Ridanto en la Templo

F. Tutchev

Tradukis D. Brechalov

Antauparolo

Sendube, dum la homaro estos memoranta pri instruo de Jesuo Kristo - sekve chiam, - homoj kreos mitojn kaj legendojn pri la mirakla alveno en la mondon de la enkorpigita Vorto de Dio, pri Naskigho de Kristo. Kaj novaj eltrovoj de antikvaj forgesitaj tekstoj flamigados homojn por tia verkado. Unu el la plej grandegaj eltrovajhoj de la XX jarcento - la unikaj manuskriptoj de judaj asketoj-esseoj - konsternis multajn homojn: en la manuskriptoj estas menciita Instruisto de Virteco, kiu en multaj rilatoj similas al Jesuo Kristo. Sed vivis tia Instruisto du jarcentojn antatue...

La teologia konsciado de la manuskriptoj de Morta Maro estas afero estonta, dube ebla por unu persono. La autoro de la proponata rakonto ne pretendas komplete solvi tian gravan demandon. Tamen li donas sian respondon. En hela, ghuste kristnaska rakonto nekontraudire kaj pace vivas zoroastraj mitoj kaj profetajho al Simeono la Diakceptanto, kiu devis akcepti la Infaneton Kriston en Jerusalema templo - la profetajho, enmetita de la autoro en busho de essea Instruisto de Virteco.

* * *

- Kaj antaue, Cadoko? Kio estis pli antaue?

- Pli antaue vivis homo, kies nomo estis Maljunkamelpelisto; helenoj poste nomis lin Zoroastro, la Filo de Stelo. Li klarigis al chiuj, ke Dia mondo de komence estas bona, kaj chio malbona estas provizora kaj venkota en la fino de tagoj per libera elekto de chiu el ni en chi-vivo. La Tero estas templo de Dio, kaj chiu devas purigi ghin per bonaj pensoj, bonaj paroloj kaj bonaj aferoj...

Sepjara knabo kelkfoje chirkaukuris venantan al urbo Cadokon, montrante per la manoj al chio, kion li vidis: al olivarbareto proksime, al rivero kaj vastkrona figarbo transe de ghi, al nealtaj rokoj kaj verda kampo, al la vojeto, lau kiu ili iris, al maldensa nubaro en klara chielo.

- Sekve, ni estas en templo, Cadoko? Do, kio estas nia templo en Jershaloim? Ja ghi ankau estas bela kaj chiuj vizitas ghin, kaj tie oni alportas infanojn , tute etajn, por ke ili ekscu, kie estas la templo. Kaj kial Zoroastro estas la Filo de Stelo? Chu oni alportis lin en templon kiam li naskighis? Kion li diris kiam naskighis? La panjo diris, ke mi antaue diris "Cadoko", kvankam vi ne estas mia patro. Shi miregis kaj poste montris min al vi, chu? Chu estis tiel? Chu vi eksciis pri la Filo de Stelo en Persio? Mi ankau deziras tien Do kial vi ne vizitas nian templon? Chu Simono Makkaveo vin ne shatas? Chu li ne plachas al vi? La panjo diris, ke pri la chefpastro estas bone paroli nenion, sed mi volas scii chion. Vi ja estas Instruisto, Rabeno, do rakontu. Parolu, Cadoko!

Ili aliris al ligna ponteto trans vasta rivereto. La Instruisto prenis manon de la knabo kaj montris al la travidebla profundo:

- Chu vi vidas: du fishoj staras senmove che la fundo kontrau fluo? Ili chiam estas silentaj, kvankam chion scias pri sia rivereto. Kaj jen tie sur la bordo estas shafoj, chu vi vidas? - la shafviro turnis sin kaj rigardas je ni. Rigardu, nun ghi foriras, kaj la shafinoj sekvas ghin... Tempo fluas rapide, kiel rivereto. Venas nova tempo, Simeono. Estis la erao de Shafo, venas la erao de Fisho. La shafoj - ili estas shafoj: bruaj, sinceraj, obstinaj. La fishoj silentas kaj spiras per sekreto de akvo. Kaj kiu nuntempe estos tute en vortoj kiel fisho en skvamo, tiu estas de satano, Simeono.

Subite Simeono haltis kvazau ekaudus ion. Li elshiris sian manon de Cadoko kaj ekkuris sur densa herbo de la ponteto al preskau nevidebla trankvila profundejo formita de rivereta kurbajho che sabla bordo; li kauris tie kaj ekvidis tiun, kiu vokis lin.

Tio estis malgranda fisheto, apenau pli pranda ol gobio. Ghi elnaghis rekte al li, je distanco de infana brako, kaj kvazau glutus da aero, elrigardis el la akvo. "Vi" - kiel trankvila tondro, auskultis li de la chielo, ne de akvo, - kaj en la akva surfaco krevis veziketo. Dum kelkaj sekundoj ili estis senmove, rigardante unu sur la alia. "Nun ghi ankorau ion diros..." - kvazau mortis la knabo ghis tremo. Subite la herbo apud ili ekmovighis, malpeza pushblovo ekshajnis ies minaca ekspiro kaj ektimigis ambau. Li palpebrumis kaj ekvidis la fishon jam fornaghantan kvazau chagrenitan de tia ekspiro.

- Cadoko! Cadoko! Chu vi audis? Ghi... Ghi... Supre diris "Vi", al mi diris! Chu vi audis, Cadoko? Chu audis?!

- Vi diris, mi audis, - ridetis - Sekve, mi rakontu al vi. Do, vi - estas vi. Do, auskultu. Vi demandis, kion diris Zoroastro? Kiam li naskighis, li ghoje ekridis - kvazau eta alttona sonorilo resonus en grandega templo. Pri tio oni skribis en la sankta Avesto sur bova ledo, kaj mi transskribis en Persio chiujn dudek unu librojn. Mi montros al vi tiujn manuskriptojn, kaj vi, Simeono, - sekve, tiu estos vi - post multaj jaroj, post milito kontrau Romujo, post tertremo, kashos ilin en kavernoj che bordo de Morta Maro, kaj ili atendados tie alian eraon sekvontan post Fisherao... Vi kashos en la kavernoj ankau Aveston kaj alian nian manuskriptaron. Vi kashos kaj kovros ilin tiel, ke ili eltenos du mil jarojn. Ekmemoru, Simeono!.. La Filo de Stelo oni nomis Zoroastron, char li rigardis al steloj kaj sciis estontecon... La templo en Jershaloimo estos rekonstruita, ghi ighos pli bela kaj vi vidos ghin, kaj ofte vizitos ghin. Sed timu estraron de teraj temploj; kaj tiun Makkaveon kaj aliajn, kiuj venos post li. Kiam vi estos matura, vi komprenos - kial. Ekmemoru, venos tempo de sekretoj. Vi vivos longe, tre longe. Vi ech lacighos vivi, Simeono. Vi vivos duoble pli longe ol mi.

- Kial vi diras tion, Cadoko? Chu Makkaveo mortigos vin? Mi ne volas tion. Foriru en Helenujon au Persion. Vi diris, ke templo estas chie Viaj esseoj nomas vin Saghulo, do foriru kun ili. Vi estas kiel chefshafo inter ili, ili sekvos vin.

- Ili ne sekvos... Kaj mi devas esti che ili, sed mia tempo foriras. Nun vi estas sepjara, mi estas preskau sepdekjara. Ankorau tri jaroj mi estos chi tie...

- Mi ne volas, Cadoko. Faru tiel, ke vi estu vivanta, vi chion povas! Chu vi memoras, vi diris, ke Ilia denove alvenos? Kaj chu ankau vi denove alvenos?

- Jes, Ilia denove alvenos. Kaj post li, post duonjaro de li mi alvenos denove. Kaj vi - se vi estas ghuste Vi, - vi atendos kaj rekonos min. Vi ne mortos ghis denove ekvidos min, knabo. Ekmemoru: kiel ajn vi estos laca de vivo, kio ajn okazos poste, mi alvenos denove, kaj vi rekonos min.

- Sed kiel mi rekonos vin, Cadoko? Kiomagha estos mi?

- Vi estos centkvardekjara, Simeono. Unu fojon vi trovighos en la templo kaj tie rekonos min, char mi ekridos tie, en la templo.

- Oni ne permesas ridi tie. Tie chiu staras trankvile kaj auskultas Makkaveon. Oni vin elpelos kaj vi estos hontita.

- Mi estos kvardek tagoj de naskigho, Simeono, kaj oni min pardonos. Multaj homoj ech ne audos ion. Sed vi ekaudos kaj rekonos min, kiam mi ekridos en la templo kiel la Filo de Stelo. Kaj vi diros al niaj - miaj shafidoj-esseoj, ke mi revenis.

- Vi parolas nekompreneble, Cadoko, sed mi ekmemoris. Gardu vin - se vi trompos kaj ne revenos denove, mi prenos viajn librojn el kaverno kaj tralegos ilin kaj mi chion ekscios tiam.

- Bone, knabo.

- Kial vi tiom baldau revenos, se viaj librojn oni trovos nur post du mil jaroj?

- Cent kvardek jaroj ne estas baldau. Mi venos por klarigi al homoj, kia estas tio - la Fisherao, la erao de silenteco kaj bonkoreco kaj kompato. Kaj se ili min ne komprenos, mi premu che Dio chiujn pekojn iliajn, elsuferu ilin. Poste, ne tuj, homoj komprenos min, komprenos mian Novan Testamenton. Do vi ekmemoru: mi ekridos en la templo kiel la Filo de Stelo.

Ili proksimighis al la urbo. Cadoko devojighis al unu limkvartala strato, kaj la knabo ekkuris plue: lia domo estis apud la templo. Li kuradis ghoja kaj fiera: li audis vorton de la Fisho, kaj Cadoko ne mortos tute, li venos denove, kaj Simeono lin rekonos... Alkurante al la domo li kriis laute lau la strato duondezerta en tia varmega meztaga tempo:

- Panjo, Panjo! Cadoko ne mortos! Li ekridos en la templo kaj mi rekonos lin!

Unu el preterirantoj, brunhauta kaj nigrabarba homo, sin returnis kaj atente rigardis la knabon kaj la domon, en la pordon de kiu malpacience enkuris la knabo. "Makkaveo ghojos audi tion... Ekridos en la templo! Ho, kian Instruiston havas la esseoj, ne vane Simono spionas lin dum kvin jaroj... Li "ne mortos"! Per natura morto li ne mortos, tiu falsnomulo, estas ghuste... La Filo de Dio li nomas sin. Nur pro tio oni povas krucumi la malhontemulon. Do ankorau ofendo de la templo! Li ekridos kaj chiuj ekscios, kiu estas li... La tromemfida stultulo. Do, Kial la esseoj nomas lin Saghulo? Virshafo - estas vere. Stulta kaj aroganta kiel virshafo. Ek, Saulo, aliru al la chefpastro tuj hodiau, kiam varmegeco foriros, vespere..."

Kaj estis vespero, kaj estis mateno - la tago unu. Kaj pasis multe da tagoj.

Kaj estis jugho en Sinedriono, kiu kondamnis Cadokon, la Instruiston de Virteco de esseoj, al morto per krucumado pro ofendo de la kulto kaj intenco ofendi la templon. Oni diras, ke Cadoko estis silenta dum la jugho. Kaj nur kiam la chefpastro kulpigante lin pri intenco ofendi la templon demandis lin, elteninte pauzon kaj sen palpebrumo rigardante en liajn okulojn: "Se vi decidis moki je la templo, do kial vi volas detrui ghin?" - nur tiam Cadoko ridetis apenau: "Vi diris. Mi diros en sekvontan fojon, kiam la planedo de Fishoj revenos." La chefpastro sin turnis al Saulo, la nigrabarba servanto kaj amanto de astrologio. Tiu diris ion al Makkaveon. "Chu post cent kvardekkvin jaroj?" - redemandis li silente, kaj laute diris:

- Vi estas danghera frenezulo, Cadoko. Diru al ni ion.

Sed la Instruisto nenion diris plu.

Li estis krucumita sur Golgoto, kie post centsesdekkvin jaroj - la ciklo de Neptuno, reganto de la Fisherao - supreniris Jesuo Kristo. Tio okazis en Jershaloimo en la 135 au 136 jaro de nova erao.

Post la chefpastro Simono Makkaveo estis Aleksandro Jannaj, kiu ankau persekutis la esseojn. Shanghighadis sur juda trono reghoj kaj reghinoj. Poste Romujo konkeris Judujon, kaj esseoj per armilo batalis kontrau legioj de Pompej... En tia tempo Simeono estis pli ol sepdekjara, sed li estis tre fortika. Armilon li ne prenis en siajn manojn kaj memoris la vorton de Cadoko pri la Fisherao! Sed la esseoj ion forgesis, ion gravan. Kun la plej fidelaj el ili Simeono kashis en kavernoj de Kumrano preskau mil librojn kaj dokumentaron de la komunumo. Li memoris, ke la manuskriptoj estu konservitaj dum du mil jaroj kaj precize preparis la trezoron, chirkaulavante potojn kun ledaj manuskriptoj per speciale preparita solvajho, chirkauvolvante ilin per lina tolo macerita en specifikaj rezinoj. Poste, ankoru post tridek jaroj, okazis forta tertremo, kiu detruis la kumranan ermitejon de la esseoj. Poste, lau la vortoj de Cadoko, Irod la Unua malkonstruis la malnovan templon kaj konstruis anstataue novan, pli grandan kaj belegan ol la antaua. Kaj Simeono ofte vizitis ghin kaj atendadis la Instruiston. Post cent dudek jaroj li lacighis vivi kaj atendis nur Cadokon. Kaj kiam li estis cent kvardekjaragha li lacighis ankau atendi. Tro multe li vidis en sia vivo... Do, povas esti, ne ekzistis la vorto de la Fisho, povas esti, tio ekshajnis al li? Povas esti, Cadoko shercis je li, etulo?

Li preskau chesis viziti la templon. Tamen en unu bonvetera kaj varma malfruautuna tago io devigis lin surmeti la plej bonan striitan tukon-talifon por preghado. Li metis pintojn de ghi postdorsen kaj venis la templon. En la vojo li eniris por Anna, okdek kvar jaroj agha, kiu havis reputacion de profetino kaj kun kiu li de tempo al tempo interparolis vespertempe.

Ili trairis komunan korton de la tempo, kie audighdis kutima mallauta parolado de komercistoj kaj monshanghistoj kaj de amaso da homoj; eliris en la "virinan korton". Tie chi, kiel chiam, silente staris hebreaj edzoj kun siaj edzinoj kaj preghis. Chi tien oni alvenis kun novnaskitoj kvardektagaghaj, por lauleghe dedichi ilin al Dio. Chio estas kiel chiam, kaj estis silente en la korto. Jen alvenis ankorau unu paro kun infano, ankorau unu...

Subite kvazau mallauta kaj arghentsona sonorileto ekridis. Simeono ektremis kaj rigardis returnen. "Silentu, Jeshuo, ni ja estas en templo" - audis li flustron de juna patrino apud si.

Komence li ne kredis al si, poste li ekhaltis ghis tremo - preskau kiel infanece, kiam atendis la vorton de la Fisho. Li tuj rememoris chion, kvazau tio estus hierau: "Mi ekridos en la templo kiel la Filo de Stelo kaj vi ekkonos min..." Shajnis, ke Simeono rejunighis je cent jaroj. Li rektighis, farighis pli alta ol multaj en la templo, turnis sin kaj faris du pashojn al la juna patrino, etendante la manojn al shi. Shi komence deflankighis preskau ektimigita, sed ekrigardinte je liaj okuloj, transdonis la Infanon. Kaj Tiu, shajnas, rekonis Simeonon kaj ridetis al li. Vortoj mem elfluadis el la busho de la maljunulo: "Nun forlasas Vi sklavon Vian, Mastro, lau vorto Via, kun paco, char vidis okuloj miaj savon Vian, kiun Vi pretigis che la vizagho de chiuj popoloj, la Lumon por klerigado de paganoj, kaj la gloron de la popolo Via Izraela..."

Jozef kaj la Patrino de Li admiris je diritaj vortoj pri Li. Kaj benis ilin Simeono, kaj diris al Maria, la Patrino Lia: "Jen, kushis Tiu por falo kaj levijho de multaj en Izrael, kaj por objekto de kvereloj. Kaj al Vi mem armilo eniros animon, - intencoj de pluraj koroj, malkovru..."

...Alvenis al siaj, kaj la siaj lin ne akceptis.

Kaj estis vespero, kaj estis mateno - la tago unu...

Kaj pasis preskau du mil jaroj. En la 1945 jaro junulo-pashtisto serchante perditan kapron el sia malgranda grego okaze venis en senhoman Vadi-Kumranon kaj eniris en unun el kavernoj... Sed tio jam estas konata historio - la historio de eltrovo de la kumranaj manuskriptoj.

Hosted by uCoz