Ruslingve

Fundamento de Homaranismo (1985)

Fonto: Info-Servo. Kun afabla permeso de s-ro Helmuto Velger.

 

A. La plej supera principo

 Artikolo 1. Chiu laupove kunhelpu realigi la universalan pacon, kaj faru nenion, kio minacas ghin.

 

B. La paco inter la homoj

 Artikolo 2. Chiuj homoj devas sin reciproke respekti rilate siajn interesojn kaj bezonojn.

Rimarko: Tio chi estas moderna, precizigita formo de la "Ora Regulo" ("Kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankau al ili tiel same" -- "Kion vi ne  deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankau ne faru al ili"). Tiu chi regulo trovighas en multaj etikoj, ekz. en la china, hinduisma, juda, kristana, islama; che Konfuceo, Thales, Augustinus, Albertus Magnus, Thomas el Aquino, Hobbes, Voltaire, Herder, Zamenhof kaj multaj aliaj.

Vd. ekz.: Malnova Testamento, Tobio 4.16 (apokrifa); Nova Testamento, Sankta Mateo 7, 12 kaj Sankta Luko 6, 31; Konfuceo, Lun-yu XV, 23; Mahabharata XIII, 5571; Zamenhof, Deklaracio pri Homaranismo X.b. kaj Deklaracio de Hilelisto (Homarano) 10.b.

Cetere, tiu regulo premisas sufichan konon de la interesoj kaj bezonoj, do komunikadon.

 

Artikolo 3. Pere de edukado la individuaj agresoj devas esti socialigitaj tiel, ke ili ne efikas detrue.

Rimarko: Sekvante la difinon de "agreso" en la etologio, ni uzas "agreso" kiel sinonimon de "agresiva konduto", sen antaue balasti la nocion per teoria interpreto.

 Agresiva konduto estas vershajne parte lernita kaj parte -- ligita ekz. kun la emocio kolero -- denaska. Kiel ajn, ne estas dezirinde, tute fortrejni ghin; char ghi posedas ankau pozitivajn funkciojn. Por ekzemplo, ankau la batalo por la bona, por la paco neeviteble entenas agresivan komponanton.

 

Artikolo 4. La denaskaj kontrauantoj de la agreso (grupigho, malkolerigaj apeloj) devas esti utiligataj. La kulturaj ritoj aplikantaj ilin -- ekz. festoj, salutformoj, ghentilaj manieroj -- devas esti flegataj.

Rimarko: Tiu chi artikolo bazighas sur ekkonoj de la etologio, klarigantaj la gravajn pacigajn efikojn de kulturaj ritoj; do tute ne temas nur pri sensencaj formalajhoj, pri nura tradicia balasto. Tamen, tiuj ekkonoj kompreneble ne malpermesas shanghojn kaj reformojn de tiaj sociaj normoj.

 

Artikolo 5. Chiu homo lernu rigardi la tutan homaron kvazau kiel unu familion kaj unu nacion.

 

Artikolo 6. Chiu homo lernu tolereman bazan sintenon. Chiu lernu kompreni, ke bunta diverseco de kulturoj, civilizacioj kaj vivmanieroj plibonigas la shancojn por la pluvivado de la homa specio kaj pro tio estas dezirinda.

 

Artikolo 7. Internaciaj komunikadobaroj devas esti forigataj.

 

Artikolo 8. Chiu homo estu sperta, krom pri la naciaj au aliaj kulturo kaj civilizacio, al kiuj li/shi apartenas, ankau pri la evoluantaj pacaj mondkulturo kaj -civilizacio, kiuj lastaj estas destinitaj ligi sin kun la unue menciitaj al federacia sistemo. Chiu homo identigu sin kun tiuj mondkulturo kaj -civilizacio kaj kunlaboru pri iliaj evoluigoj. Mallonge dirite: Chiu estu konscia homarano.

 

Artikolo 9. Chiu homo posedu, krom sia gepatra lingvo, la internacian lingvon Esperanto, "tia, kia ghi estas difinita per sia Fundamento, per la verkaro de ghia iniciatinto kaj per la ghenerala lingvouzo kontrolita de la Akademio de Esperanto."

 

Artikolo 10. Chiuj shtatoj kaj chiu unuopa homo devas strikte obei la Gheneralan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj de la 10-a de Decembro 1948.

 

Artikolo 11. Iom post iom federacie strukturita tutmonda shtato devas esti establita. Precipe ekzistu tutmonda kortumo, kiu devige decidas en chiuj internaciaj konfliktkazoj, kaj kies decidojn, se necese, akceptigu internacia ekzekutivo, kiu estu ekipita per la necesaj potencrimedoj.

 

Artikolo 12. Chiuj gravaj tutmondaj monopoloj au oligopoloj, precipe la grandaj krudajhaj provizejoj, devas esti internaciigitaj.

 

Artikolo 13. Per naskolimigo oni zorgu, ke neniu popolo kresku pli forte, ol materialaj provizajhoj kaj ekologiaj necesoj tion permesas (vidu ankau artikolon 15), por ke ghi ne falu sub la neceson ekspansii.

Rimarko: La artikolo diras nenion pri la aplikendaj metodoj por la naskolimigo.

 

C. La paco en la interno de la homo

Artikolo 14. Chiu homo vivu en harmonio kun si mem, t.e. kun la tutajho de la fizikaj kaj psikaj sistemoj, el kiuj li/shi konsistas. Tio premisas, ke chiu homo lernu, precize kaj distinge percepti, kio okazas en shia/lia interno (memkomunikado au interna komunikado).

 

D. La paco inter homo kaj medio

 Artikolo 15. Chiu homo vivu konforme al la ekologiaj necesoj.

 

E. Formalaj reguloj

 Artikolo 16. Al tiu chi Fundamento nur ia centra institucio, kiu havas nedisputeblan autoritatecon por la tuta homaranistaro, povas aldoni, en okazoj de efektiva neceseco, post matura prijughado, amendajn artikolojn.

 

Artikolo 17. Leghoj de la tutmonda shtato kaj tutmonde validaj internaciaj kontraktoj nuligas kontrauajn artikolojn de tiu chi Fundamento.

 

Artikolo 18. Sciencaj ekkonoj tutmonde akceptitaj nuligas chiujn kontrauajn preskribojn de leghoj kaj kontraktoj, kaj chiujn kontrauajn artikolojn de tiu chi Fundamento.

Rimarko: "Tutmonde akceptitaj" chi tie kompreneble devas esti interpretata kiel "akceptitaj de la personoj, kiuj kapablas prijughi la ekkonojn, de la koncernaj fakuloj".

 

Artikolo 19. Escepte de la diritaj okazoj, neniu havas la rajton fari iajn shanghon au aldonon en tiu chi Fundamento. 

Hosted by uCoz