn deklaras Rozo de Paco, la scienco ankoraŭ silentas. Sed tio estas portempa stato. Kio koncernas sociajn, kulturajn kaj etikajn taskojn, kiujn Rozo de Paco penos plenumi, do ne eblas imagi al si, ke ili trovus iujn esencajn oponojn flanke sciencaj aŭtoritatoj.

Rilato al religioj

Tio estas unu el la plej gravaj punktoj en la koncepto de Rozo de Paco, ĉar laŭ difino de l'aŭtoro mem, ĝi estas "interreligio". Li detale pristudas demandon "Kio estas la vero?" kaj konkludas, ke "Absoluta vero de la Granda Universo povas aperi nur en konscio de komparebla kun ĝi subjekto de konado... Tiun subjekton de konado oni nomas Absoluto, Dio, Suno de la mondo".

Dio "en Si" estas konatebla nur por Si mem. Lia Absoluta vero estas atingebla nur por Li mem, kaj ĉiu alia, aparta, vero por ni atingeblas nur en relativa varianto". Apartaj veroj povas havi kelke da variantojn, t.e. ĉiuj niaj "veraĵoj" estas nur proksimaĵoj al la vero.

"...La Absoluta vero estas propraĵo nur de Ĉioscianta Subjekto. Se tiaspecan veron posedus ia homa subjekto, ekzemple kolektiva konscio de konkrete-historia eklezio, tio aperus objektive en nepra ĉioscieco de tiu kolektiva konscio. Kaj tiu fakto, ke tiun ĉiosciecon ne posedas eĉ unu homa kolektivo, nek persono, ankoraŭfoje montras senbazecon de pretendoj de iu ajn instruo je absoluta vereco. Se reprezentantoj de Rozo de Paco ekdezirus iam pretendi je absoluta vereco de ĝia instruo, tio estus ankaŭ senbazeco kaj absurdo".

Sed ankaŭ tiom absurda kaj senbaza estas aserto pri malvereco de instruoj. Tute malveraj instruoj ne ekzistas, laŭ Daniil Andrejev, kaj ekzisti ne povas. Li konsideras, ke se aperus ideo sen eĉ ero da vereco, ĝi ne povus iĝi instruo, aŭ transdonita al iu sumo da nocioj.

"Malveraj, en strikta senco, povas esti nur solaj apartaj asertoj, al kiuj kapablas doni iluzion de vereco pruntita lumo de aparte veraj tezoj, najbaraj al ĝi en la komuna sistemo. Tamen, ekzistas certa interrilato de kvanto kaj pesebleco inter aparte veraj kaj malveraj tezoj, ĉe kiu la sumo de la malveraj komencas senvalorigi la erojn de vero, en tiu instruo enhavataj. Plue sekvas instruoj, en kiuj malveraj asertoj ne nur senvalorigas elementon de la vero, sed translokas la tutan sistemon en kategorion de negativaj spiritaĵoj. Similajn instruojn oni kutime nomas instruoj de "maldekstra mano".

Religioj ne apartenantaj al kategorio de instruoj de "maldekstra mano" distingas inter si ne laŭ forto de vereco de unu el ili kaj malvereco de ĉiuj aliaj, sed per du tute aliaj signoj:

1) Per diferenco de la ŝtupoj de supreniĝo al absoluta vero; tio estas per malpligrandiĝo en ili je subjektiva, epoka elemento. Tiun stadian diferencon oni povas kondiĉe nomi diferenco vertikala;

2) Ili distingas inter si per tio, ke ili parolas pri diversoj, respegulas diversajn vicojn de konadobjektojn. Tiun specon de diferencoj, -- la diferencoj segmentaj -- oni povas kondiĉe nomi diferencoj horizontalaj.

La ĉefajn kialojn de tiel nomataj senkompromisaj kontraŭparoloj inter religioj Daniil Andrejev vidas en malkorekta absolutigo de ia tezo kaj en malrajta neado de alia aserto nur laŭ la tiu motivo, ke "ni ne havas pozitivan informon pri tiu problemo".

Ĉion, pri kio diras Daniil Andrejev, povas fari nur homoj, kiujn li nomis homoj de nobligita formo, homoj, por kiuj etiko estas ne nur komprenebla, sed deviga, homoj plenaj je amo, interkompreno, kapablaj kunigi fidelecon al sia konfesio kun koro malfermita al aliaj homoj, al aliaj konfesioj, komprenantaj, ke ekzisto de diversaj konfesioj estas laŭ volo de Dio.

Pri nacioj

Ĉe la komenco de sia eksistado la Federacio konsistos el multaj malsamaj ŝtatoj, ekonomike starantaj sur malsamaj ŝtupoj de evoluo, havantaj malsaman soci-politikan strukturon. Ĉio tio dum la unua etapo donos egan buntecon al monda vivo. Kaj ankoraŭ dum longa tempo malnovaj internaciaj konfliktoj sciigos pri si. Ne tuj oni sukcesos akordigi kaj bilancigi bezonojn de apartaj landoj kaj diversaj partoj de loĝantaro. La estraro de Rozo de Paco por juste solvi tiujn problemojn bezonos "venki en sia propra estaĵo superecon de lokaj, ĝis nun tiom naturaj, kultur-rasaj korinklinoj, havi plenan nacian neŭtralecon".

"...ĉiu apartananta al la estraro de Rozo de Paco scipovu senti sin antaŭ ĉio membro de la kosma tuto, poste -- la membro de la homaro, kaj nur post ĉio tio -- la mmbro de la nacio. Kaj ne inverse, kial oni instruis kaj instruas nin ĝis nun.

Ĉar la ĝenerala celo de Rozo de Paco, pli ĝuste -- de tiu grandega spirita proceso, kiu komenciĝis antaŭ jarcentoj kaj nur etapo de kiu estas Rozo de Paco, la celo ĝia estas klarigado de Ŝadanakaro, kaj la plej proksima tasko estas, ke inda por la homo materiala stato, simpla proviva bonstato kaj elementaj moralaj rilatoj ekregu ĉie inter homoj lasante ekster siaj limoj neniun homon".


* Citita laŭ: Андреев Д. А. Собрание сочинений: в 3 т., т.2. Роза Мира / Сост., подгот. текста А. А. Андреевой. -- М.: Моск. рабочий; Присцельс, 1995.

La libro "Rozo de Paco" ekzistas en la rusa, hispana, ĉeĥa kaj angla lingvoj.

1.  Ruslingve "Roza Mira". La vorto "mir" en rusa lingvo havas ambaŭ signifojn: 'paco' kaj 'mondo', kaj mi longe ŝancelis kiel mi traduku tiun nomon: ĉu "Rozo de Paco", ĉu "Rozo de Mondo", ĉar l'aŭtoro de koncepto enmetis en sian instruon ambaŭ sencojn. Mi komprenas tiel: la paco en tuta mondo inter ĉiuj popoloj, religioj ktp. Do, al mi pli plaĉas nomon "Rozo de Paco".

2. Ne ekzistas "Instruo de Daniil Andrejev". Ni uzas la vorton "instruo" nur en filozofa senco, kiel sinonimo al "kondcepto", "vizio". D.Andrejev havis profunde kristanan mondkoncepton, ĉar li mem estis ortodoksa kristano.

3. Planedan kosmon oni komprenas kiel aro da diversmaterialecaj niveloj, diversa nombro de spaca kaj tempa koordinataksoj, sed nepre kunligitaj kun sfero de Tero kiel planedo. Planeda kosmo estas terglobo en tuta malsimpleco de materiaj (sed ne nur fizikaj) niveloj de ĝia ekzistado. Similan fortegan sistemon havas multaj el kosmaj korpoj. Daniil Andrejev nomas ilin bramfaturoj. La bramfaturon de Tero li nomas Ŝadanakaro.

Hosted by uCoz