Ruslingve

AL AMIKO

Enrigardu pli ofte en animon sian, kaj ghi montros al vi, pri kio vi ne pravas kaj elkondukos sur la chefa vojo al Dio.

 La eseetoj kolektitaj chi tie prezentas mian propran vidpunkton. Ne serchu tie chi rektajn aludojn al diversaj religioj kaj filozofioj. Tio estas mia propra filozofio, eble ne tute ghusta (au ech tute neghusta), tamen ghi helpas al mi en la vivo.

 

Enhavo

Religioj

Multo da religioj

Pri kredo

 

Religioj

Ekzistas multe da vojoj sur monton, chiu havas la propran, sed direkton chiuj havas la saman -- al montpinto.

Religio, scienco kaj arto estas tri metodoj, iloj, kiuj devas reciproke kompletigi kaj plirichigi unu la alian. La homo havas kvin sentojn. Sed neniu ja diras, ke unu el ili estas sole vera, kaj alia -- "opio por popolo". Religio, scienco kaj arto estas tri "sencoj" por komprenado de leghoj de Estado -- la mistika, racia kaj estetika sencoj, kiuj devas kompletigi unu la alian, kiel audo kompletigas vidsenton. Sed se la arto kaj religio estas pli-malpli amikemaj, do religio kaj scienco eterne batalas unu kontrau la alia. "Scienco timas religion, religio timas sciencon; tiel du chefaj metodoj de komprenado de la Realo (la unua per vojo de Racio, la alia per vojo de Koro) neniel povas renkontighi kaj manpremi" (G.S.Gorchakov).

Sendube, ke chiu religio (kaj ankau chiu scienco) bazighas sur iu vico da aksiomoj, al kiuj oni konfidas. Religio nomas ilin dogmoj. Sendube ankau, ke chiu religio esprimas sin per sistemo de ritoj, kiu estas necesa por ordigi la religia vivo. Sed religio ja ne estas nur dogmo kaj rito, kvankam enkorpighis ilin en si.

Iam mi legis, ke la vorto "religio" mem laudevene signifas "ligo kun Dio". Efektive la homo bezonas religion por konado kaj ligado kun Dio kaj kun "subtilaj mondoj". GHuste tio estas la chefa. La ligo kun Dio estas necesa kaj, kiel diras sciencistoj, suficha kondicho de ghia ekzistado.

La religio, kiel sistemo de interrilatoj de homo kaj Dio, ne devas esti inerta, malmola por jarcentoj sistemo de dogmoj kaj ritoj. GHi devas progresi kune kun spirita evoluo de la homo. En chiu religio estas neshangheblaj valoregajhoj: amo, estimo, toleremo... Kiel amikecon ne difinas rito de manpremo, kaj amon -- kiso, tiel ritoj ne difinas kredon. Kaj chu estis esprimo de amo al la Instruisto la kiso de Judaso?

Ivan Jefremov en "Tais Atena" je la nomo de unu personajho diris:

"...Nur che la komenco de sia ekzistado chiu religio vivas kaj regas je homoj, inkluzive la plej saghaj kaj fortaj. Poste anstatau kredo okazas interpreto, anstatau virta vivo -- ritoj, kaj chio finighas per hipokriteco de pastraro en ilia batalo por sata kaj honora vivo".

Sed ekzistas Instruo (mi ne diras "religio"), en kiu ritoj kaj prospero de pastroj ne havas chefan vochon, kiu entute ne havas pastraron. GHi estas Instruo de Viva Etiko (alia ghia nomo estas Agni Jogo), por kiu la formo de religio ne havas signifon, sed gravas nur ideo mem, char, lau vortoj de Superulo en Bhagavad-Gita, "la homaro alvenas al Mi lau diversaj vojoj, sed lau kiu ajn vojo homo alproksimighas al Mi, sur tiu vojo Mi salutas lin, char chiuj vojoj apartenas al Mi".

"Diference de aliaj instruoj ghi entute ne kreas sian bonstaton sur neado de antauaj religioj, char Agni Jogo konfirmigas sencheseco de tio, kion la homoj nomas religio". (G.S.Gorchakov)

 

Multo da religioj

Dum popoloj ne havis pastrojn, la legho natura regis ilin, kaj ili konservis virtecon de animo. 

Tibeta Evangelio

Diru, amiko, chu Jesuo alportis sur la tero kelke da kredoj, da instruoj? CHu aparte al katolikoj, aparte al ortodoksoj, aparte al protestantoj kaj malnovortodoksoj? CHu al vi ne shajnas, ke tio ne estas launature, kiam tiuj, kiuj nomas sin dischiploj de Kristo, malamikadas inter si, trompas, malbenas unu la alian? Kiom da malbono estis farita sub vualo de "vera kredo"! Sed kaj por kristanoj, kaj por muzulmanoj, kaj por chiuj aliaj Dio estas ja la sama! Li estas la sola kaj la alia ekzisti ne povas! CHu ne shajnas al vi, ke chiuj viktimoj de interreligiaj kvereloj estis oferitaj nur je la nomo de tio, ke la dekstra najbaro nomas Dion Allah'on, char li parolas arabe, kaj la maldekstra najbaro nomas Dion Brahhmano, char parolas hinde? CHu homoj estas tiom blindaj, ke ghis nun ne ekvidis, ke chiuj, kvankam parolante per diversaj vortoj, parolas pri Unu, per diversaj rimedoj, sed servas al Unu? Kial homoj devas mortigi homojn pro tio, ke tiuj enirante preghejon ne malvestas siajn shuojn au metas krucan signon ne per du fingroj, sed per tri?

Komparante mondajn religiojn kaj filozofiajn instruojn ni vidos, "ke en chiuj tempoj kaj en chiuj popoloj estis konfesata la Sola Doktrino de Scio, nur en diversaj naciaj, religiaj kaj filozofiaj vestoj, konforme al tempoj kaj cirkonstancoj" (G.S.Gorchakov) "...kaj oriente kaj okcidente religio alvokas purigi pensojn kaj dezirojn, alvokas al amo, pureco kaj karitado" (A.Kamenskaja Misio de H.Blavatskaja).

CHiu nova religio aperis en certa historia momento che certa popolo. CHiu religio estis donita per vortoj kompreneblaj por tiu popolo en tiu tempo. El komuneco de bazaj postuloj oni povas supozi, ke chiuj religioj estas elfluantaj el unu fonto. Jen kion pri tio skribis H.P.Blavatskaja (citita lau A.Kamenskaja Misio de H.Blavatskaja):

"Post determinitaj temperoj ili (la Spirita Hierarkio) penadas doni al la tuta mondo pli detalan kaj ghustan komprenon de spiriteco. Kelkaj el ili alvenadas por instrui la homojn, kaj kutime ili eniris la tradicion kiel fondintoj de religioj. Tiaj instruistoj estis Krishna, ankau Zoroastro, ankau Budao kaj SHankara Acharja, la granda saghulo de Suda Hindujo. Kaj ankau la instruisto estis Nazaretano. Li enkorpighis malgrau konsiloj de la aliaj, transdoninte la instruon pli frue ol necesus, direktita per kompato kaj inspirita per kredo je homaro; oni Lin avertis, ke la tempo malfavoras, sed malgrau tio Li decidis veni kaj estis ekzekutita lau volo de la pastroj.

 

Pri kredo

Mi serchis,
Sed ne povis Vin trovi.
Mi laute vokis Vin
Starante sur minareto.
Mi sonorigis la templan sonorilon
CHe supreniro kaj subiro de la suno.
Mi enakvighis en Gango,
Sed vane.
Mi revenis de Kaabo senrevigita.
Mi serchis Vin sur la tero,
Mi serchis Vin en la chielo,
ho, mia Amatulo,
Kaj finfine mi trovis Vin
kashitan kvazau perlo
En la shelo de mia koro.

Pastro Aleksandro Men en la tria konversacio pri Nikea Kredsimbolo diris: "Kredo estas preteco de spirito auskulti Dion, malfermi sin al Li, kredo estas suprenshvebo al Dio" (P. A.Men  GHojiga novajho).

La esenco de ordonoj de plimulto de religioj oni povas esprimi per jenaj vortoj: "Amu kaj kolektu scion". Ami signifas "Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso" (Mat.22,37); "Amu vian proksimulon kiel vin mem" (Mat.19,18), char chiu homo havas fajreron de Dio, eron de Li. Jen kion diris Ibn Arabi, la muzulmana sufio vivinta en la fino de XII ghis la komenco de XIII jarcentoj:

"Mia koro ighis kapabla preni chian formon: ghi estas kaj pashtejo por gazeloj, kaj monahhejo por kristanaj monahhoj, kaj templo por idoloj, kaj Kaabo por venantaj chirkau ghi pilgrimoj, kaj tabuloj de Torao, kaj volvajho de Korano.

Mi sekvas religion de amo, kaj kiun ajn vojon elektos kameloj de amo, tia estu mia religio, mia kredo".

Ami estas plivastigi la koron, por "malfermi sin al Dio", enlokigi Lin. La dua parto de la ordono -- "kolektu scion" -- signifas plivastigado de konscio en Senlimecon.

Neshangheblaj firmaj dogmoj obstaklas evoluon. Dogmoj estas katenoj por spirito. "Tio ne povas esti, char neniam povas esti" ne estas la plej bona pensmaniero. Kiom da inventoj estis malakceptitaj pro blinda kredo je autoritatoj kaj nedeziro elrigardi el la "shelo" de sia propra "mondkoncepto". Jam antaunelonge ni, kiuj loghis en Sovetunio, audis: "la dialektika materialismo tion malakceptas". Ankau en religio: "La eklezio tion malakceptas" estas senduba argumento nur por fanatikuloj.

"Ekzistas kredo blinda, kaj ankau vidpova, kiu estas pli alta ol chiuj religioj; ekzistas kredo -- la antauo de scio, kaj ekzistas kredo, kiu estas la scio mem". (G.S.Gorchakov)

"La kredo estas donata al ni kiel ia donaco, sed tiun donacon ni scipovu akcepti. Sen akcepto flanke de homo ghi ne efektivighas", diris la pastro Aleksandro. Kion tio signifas? Ni rememoru la vortojn de Jesuo pri talantoj (Mat. 25, 14-30). Tiu homo, kiu ricevinte unu talanton enterigis ghin, havis la kredon blindan, kaj la donacon de sia Sinjoro li ne ekpovis akcepti. Du aliaj servistoj ne nur akceptis, sed ankau multobligis la donitan al ili trezoron.

Akcepti la kredon oni povas nur per vojo de plivastigado de la koro kaj konscio, malfermante sin al Li, multobligante donacon Lian, enlokigante Lin en sian koron. Tion kapablas nur konscia vidpova kredo, multobligata en la vojo de kora scio.

Hosted by uCoz