Malagrablaj pensoj pri la "Fina Venko"

 

Ni chiuj revis, ke nia kara Esperanto estu tutmonda internacia lingvo, aprobita de chiuj shtatoj kaj homoj, kiu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpushi la ekzistantajn lingvojn naciajn", donos al la homoj de malsamaj nacioj eblon komprenighadi inter si. Sed leghoj de lingvoevoluo ja apenau dependas de volo de homoj au organizajhoj. Kio do povos okazi kiam Esperanto farighos tutmonda internacia lingvo, uzata che chiu pasho, t.e. kio povos okazi post la "Fina Venko"?

 

Unuavice ni devas konstati, ke la lingvoj, samtempe uzataj en la sama homgrupo, havas malsaman prestighecon che uzantoj. Ankau tiuj lingvoj havas diversajn sferojn de aplikado, kiuj parte interkrucighas; ofte unu sfero ech tute enhavas alian.

Pli altan prestighecon ordinare havas tiu lingvo, kiu havas pli vastan sferon de aplikado. Se unu el la lingvoj estas uzata nur inter samnacianoj (precipe se la nacio estas malgranda) dum la alian oni uzas kiel internacia komunikilo, tiam la dua havas pli altan prestighecon; au se unu lingvo oni uzas en pli multaj sferoj de vivo, do tiu lingvo ankau havas pli altan prestighecon.

Ekzemple, la lingvo rusa en Sovet-Unio estis uzata en chiuj sferoj de vivo, inkluzive kulturon, sciencon, politikon ktp. Ghi estis la sola internacia lingvo en la shtato. Ech ghis nun multaj nerusoj uzas rusan lingvon parolante ech inter samnacianoj pri scienco au kulturo. Iam mi demandis mian instruiston, armenon, kial li parolante armenan al sia amiko, de tempo al tempo tute transiras al rusa lingvo, kiam temas pri sciencaj fakajhoj? Kaj li diris al mi, ke armena lingvo ne havas vortojn por nomi tematajn nociojn, kaj pro tio estas pli oportune paroli ruse.

Kelkaj lingvoj de malgrandaj nordaj nacioj tute malaperis pro neprestigheco. Por la nacianoj okazis pli oportune uzi nur unu lingvon komunikante kaj al ali-, kaj ankau al samnacianoj. Tie tute ne temas pri ia perforta pereigo, sed pri nure natura legho: anstatau elspezi tempon kaj forton lernante du lingvojn, ili, parte konscie, parte senkonscie, decidis lerni kaj uzi nur unu, pli taugan kaj pli komunan lingvon.

Ofte malpli forta lingvo ensorbas trajtojn de la pli forta: multaj rusaj vortoj nun estas libere uzataj en aliaj lingvoj de eks-Sovetio. Nu, se temus nur pri ensorbado de vortoj por tute novaj nocioj, mankantaj en la lingvo, tio estus komprenebla. Sed ofte la lingvo jam delonge havas sian propran vorton, sed la vorto el pli prestigha lingvo elpelas, anstatauas indighenon (kiel nun ofte okazas en Esperanto mem).  Kaj en pli ekstremaj kazoj malpli prestigha kaj forta lingvo povas ensorbi ech gramatikajn trajtojn de sia "premanto". Tie chi ankau ne temas pri konscia "lingva politiko" de "reganta" nacio, pri perforta subpremado flanke de pli forta lingvo.

Ekzistas, sekve, la legho natura: unu lingvo, kiu havas pli vastan kaj komunan sferon de aplikado, havas pli altan prestighecon (nur scipovante rusan lingvon oni povis pli facile anighi universitaton, ktp), elpelas alian lingvon uzantan samtempe kaj samloke.

 

Kio do povas okazi, se Esperanto iam estus instalita kiel tutmonda, se Esperanton oni uzus chie kaj chiam? Chu tiam ni havos la saman staton, kiel oni havis en Sovet-Unio? Chu tiu legho estas evitebla au ne? Chu ni povos konscie per iaj rimedoj limigi influon de la legho kaj gardi chiujn aliajn lingvojn por ke ili ne malaperu, se chiuj homoj preferos uzi Esperanton anstatau sia gepatra lingvo ech komunikante al siaj samnacianoj? Ja, ekzemple, surstrate ni ofte ne povas che unua rigardo kompreni, chu la homo estas nia samnaciano, samlingvano, au ne. Pli oportune estus chiam uzi neutralan komunan lingvon. Post kiam tia komuna lingvo estos ekreginta surstrate, en chianivelaj lernejoj kaj universitatoj, gazetaro, literaturo, organizajhoj ktp, sekvanta generacio preferos uzi ghin chiam, sendapende chu inter samnacianoj, chu ekster sia nacio. Kaj tio estos la fina pasho al natura malapero de chiuj aliaj lingvoj.

Homarano


P.S. Mi proponas kaj ech petas legantojn, precipe lingvistojn kaj interlingvistojn eldiri sian opinion pri la artikolo en nia Gasta Libro.

Hosted by uCoz