Komencinte sian vojon de la fonto en la fora montaro, rivero preterpasis diversajn vidojn kaj pejzaĝojn kamparajn kaj finfine atingis la sablojn de dezerto. Ĝi penis superi tiun obstaklon, simile al tio, kiel ĝi superis aliajn, sed baldaŭ konvinkiĝis, ke ju plu ĝi kuras inter la sabloj, des pli malmulte da akvo restas en ĝi.
Restis neniu dubo, ke ĝia vojo estas tra la dezerto; tamen ĝia stato ŝajnis kvazaŭ neelirebla. Sed subite mistera voĉo, kvazaŭ venanta el la dezerto mem, flustris al ĝi: "La vento transvenas la dezerton, kaj la rivero povas sekvi la saman vojon".
La rivero kontraŭdiris, ke ĝi nur estas sin ĵetanta diversloken an la sabloj kaj nur estas ensorbata de ili, ja la vento povas flugi; ĝuste pro tio la vento facile povas transiri la dezerton.
- Vi ne povas transpasi la dezerton per kutima provita maniero - vi tute malaperos aŭ fariĝos marĉo. Vi sin donu al la volo de la vento; ĝi alportos vin al via celloko.
- Sed kiamaniere tio eblas?
- Tio eblas nur en tiu okazo, ke vi permesu al la vento forgluti vin.
Ne, tiu propono estas neakceptebla por la rivero: neniu kaj nenio ĝis nun forglutis ĝis. Kaj entute ĝi ne volas perdi sian individuecon. Ja, perdinte ĝin, kiel ĝi povos trovi tiun denove?..
- La vento, - daŭras la sablo, - okupas sin ĝuste pri tio, ke ekprenas akvon kaj transportas ĝin super la dezerto kaj poste permesas al ĝi fali denove. Falante en formo de pluvo, la akvo denove fariĝas rivero.
- Sed kiamaniere mi povas ekzameni tion?
- Tio estas vero, kaj se vi ne kredos tion, vi povos fariĝi nenion alian krom putrodora flako, kaj eĉ por tio necesas multaj jaroj; kaj flako, konsentu, tute ne egalas riveron.
- Sed kiel mi povos resti la sama rivero, kia mi estas hodiaŭ?
- Vi povas resti la sama nek en tiu okazo, nek en iu alia, - respondis la flustanto.
Translokiĝi kaj denove fariĝi rivero - jen estas via esenco. Vi rigardas sian nuntempan formon de ekzistado kiel si mem, ĉar ne konas kia parto de vi estas esenca.
Jen ia eĥo aperis en pensoj de la rivero respondante je tiuj vortoj. Malklare rememoretis ĝi staton, en kiu ĉu ĝi, ĉu iu ĝia parto - sed ĉu tio okazis efektive?.. - jam troviĝis en ĉirkaŭprenoj de la vento. Ĝi ankaŭ rememoris - ĉu rememoris?.. - ke tiu, kvankam neokulvidebla fakto, estas tute efektiva, realigebla.
Kaj la rivero ekŝvebis en amikecajn ĉirkaŭprenojn de la vento, kiu facile kaj delikate kaptis ĝin kaj forportis forfore, kie, atinginte je monta pinto, atenteme mallevis ĝin malsupren. Kaj ĉar ĉe la rivero tamen restis dubojn, ĝi pli detale fiksis kaj gardis en sia memoro tiun-ĉi sperton.
- Jen ja, nun mi ekkonis mian veran esencon, - tiel meditis la rivero.
Dum la rivero ekkonadis, la sabloj flustris: "Ni ja scias; ja dum multaj tagoj tio okazas antaŭ nuaj okuloj, ĉar el ni, la sabloj, konsistas la tuta vojo de la marbordo ĝis la monto mem".
Tial do oni diras, ke la vojo, laŭ kiu devas vivfluo sekvi sian vojaĝon, realigante seninterrompeco, estas skribita en la sablo.
Tiun-ĉi belan historion enhavas buŝa tradicio de multaj nacioj kaj preskaŭ ĉiam estas uzata inter dirviŝoj kaj iliaj disĉiploj.
Ĝi estas uzita en "Mistika rozo de reĝa ĝardeno" de sinjoro Ferfaks Kartrajt, publikigita en Anglujo, 1899.
Ĉi tiu varianto apartenas al Avad Afifi, tunizano, mortinta en la jaro 1870.