Per homekologio:EN NOVA MILJARO - NOVA HOMARO!Komencis nova miljaro kaj la mondo ne estas pli sekura. Lokalaj militoj, terorismo, vetarmado, ĉio plue daŭras. La UN-sekretario Kofi Annan fine de la pasinta jarcento avertis:"La vipigita esplorado de neniigaj teknologioj povas ebligi -- eĉ al tute etaj ŝtatoj -- ekfuriozigi nehalteblan inferon sur la Tero, kapablan ne nur senhomigi, sed totale senvivigi ĝin..." Kaj instigis: "Necesas transformi la nunan internacian ekvilibron de timo kaj forto en ekvilibro de fido, bonvolo kaj kunlaboro". Ĝuste tiun-ĉi instigon kapablus helpi realigi la nova mondkoncepto HOMEKOLOGIO, kiu povus fariĝi universala spirita kaj lingva bazo por ĝenerala, prospera kunlaboro de ĉiuj kun ĉiuj kaj konsekvence disponigi la enormajn, tutmondajn armadelspezojn por ĉiuflanka plibonigo de vivo sur la planedo Tero. Homekologio ekestas en j. 1992, en MEM-studo: La Vojo Al Harmonio, kompilita okaze de la 400-jara naskiĝjubileo de instruisto de nacioj J.A.Komenio (1592-1670) kaj 75-jara datreveno de forpaso de kreinto de Esperanto L.L.Zamenhof (1859-1917), kiel nuntempe realigebla sintezo de iliaj ĉefaj ideoj kaj verkoj por tuthomara harmonio. Tiacele Komenio -- en sia verko Via Lucis (La Vojo De Lumo, 1642) -- rekomendis tuthomare unuecan instruadon de universala etiko, helpe de universala lingvo, kreota tiel, ke ĉiu homo kapablu ellerni ĝin apud sia lingvo gepatra. Samcele Zamenhof kreis ĝuste tian lingvon kaj en j. 1887 donacis ĝin al la tuta homaro. En j. 1906 li publikigis sian verkon Homaranismo, kies esenco estas ankaŭ sintezo de universala etiko kun universala lingvo. Homekologio estas destinita por ĉiuj homoj, sed precipe por novmaniera edukado de tutmonda junularo, kiu -- ne ŝarĝita per diversaj antaŭjuĝoj -- povus pli efike utiligi ĝin, precipe post sia maturiĝo kiam ĝi transprenos gvidadon de la aferoj publikaj. Tial -- enkadre de aranĝoj de la Internacia jaro de toleremo 1995 -- estis sendita al UNESCO Mesaĝo, proponanta envicigi homekologion en la internacian, edukan UNESCO-programon, rekomendonta al siaj membroŝtatoj i.a. ĉefe: "Ĉiuj elementaj lernejoj, en la tuta mondo, dediĉu almenaŭ unu instruhoron semajne por instruado de nova lernobjekto HOMEKOLOGIO, konsistanta el 2 fakoj:UNESCO konfirmis ricevon de la MESAĜO 1995 (letersigno: SHS/Tolerance/95/126-23.2.1995), bedaŭrinde ĝis nun ne praktikis ĝin. Ministrejo de instruado en la Ĉeĥa respubliko -- kiel la unua --esprimis favoran starpunkton al homekologio kaj -- okaze ekpaŝo en la novan miljaron -- ankaŭ rekomendis al UNESCO envicigi ĝin en la internacian, edukan UNESCO-programon (letersigno: 33.706/2000-22,21.12.2000). Necesas analogaj instigoj el pluaj ŝtatoj, por ke UNESCO tiujn-ĉi rekomendojn pritraktu kaj realigu. La brita ministrino por internacia disvolvigo, Clare Short, strebas atingi, ke ĉiuj infanoj, en la tuta mondo, vizitu elementan lernejon. Se tio sukcesus, homekologion eblus instrui fakte al ĉiuj infanoj en la tuta mondo. Konsekvencoj povus esti grandiozaj. Ĵus hodiaŭ pasas 84 jaroj de forpaso de Zamenhof, kiu -- ofereme dediĉinte sian tutan vivon por kreado de tuthomara harmonio -- mortis en teruraj cirkonstancoj de la 1-a mondmilito. Kia tragedio de lia vivo! Tamen li certe esperis, ke esperantistoj streĉos ĉiujn siajn fortojn por ne allasi novan, analogan militadon. Bedaŭrinde okazis ankoraŭ pli terura 2-a mondmilito kaj eĉ nun ekzistas en la mondo multaj fokusoj, kapablaj -- laŭ enkonduke cititaj vortoj de Kofi Annan -- "ekfuriozigi nehalteblan infernon sur la Tero". Komenio en sia -- enkonduke citita verko -- avertas: "Neglektado de edukado estas pereo de homoj, familioj, regnoj eĉ de la tuta mondo". Homekologio kapablus realigi ĝustan edukadon tuthomare, jam al infanoj, ek de iliaj unuaj lernejjaroj, kiam ĝi estas la plej efika. Memkompreneble ĝiaj fruktoj maturiĝos nur perspektive. Ĝuste pro tio, komenco de ĝia tutmonda instruado en la lernejoj ne devus esti prokrastata. Esperantistoj en la tuta mondo, ekagu tial -- laŭ viaj personaj ebloj kaj lokaj kondiĉoj -- por akceligi edukadon de la tutmonda junularo helpe de HOMEKOLOGIO, kiu
Internacia Homekologio-Iniciato (IHI) |