Ruslingve

Rozo de Paco de Daniil Andrejev *

D. Brechalov

Revo pri universala frataro

"Rozo de Paco1" estas filozof-religia instruo2 de Daniil Andrejev, rusa antauvidulo de la XX jarcento, kiun li formulis en samnoma libro. Lau ghi "Rozo de Paco" estas nova religio, kiu unuigos la antauajn sen subpremo au forgluto de ili. Ghi estos nova tutmonda supera etika instanco. "Kvardek au tridek jaroj antaue al multaj en Rusio shajnis, ke estas neevitebla pereo de religio pro progreso scienca kaj socia. Kaj tamen florkrono de religioj ne nur ne pereis, spite al chiuj rimedoj por tio mobilizitaj, kaj ghuste pro influo de la scienca kaj socia progreso plirichighas per tio, ke anstatau aro de apartaj petaloj ghi igos tutmondan religiecon tuta kaj unueca spirita floro -- la Rozo de Paco".

Daniil Andrejev revis pri unuigho de chiuj shtatoj de la mondo en unu Tutmonda Federacio. Li opiniis, ke esenco de la nocio "shtato" estos tute shanghita -- ghia bazo estos ne devigo kaj subigo, sed volonteco kaj frateco.

"...La sperto de historio alkondukas homaron al kompreno de tiu okulvidebla fakto, ke dangheroj estos evitigitaj kaj socia harmonio estos atingita ne per progreso de scienco kaj tekniko per si mem, sed per reevoluo de origino de shtato, ne per diktaturo de "forta persono", ne per tio, ke potencon atingos pacifismemaj social-demokratiaj organizajhoj shancelighataj per historiaj ventoj jen dekstren, jen maldekstren, de senforta belanimeco ghis revolucia maksimumismo, -- sed per rekono de porviva neceso de unu sola vojo: meti super Tutmonda Federacio ian senmakulan nesubacheteblan atlautoritatan instancon, instancon etikan, ekstershtatan kaj supershtatan, char la naturo de shtato estas eksteretika lau sia esenco".

"Perforto povas esti agnostita kiel tauga nur en ekstrema bezono, nur en mildigita formo kaj nur ghis tiu tempo, kiam la plej alta instanco per vojo de perfektigita edukado pretigos homaron per milionoj da altideaj mensoj kaj voloj al anstatauigo de devigo per volonteco, de lautvokoj de eskstera legho per vocho de profunda konscienco, kaj de shtato per frataro. Alivorte, ghis kiam la esenco de shtato mem ne estos transformita kaj viva frataro de chiuj ne anstatauos senaniman mashinon de shtata perforto".

Li imagis al si internacian organizajhon politikan kaj kulturan, kiu celu transformigon de esenco de shtato lau sinsekvaj, universalaj reformoj. Li proponis nomi ghin Ligo por transformigo de shtata esenco. La Ligo devas havi siajn filiojn en chiuj landoj kaj chiu filio devas havi kelkajn aspektojn: kulturan, filantropian, edukan, politikan.

"La statuto de la Ligo ne povas obstakli cheeston en ghi al personoj de diversaj filozofiaj kaj religiaj konvinkoj. Necesas nur preteco por efike partopreni efektivigadon de ghia programo kaj firmeco por ne rompi ghian moralan postularon akceptitan kiel bazangula shtono.

En chiuj misajhoj de publika vivo kaj politika batalado, prosperon la Ligo devas atingi ne per rompo de ghia morala kodo, sed ghuste lau fideleco al ghi. La reputacio de la Ligo estu senmakula, neprofitemo -- senduba, autoritato -- pligrandighanta, char en ghin amasigos kaj ghin seninterrompe plifortigos la plej bonaj fortoj de l'homaro".

Interreligio

Kio do estas Rozo de Paco? Chu filozofia instruo, simila al Platona ideala shtato? Chu religio?... "Religio, interreligio, eklezio -- per neniu el tiuj vortoj mi povas atingi plenan precizecon. La vico da ghiaj fundamentaj diferencoj disde malnovaj religioj kaj eklezioj poste devigos trovi por ghi la vortojn novajn". Ne klarigu al si tiujn diferencojn.

"Ghi ne estas kashema religia eklezio, chu vera au malvera. Kaj ghi ne estas ankau ia internacia religia societo kiel teozofia, antroposofia au masona, kunmetita kvazau bukedo el apartaj floroj de religiaj verajhoj, eklektike deshiritaj el diversaj religiaj herbokampoj. Ghi estas interreligio, panreligio en tiu senco, ke ghin oni komprenu kiel universala instruo, kiu montras tiun vidpunkton al religioj aperintaj pli frue, che kiu chiu ili okazas respegilighoj de diversaj tavoloj de spirita realo, de diversaj vicoj da alimateriaj faktoj, de diversaj partoj de la planeda kosmo3. Tiu vidpunkto komprenas Shadanakaron3 kiel tuto kaj kiel parto de Dieca kosmo de Universo. Se malnovaj religioj estas petaloj, do Rozo de Paco estas tuta kreskajho: kun radiko, trunketo, floro kaj kun plena komuneco de ilia petaloj.

La dua diferenco estas universaleco de la celoj de Rozo de Paco kaj ilia historia konkreteco. La taskon aliformigi socian korpon de l'homaro metis antau si neniu religio, escepte mezepoka katolikismo".

"La tria diferenco estas dinamikeco de ghiaj konceptoj... Kiel koncilia mistika menso de vivanta homaro, ghi konceptos historian proceson de pasinteco, nuno kaj estonteco por ke ghi prenu krean gvidon de la proceso. Se ni povus paroli pri iaj dogmoj de ghia instruo, do tiu dogmaro estu la plej dinamika, multaspekta, kapabla por plua plirichigado kaj evoluo, por longedaura perfektivigo.

El tio chi sekvas ankau la kvara diferenco, kiu estas vico da sinsekvaj, starantaj antau ghi, spirit-historiaj taskoj, tute precizaj kaj precipe efektiveblaj".

La plej gravaj el tiuj taskoj estas jenaj: unuigi la tutan terglobon en Federacio de shtatoj kun etika kontrola instanco super ghi; plialtigi materialan staton kaj kulturan nivelon de loghantaro de chiuj shtatoj; eduki "homojn de nobligita formo"; reunuigi chiujn kristanajn ekleziojn kaj fari liberan union kun chiuj helaj religioj; transformi la planedon en ghardeno, kaj shtataron en frataro. Tiuj chi estas la plej proksimaj taskoj lau Andrejev. Efektivado de ili malfermos vojon por solvi taskojn pli altajn -- inspiron de la naturo.

Do, interreligieco, universaleco kaj konkreteco de ghiaj socialaj celoj, dinamikeco de la konceptoj kaj konsekvenco de la mond-historiaj taskoj distingas Rozon de Paco disde chiuj aliaj religioj kaj eklezioj de pasinteco.

La esenco de Rozo de Paco, estonta tutmonda frataro, konsistas el tio, ke politiko estu etika. Ne "religia", sed "etika", subkomprenante toleremon al diversaj konfesioj.

Nova religio ne povas esti elpensita, ech la plej bonaj homoj kolektighus por tio. La unuiganta religio aperos nur tiam, kiam Filo de Dio venos kaj donos ghin al ni. En tiu senco Rozo de Paco priskribas la mondon post la Dua Veno de Kristo.

Rilato al kulturo

Alla Andrejeva, vidvino de D.Andrejev, en unu el intervjuoj diris, ke religio kaj kulturo estas du flugiloj de l'homaro. Se oni rompus unu el la flugiloj, la birdo de flugos. Nur ambau -- religio (etika, altspirita koncepto) kaj kulturo donas al la homaro eblecon flugi.

"Iom post iom aperas nova rilato al chio: ekzistado de Rozo de Paco ne havus ech ombron de senco, se ghi nur ripetus tion, kio estis dirita antaue. Nova rilato al si mem, nova ekkonscio estas elvokata far chiuj aperajhoj, de la grandaj ghis la etaj: de proceso kosma ghis proceso historia, de tutmondaj leghoj ghis ligoj inter diversmateriaj mondoj, interhomaj rilatoj kaj vojoj por evoluo de individuo, de shtatoj kaj religioj, de animala regno kaj elementoj -- unuvorte, far chio tio, kion ni unuigas en la nocio "kulturo", kaj kion ni unuigas en la nocio "naturo".

La sciencon Daniil Andrejev taksis chefa brancho de kulturo. Li esprimis rilaton de Rozo de Paco al scienco kaj tekniko en jena maniero:

"Skrupule akumulante faktojn, farante lau ili iajn konkludojn, komprenante nek naturon de ili, nek tendencon, sed ekposedante ilin mekanike kaj ankau ne povante antaudiveni, al kiuj inventoj kaj sociaj konsternoj alkondukos ghiaj eltrovajhoj, -- la scienco delonge estas atingebla por chiuj sendepende de morala aspekto de chiu. Rezultojn ni havas antau niaj okuloj kaj super niaj kapoj. La chefa el ili estas tiu, ke ech unu persono en la tero ne havas garantion, ke chiumomente sur li kaj liaj samshtatanoj altintelektuloj ne jhetos hidrogenbombon au alian, ech pli konsternan eltrovajhon. Tial estas nature, ke unu el la unuaj aranghoj de Rozo de Paco, post kiam ghi atingos  kontrolon super agado de shtatoj, estos kreado de Supera scienca konsilo, t.e. tia kolegio, kiu estos elektita el internaj sferoj de Rozo de Paco mem. Konsistante el personoj kunigantaj en si mem altan sciencan autoritaton kaj altan moralan aspekton, la Konsilo prenos sun sia kontrolo chiun sciencan kaj teknikan agadon, direktante sian laboron lau du vojoj: plananta kaj konservanta".

Ankau Rozo de Paco, lau penso de la autoro, devas okupi sin pri ekologio, "pri problemoj ligitaj kun protektado je animala kaj kreskajha regnoj".

Krom kelkaj, nure metodologiaj kontraudiroj, inter Rozo de Paco kaj scienco ekzistas neniu punkto por kunpushighi, char "ne estas loko, kie ili povus kunpushighi. Ili ja diras pri diversoj".

En pura scienca sfero Rozo de Paco deklaras nenion, kion la scienco povus nei, sed pri tiuj realoj, kiujn deklaras Rozo de Paco, la scienco ankorau silentas. Sed tio estas portempa stato. Kio koncernas sociajn, kulturajn kaj etikajn taskojn, kiujn Rozo de Paco penos plenumi, do ne eblas imagi al si, ke ili trovus iujn esencajn oponojn flanke sciencaj autoritatoj.

Rilato al religioj

Tio estas unu el la plej gravaj punktoj en la koncepto de Rozo de Paco, char lau difino de l'autoro mem, ghi estas "interreligio". Li detale pristudas demandon "Kio estas la vero?" kaj konkludas, ke "Absoluta vero de la Granda Universo povas aperi nur en konscio de komparebla kun ghi subjekto de konado... Tiun subjekton de konado oni nomas Absoluto, Dio, Suno de la mondo".

Dio "en Si" estas konatebla nur por Si mem. Lia Absoluta vero estas atingebla nur por Li mem, kaj chiu alia, aparta, vero por ni atingeblas nur en relativa varianto". Apartaj veroj povas havi kelke da variantojn, t.e. chiuj niaj "verajhoj" estas nur proksimajhoj al la vero.

"...La Absoluta vero estas proprajho nur de Chioscianta Subjekto. Se tiaspecan veron posedus ia homa subjekto, ekzemple kolektiva konscio de konkrete-historia eklezio, tio aperus objektive en nepra chioscieco de tiu kolektiva konscio. Kaj tiu fakto, ke tiun chiosciecon ne posedas ech unu homa kolektivo, nek persono, ankoraufoje montras senbazecon de pretendoj de iu ajn instruo je absoluta vereco. Se reprezentantoj de Rozo de Paco ekdezirus iam pretendi je absoluta vereco de ghia instruo, tio estus ankau senbazeco kaj absurdo".

Sed ankau tiom absurda kaj senbaza estas aserto pri malvereco de instruoj. Tute malveraj instruoj ne ekzistas, lau Daniil Andrejev, kaj ekzisti ne povas. Li konsideras, ke se aperus ideo sen ech ero da vereco, ghi ne povus ighi instruo, au transdonita al iu sumo da nocioj.

"Malveraj, en strikta senco, povas esti nur solaj apartaj asertoj, al kiuj kapablas doni iluzion de vereco pruntita lumo de aparte veraj tezoj, najbaraj al ghi en la komuna sistemo. Tamen, ekzistas certa interrilato de kvanto kaj pesebleco inter aparte veraj kaj malveraj tezoj, che kiu la sumo de la malveraj komencas senvalorigi la erojn de vero, en tiu instruo enhavataj. Plue sekvas instruoj, en kiuj malveraj asertoj ne nur senvalorigas elementon de la vero, sed translokas la tutan sistemon en kategorion de negativaj spiritajhoj. Similajn instruojn oni kutime nomas instruoj de "maldekstra mano".

Religioj ne apartenantaj al kategorio de instruoj de "maldekstra mano" distingas inter si ne lau forto de vereco de unu el ili kaj malvereco de chiuj aliaj, sed per du tute aliaj signoj:

1) Per diferenco de la shtupoj de suprenigho al absoluta vero; tio estas per malpligrandigho en ili je subjektiva, epoka elemento. Tiun stadian diferencon oni povas kondiche nomi diferenco vertikala;

2) Ili distingas inter si per tio, ke ili parolas pri diversoj, respegulas diversajn vicojn de konadobjektojn. Tiun specon de diferencoj, -- la diferencoj segmentaj -- oni povas kondiche nomi diferencoj horizontalaj.

La chefajn kialojn de tiel nomataj senkompromisaj kontrauparoloj inter religioj Daniil Andrejev vidas en malkorekta absolutigo de ia tezo kaj en malrajta neado de alia aserto nur lau la tiu motivo, ke "ni ne havas pozitivan informon pri tiu problemo".

Chion, pri kio diras Daniil Andrejev, povas fari nur homoj, kiujn li nomis homoj de nobligita formo, homoj, por kiuj etiko estas ne nur komprenebla, sed deviga, homoj plenaj je amo, interkompreno, kapablaj kunigi fidelecon al sia konfesio kun koro malfermita al aliaj homoj, al aliaj konfesioj, komprenantaj, ke ekzisto de diversaj konfesioj estas lau volo de Dio.

Pri nacioj

Che la komenco de sia eksistado la Federacio konsistos el multaj malsamaj shtatoj, ekonomike starantaj sur malsamaj shtupoj de evoluo, havantaj malsaman soci-politikan strukturon. Chio tio dum la unua etapo donos egan buntecon al monda vivo. Kaj ankorau dum longa tempo malnovaj internaciaj konfliktoj sciigos pri si. Ne tuj oni sukcesos akordigi kaj bilancigi bezonojn de apartaj landoj kaj diversaj partoj de loghantaro. La estraro de Rozo de Paco por juste solvi tiujn problemojn bezonos "venki en sia propra estajho superecon de lokaj, ghis nun tiom naturaj, kultur-rasaj korinklinoj, havi plenan nacian neutralecon".

"...chiu apartananta al la estraro de Rozo de Paco scipovu senti sin antau chio membro de la kosma tuto, poste -- la membro de la homaro, kaj nur post chio tio -- la mmbro de la nacio. Kaj ne inverse, kial oni instruis kaj instruas nin ghis nun.

Char la ghenerala celo de Rozo de Paco, pli ghuste -- de tiu grandega spirita proceso, kiu komencighis antau jarcentoj kaj nur etapo de kiu estas Rozo de Paco, la celo ghia estas klarigado de Shadanakaro, kaj la plej proksima tasko estas, ke inda por la homo materiala stato, simpla proviva bonstato kaj elementaj moralaj rilatoj ekregu chie inter homoj lasante ekster siaj limoj neniun homon".


* Citita lau: Андреев Д. А. Собрание сочинений: в 3 т., т.2. Роза Мира / Сост., подгот. текста А. А. Андреевой. -- М.: Моск. рабочий; Присцельс, 1995.

La libro "Rozo de Paco" ekzistas en la rusa, hispana, chehha kaj angla lingvoj.

1.  Ruslingve "Roza Mira". La vorto "mir" en rusa lingvo havas ambau signifojn: 'paco' kaj 'mondo', kaj mi longe shancelis kiel mi traduku tiun nomon: chu "Rozo de Paco", chu "Rozo de Mondo", char l'autoro de koncepto enmetis en sian instruon ambau sencojn. Mi komprenas tiel: la paco en tuta mondo inter chiuj popoloj, religioj ktp. Do, al mi pli plachas nomon "Rozo de Paco".

2. Ne ekzistas "Instruo de Daniil Andrejev". Ni uzas la vorton "instruo" nur en filozofa senco, kiel sinonimo al "kondcepto", "vizio". D.Andrejev havis profunde kristanan mondkoncepton, char li mem estis ortodoksa kristano.

3. Planedan kosmon oni komprenas kiel aro da diversmaterialecaj niveloj, diversa nombro de spaca kaj tempa koordinataksoj, sed nepre kunligitaj kun sfero de Tero kiel planedo. Planeda kosmo estas terglobo en tuta malsimpleco de materiaj (sed ne nur fizikaj) niveloj de ghia ekzistado. Similan fortegan sistemon havas multaj el kosmaj korpoj. Daniil Andrejev nomas ilin bramfaturoj. La bramfaturon de Tero li nomas Shadanakaro.

Hosted by uCoz