FABELOJ DE DERVIŜOJ

Tabelo de enhavo

PARADIZA NUTRAĴO

Unufojon Junuso, filo de Adamo, decidis ne pesi plu sian vivon sur pesiloj de sorto, sed ekkoni: kiel kaj kial necesaĵoj alvenas al la homo.

- Mi estas homo, - diris li al si mem. - Kaj kiel tia, mi ĉiutage ricevas sian parton de ĉiuj aĵoj de la mondo. Tiu parto alvenas al mi dank'al miaj propraj penoj, kune kun la penoj de aliaj.

Simpliginte tiun procezon mi trovu manieron per kiu nutraĵo atingas homojn kaj ekkonos io pri "kiel kaj kial". Do, mi ekstaru sur la vojo de religio, kiu postulas al la homo konfidi ĉiupovan Dion, celante subteni sin mem. Anstataŭ vivi senorde en la mondo, kie nutraĵo kaj ĉiuj aliaj aĵoj certe alvenas per helpo de la socio, mi fordonu min senpere al subteno de la Forto, reganta ĉion. Jen, eĉ almozuloj ja dependas de perantoj - de kompato: homoj ja donas nutraĵon kaj monon pro tio, ke ili estas instruitaj fari tiel. Ne prenu mi tiaspecajn peratajn donacojn.

Dirinte tion, li eliris la urbon kaj fordonis sin al subtenado de la fortoj nevideblaj kun tiu sama certeco, kun kiu li prenadis subtenon de fortoj videblaj, kiam li estis instruisto.

Kiam nokto falis, Junuso kuŝiĝis rekte sur la tero kun fido, ke Alaho plene zorgos pri liaj interesoj - tiel, kiel birdoj kaj bestoj ricevas sian parton de la zorgo en lia regno.

Frumatene la ĥoro de birdoj vekis lin. Komence la filo de Adamo kuŝis senmove, atendante aperon de la subteno. Tamen, baldaŭ li ekkonsciis, ke malgraŭ lian fidon al la nevidebla forto kaj konvinko, ke li povos kompreni kiam ĝi komencos agi en lia nova stato, ununura teoretika meditado pri ĝi helpas ja ne tre bone.

Tiamaniere li pasigis tutan tagon, kuŝante sur la bordo, kontemplante naturon, observante fiŝojn en la akvo kaj ripetante siajn preĝojn. De tempo al tempo preterveturis lin potencaj riĉuloj belege vestitaj, akompanantaj de rajdantoj sur bonegaj ĉevaloj. Imperative sonoris sonoriloj, anoncante ilian absolutan rajto sur la vojo; vidante honoran turbanon de Junuso, ili nur kriadis salutojn. Grupoj de pilgrimoj haltadis apud li kaj maĉadis sian sekan panon kun seka fromaĝo, tio nur stimulis lian apetiton al la mizera manĝaĵo.

- Tio ja estas nur ekzameno. Baldaŭ ĉio estos en ordo, - pensis Junuso farante kvinan preĝon dum tiu tago kaj enprofundiĝante en meditado per maniero, instruita al li de unu derviŝo, kiu atingis tre altan evoluon de konscio.

Ankoraŭ unu nokto pasis.

Kvin horoj post tagiĝo en la dua tago, dum la tempo, kiam Junuso sidis rigardante sunradiojn, respegulantajn de fortega Tigro, lin atentis iu brueto en la kanoj. Tio estis paketo, volvita en folioj kaj ĉirkaŭligita per palmŝelo. Junuso, filo de Adamo, eniris riveron kaj fariĝis posedanto de nekonata ŝarĝo.

La paketo havis pezon de ĉirkaŭ tri kvaronoj de funto. Kiam Junuso disvolvis ĝin, admirinda aromo frapis lian nazon. En la paketo troviĝis abunda kvanto de bagdada halvao. Tiaspeca halvao, preparata el migdala pasto, roza akvo, mielo, nuksoj kaj aliaj multekostaj elementoj, estis tre alte taksata dank'al sia gusto kaj nutreco. Pro ĝia agrabla gusto belulinoj de serajlo manĝis ĝin per malgrandaj pecetoj, pro ĝia fortiganta potenco militistoj kunportis ĝin en batalojn.

Ĝi ankaŭ havis grandan aĉetemon kiel medikamento, kuracanta multajn malsanojn.

- Mia fido efektiviĝis! - ekkriis Junuso. - Kaj nun mi ekzamenu ĉu la akvo ĉiutage aŭ post alia intertempo alportu al mi tiom da halvao aŭ ion similan; per tio mi eksciu la rimedon, antaŭdefinitan de la Forto por mia subteno. Tiam restos al mi uzi mian racion por trovi ĝian fonton.

Dum tri sekvantaj tagoj ĝuste en la sama horo paketo kun halvao alvenis en la manojn de Junuso.

Tiam li decidis, ke lia eltrovaĵo havas unuagradan valoron: plisimpligu siajn vivkondiĉojn, kaj la naturo agos proksimume en la sama maniero. Li sentis, ke devas komuniki ĝin al la mondo.

Ĉar ja estis dirita: "Kiam vi scias, vi devas instrui"? Tamen poste li komprenis, ke ankoraŭ ne scias, sed nur spertis. Okulvideblis, ke sekvonta paŝo estu sekvi la vojon de la halvao kontraŭ la fluo de la rivero ĝis ties fonto troviĝos.

Tiam li komprenos ne nur ĝian originon, sed ankaŭ tion, kial ĝi estas donata ĝuste al li.

Dum multaj tagoj iris Junuso kontraŭ la fluo. Ĉiutage kun la sama reguleco, sed konvene ĉiam pli kaj pli frue aperadis la halvao kaj li formanĝadis ĝin.

Finfine Junuso ekvidis, ke la rivero, anstataŭ mallarĝiĝi - kiel oni povus atendi ĉe riverfonto, - plivastiĝis, kaj meze de vasta akva spaco altiĝas pitoreska insulo, sur kiu troviĝas majesta kaj samtempe mirinde svelta kastelo. Certe tiu estas la fonto de la paradiza nutraĵo, decidis Junuso.

Pripensante sian sekvontan paŝon, Junuso ekvidis altan malpuran derviŝon kun malordigita hararo - ermiton vestitan en mantelo el diverskoloraj ŝtofpecoj.

- Pacon al vi, baba [patro]! - salutis lin Junuso.

- Iŝk, Hu! - ekkriis la ermito. - Kion vi faras ĉi tie?

- Mi sekvas sanktan voton, - klarigis la filo de Adamo, - kaj dum mia serĉado mi devas atingi tiun kastelon. Ĉu vi dirus al mi, kiel mi plenumu tion?

- Ĉar, senatente al via neordinara intereso, vi pri tiu kastelo scias nenion, - respondis la ermito, - mi rakontu pri ĝi al vi. Ĉi tie ekzilita kaj malliberigita loĝas filino de reĝo; servas al ŝi multaj belegaj servistoj, kiuj ankaŭ gardas ŝin. Neniel ŝi povas forkuri de tie ĉi: la homo, kiu forŝtelis ŝin kaj metis tie, ĉar ŝi rifuzis edziniĝi al li, starigis ĉirkaŭ la kastelo fortegajn neklarigeblajn barojn, nevideblaj per ordinara okulo. Por trafi la kastelon kaj atingi sian celon vi devas superi ilin.

- Ĉu vi povas helpi al mi en tio?

- Mi mem nun estas venonta en specifikan iniciigan veturon. Tamen mi scias iun vorton kaj ekzercon - vazifa - kiu, se vi indas, helpos al vi elvoki nevideblajn fortojn - bonvolajn ĝinojn kaj flamajn kreaĵojn, kiuj ununuraj povas venki la magiajn fortojn defendantajn la kastelon. Pacon al vi!

Kaj ripetante adiaŭe la strangajn sonojn, li foriris, moviĝante kun facileco kaj vigleco, vere mirindaj por la homo de tiu estiminda aĝo.

Dum tutaj tagoj sidis Junuso plenumante sian vazifa kaj observante aperon de la halvao. Jen unu vesperon, rigardante la subirantan sunon ardantan sur la turo de la kastelo, li ekvidis ion neordinaran. Tie, brilante per supertera beleco staris junulino, kiu nerifuteble povis esti nur princino. Ŝi staris nur dum unu momento, direktinte sian rigardon al la suno, kaj tuj poste ĵetis en la ondojn, frapiĝantajn kontraŭ rokoj malsupre, io, kio eknaĝis preter la turo, kie ŝi staris. Tio estis paketo de halvao.

- Do jen kio ja estas la senpera fonto de malavaraj donacoj, la fonto de paradiza nutraĵo! - ekkriis Junuso. Nun li estas preskaŭ ĉe la sojlo mem de la vero: pli aŭ malpli frue aperos estro de ĝinoj, kiujn li elvokadas per la derviŝa vazifa, kaj donos al li eblon atingi la kastelon, princinon kaj veron.

Tuj kiam li ekpensis pri tio, jen io subite ekkaptis kaj ekportis lin... Kaj li trafis la ĉielon, kaj antaŭ li aperis etera regno, pro kies beleco haltis lia spiro. La filo de Adamo envenis en unu el ili kaj ekvidis tie estaĵon simila al homo, kiu tamen ne estis homo, aspektanta bele kaj saĝe kaj kiu havas nenian aĝon.

- Mi, - diris la estaĵo, - estas estro de ĝinoj, kaj mi alportis vin ĉi tie respondante vian alvokon kaj ripetadon de la sanktaj nomoj, kiuj estis donitaj al vi de la granda derviŝo. Kion mi povas fari por vi?

- Ho, fortega estro de ĝinoj, - per tremanta voĉo murmuris Junuso, - mi serĉas la veron, kaj trovi ĝin mi povas nur en la ensorĉita kastelo, apud kiu mi estis staranta antaŭ vi alportis min ĉi tien. Mi petegas vin, donu al mi forton por eniri la kastelon kaj paroli kun la malliberigita tie princino.

- Estu tiel! - tondris la estro. - Sed memoru: la homo ricevas respondon je siaj demandoj laŭ sia komprenkapablo kaj preteco.

- La vero estas la vero, - diris Junuso. - Mi trovu ĝin sendepende de tio, kio ĝi povus esti. Donacu ja al mi tiun bonon.

Baldaŭ la filo de Adamo jam kuregis en senkorpa formo (dank'al magio de la ĝino) reen al la tero; lin akompanis malgranda taĉmento de ĝina servistaro, al kiuj la estro ordonis uzi siajn specifikajn fortojn por helpi al tiu ĉi homestaĵo en lia serĉado. En la mano Junuso tenis specialan spegilŝtonon, kiu, kial instruis lin la estro de ĝinoj, estu direktota al la kastelo por havi eblecon ekvidi la nevideblan defendon.

Kaj jen per helpo de tiu ŝtono la filo de Adamo trovis, ke la kastelon defendas de atakoj vico de grandeguloj, nevideblaj kaj teruraj, frapantaj ĉiun proksimiĝantan al la kastelo. La ĝinoj konvenaj por tiu tasko, deprenis la grandegulojn. Post tio li ekvidis, ke super la tuta kastelo etendiĝas io simila al nevidebla araneaĵo aŭ reto. Tiun reton ankaŭ detruis ĝinoj, kiuj havas bezonatan ruzecon. Finfine la spaco inter la bordo kaj la kastelo estis plenigita de nevidebla kvazaŭ ŝtoneca maso, kiu prezentis sin per nenio.

Venkinte ankaŭ tiun baron kaj salitinte Junuson ĝinoj lumrapide forflugis en sian regnon.

Junuso ekrigardis kaj ekvidis, ke el la rivera bordo per si mem elkreskis ponto, kaj li eĉ ne malsekiginte la piedojn iris tra ĝi kaj alvenis al la kastelo. La gardisto de pordego tuj kondukis lin al la princino, kiu proksime okazis eĉ pli belega, ol kiam ŝi unufoje aperis al li sur la turo.

- Ni estas dankaj al vi, ke vi detruis la defendon, kiu igis tiun karceron nealirebla, - diris ŝi. - Nun mi povas finfine reveni al mia patro. Sed antaŭe mi volus premii vin pro via laboro. Diru, kaj vi ricevu ĉion, kion vi volas.

- Ho, nekomparebla perlo, - komencis Junuso, - nur unu mi serĉas, kaj tio estas la Vero. Kaj ĉar la devo de ĉiu, kiu havas la veron, estas doni ĝan al tiu, kiu povas ĝin preni, mi petegas vin, ho, Via Moŝto, donu al mi la veron, kiun mi tiom soifas.

- Do, diru, kaj ĉiu vero, kiun nur eblas doni, senprokraste estu donita al vi kaj estu via.

- Bonege, ho, Via Moŝto. Diru al mi, kiel kaj pro kiuj kaŭzoj al la paradiza nutraĵo, mirinda halvao, kiun vi ĵetis por mi ĉiutage, antaŭdifinite trafis al mi per certa maniero?

- Ho, Junuso, filo de Adamo! - ekkriis la princino. - Tiun halvao, kiel vi ĝin nomas, mi ĵetadis ĉiutage pro tio, ke efektive ĝi estas restaĵo de kosmetikaĵoj, kiujn mi ĉiutage uzas post banado en azena lakto.

- Finfine mi eksciis, - diris Junuso, - ke komprenecon de homo kaŭzas lia kapableco kompreni. Por vi tio ĉi estas restaĵo de ĉiutaga tualeto, por mi - paradiza nutraĵo.

Nur tre malmultaj el la sufiaj fabloj, laŭ Halkavi (la aŭtoro de "Paradiza nutraĵo"), povas esti legataj far ĉiu en ĉiu tempo kaj, tamen, konstrue efiki la "internan konscion".

Preskaŭ ĉiuj historioj, li diris, kapablas montri sian efikon nur depende de tio, kie, kiam kaj kiel ili estas studataj. Sekve plimulto da homoj trovos en ĝi nur tion, kion ili atendas, - amuzon, enigmon, alegorion.

Tiu eminenta instruisto de la Skolo Nakŝbandija ofte elvokis miron ĉe siaj disĉiploj de ĉiuj diversaj kredoj kaj originoj, ĉar oni rakontis pri multaj strangaj fenomenoj, ligitaj kun li. Oni diris, ke li aperis al homoj en sonĝoj, komunikante al ili gravaj sciigoj, ke lin oni vidis en kelkaj malsamaj lokoj samtempe, ke ĉio, kion li diras, ĉiam utilas al la aŭskultanto. Sed, renkontiĝante lin persone, homoj povis trovi en li nenion neordinaran.

Junuso, filo de Adamo, estis siriano kaj mortis en la jaro 1670. Li posedis notindan kurackapablon kaj estis inventisto.

Hosted by uCoz