Unufojon Hizr, la instruisto de Moseo, adresis al la homaro averton.
- Venos la tago, - li diris, - kiam la tuta akvo en la mondo malaperos, krom tiu, kiu estos kolektita speciale. Poste anstataŭ ĝi aperos la alia, kaj la homoj freneziĝos pro ĝi.
Nur unu homo komprenis sencon de tiuj vortoj. Li faris grandan provizon da akvo kaj kaŝis ĝin en sekura loko. Poste li atendis la akvon transformiĝi.
En antaŭdirita tago ĉiuj riveroj sekiĝis, putoj fariĝis malplenaj, kaj tiu homo foririnte sian rifuĝejon komencis trinki el siaj akvoprovizoj.
Sed pasis tempo, kaj jen li ekvidis riverojn denove reflui; kaj tiam li venis al aliaj filoj de homoj kaj trovis, ke ili parolas kaj pensas tute aliel, ol antaŭ, ke ĉe ili okazis tio, pri kio oni avertis ilin, sed ili ne memoras tion. Kiam do li provis ekparoli al ili, li komprenis, ke ili traktas lin frenezulo, montrante al li malamikecon aŭ kompaton, sed ne komprenon.
Komence li eĉ ne tuŝis la novan akvon, ĉiutage revenante al siaj provizoj. Tamen finfine li kuraĝis de nun trinki novan akvon, ĉar distinganta lin sinkonduto kaj pensmaniero igis lian vivon netolereble soleca. Li eltrinkis novan akvon kaj fariĝis similan al aliaj. Kaj tute forgesis pri siaj provizoj da alia akvo.
Do, la homoj ĉirkaŭantaj lin, rigardis lin kiel frenezulo, kiu per mirakla maniero liberiĝis de sia frenezo.
Tiun legendon oni ofte ligis kun Zun-Nun al-Misri, egiptano, kiu mortis en la jaro 860 kaj estas traktata ĝian aŭtoro. Oni supozas ankaŭ, ke tiu fabelo estas ligita kun almenaŭ unu formo de Liberaj Masonistoj. Almenaŭ Zun-Nun estas la unua persono en historio de derviŝoj de ordeno Malamatija, kiu, kiel ofte montris okcidentaj esploristoj, havis mirindan similecon al la frataro de Masonistoj. Oni ankaŭ opinias, ke Zun-Nun malkovris signifon de faraonaj hieroglifoj.
Ĉi tiun varianton de la rakonto oni atribuas al Said Sabir Ali Ŝak, sanktulo el la ordeno Ĉiŝtija, kiu mortis en 1818 jaro.