Idris ŜAK

FABELOJ DE DERVIŜOJ

Tabelo de enhavo

ENKONDUKO

Tiu ĉi antologio, kompilita laŭ derviŝa(1) maniero, enhavas historiojn el kolektoj de majstroj-derviŝoj de la lasta miljaro.

Malgraŭ ke fabeloj de derviŝoj estas tre allogaj al legantoj kiel distra literaturo, ili ne estas nur fabloj, legendoj, folkloraĵoj. Tiujn fabelojn laŭ spriteco kaj delikateco, laŭ kompozicia eleganteco oni povas kompari kun plej belegaj verkoj de ĉiu literaturo; sed ilia vera funkcio - kiel sufiaj(2) instruhistorioj - estas tre malvaste konata en la moderna mondo, ĉar nek per fakaj nek per ordinaraj nocioj oni ne povas ĝin klarigi.

Derviŝaj majstroj dum miljaroj instruis siajn lernantojn, uzante similajn historiojn, kiuj, kiel oni juĝas, estas destinitaj por akceli disvolviĝon de percepto, nealirebla por ordinaraj personoj. Kelkaj el ili estu rakontataj nur al tiu, kiu jam ricevis certan mistikan antaŭpreparigon; la aliaj estas speciale destinitaj por homoj de certaj epokoj kaj kulturoj.

Idris Ŝak multajn jarojn pasigis veturante tra tri kontinentoj, kolektante kaj komparante buŝajn variantojn de tiuj ĉi bonegaj rakontoj, el kiuj multaj, en tiu aŭ alia formo, trovis sian vojon en literaturon okcidentan kaj orientan.

Idris Ŝakon oni nomas "la plej eminenta moderna kronikisto de homaj kredoj". Liaj verkoj ampleksas ritojn kaj praktikon de Egipta, Babilona, Tibeta, Hinda, Persa, Ĉina kaj Japana tradicioj. Li renkontiĝis kaj konversaciis kun derviŝaj majstroj, kun mahdioj de Sudano, kun reĝo de Saudi-Arabio, fakiro Ipi, reĝo de Jordanio, sudanaj magiistoj, siria sorĉisto, kun pseŭdoimamo(3) de muzulmanoj...

La ĉefa lia verko pri sufiismo, "Sufioj", en kiu li montras ligojn inter mezepoka kristanismo, mistika formo de judaismo, derviŝoj kaj klasika Persa literaturo, fariĝis nun lerna materialo por studentoj de Oxford. Lia libro "Sekreta heredaĵo de magio" estas solida kolekto de tekstoj tradukitaj el hebrea, araba, latina, franca kaj aliaj lingvoj. Ĝi estas traktata kiel bonega dokumento kaj ofte citata en akademiaj studoj.

Tiuj verkoj de Idris Ŝak, kiel libro pri veturoj "La celo de veturo estas Mekko" kaj "Orienta magio", priskribanta veturojn kaj enhavanta rezultojn de esploroj, estas destinitaj por pli vasta legantaro, ne nur orientalistoj kaj okultistoj.

La "Fabeloj de derviŝoj" estas ankoraŭ unu lia verko, konatiganta leganton kun malvaste konata materialo.

Ĝi montras apartajn kutimojn, ekzistantajn en antikvaj instruoj.

Al miaj instruistoj, kiuj prenis tion, kio estis donita, kiuj donis tion, kio povis esti prenita.


ANTAŬPAROLO

Kolektitaj dum la lasta miljaro historioj, kiujn enhavas tiu ĉi libro, estis prenitaj el instruoj de sufiaj majstroj.

Kiel fontoj por kunmetado de tiu kolekto servis, de unua flanko, verkoj de Persaj, Arabaj, Turkaj kaj aliaj klasikuloj, de la alia - tradiciaj buŝaj historiaroj de modernaj sufiaj instrucentroj.

Tiel, tiu ĉi libro prezentas kiel gravajn fragmentojn el literaturo, kiuj inspiris kelkajn plej grandajn sufiojn de pasinteco, tiel ankaŭ "laboran materialon" uzatan ĝis nuna tempo de multaj sufiaj skoloj.

Taksante materialon uzatan de sufioj por instruado, oni ĉiam konsideris nur ĝian komunan agnoskon flanke de sufioj mem. Sekve, decido, kio estu enmetita kaj kio - ne, eliras nek historian nek literaturan nek ian alian kriterion.

Kutime sufioj uzas oportunan materialon laŭ tradicio de loka kulturo, nivelo de aŭskultantoj kaj postuloj de instruo, ĉerpante ĝin el nekomparebla trezorejo de sia spirita heredaĵo.

En sufiaj rondetoj lernantoj enprofundiĝas studadon de destinitaj por ili rakontoj, kies internajn dimensiojn instruanta majstro malkovras al ili laŭ ilia preteco al percepto de sperto, metita en tiuj rakontoj.

Tamen multe da sufiaj historioj fariĝis trezoraĵoj de folkloro kaj aliaj etikaj instruoj.

La plimulto da tiuj ĉi historioj alportas utilon al homoj de diversaj spiritaj niveloj.

Ilian valoron kiel verkoj distraj ankaŭ neniu povas nei.


ENHAVO

(Estas daŭrigota)


Notoj

(1) derviŝo - muzulmana monaĥo-almozulo, membro de sufia ordeno. - trad.

(2) sufioj - mistika-asketisma instruo en islamo, aperinta en 8 jarcento, neis muzulmanajn ritojn, predikas asketismon. - trad.

(3) imamo [PV, Suppl. de prof. G. Waringhien] - 1 Religia k politika suvereno de muzulmanoj, titolo de la kalifoj. 2 Teologo k kultoficianto de moskeo.

Hosted by uCoz