Ligoj inter rusa lingvo laj sanskrito

de prof. Durga Prasad Ŝastri

Tradukis D. Breĉalov

Fonto: Prof. Durga Prasad Shastri, Links Between Russian and Sanskrit (Indo-Soviet Cultural Society. Meerit District ISCUS Conference, 22, 23 Feb. 1964). Tradukita laŭ la teksto en "Ancienco: Arjoj. Slavoj" -- Moskvo, 1996.

Se mi estus demandita, kiuj du lingvoj en la mondo similas unu al la alia, mi respondus sen ia ŝancelo: "rusa kaj sanskrito". Tio estas ne pro tio, ke kelkaj vortoj de la ambaŭ lingvoj similas, kiel ankaŭ en okazo de multaj lingvoj, kiuj apartenas al la sama familio. Por ekzemplo, komunaj vortoj estos trovita en latina, germana, sanskrito, persa kaj rusa, kiuj devenas el Hinda-Eŭropa grupo de lingvoj. Estas mirinde, ke similas la vortstrukturo, stilo kaj sintakso, ankaŭ estas pli proksimaj rilatoj de gramatikaj reguloj de niaj du lingvoj -- tio kaŭzas la seriozan atenton de ĉiu, kiu konas lingvistikon, kiu deziras scii pli multe pri la proksimaj ligoj, kiuj aperis jam en profunda pasinteco inter la popoloj de UdSSR kaj Hindujo.

Universala vorto

Prenu ekzemple la plej faman rusan vorton de nuna jarcento "sputnik". Ĝi konsistas el tri partoj: (a) la prefikso `s', (b) la substantiva radiko `put' kaj (c) la sufikso `nik'. La rusa vorto "put" [pli precize "putj", signifas `vojo' -- tradukanto.] estas komuna por multaj aliaj lingvoj de Hinda-Eŭropa familio, nome "path" angla kaj "path" sanskrita. Kaj tute! La simileco inter ruslingvo kaj sanskrito venas plu, ĝis la lasta grado. La sanskrita vorto "pathik" signifas: "persono venanta laŭ vojo, t.e. vojaĝanto". Rusa lingvo povas formi ankaŭ vortojn "putik" [laŭ la rusa gramatiko ĉi-tia vorto signifas "malgranda vojo, vojeto", sed ĝi estas neniam uzata -- trad.] kaj "putnik". Kaj la mirega parto de la historio de la vorto "sputnik" estas tio, ke `sa' aŭ `s' devas esti aldonita kiel prefikso en sanskrito kaj rusa por ricevi la vortojn "sapathik" sanskrite kaj "sputnik" ruslingve. Ambaŭ lingvoj havas la saman logikan signifon por iliaj vortoj: "persono venanta laŭ la sama vojo" [esperante `samvojano' -- trad.]. Mi devas gratuli sovetan popolon pro ĝia elekto de tia ĉi internacia kaj universala vorto.

Kiam mi venis Moskvon, la oficistino en mia hotelo donis al mi ŝlosilon por ĉambro No. 234 kaj diris: "Dwesti tridtsat chetire" [pli precize "dvesti tridcatj ĉetyre" -- trad.]. Dum la momento mi ne povis decidi, ĉu mi staris antaŭ beleta fraŭlino en Moskvo, aŭ mi estis en Benares aŭ Ujjain de nia klasika periodo pli ol 2000 jaroj antaŭe. Sanskrite 234 estas "Dwishat tridasha chatwari". Ĉu ie povas ekzisti pli proksima rilateco? Dubinde, ke ekzistas ankoraŭ du diversaj lingvoj, kiuj konservis antikvan heredon, tiel similas en prononco ĝis nuna tago. Mi havis okazon viziti la vilaĝon Kaĉalovo ĉirkaŭ 25 kilometroj de Moskvo kaj estis invitita tagmanĝi al rusa agronomista familio. La maljuna sinjorino prezentis al mi junan paron, dirinte ruse: "On moy seen i ona moya snokha". [pli precize "On moj syn i ona moja snoĥa", signifas `li estas mia filo kaj ŝi estas mia bofilino' -- trad.]

Kiel forte mi deziris, ke Panini, la granda Hinda gramatikisto, kiu vivis ĉirkaŭ 2600 jaroj antaŭe, povu ĉeesti ĉe mi kaj aŭdu la lingvon de sia propra tempo, tiel mirege konservita kun ĉiuj eblaj nuancoj en tia ĉi parto de la mondo. La rusa vorto "seen" [filo -- trad.] estas "son" angla kaj "sooni" sanskrita. Ankaŭ "madiy" de sanskrito povas esti komparita kun "moy" [mia -- trad.] de rusa kaj "my" de angla lingvo. Sed nur ruslingve kaj sanskrite la poseda pronomo "moy" kaj "madiy" devas ŝanĝi sin en "moya" kaj "madiya", ĉar temas pri la vorto "snokha", kiu estas virinaseksa. La rusa vorto "snokha" estas "snukha" en sanskrito kaj povas esti prononcata same. La rilatoj inter filo kaj edzino de filo difiniĝas per similaj vortoj en ambaŭ lingvoj.

Perfekte korekta

Jen estas alia rusa frazo: "To vash dom, etot nash dom" [`Tio estas via domo, ĉi-tio estas nia domo' -- trad.]. Sanskrite ĝi estas: "Tat vas dham, etat nas dham". "Tot" kaj "tat" estas montraj pronomoj, singularaj en ambaŭ lingvoj, kiuj montras objekton de la distancio. Ĉiam la sama principo estas en ruslingvo kaj sanskrito. "Dham" sanskrita estas "dom" rusa, eble pro tio, ke spira `h' ne ekzistas en rusa.

Modernaj lingvoj de Hinda-Eŭropa grupo, kiel angla, franca, germana kaj eĉ hindo, kiu rekte devenas de sanskrito, devas uzi la vorton "esti" en la suprecitita frazo, sen kiu ĝi ne povas ekzisti kiel korekta propozicio en ĉiuj tiuj lingvoj. Nur rusa lingvo kaj sanskrito estas perfekte korektaj gramatike kaj ankaŭ idiome sen "esti" en la suprecitita frazo. La vorto "esti" [en angla originalo "is" -- trad.] mem tre similas al rusa "est" kaj sanskrita "asti", kaj plue "estestvo" rusa kaj "astitva" sanskrita ambaŭ signifas "ekzistado" [la rusa vorto "estestvo" signifas `esenco, naturo' -- trad.]. Tio klarigas, ke ne nur la sintakso kaj vortordo similas, sed esprimpleneco mem kaj spirito estas konservita en ambaŭ lingvoj en senŝanĝa origina formo.

En la fino de l'artikolo mi donu simplan kaj tre utilan regulon el la gramatiko de Panini por montri kiel profunde ĝi estas aplikebla por vortformado en ruslingvo. Panini montris kiamaniere ses pronomoj transformiĝas en adverboj de tempo per simpla aldonado de `-da'. Rusa lingvo nuntempe havas nur tri el ses vortoj de Panini'a sanskrito, sed ili sekvas la saman 2600-jaraĝan regulon por ricevi iliajn adverbojn de tempo. Jen estas ili:

 Pronomoj    Signifoj  
 kim  kiu
 tat  tiu
 sarva  ĉiu

Adverboj:

 Sanskrito   Ruslingvo   Signifo 
 kada  kogda  kiam
 tada  togda  tiam
 sada  vsegda  ĉiam

La litero `g' en la rusaj vortoj kutime estas uzata por montri kunigo en unu tuto da aĵoj eksistintaj aparte. Nenia Eŭropa aŭ Hinda lingvo montras tiun kapablon konservi la antikvan sistemon de niaj lingvoj, nur rusa lingvo. La tempo alvenis kiam oni devas fortigi esploradon de ambaŭ gravegaj branĉoj de la Hinda-Eŭropa familio kaj kelkajn fermitajn ĉapitrojn de la antikva historio de la mondo oni devas malfermi por bono de ĉiuj popoloj.

Hosted by uCoz