DEKLARACIO
PRI LA ESENCO DE LA ESPERANTISMO

(Akceptita en la lasta laborkunsido de la Bulonja Kongreso: Kunsido de 9-a de Augusto 1905)

Char pri la esenco de la esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa lau la propono de la autoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon:

1. La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neutrale homa, kiu ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpushi la ekzistantajn lingvojn naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon komprenighadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por chiuj popoloj. Chiu alia ideo au espero, kiun tiu au alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

2. Char en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj char el chiuj multegaj pruvoj, faritaj en la dauro de la lastaj du centjaroj, chiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, chiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en chiuj rilatoj pleje tauga montrighis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe chiuj grupighis chirkau la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ghia disvastigado kaj richigado de ghia literaturo.

3. Char la autoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por chiam chiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas nenies proprajho, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu chi lingvo estas la tuta mondo kaj chiu deziranto povas eldonadi en au pri tiu chi lingvo chiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por chiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu chi lingvo estos chiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu chi lingvo.

4. Esperanto havas neniun personan leghdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Chiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de chiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por chiam deviga por chiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo Fundamento de Esperanto, en kiu neniu havas la rajton fari shanghon. Se iu deklinighas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj tiel deziras au konsilas la autoro de Esperanto. Chiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu trovighas en la Fundamento de Esperanto, chiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ghusta, tiel same, kiel estas farate en chiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al chiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu trovighas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ghian spiriton.

5. Esperantisto estas nomata chiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ghin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por chiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.

 


Supre estas la teksto akceptita che la Unua Kongreso en Bulonjo en 1905. En la malneto publikigita antau la kongreso

che la fino de paragrafo 2 estis:

Sed se kontrau chiu atendo iam montrighus, ke per ia alia vojo la ideo de lingvo internacia povas esti realigita pli bone, pli rapide, ol per Esperanto, tiam la autoro de Esperanto alighos al tiu nova vojo kaj kune kun li espereble ankau chiuj esperantistoj.

en paragrafo 4 estis anstatau fari shanghon:

fari ech la plej malgrandan shanghon

estis jena 5-a paragrafo (inter la definitivaj 4-a kaj 5-a):

5. Pri chiuj duboj, kiuj aperas che la uzado de la lingvo Esperanto, decidas chiam la Centra Komitato Esperantista, elektata de la esperantistoj de la tuta mondo en la internaciaj kongresoj esperantistaj. Chiuj decidoj de la Centra Komitato, tushantaj la dubajn demandojn de la lingvo, estas devigaj por chiuj uzantoj de la lingvo Esperanto; chiuj decidoj, tushantaj la manieron de praktika agado, estas devigaj nur por tiuj personoj, kiuj deziras aparteni al la aktiva organzacio esperantista.:

estis jena lasta paragrafo:

7. Por faciligi al la komencantaj esperantistoj la elekton de fideblaj libroj kaj gardi ilin kontrau uzado de libroj, kiuj instruas tute eraran lingvon, estas eldonita serio da libroj, kiuj portas sur si la aprobon de la autoro de la lingvo. Tiu chi aprobo tamen havas nur la signifon de konsilo por la komencantoj, sed ghi havas en si nenion devigan. Chiu esperantisto povas libere uzi chiun libron au gazeton, kiun li deziras.

 


*

* Lau la deka eldono de la Fundamento de Esperanto (Edistudio, 1991), kun la helpo de teksto enkomputiligita de HIROTAKA Masaaki <PEH00446@niftyserve.or.jp>, redaktis Edmund GRIMLEY EVANS <Edmund.Grimley-Evans@cl.cam.ac.uk> 1995-07-01

Hosted by uCoz