Esperanto via dua lingvo kaj la tria estu...

(Propono de koncepto de tri lingvoj)

Lau intenco de Zamenhof Esperanto estu dua lingvo por chiu homo. Ghi devas ludi la rolon de komuna internacia komunikilo, dum al naciaj lingvoj oni lasas la rolon de nura nacia komunikilo.

Sed Esperanto ne estas sola internacia lingvo uzata tra la mondo. Ekzemple, en medicino oni uzas la latinan, en muziko -- la italan; multaj vortoj uzataj en kuirarto devenas el franca lingvo; en tekniko kaj elektroniko estas vaste uzata la angla; en scienco entute estas uzataj grekaj kaj latinaj vortoj. Do, ni povas konstati, ke en nia nuntempa mondo ekzistas multe da internaciaj lingvoj, kiuj helpas al homoj de diversaj nacioj en divarsaj fakoj de la vivo, arto kaj scienco. Sekve, ni povas au ech devas uzi malsamajn lingvojn. Kiun lingvon uzi dependas de la kampo de aplikado.

Ni povas diri, ke chiu klera persono kutime bezonas ne nur propran gepatran kaj komunan internacian lingvojn, sed ankorau la trian -- la helpan profesian lingvon.

Kial iu unu lingvo, ekzemple Esperanto, ne povas plenumi tiun taskon? Certe Esperanto povas, sed estas demando: chu tio estas necesa? Ja la angla bonege taugas por komputilscienco kaj telekomunikiloj. Kion farus muzikistoj sen sia itallingva terminaro? Chu kuracistoj devas relerni tutan novan egan terminaron de medicino anstatau la nuna latinlingva?

Do, ni lasu al Esperanto dum la nuna tempo nur terenon de kultura interkomprenilo por internaciaj kontaktoj kaj literaturo. Ghi estas la plej tauga kaj oportuna rimedo por literaturaj tradukoj kaj kulturaj intershanghoj. Ja Esperanto estas bonega literatura lingvo; ghi posedas altnivelan literaturon, belegan poezion de sia naskigho. Ghi estos uzata kiel unu sola traduklingvo por intershangho de beletro inter chiuj popoloj. Anstatau fari po kelkcent tradukoj en diversajn lingvojn, oni povas traduki verkon nur en Esperanton, kaj chiu klera homo povas konatighi kun tuta monda literaturo, ne atendante kiam tradukistoj prezentos la verkon en lia gepatra lingvo. Kaj tradukisto shparos sian tempon kaj fortojn por pli ampleksa prezentado de sia gepatra literaturo.

Do, chiu moderna klera persono posedu tri lingvojn: la unuan, sian gepatran, la duan, Esperanton por legi bonegan literaturon kaj komuniki kun eksterlandanoj, kaj la trian, por komuniki kun samprofesiistoj kaj legi specialan literaturon.

Kiam poste, dank'al plua disvastigho kaj plirichigho flanke de specialaj help-lingvoj, Esperanto okazos la plej tauga ol tiuj help-lingvoj, ili ne estos bezonataj kaj Esperanto plenumos taskon de chiuspeca internacia komunikilo, posedante chiun necesan, komunan kaj precizan terminaron por chiuj fakoj de la vivo.

D.B.

Hosted by uCoz