ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO DE LINGVO INTERNACIA

 I   II  III IV  V  VI VII VIII

Al la komenco   <<<   >>>   Ruslingve


VI

Nun restas ankorau solvi la demandon, kia nome arta lingvo estos enkondukita en komunan uzadon. En la unua minuto shajnas, ke respondi tiun chi demandon ekzistas nenia eblo, char — kiel vi sendube diros — “da lingvoj artaj ekzistas ja tre multe kaj ilia nombro povas esti ankorau mil fojojn pli granda, char chiu aparta homo povas krei apartan lingvon artan lau sia arbitro”. Chu ekzistas tial ia eblo antauvidi, kiu el ili estos elektita? Tiel efektive shajnas de la unua rigardo al la homoj ne konantaj la aferon, kaj tamen antauvidi kaj antaudiri, kia lingvo arta estos elektita, estas tre facile. Tio chi venas de tio, ke la supre dirita en la publiko tre populara opinio pri la nombro de la ekzistantaj kaj povantaj ankorau aperi lingvoj artaj estas tute erara kaj estas fondita sur plena nesciado de la historio kaj esenco de la artaj lingvoj.

Antau chio ni konstatas la fakton, ke, malgrau la grandega nombro da personoj, kiuj laboris au laboras super lingvoj artaj jam en la dauro de 200 jaroj, ghis nun aperis sole nur du efektive pretaj lingvoj, nome Volapük kaj Esperanto. Turnu atenton sur tion chi: sole nur du artaj lingvoj. Estas vero, ke vi preskau chiutage legas en la gazetoj, ke jen tie jen aliloke aperis ankorau unu au ankorau kelkaj artaj lingvoj, oni citas al vi ilian nomon, oni donas al vi ofte ech notojn pri la konstruo de tiuj chi lingvoj, oni alportas al vi kelkajn frazojn en tiuj chi tiel nomataj novaj lingvoj, kaj al la publiko shajnas, ke novaj artaj lingvoj elkreskadas kiel fungoj post pluvo. Sed tiu chi opinio estas tute erara kaj venas de tio, ke la gazetoj ne trovas necesa enighi en tion, pri kio ili skribas, kaj kontentighas nur per tio, ke ili havas la eblon regali la legantojn per ridinda novajho au fari spritajhon. Sciu do, ke chio tio, kio chiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la lauta nomo de “novaj lingvoj internaciaj”, estas nur projektoj, en rapideco kaj sen suficha pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realigho staras ankorau tre kaj tre malproksime. Tiuj chi projektoj aperas jen en formo de mallongaj folietoj, jen ech en la formo de dikaj libroj kun la plej lautaj kaj multepromesaj frazoj, — aperas kaj tuj malaperas de la horizonto, kaj vi jam plu neniam audas ion pri ili; kiam la autoroj de tiuj chi projektoj alpashas al ilia realigado, ili tuj konvinkighas, ke tio chi estas tute ne lau iliaj fortoj kaj ke tio, kio en teorio shajnis afero tiel facila, en la praktiko montrighas tre malfacila kaj neplenumebla. Kial la efektivigo de tiuj chi projektoj estas tiel malfacila kaj tial ghis hodiau aperis sole nur du efektive pretaj kaj vivipovaj lingvoj — pri tio ni parolos malsupre, kaj dume ni nur turnas vian atenton sur tion, ke da lingvoj artaj ghis nun ekzistas sole nur du kaj ke sekve se la kongreso hodiau efektivighus, ghi el la jam ekzistantaj artaj lingvoj havus por elekto nur du. La problemo de la kongreso estus sekve jam tute ne tiel malfacila, kiel povus shajni de la unua rigardo. Kian el tiuj chi du lingvoj elekti — la kongreso ankau ne shancelighus ech unu minuton, char la vivo mem jam longe solvis tiun chi demandon en la plej senduba maniero kaj Volapük chie estas jam elpushita de la lingvo Esperanto. La pliboneco de Esperanto antau Volapük estas tiel frapante granda, ke ghi falas al chiu en la okulojn tuj de la unua rigardo kaj ne estas malkonfesata ech de la plej fervoraj Volapükistoj. Estos sufiche, se ni diros al vi la jenon: Volapük aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis ankorau tute fresha, kaj Esperanto, dank'al financaj malfacilajhoj de la autoro, aperis antau la publiko kelkajn jarojn pli malfrue kaj renkontis jam chie pretajn malamikojn; la Volapükistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskau tute sen iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon; kaj malgrau chio, de la unua momento de la apero de Esperanto ni vidas grandegan multon da Volapükistoj, kiuj transiris malkashe al Esperanto, kaj ankorau pli grandan multon da tiaj, kiuj, konsciante, ke Volapük staras multe pli malalte ol Esperanto, sed ne dezirante montri sin venkitaj tute defalis de la ideo de lingvo internacia entute, — dume en la tuta tempo de ekzistado de Esperanto (13 jaroj) nenie sur la tuta tera globo trovighis ech unu persono, — ni ripetas, ech unu — kiu transirus de Esperanto al Volapük! Dum Esperanto, malgrau la grandegaj malfacilajhoj, kun kiuj ghi devas batali, daure vivas kaj floras kaj konstante plifortighas, Volapük jam longe estas forlasita preskau de chiuj kaj povas esti nomata jam de longe mortinta.

En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antau Volapük, ni ne povas kompreneble analizi tie chi tute detale; pro ekzemplo ni montros nur kelkajn punktojn: 1) Dum Volapük sonas tre sovaghe kaj maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan. 2) Ec por tute neinstruitaj Esperanto estas multe pli facila ol Volapük, sed por instruitaj ghi estas tre multe pli facila, char ghiaj vortoj — krom kelkaj tre malmultaj — ne estas arbitre elpensitaj, sed prenitaj el la lingvoj romana-germanaj en tia formo, ke chiu ilin facile rekonas. Tial chiu iom civilizita homo jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi chian verkon en Esperanto jam preskau tute sen vortaro. 3) Dum la uzanto de Volapük nepre devas ghin konstante ripetadi, char alie li ghin baldau forgesas (dank'al la plena elpensiteco de la vortoj), la uzanto de Esperanto, unu fojon ghin ellerninte, jam ghin ne forgesas, se li ech longan tempon ghin ne uzas. 4) Esperanto jam en la komenco estas tre facila por busha interparolado, dum en Volapük oni devas tre longe kaj pacience ekzercadi sian orelon, ghis oni alkutimighas al klara diferencigado de la multaj reciproke tre simile sonantaj vortoj (ekzemple “bap, pab, pap, päp, pep, pöp, peb, böb, bob, pop, pup, bub, pub, püb, bib, pip, püp” k. t. p., kiuj farighas ankorau pli similaj inter si, se oni prenas ilin en la multenombro, t. e. kun s en la fino). 5) En Volapük, dank'al kelkaj fundamentaj eraroj en la principoj de la konstruo (ekzemple: vokaloj en la komenco au fino de vorto ne povas esti uzataj, char ili estas signoj gramatikaj), chiu nove bezonata vorto nepre devas esti kreita de la autoro (ech chiuj nomoj propraj, ekzemple Ameriko = Melop, Anglujo = Nelij). Tio chi ne sole donas grandegan nombron da tute superfluaj vortoj por lernado, sed faras chian disvolvighan pashon de la lingvo chiam dependa de ghia autoro au de ia ordonanta Akademio. Dume en Esperanto, dank'al la plena seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank'al la regulo, ke chiuj vortoj “fremdaj”, kiuj jam de si mem estas internaciaj, estas uzataj senshanghe egale kiel en la aliaj lingvoj, — ne sole grandega multo da vortoj farighas tute senbezona por lernado, sed la lingvo ricevas la eblon disvolvighadi eterne chiam pli kaj pli, sen ia dependo de la autoro au de ia Akademio.

Parolante pri la pliboneco de Esperanto antau Volapük, ni tute ne intencas per tio chi malgrandigi la meritojn de la elpensinto de Volapük. La meritoj de Schleyer estas grandegaj, kaj lia nomo chiam staros sur la plej honora loko en la historio de la ideo de lingvo internacia. Ni volis nur montri, ke se hodiau efektivighus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam ghi inter la ambau nun ekzistantaj lingvoj artaj ne povus shancelighi ech unu minuton.

Ni pruvis sekve, ke se hodiau efektivighus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam malgrau la grandega nombro da ekzistantaj lingvoj ni povus jam nun kun plena certeco kaj precizeco antauvidi, kian lingvon ghi elektos, nome: el chiuj ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la kongreso povas elekti sole nur unu lingvon: Esperanto. Kia ajn estus la konsisto de la kongreso, kiaj ajn estus la politikaj kondichoj, je kiaj ajn konsideroj, antaujughoj, simpatioj au antipatioj la kongreso sin gvidus, ghi absolute ne povus elekti ian alian lingvon krom Esperanto, char por la rolo de lingvo internacia Esperanto estas nun la sola kandidato en la tuta mondo, la sola, tute sen iaj konkurantoj. Char ech che la plej malprospera konsisto de la kongreso en ghi tamen sidos homoj pensantaj, kaj la grandega pliboneco de la lingvo Esperanto antau chiuj aliaj lingvoj tro forte falas en la okulojn al chiu, kiu almenau iom konatighis kun tiu chi lingvo, tial estas tute ne eble supozi, ke la kongreso elektos ian alian lingvon. Se tamen, kontrau chia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke ghi ekdeziros ian alian lingvon, tiam — kiel ni pruvis supre — la vivo mem zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole malviva litero, tiel longe ghis kolektighos nova kongreso kaj faros elekton ghustan.


Al la komenco   <<<   >>>   Ruslingve

Hosted by uCoz