Ligoj inter rusa lingvo laj sanskrito

de prof. Durga Prasad Shastri

Tradukis D. Brechalov

de prof. Durga Prasad Shastri

Tradukis D. Brechalov

Fonto: Prof. Durga Prasad Shastri, Links Between Russian and Sanskrit (Indo-Soviet Cultural Society. Meerit District ISCUS Conference, 22, 23 Feb. 1964). Tradukita lau la teksto en "Ancienco: Arjoj. Slavoj" -- Moskvo, 1996.

Se mi estus demandita, kiuj du lingvoj en la mondo similas unu al la alia, mi respondus sen ia shancelo: "rusa kaj sanskrito". Tio estas ne pro tio, ke kelkaj vortoj de la ambau lingvoj similas, kiel ankau en okazo de multaj lingvoj, kiuj apartenas al la sama familio. Por ekzemplo, komunaj vortoj estos trovita en latina, germana, sanskrito, persa kaj rusa, kiuj devenas el Hinda-Europa grupo de lingvoj. Estas mirinde, ke similas la vortstrukturo, stilo kaj sintakso, ankau estas pli proksimaj rilatoj de gramatikaj reguloj de niaj du lingvoj -- tio kauzas la seriozan atenton de chiu, kiu konas lingvistikon, kiu deziras scii pli multe pri la proksimaj ligoj, kiuj aperis jam en profunda pasinteco inter la popoloj de UdSSR kaj Hindujo.

Universala vorto

Prenu ekzemple la plej faman rusan vorton de nuna jarcento "sputnik". Ghi konsistas el tri partoj: (a) la prefikso `s', (b) la substantiva radiko `put' kaj (c) la sufikso `nik'. La rusa vorto "put" [pli precize "putj", signifas `vojo' -- tradukanto.] estas komuna por multaj aliaj lingvoj de Hinda-Europa familio, nome "path" angla kaj "path" sanskrita. Kaj tute! La simileco inter ruslingvo kaj sanskrito venas plu, ghis la lasta grado. La sanskrita vorto "pathik" signifas: "persono venanta lau vojo, t.e. vojaghanto". Rusa lingvo povas formi ankau vortojn "putik" [lau la rusa gramatiko chi-tia vorto signifas "malgranda vojo, vojeto", sed ghi estas neniam uzata -- trad.] kaj "putnik". Kaj la mirega parto de la historio de la vorto "sputnik" estas tio, ke `sa' au `s' devas esti aldonita kiel prefikso en sanskrito kaj rusa por ricevi la vortojn "sapathik" sanskrite kaj "sputnik" ruslingve. Ambau lingvoj havas la saman logikan signifon por iliaj vortoj: "persono venanta lau la sama vojo" [esperante `samvojano' -- trad.]. Mi devas gratuli sovetan popolon pro ghia elekto de tia chi internacia kaj universala vorto.

Kiam mi venis Moskvon, la oficistino en mia hotelo donis al mi shlosilon por chambro No. 234 kaj diris: "Dwesti tridtsat chetire" [pli precize "dvesti tridcatj chetyre" -- trad.]. Dum la momento mi ne povis decidi, chu mi staris antau beleta fraulino en Moskvo, au mi estis en Benares au Ujjain de nia klasika periodo pli ol 2000 jaroj antaue. Sanskrite 234 estas "Dwishat tridasha chatwari". Chu ie povas ekzisti pli proksima rilateco? Dubinde, ke ekzistas ankorau du diversaj lingvoj, kiuj konservis antikvan heredon, tiel similas en prononco ghis nuna tago. Mi havis okazon viziti la vilaghon Kachalovo chirkau 25 kilometroj de Moskvo kaj estis invitita tagmanghi al rusa agronomista familio. La maljuna sinjorino prezentis al mi junan paron, dirinte ruse: "On moy seen i ona moya snokha". [pli precize "On moj syn i ona moja snohha", signifas `li estas mia filo kaj shi estas mia bofilino' -- trad.]

Kiel forte mi deziris, ke Panini, la granda Hinda gramatikisto, kiu vivis chirkau 2600 jaroj antaue, povu cheesti che mi kaj audu la lingvon de sia propra tempo, tiel mirege konservita kun chiuj eblaj nuancoj en tia chi parto de la mondo. La rusa vorto "seen" [filo -- trad.] estas "son" angla kaj "sooni" sanskrita. Ankau "madiy" de sanskrito povas esti komparita kun "moy" [mia -- trad.] de rusa kaj "my" de angla lingvo. Sed nur ruslingve kaj sanskrite la poseda pronomo "moy" kaj "madiy" devas shanghi sin en "moya" kaj "madiya", char temas pri la vorto "snokha", kiu estas virinaseksa. La rusa vorto "snokha" estas "snukha" en sanskrito kaj povas esti prononcata same. La rilatoj inter filo kaj edzino de filo difinighas per similaj vortoj en ambau lingvoj.

Perfekte korekta

Jen estas alia rusa frazo: "To vash dom, etot nash dom" [`Tio estas via domo, chi-tio estas nia domo' -- trad.]. Sanskrite ghi estas: "Tat vas dham, etat nas dham". "Tot" kaj "tat" estas montraj pronomoj, singularaj en ambau lingvoj, kiuj montras objekton de la distancio. Chiam la sama principo estas en ruslingvo kaj sanskrito. "Dham" sanskrita estas "dom" rusa, eble pro tio, ke spira `h' ne ekzistas en rusa.

Modernaj lingvoj de Hinda-Europa grupo, kiel angla, franca, germana kaj ech hindo, kiu rekte devenas de sanskrito, devas uzi la vorton "esti" en la suprecitita frazo, sen kiu ghi ne povas ekzisti kiel korekta propozicio en chiuj tiuj lingvoj. Nur rusa lingvo kaj sanskrito estas perfekte korektaj gramatike kaj ankau idiome sen "esti" en la suprecitita frazo. La vorto "esti" [en angla originalo "is" -- trad.] mem tre similas al rusa "est" kaj sanskrita "asti", kaj plue "estestvo" rusa kaj "astitva" sanskrita ambau signifas "ekzistado" [la rusa vorto "estestvo" signifas `esenco, naturo' -- trad.]. Tio klarigas, ke ne nur la sintakso kaj vortordo similas, sed esprimpleneco mem kaj spirito estas konservita en ambau lingvoj en senshangha origina formo.

En la fino de l'artikolo mi donu simplan kaj tre utilan regulon el la gramatiko de Panini por montri kiel profunde ghi estas aplikebla por vortformado en ruslingvo. Panini montris kiamaniere ses pronomoj transformighas en adverboj de tempo per simpla aldonado de `-da'. Rusa lingvo nuntempe havas nur tri el ses vortoj de Panini'a sanskrito, sed ili sekvas la saman 2600-jaraghan regulon por ricevi iliajn adverbojn de tempo. Jen estas ili:

 

 Pronomoj  

 Signifoj  

 kim

 kiu

 tat

 tiu

 sarva

 chiu

 

Adverboj:

 

 Sanskrito 

 Ruslingvo 

 Signifo 

 kada

 kogda

 kiam

 tada

 togda

 tiam

 sada

 vsegda

 chiam

 

La litero `g' en la rusaj vortoj kutime estas uzata por montri kunigo en unu tuto da ajhoj eksistintaj aparte. Nenia Europa au Hinda lingvo montras tiun kapablon konservi la antikvan sistemon de niaj lingvoj, nur rusa lingvo. La tempo alvenis kiam oni devas fortigi esploradon de ambau gravegaj branchoj de la Hinda-Europa familio kaj kelkajn fermitajn chapitrojn de la antikva historio de la mondo oni devas malfermi por bono de chiuj popoloj.

Hosted by uCoz