Ruslingve

Anatuparolo

La vorto homarano signifas "membro de tuthomara familio". Homarano oni povas nomi chiun ajn homon. Tamen, la kreinto de nia lingvo donis al ghi pli altan sencon: antau chio homarano estas homo konscianta sian apartenon al la tuta homaro, ne nur al sia familio, nacio au eklezio. Tiu estas la homo de vastigita konscio.

La pola kuracisto Ludoviko Zamenhof revis ne nur pri tio, kiel interpacigi diversajn popolojn per sia neutrala lingvo, sed ankau kiel interpacigi diversajn religiojn, multaj el kiuj ghis nun malamikas unu la alian. Kiel rimedo por tiu celo li proponis regietikan mondkoncepton sub la nomo "Homaranismo", kiu servu kiel ponto inter religio, simila al esperanto, kiu estas ponto inter diverslingvaj popoloj. "La Homaranismo estas celado al pura homeco kaj al absoluta intergenta justeco kaj egaleco" sendepende de iliaj gento kaj religio.

Krom Zamenhof en la XX jarcento la ideon de tutmonda frateco kaj unueco eldiris ankau rusa filizifo Daniil Andrejev, kiu sian estontan interreligion nomis "Rozo de Paco".

Kaj plenplene la ideo estas esprimita en Instruo de Viva Etiko jam kiel unueco de la tuta Universo, de chiuj mondoj paj niveloj de la Estado.

Ne neante ekzitatnajn religiojn tiuj instruoj celas montri similecon de ilia deveno. Char chiuj religioj devenas el unu la sama fonto, do chiuj ili estas egale veraj kaj neniu el ili povas pretendi je pli granda vereco, ol la aliaj.

D.B.

Hosted by uCoz