DEKLARACIO
PRI LA ESENCO DE LA ESPERANTISMO*
(Akceptita en la lasta laborkunsido de la
Bulonja Kongreso: Kunsido de 9-a de Aŭgusto 1905)
Ĉar pri la esenco de la esperantismo multaj havas tre
malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en
diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso Esperantista
en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo
Esperanto doni la sekvantan klarigon:
1. La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la
uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu “ne entrudante sin en la internan vivon
de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn”,
donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus
servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj
nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj
verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ
espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia
afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.
2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam
dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar
el ĉiuj multegaj pruvoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj
prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke
elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur
unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia,
konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti
atingita nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la
sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de
ĝia literaturo.
3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco
rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate
tiun lingvon, tial Esperanto estas “nenies propraĵo”, nek en rilato
materiala, nek en rilato morala.
Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu
deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li
deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de
tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo
esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en
tiu ĉi lingvo.
4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas
de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas,
simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan
kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj
esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo “Fundamento
de Esperanto”, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas
de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi
sin per la vortoj “tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto”. Ĉiun
ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en
la “Fundamento de Esperanto”, ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en
tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu
alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas
rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj
de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj
la plej bone konas ĝian spiriton.
5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas
la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia
aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne
deviga.
Supre estas la teksto akceptita ĉe la Unua Kongreso en
Bulonjo en 1905. En la malneto publikigita antaŭ la kongreso
— ĉe la fino de paragrafo 2 estis:
“Sed se kontraŭ ĉiu atendo iam montriĝus, ke per ia alia
vojo la ideo de lingvo internacia povas esti realigita pli bone, pli rapide, ol
per Esperanto, tiam la aŭtoro de Esperanto aliĝos al tiu nova vojo kaj kune
kun li espereble ankaŭ ĉiuj esperantistoj.”
— en paragrafo 4 estis anstataŭ “fari ŝanĝon”:
“fari eĉ la plej malgrandan ŝanĝon”
— estis jena 5-a paragrafo (inter la definitivaj 4-a kaj
5-a):
“5. Pri ĉiuj duboj, kiuj aperas ĉe la uzado de la lingvo
Esperanto, decidas ĉiam la Centra Komitato Esperantista, elektata de la
esperantistoj de la tuta mondo en la internaciaj kongresoj esperantistaj. Ĉiuj
decidoj de la Centra Komitato, tuŝantaj la dubajn demandojn de la lingvo, estas
devigaj por ĉiuj uzantoj de la lingvo Esperanto; ĉiuj decidoj, tuŝantaj la
manieron de praktika agado, estas devigaj nur por tiuj personoj, kiuj deziras
aparteni al la aktiva organzacio esperantista.:
— estis jena lasta paragrafo:
“7. Por faciligi al la komencantaj esperantistoj la elekton
de fideblaj libroj kaj gardi ilin kontraŭ uzado de libroj, kiuj instruas tute
eraran lingvon, estas eldonita serio da libroj, kiuj portas sur si la aprobon de
la aŭtoro de la lingvo. Tiu ĉi aprobo tamen havas nur la signifon de konsilo
por la komencantoj, sed ĝi havas en si nenion devigan. Ĉiu esperantisto povas
libere uzi ĉiun libron aŭ gazeton, kiun li deziras.”
* Laŭ la
deka eldono de la Fundamento de Esperanto (Edistudio, 1991), kun la helpo de
teksto enkomputiligita de HIROTAKA Masaaki <PEH00446@niftyserve.or.jp>,
redaktis Edmund GRIMLEY EVANS <Edmund.Grimley-Evans@cl.cam.ac.uk>
1995-07-01
|