Ruslingve

Kio estas Agni Jogo?

La Instruo estis donita de niaj Altaj Fratoj (kiujn en Hindio oni nomas Mahatmoj, t.e. Grandaj Animoj) per helpo de Helena kaj Nikolas Roerich, rusaj homoj, kiu dum multaj jaroj loghis en Hindio. Roerich-oj kun iliaj du filoj estis bonegaj sciencistoj, pensuloj kaj pentristoj. En la 1920-aj jaroj ili aranghis la Transhimalajan ekspedicion, la plej grandan kaj gravan ekspedicio en Orienton.

Ja kio estas Agni Jogo? Ghi estas la plej alta sintezo de la plej altaj sistemoj de jogo, kaj Karma jogo, la jogo de Ago, estas ghia bazo. Agni Jogo estas la vojo de konscia altruismo, de egalpezo inter memperfektigho kaj servado al Komuna Bono. Ghi estas la plej moderna kaj same la plej antikva Instruo de Sagheco. Ghi estas la plej rapida kaj fidela vojo al Scio kaj al la plej altaj mondoj. Ghi estas la vojo de chiuj Senditoj de Lumo, komuna spirita denominatoro, venanta tra chiuj popoloj, jarcentoj, kulturoj kaj civilizacioj.

Agni Jogo mem estas sintezo de religio, scienco kaj filozofio. Ghi estas nek aparta religio, nek scienco. Alia nomo ghia estas Viva Etiko. La Instruo diris pri kvar Kosmaj Leghoj:

1) la legho de Hierarkio, t.e. "kiel supre, tiel malsupre";

2) la legho de Karma ("Kion vi semis, tion rikoltos");

3) la legho de alikorpigho (reinkarnado);

4) la legho de libera volo.

Angi Jogo emfazas signifon de Ghojo kiel konscia, aktiva percepto de Beleco, Amo kaj Scio. Ghojo estas la plej alta sagheco. Agni Jogo konfirmas kompareblecon, trankvilkarakterecon kaj lauceleco en chio.

La lasta vico da libroj de Agni Jogo estis verkita de Estroj de Orienta Sagheco antaue per Helena Blavatskaja (sub la nomo Sekreta Doktrino), poste per Franchia La Dju (sub la nomo Instruo de la Templo), poste per familio de Roerich (ghuste sub la nomo Agni Jogo au Instruo de Viva Etiko) kaj antau nelonge per Boris Abramov (sub la nomo Facetoj de Agni Joga). Agni Jogo estas proksima al Kristanismo, ankau al Budhismo kaj aliaj lumportantaj religioj kaj filozofioj de la mondo, char ghi diras, ke chiuj religioj devenas el unu Fonto. Certe ankau ghi estas proksima al Teosofio de Blavatskaja, kiu (lau mia opinio) antauvenis Agni Jogon kiel Sankta Johano antau Kristo. Ankau Homaranismon de L. Zamenhof kaj Rozo de Paco de D. Andrejev estas parencaj al Agni Jogo.

Agni Joga estas destinita antau chio al la homoj de nova pensmaniero, liberaj de antaujughoj, stereotipoj kaj dogmoj de la antauaj epokoj. Ghuste tial multego da dischiploj de Viva Etiko loghas en eks-Sovetio, Europo, Latina Ameriko kaj Usono. Homoj de tiuj landoj estas pli impreseblaj al novaj ideoj, malpli konservativaj. Ankau, lau la Sekreta Doktrino kaj leteroj de H. Roerich, tiuj popoloj formigos la bazon de nova, la Sesa, radika raso kaj la sesa subraso de la Kvina radika raso. La nova erao komencighis en la 1924 lau unuaj fontoj au en la 1947 lau aliaj.

Nerefutebla fakto estas, ke la homaro iras lau la vojo de evolucio konstante per helpo de la Fortoj de Lumo, Reprezentantoj de Kiuj de tempo al tempo enkorpighas inter homoj. Ili konatigas la homaron kun la Leghoj Universaj, t.e. akcelas kreskon de konscio. En diversaj tempoj inter diversaj popoloj enkorpighis Buddha, Kristo, Mahomet kaj aliaj. Ili alportis al mondo la Grandajn Verojn; kiam la homaro ekposedis ilin, ghi ekhavis kapablon veni lau la vojo de spirita evolucio. Chiu Granda Instruisto alportis sian Instruon, sed inter ili kontraudiro ne ekzistas, char chiuj ili vokas homojn al spirita perfektighado kaj al unuigho kun la Fortoj de Lumo.

La homoj kredas kaj honoras je tiu Instruisto, kiu estas la plej harmonia al vibradoj de iliaj koroj. Sed kiun ajn ni honorus kiel sia Spirita Instruisto, chiu devas plenumi tion, kion instruas lia Instruisto.

Unu homo demandis Dalaj-Lamaon: "Kiamaniere mi devas ighi budhiston?" Dalaj-Lamao ankau demandis lin: "Kian religion vi apartenas?" Li respondis: "Mi estas kristano." "Bonege, diris Dalaj-Lamao, estu kristano, char Kristanismo estas la plej bona Budhismo." Do, tio estas la plej ghusta konsilo lau Viva Etiko!

D.B.

En chi-tiu artikolo estis uzataj materialoj de
"Maytreya Sangha" che <www.sangha.net>

Hosted by uCoz