Ruslingve

PLENA GRAMATIKO DE ESPERANTO

(Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto de Dro L. L. Zamenhof. 
Deksesa eldono — Esperantista Centra Librejo, Parizo, 1939)

 

 

A. Alfabeto.

Aa, Bb, Cc, Chch, Dd, Ee, Ff, Gg, Ghgh, Hh, Hhhh, Ii, Jj, Jhjh, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Shsh, Tt, Uu, Uu, Vv, Zz.

Rimarko. Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ch, gh, hh, jh, sh, u povas anstatau ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.

 

B. Reguloj.

1) Artikolo nedefinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difininita (la), egala por chiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.

Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilajhon, povas en la unua tempo tute ghin ne uzi.

2) La substantivoj havas finighon o. Por la formado de la multenombro oni aldonas la finighon j. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finigho n. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per de, da dativo per al, la ablativo per per au aliaj prepozicioj lau la senco).

3) La adjektivo finighas per a. Kazoj kaj nombroj kiel che la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej; che la komparativo oni uzas la konjunkcion ol.

4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, nau, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finighon de la adjektivo; por la multoblaj — la sufikson obl, por la nombronaj — on, por la kolektaj — op, por la disdividaj — la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.

5) Pronomoj personaj: mi, vi, li, shi, ghi (pri objekto au besto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finigho adjektiva. La deklinacio estas kiel che la substantivoj.

6) La verbo ne estas shanghata lau personoj nek nombroj. Formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finighon -as; la tempo estinta -is; la tempo estonta -os; la modo kondicha -us; la modo ordona -u; la modo sendifina -i. Participoj (kun senco adjektiva au adverba): aktiva estanta -ant, aktiva estinta -int, aktiva estonta -ont; pasiva estanta -at, pasiva estinta -it, pasiva estonta -ot. Chiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio che la pasivo estas de.

7) La adverboj finighas per e; gradoj de komparado kiel che la adjektivoj.

8) Chiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon.

9) Chiu vorto estas legata, kiel ghi estas skribita.

10) La akcento estas chiam sur la antaulasta silabo.

11) Vortoj kunmetitajestas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la chefa vorto staras rigardataj en la fino); la gramatikaj finighoj estas rigardataj ankau kiel memstaraj vortoj.

12) Che alia nea vorto la vorto ne estas forlasata.

13) Por montri direkton, la vortoj ricevas la finighon de la akuzativo.

14) Chiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicio je, kiu memstaran signifon ne havas. Anstatau la prepozicio je oni povas ankau uzi akuzativon sen prepozicio.

15) La tiel nomataj vortoj fremdaj, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen shangho, ricevante nur la ortografion de tiu chi lingvo; sed che diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senshanghe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu chi lasta lau la reguloj de la lingvo Esperanto.

16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstatauata de apostrofo.

Hosted by uCoz