Ruslingve

Hilelismo

Anonima broshuro de L.Zamenhof , 1901
(traduko en Esperanto de Adolf Holzhaus,
eldonita de FONDUMO ESPERANTO, 1972,
korektita de N. Grishin)

Estimata sinjoro,

Prepara Komitato de la unua komunumo de hilelistoj havas la honoron turni sin al Vi kun la peto, per kies plenumo Vi alportos konsiderindan servon al la afero de klarigo pri la juda problemo. Ni petas Vin, ke:

1) Vi aranghu kunvenon de kelkaj personoj, apartenantaj al la juda intelektularo de Via urbo, kaj tralegu al ili la Alvokon, aldonitan al tiu chi letero. Se Vi ial ne povas au ne volas fari tion chi persone, tiam ni petas Vin komisii tion chi al iu alia konato Via,

2) Post tralego de la Alvoko ne metu ghin al la debatoj kaj priparolo, char proponata de ni afero estas tro serioza kaj samtempe tro nova por plimulto de auskultantoj, kaj antautempa, nepripensita kaj netrasentita ghia priparolo povas mortigi ghin en embrio. Chiu el Viaj auskultantoj serioze pripensu hejme niajn vortojn, kaj post paso de unu semajno post la publika tralego de nia Alvoko Vi aranghu duan kunvenon de personoj, auskultintaj nian Alvokon, kaj en tiu chi dua kunveno de homoj jam preparitaj metu nian proponon al chiuflanka priparolo, lasante al chiu eblecon eldiri detale sian opinion. Char iuj lokoj de nia Alvoko postulas neordinaran atenton, neeblan dum publika legado, tial estas dezireble, ke la plimulto de la partoprenantoj en la dua kunveno antaue tralegu nian Alvokon hejme.

3) Post detala priparolo de la afero proponata de ni Vi malfermu subskribon por tiuj personoj, kiuj principe aprobas nian ideon, kvankam ili eble en iuj detaloj ne konsentus kun la pensoj de ni esprimitaj. Ni almetas specimenon de subskriba folio. Ni atentigas Vin pri tio, ke per sia subskribo neniu prenas sur sin iajn promesojn: sciigoj pri personoj, aprobantaj nian ideon, al ni estas necesaj nur por statistikaj celoj, por tio, ke ni povu ekscii, chu multajn kaj kiajn aprobantojn trovis nia ideo kaj chu ni tial devas alpashi al ghia efektivigo au ne. Por eviti chiun miskomprenon au antautimon ni atentigas Vin ankau pri tio, ke ni intencas nenion kontraushtatan au kontrauleghan. Kiam post paso de ia tempo ni ekvidos el chie ricevitaj sciigoj, ke nia ideo trovas sufichan kunsenton, tiam ni per la plej laulegha vojo komencos klopodi pri ricevo de la registara sankcio kaj post ghia ricevo ni alpashos al la fondo de la unuaj oficialaj komunumoj de hilelistoj kaj de hilelista Sinodo. Ni havas faktojn, pri kiuj tie chi ne estas oportune paroli, devigantajn nin esperi, ke registara sankcio estos por ni facile ricevita.

4) Post tralego de nia Alvoko en unua kunveno ni petas Vin transdoni tiun chi nian manuskripton al alia persono en Via urbo au transsendi al iu persono en alia urbo kun peto, ke tiu chi persono aranghu novan kunvenon de aliaj personoj kaj plenumu la samajn petojn, per kiuj ni turnis nin al Vi.

5) Sciigojn pri personoj, aprobantaj ideon de Hilelismo, t.e. plenumitajn subskribajn foliojn, ni petas alsendadi al la sekretario de la Prepara Komitato lau adreso: "Al s-ro ... en urbo ... strato ... n-ro ..."


Specimeno de subskriba folio.*) Sciigoj pri Hilelismo.

De ... (nomo de la kolektanto de subskriboj) ... el ... (urbo) ...

Ne prenante sur nin iajn personajn promesojn kaj konservante rajton ne konsenti kun iuj detaloj, ni, subskribintaj, raportas, ke projekton de Hilelismo ni principe aprobas kaj ghian efektivigon - per severe laulegha vojo - ni konsideras dezirinda. *) Antau ol transdoni nian manuskripton en aliajn manojn ni petas Vin lasi che Vi kopion de "specimeno de subskriba folio".

N-ro Subskribo Nomo kaj familinomo (nomo de patro) Preciza adreso Agho Okupo kaj socia stato
           
           
           
           
           
           

 

Anticipa rimarko. En nia Alvoko ni ofte uzas esprimon "juda popolo", kvankam lau nia konvinko tiu chi esprimo estas ne preciza; ni uzas tiun chi esprimon sole pro oportuneco.


Alvoko al la juda intelektularo.

 

Fratoj judoj! En la nomo de la savo de multmiliona amaso de niaj fratoj, chie pelataj kaj malestimataj, suferantaj jam tiel multajn jarcentojn kaj shajne kondamnitaj ankorau al pluaj suferoj sen ia antauvidata fino, ni starigis al ni taskon trovi ian racian solvon de la juda problemo, trovi ian prudentan kaj honoran eliron el tiu malfelicha sorcha rondo, el kiu ghis nun estis nenia eliro kaj el kiu nur apartaj unuoj de tempo al tempo elshiras sin kun doloro en la koro kaj kun makulo de mensogo kaj perfido en la konscienco. Ni multe pensis pri la solvo de la juda problemo, ni multe forlogighis kaj vagadis antau ol ni trafis tiun eliron, kiu shajnas al ni la sola racia kaj kiun ni nun proponas al Via priparolo. Sed ni atentigas Vin pri tio, ke Vi ekaudos de ni novajn vortojn, al kiuj Via orelo ankorau ne alkutimighis. Tial ni petas Vin ne jughi la aferon, proponatan de ni, lau tiu unua impreso, kiun eble ghi faros al Via nekutima orelo, sed serioze kaj objektive ghin pripensi kaj trasenti. Cionistoj en la unua minuto, eble, fermos siajn orelojn por niaj vortoj, opiniante, ke ni ankorau ne sufiche maturighis en la juda patriotismo, por kompreni la tutan signifon de cionismo; tial ni devas rimarki, ke la iniciatintoj mem de nia afero ankorau antaunelonge apartenis al la plej ardaj cionistoj kaj ni estis tiaj jam en tiu tempo, kiam la plimulto de nunaj cionistoj ankorau staris tute fore de tiu chi movado; kaj ni rezignis tiun chi ideon ne pro nesuficha amo al ghi, sed nur pro neelpeteblaj pruvoj de racio, kiuj definitive konvinkis nin, ke cionismo estas nur alloga frukto de nesuficha kompreno pri la esenco de la juda problemo kaj ke ghi tiun chi problemon neniom malfortigos ech en tiu okazo, se tiu chi revo ech povus iam efektivighi. Nia nekutima propono en la unua minuto eble faros al la rutinuloj impreson de io iluzia; sed se ili bone pripensos niajn vortojn, ili facile konvinkighos, ke nia ideo kontraue estas elvokita ghuste pro multaj seniluziighoj kaj pro deziro finfine meti limon al la senfina nutrado de nia popolo per senfruktaj fantazioj simile al mesianismo de pia amaso, de cionismo, de malnaturaj kompromisoj ks. Nia celo konsistas precipe en tio, por doni al niaj suferantaj fratoj realan eliron praktikan, ion palpeblan, klare kaj facile plenumeblan kaj ne en fora dubinda estonteco, sed jam nun senkondiche, sen grandegaj kapitaloj kaj supernaturaj fortoj. Tial ankorau unu fojon ni petas niajn auskultantojn ne submetighi al la unua impreso, sed auskulti nin atente kaj pripensi fundamente kaj senpartie niajn vortojn.

Ni suferis, suferas kaj intencas plu suferi. Sed ni klare faru al ni demandon: en kies nomo propre ni suferas kaj kondamnas al senfinaj suferoj niajn infanojn kaj nepojn kulpajn en nenio? Kiam niaj infanoj faras al ni tiun chi demandon, bazo sub niaj piedoj shancelighas kaj ni komencas donadi la plej komplikitajn kaj sofistajn respondojn. Sed al inteligentaj homoj ne decas submeti sian dorson al batoj senkonscie, kaj al la noblaj homoj ne decas kondamni al la senfina persekuto kaj malestimo siajn infanojn kaj tutan vicon de sia idaro per indiferenta senzorgeco, ne klarigante al si, por kio kaj en kies nomo oni tion faras. Do, kiuj ni estas kaj en kies nomo ni suferas?

Kiam niaj prauloj ankorau estis homoj profunde kredantaj, respondo al la supre farita demando estis tute klara: "Chiuj homoj, konfesantaj la sole veran religion, t.e. la hebrean, faras unu fratan popolon, kie ajn ili vivus, kiun ajn lingvon ili parolus kaj de kie ajn ili devenus, char tiuj chi teraj demandoj havas nenian signifon antau la chefa demando, t.e. demando pri la religio. Chiuj, ne konfesantaj la hebrean religion, estas tute fremdaj al ni, ech se ili vivus kelkajn jarcentojn kun ni en la sama lando, havus kun ni unu parolan lingvon (ekzemple, germanaj kristanoj kun germanaj judoj, hispanaj kristanoj kun tute hispanighintaj hispanaj judoj), au kvankam sendube ili havus la saman kun ni originon (ekzemple, diversaj semidaj popoloj)". Kial kaj por kio ni suferas? "Tial, ke Dio tiel ordonis; sed venos Mesio ktp, ktp". En kies nomo ni suferas? "En nomo de la sankta vero!" Tiuj chi respondoj estis tiel klaraj kaj kontentigaj, ke kun ili oni povis kuraghe iri sur shtipfajrojn kaj elteni chiujn rafinitajn turmentojn de la Inkvizicio; tiujn chi respondojn patro kuraghe povis donadi al siaj infanoj kaj ne nur plene ilin kontentigi, sed konsciadi, ke lia konscienco rilate al ili estas tute pura.

Sed kiam muroj de la geto komencis fali, kiam la judoj simile al la aliaj popoloj komencis proprigi al si monduman klerecon kaj la religiaj kredoj niaj komencis malfortighi, nia intelektularo komencis perdi bazon sub la piedoj kaj respondoj al la supre faritaj demandoj komencis pli kaj pli nebulighi. Chesinte kredi, ke la tuta celo de la homa vivo konsistas en celado al restarigo de oferdonoj en la Jerusalema templo, inteligentaj judoj komencis rimarki ekstreman senbazecon de sia situacio. "Sur la tuta terglobo", ili parolis, "chiuj homoj konsideras sia patrujo tiun landon, kie ili efektive naskighis, kie naskighis kaj laboris iliaj patroj kaj avoj, kie ili de naskightago alkutimighis al la tero, loghantaro, fauno kaj vegetajharo, klimato kaj chiuj atmosferaj specifecoj, sen kiuj ili jam sopirus kaj konsumighus, kie chio al ili estas konata kaj kara; tamen en nia fakta patrujo ni tenas nin kiel fremdaj, ni nomas patrujo foran, tute al ni jam fremdan landon, en kiu antau 2000 jaroj vivis niaj prauloj. Chiuj homoj nomas sia propra tiun lingvon, kiun ili amas kaj dorlotas kaj kiun ili efektive parolas, - sed ni nomas nia tiun lingvon, kiun parolis jam antau 2000 jaroj neniu el niaj prauloj. Kial ni kunforghis ankorau vivantan religion de niaj prauloj kun delonge, delonge jam mortinta nacieco kaj ilia lando?" Tiel delonge jam parolis inteligentaj judoj kaj sub influo de ideoj, semitaj de la franca revolucio, che inteligentaj judoj, perdintaj malnovan bazon sub la piedoj, aperis kaj iom post iom fortighis nova formulo: "ni estas francoj, germanoj, poloj ktp. de Mosea religio".

Multaj el niaj fratoj en diversaj landoj ankorau forte tenas sin je tiu chi formulo; sed por chiu homo, povanta rezoni kaj ne blinde fermanta okulojn al evidentaj faktoj, nun jam ne ekzistas dubo, ke tiu chi formulo estas bazita sur sofismo kaj falso, ke tio chi estas malnature kaj perforte farita kompromiso, kies chiutagaj faktoj de vivo sur chiu pasho krude deshiras malbone algluitan maskon. Tiu chi formulo estas falsa en ambau siaj duonoj. Ekzemple, kiam niaj polaj fratoj parolas per la plej sincera kaj ech fanatika maniero "nia Polujo, nia pola lingvo, niaj polaj nomoj" ks., poloj-katolikoj respondas al ili "ci foriru! ci estas fijudo, sed ne polo! Chiuj ciaj ne diplomatemaj fratoj parolas malkashe, kaj ech ci mem parolas konstante en cia sinagogo, kiam ni ne vidas cin, ke vi faras apartan popolon izraelan, ke vi havas nenion komunan kun ni, ke via lando estas Palestino; polan lingvon ci nur ellernis, por maski cin antau ni, sed cia patrolingvo estas jhargono, kiun parolis chiuj ciaj nekleraj fratoj kaj kiun parolos ankau ciaj idoj, se ili malrichighos kaj anstatau esti instruitaj doktoroj au advokatoj devos esti metiistoj au sharghportistoj. Viaj nomoj estas Mojshe kaj Icek, au en ekstrema kazo Moseo kaj Isaako, kaj vi nur transformas ilin, por ke ni vin ne ekkonadu, kaj vi shtelas por vi nomojn de sanktuloj de tute al vi fremda katolika eklezio. Ni ech sen tio ne amus vin, kiel ni ne amas chiun fremdan nacion kaj religion; sed kiam ni vidas, kiel vi lekas niajn manojn kaj alkudrighas al nia felo, ni senfine malestimas vin". Tia estas falso de unua duono de menciita formulo. Ne malpli falsa estas ankau dua duono de la formulo. Vi, inteligentaj judoj, uzantaj por vi karakterizon "de la Mosea religio", parolas ja rektan mensogon, char vi havas nenion komunan kun tiu chi konfesio, vi ne kredas, ne plenumas la Mosean religion kaj vi ech hontas ghin kaj penege kashas ghin. Sed ech en tiu chi via mensogo vi ne estas konsekvencaj, char konsekvenco ne estas ebla en tiu chi konfuzo de nocioj. Kiam viaj infanoj parolas al vi: "se ni apartenas al Mosea religio, kial vi ne instruas nin en tiu chi religio, kial ni ne plenumas ghin?" - tiam che vi aperas iaj malklaraj riprochoj de konscienco, vi kondukas infanojn en la sinagogon, kie ili cetere nenion komprenas; vi parolas al ili pri izraela popolo, pri la vere naciaj judaj leghoj kaj festoj, kaj poste vi konscias, ke tio chi estas falso, kontraudiranta al viaj konvinkoj kaj al via novalpreta nacieco, kaj vi denove longe silentas, kaj vi baraktas kiel fisho en reto kaj al vi estas maloportune rigardi en la okulojn de viaj infanoj, kaj viaj infanoj malghoje sentas ian malplenecon kaj falson. La tuta Mosea religio estas bazita sur nacieco kaj por nacieco, kaj nomi sin, ekzemple, polo de Mosea konfesio estas tio sama, kiel nomi sin tajloro, apartenanta al shuistoj. Do, kio finfine vi estas? Iaj vespertoj, jhetantaj sin de grupo al grupo, de birdoj al kvarpieduloj, kaj ne sciantaj, al kiu sin alkalkuli? Tio chi estas peza falso, kiun normala homo longe ne povas elteni, kaj tial infanoj au nepoj de chiuj tiuj chi personoj, anoncintaj sin germanoj, poloj ks. de Mosea religio, pli au malpli frue post longa kaj peza anima batalo, devas serchi savon en la sole ebla por ili eliro - en bapto. Kiel ajn indiferentaj ili al ni shajnas, en efektiveco chiu el ili faras tiun chi pashon kun doloro en la koro, malklare konsciante, ke ili diras ian mensogon, faras ian perfidon, ne havante alian eliron.

Anstatau bankrotinta ideo pri la arjoj de Mosea konfesio en la lastaj du jardekoj aperis nova ideo - ideo de cionismo. "Ni ne estas poloj, germanoj ks.", parolas cionistoj, "sed judoj lau nacieco, krom religio, kaj kiel tiaj ni devas celi al originaleco kaj memstareco sur la tero de niaj prauloj". Tiu chi ideo ne estas nova, kaj ekzistas jam 2000 jarojn; nur pli frue ghi ne eliris el la regiono de religiaj libroj kaj poezio, kaj nun ghi penas eniri en la praktikon. Bazo por tiu chi ideo chiam estis preta, char dank'al sia religio judoj de la plej frua infaneco lernas Biblion kaj saturighas per amo, kvankam pure platona, al tiuj chi belegaj bildoj de pasinteco. Tiel, sub la influo de rakontoj dum infanaj jaroj, che chiuj popoloj chiam estas preta bazo por ideoj pri ora jarcento, pri diversaj mesianismoj, pri regno de mil kaj unu noktoj, kaj iufoje sufichas pusho, por ke tiuj chi ideoj elvoku movon de amaso, ofte plenan de entuziasmo, sed bedaurinde chiam nur provizoran kaj rapide forpasantan pro manko de realaj apogiloj. Inter similaj ekflamoj de fantazia entuziasmo kaj la realaj amasaj celadoj estas grandega diferenco. Tiel, ekzemple, che chiuj fakte ekzistantaj popoloj, kiuj perdis memstarecon, ideo pri renaskigho, t.e. pri dejheto de fremda jugo, ekzistas seninterrompe, kun pli au malpli granda espero pri realigo de tiu chi celado, sed chiam klare kaj konscie; tia konscia kaj seninterrompa celado ekzistas ankau che hebreoj dum ili efektive ekzistis ankorau kiel popolo, kvankam sklavigita, t.e. vivis sur tero kaj parolis unu (kvankam jam ne biblian) lingvon; sed kiam la hebrea popolo aliformighis en revon pure religian, al kiu jam neniu atribuis socie-politikan signifon. Sub la politika formo de cionismo tiu chi celado aperis en la lasta tempo malnature kaj malnature ghi propagandighas. Sed kiel ajn tiu chi ideo estus alloga, malvarma racio bedaurinde deshiras de ghi tutan aureolon de ghia charmo. Tiu chi ideo, kiel bazita sur sentoj, foje enfalinte en la koron, malfacile estas forigata de tie; kaj ni konfesas, ke al ni mem, iam ardaj cionistoj, ne facile estis rezigni tiun chi ideon. Sed vi memoru, ke ni, juda intelektularo, estas devigataj pensi pri milionoj da malkleraj niaj fratoj, kaj kiam afero koncernas la estontecon de chiuj tiuj niaj fratoj, ne estas pardoneble al ni forlogighi per poezio.

Antau chio ni konstatas tiun fakton, ke la hebrea popolo delonge, jam delonge ne ekzistas, sed ekzistas tra la tuta mondo dissemitaj homoj, ligitaj inter si nur per la sama kredo au per ekstera etikedo de tiu chi kredo kaj dank'al tio chi ankau per la samaj suferoj, kauzitaj ekskluzive de aparteneco al tiu chi kredo. Esprimo "juda popolo", kiu lau tradicia kutimo estas uzata de ni kaj de niaj persekutantoj, estas nur sekvo de iluzio, de trompo de sentoj kaj de enradikighinta metaforo, simile al tio, kiel pri portreto de ia persono ni parolas kutime "jen tia persono", kvankam tiu chi persono jam delonge mortis kaj en portreto restigis al ni nur sian ombron. Bazighinte ekskluzive sur siaj sentoj, cionistoj diros, ke ni ludas per vortoj kaj ke afero konsistas ne en nomo, sed en esenco, - tial ni sube montros, sur kia trompo de sentoj estas bazita iluzio pri la juda popolo, kaj dume ni analizos demandon teorie.

Antau chio ni klarigos al ni, kio estas popolo. Se milionoj da homoj, dissemitaj tra la tuta mondo, havas flavrughajn harojn, ili havas inter si tiun chi unu komunan signon; chu ni povas nomi ilin dank'al tiu chi komuneco - popolo? Estas evidente, ke ne. Se ili pro tiuj chi flavrughaj haroj estas elmetataj al la samaj mokoj de homamaso, al la sama malkonfido au persekuto, bazita sur antaujugho, tiam ili havas jam inter si multon komunan; chu vi pro tio nomos ilin popolo? Estas evidente, ke ne. Kiaj do komunaj signoj estas necesaj, por ke grupo da homoj povu nomi sin popolo?

Ordinare ni nomas popolo grandan grupon da homoj, kiuj parolas unu lingvon, vivas sur unu tero, prezentas unu memstaran politikan tuton, konfesas unu religion ks. Tio chi estas popolo normala. Forprenu de popolo iom post iom el tiuj chi signoj, unu post la alia, kaj ghi aliformighas en popolon nenormalan, malsanan, sed tamen ghi ankorau iel daurigas ekzisti kaj povas ankorau celi al resanigho. Forprenu de la popolo - ekzemple, ni prenu la polan popolon - politikan memstarecon, - tio chi estos jam tiel peza bato, ke multaj erare konsideros similan popolon ech jam mortinta, sed la popolo tamen restos popolo. Faru al ghi ankorau pli pezan baton, senprecedencan kaj teruran baton - elshiru ghin kun radiko el la propra tero kaj dissemu ghin tra la tuta mondo tiel, ke ghi nenie estu plimulto, sed chie nekonsiderindan malplimulton, - tiam venos ghia agonio, kaj ghi devos rapide morti, putri kaj solvighi en chirkauantaj elementoj; sed ech post tiu chi mortiga bato, dum ghi, kvankam dissemita, ankorau parolas sian lingvon, ghi ankorau vivas kaj pri chiuj dissemitaj ghiaj anoj chiuj ankorau diros (se ni akceptu, ke tio chi okazis, ekzemple, kun la pola popolo): "tio chi estas poloj". Sed malaperu la pola lingvo, kaj tiam ekzisto de la pola popolo definitive kaj senrevene chesas kaj transiras en regionon de historio. Se post tia malapero de lingvo chiuj anoj de tiu chi nacio ech por eterne plej severe konservus iamaniere sian genealogion, se chiu el ili ech havus ian difinitan organan signon, kiu faras ilian komunan devenon senduba, neniu tiam (t.e. post perdo de la lingvo) diros jam pri ili: "tio chi estas poloj", kaj en ekstrema kazo oni diros pri ili nur: "tio chi estas posteuloj de iam ekzistinta pola popolo", simile al tio, kiel estas posteuloj de gotoj, galloj, keltoj ks., sed jam ne estas tiuj chi popoloj. Char lingvo estas ghuste tiu ligo, kiu faras tiun au alian grupon da homoj popolo. Ekzemple, imagu al vi, ke iamaniere serboj perdis sian lingvon kaj chiuj ekparolis pole, - chu ekzistus tiam serba popolo? Ne, vi dirus, ke Serbio estas loghigita de poloj, malgrau tio, ke ili lau loghloko, deveno kaj religio tute diferencighas de poloj de la Vistula regiono; kaj ili ne nur nomus sin poloj, sed konstante altirighus al Pollando, char lingvo ghuste estas tio, kio faras popolon. En Austrio estas diversaj popoloj, kiuj de tiu tempo, kiel historio ilin konas, vivis kaj vivas chiam unu apud alia, senkompare pli proksime unu al la alia, ol Voronejhanoj kun Vologdanoj; ili havas unu shtaton, unu religion ktp., kaj tamen ili faras tute fremdajn kaj malamikajn unu al la alia popolojn, ekskluzive nur tial, ke ili parolas diversajn lingvojn; dume Austriaj germanoj kaj Prusianoj diferencas inter si kaj per loghloko, kaj per shtato, kaj per religio, - kaj tamen dank'al ekskluziva unueco de ilia lingvo ni devas tiujn kaj aliajn kunigi sub la nomo de germana popolo, kaj ili mem altirighas unu al la alia. Char lingvo estas la plej sankta proprajho de homo; en ghi li pensas, ghojas kaj malghojas, kun ghi estas ligita lia memkonscio, kaj sekve ankau lia individua ekzisto. Se ne estus diferenco inter lingvoj, ne estus ankau diversaj popoloj; tiam ekzistus grupoj teritoriaj, politikaj, religiaj, sed ne naciaj. Kiomgrade ne eblas penseble apartigi unu de alia nociojn "lingvo" kaj "popolo", estas videble el tio, ke en iuj lingvoj ambau tiuj chi nocioj rekte esprimighas per unu sama vorto.

Ni, judoj, dissemitaj tra la tuta mondo, ne havantaj ne nur politikan memstarecon kaj ian difinitan loghatan teritorion, kaj chefe - ne havantaj la plej bezonatan bazon de popoleco - lingvon, ni faras ne nur nenian popolon, sed ech la plej malgrandan aludon al popolo, kaj ni faras nur grupon da homoj, havantaj unu komunan religion, au pli precize alskribitaj al unu religio, char multaj el ni ech ne konfesas tiun chi religion. Iuj, vere, parolas, ke ni havas propran lingvon, malnov-hebrean; sed vi ja scias, ke tio chi estas mensogo. Tiu chi lingvo apartenis iam al la popolo, vivinta en la fora antikveco, sed ni havas nenion komunan kun ghi; se ne estus nia religio, ni ne volus ech scii tiun chi lingvon; tiu chi lingvo por ni estas tiel same malfacila kaj fremda, kiel por chiu ne-judo. Vere, speciale por ni kaj vi, afablaj auskultantoj, ekzistas komuna lingvo, kiun parolis niaj patroj kaj avoj, kiun plimulto el ni parolis dum la infaneco kaj ofte parolas ankorau nun - tio chi estas jhargono. Se ni tiun chi lingvon kulturus kaj devigus niajn infanojn kaj nepojn paroli ghin, tio chi donus al ni iun rajton nomi nin aparta popolo. Tio chi estus efektiva popolo, sed ne fikcia; nek kun hebreoj de aliaj landoj, nek kun Palestino tiu chi popolo krom religio havus nenion komunan, kaj ghi devus altirighi sen falso nur al sia efektiva patrio, t.e. al la Okcidenta Rusio kaj Pollando, kaj al sia efektiva lingvo, t.e. al jhargono. Tia nacia memkonscio estus, se ne dezirinda, tamen almenau natura; sed char kulturadon de tia okcident-ruse-germana popolo, deklaranta Balte-Nigramaran zonon sia patrio, kaj jhargonon sia lingvo, chiu el la judaj partioj opinias nek dezirinda, nek almenau iom laucela au havanta iajn shancojn por estonteco, tial ni pri ghi tute ne parolos. Esprimo "juda popolo" (en senco de "panjudista"), al kiu ni tiel alkutimighis, sekve estas esprimo tute erara, kiu dank'al religio kaj ghiaj neshanghataj terminoj chiam ankorau estas transdonata de generacio al generacio, ech se depost nememoreblaj tempoj ghi jam farighis plena anakronismo, simile al multaj aliaj religiaj terminoj kaj kutimoj.

"Sed", diros vi, "ni havas komunan originon, komunan historion, komunan sorton kaj suferojn, komunajn kutimojn". Sed pli atente enrigardu en tiun chi historion, kaj vi ekvidos, ke ghi jam du jarmilojn ne reprezentas per si ech ombron de ia historio de popolo, kaj tute sendube faras ekskluzive nur historion de religia grupo. Al tiu chi historio tute apartenis kaj apartenas chiu homo, konfesanta la hebrean religion, ech se lia patro havis nenion komunan kun hebreeco kaj Palestino: ekde momento de akcepto de la hebrea religio li eniras en la hebrean historion; de alia flanko chiu, ne konfesanta hebrean religion, havas kun la hebrea historio absolute nenion komunan, ech se ankorau lia avo estis la plej sindona judo. Sekve, chu povas esti ia dubo pri tio, ke tiu historio, kiun ni lau antikva kutimo, havinta bazon iam en la malproksima antikveco, ni erare nomas historio de la hebrea popolo, ke tiu historio estas nenio alia, ol ekskluzive nur historio de la hebrea religio? Tio sama ja estas ankau kun nia sorto kaj kun niaj kutimoj, kiuj ne entenas en si ech guton de io popola, de io palestina, kaj kies komuneco devenas ekskluzive de komuneco de nia religio kaj suferoj, elvokitaj de tiu chi religio. La sola malfrima signo, kiu donas al niaj naciistoj ankorau iun rajton nomi nin popolo, estas la komuneco de nia origino. Sed unue, tiu chi komuneco de origino longe ne estas tiel senduba, kiel shajnas al multaj sub influo de religiaj tradicioj kaj formuloj. Rememoru pri multaj homoj, transirintaj el la hebrea popolo al aliaj popoloj (ekzemple, pri malapero de deko da triboj, t.e. 5/6 de la tuta popolo), pri amasoj konstante alprenintaj kaj alprenantaj aliajn religiojn; rememoru amason da fremdaj homoj, envershighintaj en la hebrean popolon (ekzemple, amasojn da novkonvertitaj hebreoj en la lasta epoko de Romo, kiam homoj akceptadis ne nur kristanismon, sed ankau hebreecon; la tuta hhazara popolo, akceptinta hebreecon kaj sendube komunighinta kun aliaj hebreoj; hebreaj konvertitoj en eksterlando kaj posteuloj de multaj "fijudintoj" kaj "sabatistoj" en Rusilo ks.). Ni ne detalos tion chi, sed allasos, ke fakte chiuj judoj devenas de Izraelo, kaj chiuj ne-judoj ne de Izraelo; kio do sekvas el tio? Chu vivan popolon faras polvokovritaj historiaj chartoj kaj genealogioj? Kiu el la ekzistantaj popoloj interesighas pri la demando, kiuj en malproksima pratempo estis liaj prauloj, chu ili estis izraelidoj, filishtoj, scitoj, gotoj, hunoj, ghermanoj ks.?! Tio chi estas afero de historiistoj, sed ne de popolo, kiu ne sentas sian originon kaj ne volas senti, se ghin ne kunligas iaj ligiloj fakte ankorau ekzistantaj, t.e. se komuneco de ankorau ekzistanta gepatra lingvo ne faras ghin popolo interne ligita, au komuneco de religio ne faras ghin religia grupo interne ligita. Forprenu tiujn chi faktajn ligilojn, kaj tiam morgau chiu ligo inter estintaj anoj de la antaua amasa unuo momente chesas kaj la anoj farighas unu al la alia por chiam kaj definitive tute fremdaj kaj ne volos koni unu la alian, ech se estas konate plejsendubmaniere, ke ili chiuj ankau kelkaj miloj da jaroj havis unu komunan patron. Ekzemple, kio kunligas inter si finnojn kaj hungarojn, kvankam sendube estas konate, ke ili estas ne nur de unu origino, sed ke ili faris unu popolon ech tre antau nelonge, kiam judoj jam delonge ne faris unu popolon? Char judoj ne havas komunan lingvon, ilin kunligas ekskluzive nur komuneco de religio. Kiam rusa popolo transiris el paganeco al la ortodoksa religio, ghi neniom chesis esti rusa popolo; se ghi hodiau alprenus luteranan religion, ghi restus la sama popolo, char komuneco de lingvo ligas ghiajn anojn en unueca popola tuto; sed se hodiau la tiel nomata juda popolo akceptus alian religion, tiam momente la juda popolo malaperus por chiam, senpostsigne. Chu ne estas vero? Chu vi povas dubi pri tio? Chu vi povas imagi judan popolon sen hebrea religio? Se ni konscias, ke kun neniigo de la hebrea religio tuj kaj definitive malaperus la juda popolo, tiam tio chi jam pruvas tute klare kaj sendube, ke juda popolo ne ekzistas kaj ke judoj faras nur grupon da homoj, ligitaj inter si ekskluzive nur per religio, malgrau tio, chu ili plenumas ordonojn de tiu chi religio au nur alkalkulas sin al plenumantoj de la religio.

Eble vi diros: "se judoj estas ligitaj inter si nur per religio, kial do judo, ech tute ne kredanta, sentas sin tiel malagrable inter ne-judoj kaj tiel agrable inter judoj, kvazau inter parencoj? Chu tio ne pruvas, ke judojn interligas ankorau io alia krom religio?" Ne, char tiun chi senton ni interpretas tute erare. Esplorrigardu atente tiun chi senton, kaj vi ekvidos, ke tiu sento, kiu ligas vin al alia judo, estas bazita ekskluzive nur sur komuneco de religio, ech se nek vi, nek via kunparolanto konfesas tiun chi religion; tiu chi komuneco de religio garantias al vi, ke via kunparolanto ne nomos vin fijudo, ne rigardos vin kun malestimo, kiel iun parion, ne vidos en vi malamikon, kiun Talmudo, eble, edukis Dio scias per kiaj abomenajhoj, ke li pasigis siajn infanajn jarojn en tiuj samaj kultsentoj, festoj, kiel ankau vi, kaj ja sameco de infanaj impresoj interproksimigas homojn ech tiam, kiam la kredo, elvokinta tiujn chi impresojn, jam delonge malaperis. Chiuj tiuj chi sentoj, kiuj ligas judon al judo, do estas bazitaj ekskluzive nur sur religio kaj manifestacioj, ligitaj kun ghi. Se al ia grupo da judoj vin ligas ankorau iaj aliaj sentoj, tio estas sentoj pure lokaj, havantaj ion komunan nek kun panjudismo, nek kun Palestino. Tiel, ekzemple, litova judo sentas sin bone en societo de litova judo, char krom supre montrita ligo religia ilin ambau ligas ankorau komuneco de spirito, elportita el litovaj urbetoj, komuneco de edukado kaj rememoroj, komuneco de jhargono, kiu nevole estas kara por ili kiel lingvo de juneco, komuneco de batoj kaj de rajtaj limigoj, sub kiuj ili vivas dank'al sia religio. Por ke che vi ne restu duboj rilate al la vera karaktero de reciproka korinklino de judo al judo, kiun vi malghuste nomas panjudista juda nacia memkonscio, imagu, ke al vi oni proponis elekton - chu vivi en urbo, loghata de karaimoj*, au vivi en urbo, loghata de originaj rusoj, alprenintaj la talmudan hebreecon (se tia fakto lauleghe estus ebla); metu manon sur la koron kaj diru, kie vi sentus vin pli komforte? Sendube, vi elektos la urbon, loghatan de rusoj, kiuj alprenis talmudismon; char en ghi vi sentos vin tute kiel inter viaj, tie ili estos tute egalaj al vi, kiuj neniam vin riprochos ne pro via "fijudeco", nek pro senrajteco; dum inter karaimoj vi sentus vin kiel inter fremdaj homoj, kiuj rilatos al vi kun malamo kaj malestimo. Kaj dum la unuaj ja sendube nenion komunan havas kun judoj krom religio, la duaj estas sendube pursangaj judoj, devenantaj de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo! Do vi vidas, ke tiu sento de reciproka inklino de judoj unu al alia estas ne ia nacia memkonscio, sed simple sekvo de komuneco de religio au de religia etikedo kaj kun tio chi kunligita komuneco de stato.

Kio do ni estas? Estante disigitaj grupoj, ligitaj inter si nur per komuneco de religio, en nacia rilato jam delonge ni ne faras unuecan judan popolon. Kristalighi lau naturaj niaj lingvoj kaj lau loghlokoj en novaj apartaj popoloj ni havas neniajn shancojn, kaj envershighi en chirkauantajn popolojn, pro nacie-ekskluziva spirito de nia religio, ni ne havas eblecon. Do, en nacia rilato ni estas kondamnitaj al eterna pendado inter chielo kaj tero, kaj en tio chi konsistas la tuta tragedieco de nia stato.

Do, kaj malvarma racio, kaj klarigita sento alkondukas nin al neevitebla konkludo, ke de komune-juda popolo jam delonge ne restis ech ombro, ke esprimoj "juda popolo", "juda patriotismo" estas bazitaj nur sur miskompreno, sur konfuzajho de nocioj, elvokita de tradicioj de nia religio; ke panjudista nacieco, kaj sekve cionismo, elvokita de ghi, kiel natura idealo che ni ne ekzistas kaj ne devas ekzisti. Sed eble cionismo estas bona el utilisma vidpunkto, t.e. ghi povas esti bona kiel maniero por chesigi suferojn de niaj fratoj? Se ni ne faras popolon, eble estus utile, ke ni arte kreu el ni popolon? Eble estas utile por materiala kaj morala savo de milionoj da homoj, suferantaj pro hebrea religio, unuigi ilin per unu lingvo, kiun parolis iam hebreoj, kunigi ilin sur tiu tero, kiu iam estis loghata de hebreoj, doni al ili politikan memstarecon ktp.?

Kiel ajn alloga estas simila revo, natura pripenso devigas nin respondi al la supre farita demando: "Ne, tute ne! tio chi estas utopio, kiu ne povas efektivighi, kaj se ghi iam ech povus efektivighi, ghi finfine al nenio kondukus". Unue, vi, cionistoj, por unu minuto deprenu vualon de sur entuziasmaj okuloj viaj kaj ekrigardu, kiel shanceleblaj, infanece-fantaziaj estas tiuj faktoj, sur kiuj vi konstruas viajn esperojn. Vi parolas: "Ni loghatigos Palestinon kaj poste ni levighos kontrau Turkio, au ni kolektos monon kaj elachetos Palestinon de Turkio, fondos shtaton, havos konsulojn ktp." Sed se ech allasi, ke vi havas grandegajn fortojn, ke estas centmiloj da judoj, pretaj ekmovighi de siaj lokoj kaj iri al Palestino, chu efektive vi pensas, ke Turkio, al kiu la cionismo ja estas konata, humile allasos tian grandegan koloniigon, kiu povus esti por ghi danghera? Chu vi pensas, ke shtatoj estas tiel facile acheteblaj, precipe tia grava lando kiel Palestino, kiu ja ne povas esti komparata kun nenion signifanta Alasko? Sub la influo de tia belega dekoracio kiel kongresoj, popola standardo, popola banko, troigitaj informoj pri amasoj de subskribataj akcioj, aprobaj vortoj de tiuj au aliuj privataj personoj, vi estas entuziasmigitaj; sed senbaza entuziasmo rapide pasas, lasante post si ankorau pli grandan premon de spirito. Oni ne povas acheti shtatojn ech kontrau miliardoj, ne parolante jam pri tiuj mizeraj sumoj, pri kiuj vi povas iam disponi. Se ech allasi, ke tiu chi utopio efektivighis, kiel vi kunigos en unu organa popolo fremdajn unu al la alia judajn elementojn, ne havantajn komunan lingvon kaj havantajn nenion komunan krom religio, sed ech tiu estas komuna nur lauaspekte kaj launome, sed senkompromise diferenca che diversaj partioj lau sia esenco? Vane vi mencias ekzemplojn de aliaj popoloj, kiuj lau via opinio revivighis, ekzemple, grekoj, bulgaroj ks.; tie chi ne povas esri ech la plej malgranda komparo, char tiuj popoloj neniam estis mortintaj, ili vivis sur sia tero, havis sian lingvon, kaj ili devis nur dejheti de si altruditan al ili jugon, sed ne krei tute arte novan popolon. Unuvorte, vin atendas utopioj post utopioj: shtaton vi achetos, popolon vi kreos, kaj lingvon vi revivigos el mortintoj. Sed fine ni allasu, le chiuj tiuj chi fantazioj, unu pli neplenumebla ol alia, per ia miraklo efektivighis, - kio do estos tiam? En la plej bona okazo en Palestinon dum jaroj enmigros unu miliono de la tuta juda popolo, kaj nau milionoj, t.e. preskau la tuta juda popolo vole-nevole restos sur siaj lokoj, kaj kio do okazos al ili? Kiel ne naskighintaj en Palestino, ili ne povos havi ech siajn konsulojn; sed ni fantaziu plu kaj allasu, ke per ia artifiko la tuta eksterpalestina juda popolo alprenis Palestinan shtatanecon kaj staras sub protekto de konsuloj, - kion do ili gajnos? Ke neniu kuraghos buchi ilin sen jugha decido? sed por ricevi tiun chi rajton ili ne bezonas konsulojn, char tiun chi rajton ili almenau oficiale havas chiuloke jam nun, kaj iajn novajn rajtojn la konsuloj por ili ne ellaboros; kontrau malamo kaj malestimo de chirkauantoj defendos ilin neniaj konsuloj. En okuloj de la mondo la "fijudoj" restos "fijudoj", kaj chio restos kiel antaue. Gajnos, sekve, nur tre malgranda parto de juda popolo, kiu havos eblon enmigri Palestinon; la tuta cetera granda plimulto, kiu ne havos eblon migri tien, ne nur nenion gajnos, sed ilia stato konsiderinde malbonighos, char tiam niaj persekutantoj ricevos ian moralan bazon sub piedoj kaj sur chiu pasho krios al ni: "balau vin for en vian Palestinon!" Sed finfine, chu gajnos ion ech tiu menciita malgranda plenmano da judoj en Palestino? Ne! char realaj bildoj de estonta memstara Palestino ege diferencos de poeziaj bildoj de la estinta Palestino. De iure Palestino Palestino apartenas nun al Turkio; ni allasu, ke okazis vico da mirakloj kaj Palestino transiris en la manojn de judoj, tiam ja al ili ghi apartenos nur de iure; de facto Palestino jam delonge apartenas kaj chiam apartenos al la potenca kristana mondo, kiu sur chiu pasho havas tie siajn p lej sanktajn sanktejojn, pri kies forigo au malfortigo ne kuraghos revi ech plej senespera fantaziisto kaj utopiisto. Kia mizera estus tie la stato de judoj en la rolo de shajnaj mastroj de la lando! En la tiel nomata sia domo ili estus en multe pli malbona stato ol en fremdlando, char sur chiu pasho ili estus ligitaj, chio estus al ili malpermesata. En sia domo judoj ne volos esti humilaj sklavoj, kaj interpushoj kun kristanoj estos eterne; sed kiel ajn humilaj estus la judoj, ili ne kontentigos siajn praajn malamikojn, eterne estos krioj pri tiel nomata juda aroganteco; chio tio chi amare efikos al judoj de la tuta terglobo; judoj en Palestino estos eterne kiel sur vulkano; ili estos tie en situacio de tiuj judoj, kiuj iam en Ukrainio luis preghejojn kaj poste estis malhomece buchitaj; en Palestino ne chesos premoj kaj ribeloj, ghis chio tio chi finighos per nova elpelo de la judoj.

Ni resumu chion supre diritan, kaj ni komprenos, ke esenco de cionismo konsistas en sekvanta: en la nomo de ideoj, havantaj nenian logikan bazon, ni aspiras al celo, kiu havas neniajn shancojn esti atingita; ni celas tien lau vojoj, konstruitaj en aero kaj pavimitaj nur per teorioj kaj fantazioj; sed ech se allasi, ke por ni okazos vico da mirakloj kaj tiuj chi fantaziaj vojoj alkondukis nin al nia utopia celo, tiam, tiam... ni ekvidos... ke post tuta vico da mirakoj ni... finfine nenion atingis, ke chio restis kiel antaue, ke chio ech farighis pli malbona!

Ni scias, cionistoj, ke niaj vortoj estos por vi malagrablaj kaj vi, eble, shtopos viajn orelojn, char estas malfacile rezigni revon, al kiu oni volas kredi; sed memoru, ke de ni atendas savon 10 milionoj da suferantaj fratoj niaj kaj ke al ni ne estas permesite okupighi per poezio kaj revi, sed ke ni devas pensi.

Kion do ni faru? Ne estas eble resti en la nuna stato, char ghi estas netolerebla kaj ni nepre devas serchi eliron el ghi, se jam ne por ni mem, do por niaj infanoj kaj posteuloj kaj por milionoj da malkleraj senfortaj fratoj niaj, kiuj de ni, intelektularo, atendas kaj rajtas atendi savon. Indiferenta nenionfarado de nia flanko estus krimo. Sed tiuj vojoj, kiujn ghis nun oni montradis al ni, - nome nacionalismo de Mosea religio kaj cionismo - faras, kiel ni supre pruvis, per nenio bazitan kaj al nenio kondukantan ludon de vortoj kaj vanan fantazion. Oni demandas, kion do ni faru kaj kie ni serchu savon?

Por respondi al tiu chi demando, ni klarigu al ni antau chio jenajn konkludojn, kiuj sekvas el tio, pri kio ni supre parolis, kaj nome: malgrau chiaspecaj sofismoj, memtrompo kaj konfuzajho de nocioj, kiel de nia flanko, tiel ankau de flanko de niaj persekutantoj, en esenco ni suferas nur kaj ekskluzive pro nia religio kaj videblaj praktikoj kun ghi ligitaj, t.e. ne pro ghia spirito (kiu ja en chiuj religioj estas la sama), sed nur pro ghia ekstera formo; kun neniigo de tiu chi ekstera religia formo la juda problemo subite malaperus kvazau per movo de sorchbastono; en tio chi povas esti nenia dubo; ghis kiam la hebrea religio (t.e. ghia ekstera distinga formo) ekzistos, suferoj de judoj neniam, neniam chesos, nek pro liberalismo de popoloj, nek pro cionismo, nek pro iaj sofismoj; char vershajne sub dekomenca influo de religia momento de krucumo de Kristo, kaj poste jam simple per forto de tradicio kaj kutimoj kaj senfina cheno de interagantaj aferoj, cirkonstancoj kunmetighis bedaurinde tiamaniere, ke malamo kaj malestimo al la juda popolo eniris en karnon kaj sangon de chiuj popoloj, farighis tute senkonsciaj kaj jam neniam estos ekstermitaj; kaj kiom ajn judoj sin strechus el hauto por meriti estimon kaj amon de popoloj, la vorto "fijudo" chiam en okuloj de la mondo restos emblemo de friponajho kaj chiuj malvirtoj, kiel vorto "jezuito" jam neniam chesos esti sinonimo de malico, ech se jezuitoj penadus esti modelo de honesteco; kaj post 100 kaj post 1000 jaroj al la juda popolo chiam rilatos kun sama forto la auguraj vortoj de Hejne: "Das Judentum ist keine Religion, es ist ein Ungluck" (judismo ne estas religio, ghi estas malfelicho). Tial ni ne fariseu kaj ne trompadu nin kaj niajn fratojn, kaj ni diru al ni klare nerezisteblajn, nekontraudireblajn kaj nenuligeblajn konkludojn de la vero: por savo de milionoj da fratoj niaj kaj senfina vico da posteuloj niaj kontrau eternaj suferoj, ekzistas nur unu sola rimedo: chesigo de ekzistado de la hebrea religio, t.e. ne de ghia spirito, sed nur de ghia ekstera formo. Chu ni povas atingi tion? Tiun chi demandon ni analizos malsupre, kaj tie chi ni antaue ekzamenu, chu ni devas celi al tio chi.

Char ni, inteligentaj judoj, chiuj konscias, ke la ekstera hebrea religio enhavas absolute nenion aparte idealan, ke ghi ne staras pli alte ol la aliaj nunaj religioj, kaj en iuj rilatoj ech malpli alte, almenau pro ghia kadukeco; char ghi neniom esprimas niajn konvinkojn, ni ghin tute ne plenumas, ni vidas en ghi nur malplenan sonon kaj ofte ni ech simple hontas pri ghi, - tial oni demandas sin, en kies nomo ni suferas kaj kondamnas niajn infanojn al suferoj? En la nomo de fantomo, malplena fantomo, al kiu ni mem donas nenian signifon! Se homo mem volonte, sen iu celo kaj ideo, dronigas sin en marcho, tio chi estas malsaghe; sed se li pro unu blinda tradicio, perdinta por li chian sencon, lasas tie droni siajn blindajn fratojn, siajn senhelpajn infanojn, kaj ne faras ech plej malgrandan provon elkonduki ilin de tie, tio chi jam estas ne stulte, sed rekte malhoneste. La hebrea religio, kiu lau sia baza ideo prezentas plej grandan kaj plej genian verkon de homa menso kaj koro, - dank'al shanghighintaj cirkonstancoj, al kiuj ni ne adaptighis, aliformighis bedaurinde en similan malfelichan marchon, en kiu ni chiuj dronas, jam mem ne sciante, en kies nomo; tial peni de tie elkonduki nin, niajn fratojn kaj infanojn ni ne nur povas, sed ni devas, ni estas devigitaj tion chi fari. Flanke de niaj prauloj persista defendo de la malnovaj hebreaj formoj estis laudinda kaj nobla, char ili estis konvinkitaj, ke en tio chi enestas sankta vero kaj savo; niaflanke tio chi estus malhonesta malkuragho, nepardonebla indiferenteco, kiun neniaj sofistaj frazoj povas pravigi; char ni bone scias, ke en konservo de la ekstera judeco estas nenia altspirita ideo kaj ke en ghi enestas nur eternaj suferoj de milionoj da niaj fratoj. Simile al tio, kiel ni, foje konvinkighinte ke la malklereco estas pereiga, estis devigitaj eltiri el ghi nian popolon, malgrau tio ke estis necese rompi tradiciojn, shajnintajn al la popolo sanktaj, same ankau nun, konvinkighinte, ke ekstera judeco entenas en si nenion sanktan, sed nur pereon kaj suferojn, kiuj neniam finighos, ni devas elkonduki el ghi niajn fratojn, sed ne sidi interplektinte brakojn au nutri nian popolon per senbazaj fantazioj kaj pravigi nian konduton per amo al la tradicioj. Ni devas memori, ke malkleraj kaj senhelpaj niaj infanoj havas en ni siajn solajn protektantojn kaj ke pri ilia sorto ni portas pezan respondecon antau nia konscienco.

Kiel do elkonduki nin kaj niajn fratojn kaj kiel fari tion chi? Chu simple ni devas rezigni la hebrean lingvon kaj, ne anstatauigante ghin per io, deklari, ke ni apartenas al neniu religio ("confessionlos")? Ne. Char: 1) tion chi povus fari tre malmultaj apartaj personoj, kaj amaso neniam konsentus kaj ne povus konsenti resti tute sen religio; sekve, tio chi estus ne solvo de la juda problemo, sed simple nur egoista forkuro de apartaj personoj, lasante tutan amason de siaj fratoj al volo de la sorto; 2) sed ech tiuj apartaj personoj, kiuj tion chi farus, mem nenion gajnus, jam ne parolante pri tiu anima malvarmo kaj krudigho, en kiun ili neeviteble falus pro foresto de chia anima strukturo, kaj ili chiam estos malkonfidataj kaj malestimataj de chirkauantoj, char tiajn homojn la chirkauantoj nevole chiam rigardos kiel homojn, por kiuj ekzistas nenio sankta, kaj kiel ajn alte starus la homaro, homojn sen kredo oni chiam identigos kun homoj sen konscienco, sen principoj, sen idealoj.

Chu ni devas alpreni kristanismon? Ne, char tio chi estus malhoneste pro du kauzoj: 1) kiel alte ni starigus personecon de Jesuo kiel homon, sed, deklarante kun akcepto de kristanismo, ke ni konsideras Jesuon Dio kaj Marion Dipatrino, ni, ne kredante je tio, farus abomenan mensogon, pri kiu ne decidighos ech unu honesta homo el ni; 2) paganoj povis alprenadi kristanismon amase, char kristanismo evidente staris pli alte ol paganismo; sed judoj neniam povas alpreni kristanismon amase, char deklaro pri dieco de Kristo por ili estus kunligita kun negoco kun konscienco, pri kio povas decidighi nur apartaj unuoj, sed neniam tuta miliona amaso; sekve, se ni, apartaj unuoj, alprenus kristanismon, ni estus ree nur perfiduloj, kiuj savis sin mem, sed siajn fratojn lasis al volo de la sorto, donante al ili nenian eblecon sekvi ilian ekzemplon.

Se ni venis al konkludo, ke ni unuflanke devas celi al neniigo de la ekstera formo de judeco, ke aliflanke senekleziecon au kristanismon ni ne povas alpreni, kio do restas al ni por fari? Respondo estas klara, char post chio de ni pruvita, respondo povas esti nur unu, kaj nome: ni devas alpreni religion novan, kiu devas prezenti jenajn faktojn: 1) ghi devas liberigi nin kaj nian idaron de eterna neforvishebla stampo kaj de eternaj suferoj, ligitaj kun la malfelicha juda shelo, kiu kompense de tiuj chi suferoj ne donas al nia konscienco ech malgrandan kontentigon; 2) ghi devas esti alirebla al chiu, por ke ni, alighante al ghi, sciu, ke ni ne faras perfidon, sed iras lau tiu vojo, lau kiu povas sekvi kaj pli au malpli frue sekvos post ni chiuj niaj fratoj; estas vero, ke malkleraj fanatikuloj pro sia malklereco dum longa tempo neados tiun chi vojon, kiel ili neadis klerecon kaj civilizacion, sed ni devas havi konscion, ke ilin detenas de ni nur malklereco, sed ne iaj pli pezaj kauzoj, ke ili do pli au malpli frue cedos, kiel mallumo cedas al lumo; 3) tiu chi religio devas esti absolute pura kaj havi en si nenion a priori elpensitan, por ke ghi ne prezentu per si etan sekton lau gustoj de tiu au aliu manpleno da homoj, sed religion unuecan, unuigantan, ne kontraudireblan kaj taugan por chiuj, kiuj serchas la veron.

Tie chi unua penso, kiu vershajne instinkte venos en la kapon de niaj auskultantoj, estos sekvanta: "la juda popolo enhavas ian neordinaran forton, kontrau kiu chiuj provoj montrighos vanaj; la juda popolo dum jarmiloj ne malaperis ghis nun kaj, sekve, en estonteco ne malaperos, malgrau chiuj penoj kaj teorioj; juda amaso neniam rezignos judecon". Sed tiu chi opinio, malgrau sia shajna historia forto, estas tute erara; tuta shajna edifo de la juda senmorteco momente malaperos, se ni logike klarigos al ni logike klarigos al ni la kauzojn de tiu chi stranga senmorteco. Chu la juda popolo efektive distingighas per ia neordinara vivkapablo lau tio, kio povas montrighi je la unua vido? Ne, kontraue, historio montras al ni, ke eble neniu popolo forlasis sian lingvon kaj sian teron, t.e. tutan sian nacian "mi", tiel rapide, kiel judoj, kaj ke de judoj jam delonge ne restus ech postsigno, se ne estus ilia religio. Do, nur la hebrea religio montrighis rezistema. Sed chu efektive ghi havas en si ion eternan? Jam a priori oni povas diri, ke religio, kiel apartenanta al la sfero de konvinkoj, ne havas individuan vivon, kaj povas teni sin nur tiel longe, ghis ne aperos nova konvinko, pli bona kaj pli vera. Kun apero de tiu chi lasta konvinko la unua estas kondamnita al neevitebla morto, ech se pli frue ghi tenis sin dum jarmiloj kaj ech se shajnis, ke amaso disshiros chiun, kiu kuraghos tushi ech unu hareton en la antaua konvinko. Tiel diras al ni logiko kaj tiel diras al ni multnombraj faktoj el la sfero de homa penso kaj homaj religioj. Chiu popolo, chiu senescepte, persiste tenis sin je malnova religio, bruligante vivaj unuajn predikantojn de nova religio, kaj, jughante lau tiu persisteco, shajnis, ke ech dum milionoj da jaroj ghi ne shanghos sian antauan kredon, - kaj tamen ne pasis ech iaj 50 jaroj de post apero de la unuaj predikantoj - kaj la popolo tutamase transiris al la nova religio! Kial do nur judoj tiel persiste tenas sin je sia religio, malgrau tio ke en chiuj aliaj rilatoj ili estis malpli rezistemaj ol aliaj popoloj, kaj ke oni ilin chiam premis multe pli kruele, ol chiujn aliajn popolojn, - se jam allasi penson, ke popoloj shanghadis siajn religiojn sub premo kaj ordono de siaj regantoj au venkintoj? Chu judoj estas kreitaj el alia argilo, ol chiuj popoloj, kiel parolas niaj malamikoj? Ne, kauzo de tiu chi firmeco estas tre natura: dum apartaj individuoj povas shanghi sian religion kontrau siaj konvinkoj pro materialaj avantaghoj, amasoj neniam povas fari tion chi, char amasa malhonoro, amasa negoco kun konscienco estas neebla; tial tutaj popoloj povas shanghi religion nur tiam, kiam nova religio staras pli alte ol malnova. Paganaj popoloj facile akceptadis kristanismon, sed neniaj fortoj en la mondo povus devigi ian kristanan popolon akcepti paganismon. Kiam paganaj popoloj renkontis kristanismon, ili trovis en ghi ion pli altan kaj devis cedi; sed hebreoj en rilato al kristanismo estis en stranga kaj ekskluziva stato: en komenco hebreoj akceptadis kristanismon tre volonte, kaj unuaj kristanoj, kiel estas konate, estis varbitaj preskau ekskluzive el hebreoj; sed poste, malgrau tuta altspiriteco de la pura kristana instruo, hebreoj renkontighis tie kun dogmo pri personecigo de Kristo, kiun ili, kiel edukitaj en pura monoteismo, neniamaniere povis akcepti; propagandi sian religion ili ankau ne povis pro absolute-nacia ties karaktero. Tiamaniere ili trovighis en originala senelira situacio, senekzempla en la tuta historio de la homaro: dissemitaj inter popoloj, ili povas nek solvighi en ili, nek solvi ilin en si. Kaj, char religio, kiel chiu formala statuto, ghenerale ne povas iom post iom forvishighi sen konscia decido, kiel forvishighas lingvo, moroj ks., kaj char amasa decido flanke de judoj konfesi Kriston estas neebla pro tio, ke amasa negoco kun konscienco neniam estas pensebla, ghuste tial izoleco de judoj restas eterna, faranta eraran impreson de io neordinare firma kaj viva. Persekutu judojn, kiom al vi plachas, kaj la juda popolo tamen ne malaperos; transformu chiujn judojn en ateistojn, kaj hebrea religio tamen ne malaperos kaj chiuj tiuj chi ateistoj dauros nomi sin kredantoj de hebrea religio, kaj al kristanismo ili ne transiros. Sed en tio chi estas neniom da merito kaj da kulpo de judoj, de la hebrea religio. Judoj ne estas kreitaj el alia karno kaj sango, ol aliaj popoloj. Shajna firmeco kaj viveco de judoj devenas nur de tiuj nevenkeblaj muroj, per kiuj la chirkauantaj religioj pro siaj dogmoj neakcepteblaj por judoj, kaj la hebrea religio pro sia anakronisme-nacia karaktero chirkauis la judan popolon. Ni petas vin atenti tiun chi fakton kaj bonege enpensighi pri ghi, char sole tiu chi fakto kaj nur tiu chi fakto klarigas la tutan nenormalecon de ilia situacio. En tiu chi natura cirkonstanco enestas la tuta sekreto de tuta supernatura vivkapablo de judoj kaj de ilia senfina pendado inter chielo kaj tero. Firmeco kaj viveco de juda popolo enestas ne en ghi mem, sed nur en tiuj muroj, per kiuj ghi estas chirkauita; chiu popolo, falinta en similan ekskluzivan situacion, kontrau sia propra volo kaj karaktero, estus tia sama neniam mortanta "eterna fijudo". Plej malforta shafido, malgrau chiuj turmentoj, nevole tenos sin pli persiste, ol plej kuragha leono, se vi chirkauos ghin per muroj, kiujn ghi ne povas transsalti. En la situacio de tia shafido trovas sin ankau la juda popolo, neniom havante ian supernaturan firmecon, kiun multaj al ghi erare atribuas, akceptante sekvojn anstatau kauzo. Bonege pripensu tion chi, char en tio chi enestas la tuta esenco de la juda problemo. Trabatu la muron kaj tiel donu al la judoj eblecon sen neimagebla amasa mensogo kaj humiligo eliri sur neutralan grundon, - kaj la tuta legenda persisto kaj firmeco de judoj malaperos kiel songho. Tiuj amasoj, kiuj nun staras kiel granita roko sur tradicioj de tempoj delonge pasintaj, transshutighos sur novan grundon multe pli facile kaj pli rapide, ol oni povus supozi. Tiu sama densa fanatika amaso, kiu nun shajnas al ni absolute nealirebla por nova instruo, post 50 au 100 jaroj estos vershajne tia sama amasa fanatika gardanto de la nova instruo, se, kompreneble, la lasta estos donita al ghi en konkreta formo, alirebla al ghiaj sentoj, sed ne en formo de malvarma abstrakta filozofio. Ekzemplojn ni vidas en historio de popoloj sur chiu pasho, kaj la judoj - ni ripetas - ne estas kreitaj el alia materialo, ol aliaj popoloj, sed nur trovighis ghis nun en ekskluzivaj kondichoj. Ghuste tian neutralan savan grundon por la juda popolo ni volas krei sub formo de Hilelismo, kiu, komencighinte de malgranda komunumo, rapide kreskos kaj fortighos kaj iom post iom englutos en sin la tutan judan popolon, transformante ghin el malestimata grupo da homoj, chie fremda kaj altrudighanta - en estimatan grupon da homoj, chie alkreskintan al la natura propra grundo kaj gasteme akceptantan en sin siajn antauajn persekutantojn. Unue ni priparolu per mallongaj vortoj la esencon de Hilelismo, kaj poste ni klarigos, kiamaniere tia shajne modesta afero, kiel fondo de la unua komunumo de hilelistoj, markos komencon al iom-post-ioma, sed senhalta kaj ghusta, reala kaj nobla solvo de la juda problemo. Sed antau chio ni devas anstausciigi la auskultantojn, ke ni proponas al ili ne ian fantazie dorlotitan revon, sed ion plene realan, kies lauleghan efektivigeblon ni plensufiche pripensis.


Hilelismo.

 

Hilelistoj faras komunumon pure religian. Enhavante en si absolute nenion nacian, Hilelismo donas al chiu sia adepto plenan eblecon aparteni au alkalkuli sin al ia ajn al li plachanta nacio. Hilelismo ne faras per si mem ian ajn sekton au reformitan judismon, char ghia fundamento estas ne ia ajn jam ekzistanta religio, shanghita en spirito kaj lau arbitro de tiu au alia plenmano da homoj, sed nur tiu natura racio kaj tiu natura religia sento, kiuj estas komunaj al chiuj homoj. Hilelismo enhavas nenion elpensitan au adaptitan al bezonoj de tiu au alia popolo au partio.

La religio de hilelistoj estas ne nova. Lau sia ideo ghi ekzistas de nememoreblaj tempoj en la koroj de chiuj homoj, kaj ghia chefa principo estis formulita jam antau 2000 jaroj de rabeno Hillel, kies nomon portas nia religio. Nia religio estas nur praktika kaj konkreta efektivigo de tiu religio, kiu teorie siatempe estis fiksita de granda Hillel.

La tuta esenco de religio de hilelistoj enestas en sekvantaj tri punktoj:

1. Ni sentas kaj agnoskas ekziston de la plej alta Forto, reganta la mondon, kaj tiun chi Forton ni nomas Dio.

2. Siajn leghojn Dio enmetis en la koron de chiu homo en formo de konscienco; tial obeu chiam la vochon de via konscienco, char tio chi estas neniam eksilentanta vocho de Dio.

3. Esenco de chiuj leghoj, donitaj al ni de Dio, esprimas sin per la formulo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi volus, ke aliaj agu kun vi, kaj faru nek videble, nek kashite tiajn agojn, pri kiuj via interna vocho diras al vi, ke ili ne plachas al Dio. Chiuj ceteraj religiaj instruoj, kiujn vi iam ajn ekaudos de viaj instruistoj kaj gvidantoj kaj kiuj ne enestas en la chefaj tri religiaj punktoj, faras nur homajn komentariojn, kiuj en religia rilato estas devigaj al vi nur en tiu okazo, se vocho de via koro diras al vi, ke tiuj komentarioj estas veraj.

 

Por esti hilelisto, sufichas konfesi la menciitajn tri punktojn, ampleksantajn la tutan hilelistan kredon. Sed, char pro malforteco de la homa naturo abstrakta instruo estas facile forgesata, se ghi ne estas montrita per certaj eksteraj palpeblaj formoj, tial hilelistoj trovis necesa doni al sia religio ankau certan eksterajhon, kiu ligus inter si la hilelistojn kaj konstante memorigus al ili pri esenco de ilia religio. Sed la tria religia punkto devas konstante memorigi al la hilelistoj, ke tiu chi ekstera flanko de la religio prezentas decidojn pure homajn, kies plenumo estas deviga nur por tiuj, kiuj volas aparteni ne nur lau spirito, sed ankau lau eksterajho al la komunumo de la hilelistoj. Char necesa kondicho por eksteraj religiaj formoj estas ilia egaleco por chiuj, kiuj konfesas tiun religion, tial la eklezio de hilelistoj fondas komunan Sinodon, kiu fiksos kaj reguligos eksterajn religiajn formojn, devigajn por chiuj komunumoj de la hilelistoj. Tial por chiuj, kiuj volas aparteni al la hilelista eklezio, al la tri spiritaj punktoj de la hilelista kredo aldonighas ankorau sekvanta punkto de la hilelista eklezio:

    4. Chiu, volanta aparteni al la eklezio de la hilelistoj, devas plenumi religiajn decidojn de la unueca kaj komuna hilelista Sinodo; sed la decidoj de Sinodo estas devigaj nur por temploj kaj komunumoj, kaj por privataj personoj nur en iliaj rilatoj kun la eklezio; sed chiuj decidoj de Sinodo, koncernantaj privatan vivon de la hilelistoj, estas proponataj al la hilelistoj nur kiel rekomendataj, sed ne devigaj. Sinodo chiam devas memori, ke ghi devas reguligi nur religiajn morojn kaj ceremoniojn, sed ne leghojn.

 

La bildo de Hilelismo tamen estos ne plena, se ni ne mencios ankorau unu punkton, kiu faras neforigeblan komponenton de tiu Hilelismo, pri kiu ni revas. Tio chi estas starigo de komuna neutrala diserva lingvo por chiuj hilelistaj temploj, en kiu ajn lando ili estus. Tio chi devas kunigi en unu komunan potencan fratan familion chiujn hilelistojn, dissemitajn tra la tuta mondo, kiuj sen unueca diserva lingvo farus nur disigitajn senfortajn rondetojn, ne komprenantajn unu la alian, fremdajn kaj ech malamikajn unu al la alia, kaj kondamnitajn al rapida pereo. Tio chi devas absolute kaj por chiam apartigi la religian demandon for de naciaj demandoj kaj fine elradikigi tiun bedaurindan fenomenon, kiun ni rimarkas en chiuj ekzistantaj religioj,  kiu jam alportis tiel multajn malfelichojn al la homaro kaj tiel kripligis la esencon de religio, - kaj nome: ke chiu religio, dank'al diserva lingvo kunligis sin kun iu unu au kelkaj nacioj, farighis neforshirebla nacia apartenajho de difinitaj popoloj, servas malnoble al egoistaj interesoj de tiuj chi popoloj kaj anstatau amo kaj vero semas kaj subtenas nur izolitecon kaj malamon. Hilelismo farighos nur tiam estonta potenca kaj sava religio, se ghi - unu fojon por chiam, en la komenco de estigho kaj en sia esenco mem - apartigos sin de chiuj naciaj demandoj kaj portos karakteron puran, neutrale-homan, por ke en chiu hilelista templo chiu hilelisto de iu ajn lando kaj nacio sentu sin vere kiel en propra templo. Sed, char por la demando pri unueca neutrala diserva lingvo la plimulto de niaj auskultantoj tute ne estas preparita kaj estas preta konsideri ghin kiel ian neefektivigeblan au ech malutilan hhimeron, tial Prepara Komitato starigas tiun chi punkton de Hilelismo dume nur kiel proponon; akcepto au malakcepto de tiu chi punkto estos disponigita al solvo de la unua komuna kongreso de hilelistoj, dum kiu la demando estos submetita al detala kaj fundamenta analizo, priparolo kaj vochdonado.


 

Kiam ricevitaj de la Prepara komitato el chie sciigoj montros, ke la ideo de Hilelismo trovas sufichan kunsenton inter la juda popolo, tiam ni komencos klopodi pri ricevo de registara sankcio por Hilelismo. Nur kiam tiu chi sankcio estos ricevita, la Prepara Komitato dissendos al chiuj personoj, kiuj alsendis sian aproban subskribon, inviton al komuna kongreso de unuaj hilelistoj, kiu okupos sin pri fondo de la unua Sinodo, ellaboros tutan eksteran formon de la hilelista religio, fiksos semajnajn kaj jarajn festojn, la esencon kaj ritojn de diservoj kaj de diversaj religiaj solenoj kaj ceremonioj, kiuj tamen en chiuj tempoj devas havi karakteron ne de iaj religiaj leghoj, sed nur de religiaj kutimoj, havantaj celon spirite unuigi la hilelistojn kaj doni al ili varman poezian religian atmosferon, en kiu ili povus en chiu tempo ripozi de malvarma prozo de la vivo kaj konstante kolektive ellaboradi kaj fortigi en si sentojn de vera religio, bazita sur pura idealismo kaj moraleco.


 

Tiamaniere vi vidas, afablaj auskultantoj, ke Hilelismo ne estas ia sekto, ke ghi prezentas per si puran teozofian religion, kiu jam delonge estas konfesata en animo de chiuj inteligentaj reprezentantoj de chiuj popoloj kaj eklezioj kaj al kiu la Hilelismo donas nur varman konkretan formon, por ke tiu chi religio povu esti vivkapabla kaj konstante rememoriganta pri si. Al tiu chi religio kun pura konscienco povas alighi chiu morala homo, en kiu ajn religio li estus edukita. Al tiu chi religio povas kuraghe alighi ankau tiu, kiu principe neas chian religion; char ne nur kontrau la 2-a kaj 3-a punktoj de Hilelismo ech nur iom morala homo povas kontraudiri nenion, sed ech la unua punkto ne tushas konvinkojn ech de plej persista ateisto, char ekziston de ia nekomprenebla por nia menso tutmonda Forto ne malakceptas ech ateisto, nur kun tiu diferenco, ke tio, kion li nomas naturo, ni interkonsentis nomi Dio, neniom permesante al ni atribui al tiu chi Forto iajn de homo elpensitajn atributojn kaj lasante al racio kaj koro de chiu homo interpreti al si esencon de tiu chi Forto, kiel al li plachas. Hilelisto-ateisto povas sub la vorto Dio subkompreni fortojn de la naturo kaj mondan moralecon; supersticha hilelisto povas pentri al si Dion, sidanta en la chielo kaj reganta inferon kaj paradizon; kaj tamen ili ambau estos bonaj hilelistoj kaj unu la alian ne povos riprochi pri herezo, char neniu el ili estos pekanta kontrau la hilelista religio. Hilelista infano povas kredi al chiaspecaj religiaj fabeloj de sia vartistino; kreskante kaj klerighante, li iom post iom rifuzos tiujn chi fabelojn, kaj tamen lia religio neniam shancelighos, kiel tio chi okazas en aliaj religioj; li neniam devos diri al si "mia religio estis erara", sed sur chiu nova etapo de sia evoluo li nur diros al si: "mian religion antaue mi malbone interpretis al mi". Dank'al foresto de elpensitaj dogmoj la hilelista religio neniam estos en malkonkordo kun scienco kaj kun libera homa pensado. Templo de hilelistoj chiam estos templo de pura filozofio; en ghi sen iu malpermeso flanke de religio, sed ech kontraue, en ghia nomo, oni libere diskutos kaj studos demandojn pri la esenco de Dio, pri moraleco, pri la esenco de vivo kaj morto, pri korpo kaj spirito homa, pri rilato de homa kaj ghenerale besta "mi" kun la tuta naturo kaj pri diversaj supozoj rilate al la sorto de tiu chi "mi" post cheso de videbla vivo de la individuo; pri la natura vivo kaj kontraunaturaj agoj, pri kiuj la tria punkto de nia religio parolas, ke ili "ne plachas al Dio" ks. Nur en tiu chi templo, saturita per spirito de reciproka amo kaj konstante memoriganta al ni pri nia nulajho antau la granda tutmonda Dia Forto, kiu chirkauas nin, chio estos elparolata ne per abomena, malhumila kaj malvarmiganta busho de patentita scienco, sed per varma busho de koro, per busho de interna vocho, sentanta veron, per busho de vera sagheco, atingebla egale de plej instruita scienculo kaj de plej senerudicia metiisto, - de tiu vera sagheco, kiun ni trovas che grandaj filozofoj de chiuj tempoj kaj de chiuj gradoj de klereco, kaj kiu semas chirkau si ne malesperon kaj suferojn, sed animan tranvilecon kaj felichon. Diservo kaj ritoj en tiu chi templo estos nur unuiganta, varmiganta kaj agordanta fono; esenco estos en predikoj, paroloj kaj legadoj, kiuj ampleksos chiujn flankojn de la spirita mondo homa.

Hilelismo estas sendube la sola religio de estonteco, religio, kiu pli au malpli frue elpushos kaj per si anstatauos chiujn ekzistantajn, arbitre elpensitajn religiojn. Bazita ne sur iaj arbitre elpensitaj dogmoj kaj fantazioj, ne sur iaj provizore superregemaj doktrinoj au humoroj de homamaso, ne sur homa malklereco, sed sole sur koro kaj racio homa, subordigita chie kaj chiam al la samaj leghoj. Hilelismo, unu fojon enradikighinte, neniam jam malfortighos, neniam shancelighos, neniam timos lumon kaj neniam batalos kontrau scienco, neniam submetos homojn al tiuj teruraj suferoj de interna batalo, al kiuj, lau progreso de civilizacio, chiuj chefaj ghis nun kaj anstatauantaj unu alian religioj subigadis homojn. Hilelismo vivos tiel longe, dum vivas la homaro, kaj estos por chiuj estontaj judaj generacioj eterna, ne sekighanta fonto de morala varmeco kaj lumo. Tiu chi religio egale taugas por plej sovagha afrikano kaj por plej klera europano, por plej malklera reprezentanto de prahistoriaj tempoj kaj por plej klera reprezentanto de plej malproksimaj estontaj tempoj. Char ghi dependas nek de iaj naciaj ecoj, nek de loko, nek de tempo, nek de grado de evoluo, kaj, ne katenita de iaj aprioraj ligiloj, sed bazita ekskluzive sur la koro kaj homa racio, ghi chiam adaptighos al perfektighantaj postuloj de la koro kaj racio.


 

Nun ni rigardu, kian rilaton havas la hilelista eklezio rilate al solvo de la juda problemo. Supre ni pruvis, ke malgrau chiuj sofismoj kaj memtrompo, ni suferas kaj kondamnas al suferoj nian idaron ekskluzive nur pro nia religio, malgrau tio ke multaj el ni tute ghin ne kredas, ech hontas kaj kashas ghin kaj limigas sin nur per tio, ke ili estas al ghi alskribitaj. Kiel ajn ni fermu niajn okulojn, tiu chi religio estas alfa kaj omega de la tuta juda problemo. Nek liberalismo de estontaj tempoj, nek cionismo, nek iaj aliaj projektoj kaj esperoj iam neniigos kaj malfortigos la malfelichan judan problemon, ghis ne estos neniigitaj la bazo kaj radiko de tiu chi problemo. Tiu malfelicha erare-nacia shtona shelo, kiu por eterne vestis nin kiel mumiigitan kadavran restajhon de popolo vivinta en malproksima antikveco kaj kiu jam 2000 jarojn ne permesas al ni subighi al natura chiupopola evoluo, bazita sur reciproka ensorbigho kaj glatigho, tenas nin eterne inter chielo kaj tero, ne lasas al ni ie alkreski al la grundo kaj kondamnas nin eterne esti fremdaj, malbenataj, ne solvanta kaj ne solvighanta shtonighinta fremda korpo en la viva organismo de chiuj popoloj kaj landoj. Ni pruvis, ke tiu chi malfelicha shelo enhavas en si absolute nenion idealan, ke ni konservas ghin ne en nomo de ia altspirita ideo, sed simple pro tiuj principaj idee-dogmaj baroj, kiuj ekzistas inter ni kaj la religioj, kiuj chirkauas nin, kaj ili faras nian transiron al tiuj chi religioj por apartaj unuoj malhonesta, kaj por amasoj rekte neniam ebla. Kaj ni montris, ke ekzistas neutrala vojo, kiu permesas al ni unuflanke disbati la malfelichan shelon, kiu sen iu celo kaj ideo faras la tutan esencon de niaj eternaj suferoj, kaj aliflanke ne fari malhoneston kaj sinhumiligon, ne iri kun petskribo kaj kulpa kapo al niaj malamikoj, sed kun honesteco kaj kun levita kapo eliri rekte sur grundon neutralan, liberan kaj ankorau de neniu okupitan, sur kiu pli au malpli frue frate kaj egalrajte kuniros chiuj popoloj. Ni pruvis ankau, ke la shajna firmeco de nia juda amaso devenas ne de ghia volo au de iaj neordinaraj propraj misteraj fortoj, sed ekskluzive nur de tiu muro, kiun, lau tute natura legho, tiu chi amaso neniam povis transiri; sed ke pura neutrala religio, detruinte tiun chi muron, tre rapide entiros kaj devos entiri en sin per sava maniero tiun chi tutan amason pro simpla historia legho, kiun ni observas che chiuj popoloj dum renkontigho de malsupera instruo kun supera, kaj pro simpla fizika legho, lau kiu chiu amaso, sentanta seninterrompan premon de chiuj flankoj kaj trovinta en unu flanko malfermitan aperturon, malgrau tuta antaue shajna sia senmoveco, direktas sin forte en la malfermitan lokon kaj senhalte transshutighas tien, ghis tiu tempo kiam en la antaua ujo ne restos ech unu grajneto. Tia malfermita aperturo por la juda popolo, kiel ni vidis supre, povas esti sole nur nova, neutrala kaj pura religio, kiu neniigos nevenkeblan ghis nun dogman baron inter judoj kaj chirkauantaj elementoj, kaj oni povas kun certeco diri, ke tuj kiam estos fondita unua komunumo de hilelistoj, en ghin iom post iom kaj senhalte transvershighos la tuta juda popolo, ghis fine de la estinta malfelicha juda problemo ne restos ech postsigno. Char Hilelismo, en kiun la tuta juda popolo iom post iom transvershighos, ne enhavos en si ech ghuton de tio, en kio enestis tuta esenco kaj kauzo de la malfelicha senfina juda problemo.

Ni rigardu efektive, kio farighos kun judoj post ilia transiro al Hilelismo. Eksterlande, kie al Hilelismo, kiel al pura religio de estonteco, sen dubo krom judoj tuj komencos transiradi multaj homoj de aliaj konfesioj, post paso de kelkaj dekoj da jaroj estos jam neeble ekscii, kiu hilelisto devenas de judoj, kaj kiu de aliaj grupoj de loghantoj. Tie, sekve, pro neceseco la juda problemo malaperos tute sen signo en plej mallonga tempo, char malgrau chiuj frazoj pri nacieco estas konate, ke religio estas sola signo, kiu diferencigas judon de ne-judo. En nur sola Rusio, kie transiro de kristanoj al Hilelismo longan tempon estos ankorau malpermesita, pri hilelistoj iun tempon oni scios, ke ili estis judoj, kaj ilia situacio estos ankorau ne tute normala. Sed ankau tie chi al ni unue restos tiu konsola certeco, ke neplena normaleco de nia situacio estas nur provizora, char ne estas dubo, ke pli au malpli frue plena religia toleremo alvenos ankau en Rusion, kiel chien, kaj sekve, che niaj nepoj kaj pranepoj ne restos jam ech postsigno de nenormaleco de la situacio; due, ech en tiu transira tempo, kiun ni devos atendi, diferenco inter la situacio de hilelistoj kaj estinta situacio de judoj estos grandega! Sciante, ke nenie en la mondo estas nacie-hilelista lando kaj hilelista lingvo, kaj ke nenio tiras kaj jam absolute nenio povas tiri nin al iuj aliaj landoj kaj lingvoj, krom tiu lando, en kiu ni kaj niaj avoj efektive naskighis, kaj krom tiu lingvo, kiun parolas la chirkauanta nin loghantaro, la socio rapide nevole kutimighos vidi en ni plenajn kaj naturajn siajn fratojn, distingighantajn de ili per kredo, kaj dum iu tempo ech per deveno, sed jam nevole kaj eterne, ne lauvorte, sed fakte, malvaste kaj nedisigeble kunligitaj kun ili per interesoj de jam neniam shanghebla komuna patrio kaj komuna lingvo. La socio rapide lernos alte shati kaj estimi nin, char esenco de Hilelismo, ne kovrante sin en iaj teruraj por chirkauanta socio talmudoj, kabaloj ktp., estos chiam por chiu tute klara kaj malfermita kaj nevole sugestos estimon, kaj chiu, enirinte en nian templon, nevole rilatos al ghi kun respekto. Se ni devos dum iu tempo ankorau porti malagrablajhojn, ili jam por ni ne estos penigaj, ni portos ilin fiere kaj kun plena interna kontentigo, konsciante, ke ni portas ilin ne pro ia senenhava fantomo, kiun ni mem prihontas kaj kiun ni kashas, sed pro alta kaj sankta vero, pro granda ideo de la estonteco, kiun pli au malpli frue admiros chiuj niaj persekutantoj. Havante konsciencon de pureco kaj difiniteco en niaj propraj okuloj kaj en la okuloj de la mondo, ni portos chiam nian standardon malkashe kaj fiere, kaj kie ajn ni estus, ni restos chiam fidelaj al nia tute klara kaj difinita standardo, ni ne devos kashi nian "mi" kaj alghustighi al la tono de certa loko au tempo, chie ni estos en okuloj de la mondo fieraj anoj de al chiuj konata nemakulita familio, sed ne iaj parioj. Ni chesos esti vespertoj, kiuj mem ne scias, al kiu genro de bestoj alkalkuli sin, kaj tial estas malestimataj de unu klaso kaj de la alia. Kiam oni nin demandos, kiuj ni estas, chiu el ni povos respondi klare kaj kuraghe, sen iu balbutado, rughigho, nevola farso kaj shanceligho: "ni devenas de judoj, apartenas al tia nacio kaj al tia religio kaj nia nomo estas tia". Tamen estas necese rimarki, ke pro ricevo de vera grundo sub piedoj, kaj ankau lau komunhoma spirito de Hilelismo, la nacionalismo de hilelisto esprimos per si nur tute naturan preferon, kiun chiu homo fordonas al sia patrujo kaj sia lingvo antau chiuj aliaj landoj kaj lingvoj, sed ghi havos nenion komunan kun shovinismo, deviganta homon malami aliajn landojn kaj lingvojn, kaj tiom pli kun tiu kriema kaj shajniga ultrashovinismo, kiun ni vidas che multaj (precipe polaj) judoj, kiuj, sentante nenaturecon de sia situacio, penas esti, tiel diri, "pli katolika ol la papo mem" kaj per tio chi ofte faras rekte abomenan impreson ech al tiuj samaj homoj, al kiuj ili deziras plachi. Havante nenion komunan kun ia fremda lando au lingvo, hilelisto nevole estos tute natura kaj senduba filo de sia fakta patrio. Estas konate, ke nur fremduloj krias kaj deklamas siajn sentojn, sed propraj infanoj amas nature kaj trankvile, ne timante sur chiu pasho, ke eble oni riprochos ilin pro nesuficha amo. Kiam niaj infanoj demandos nin, kio ni estas, ni povos respondi al ili klare, ne elturnighante, ne hipokritante kaj ne venenante iliajn junajn animojn per dubo. Kiam ni diros al ili, ke ni apartenas al tia nacio, ili ne trovos mensogon kaj sofismojn en niaj vortoj, char ili ekvidos, ke ni kaj niaj patroj efektive naskighis en la lando de tiu chi nacio, ke en ghi ni vivas kaj vivos, ni kaj nia idaro, kaj ke ni ne celas al ia alia, tute fremda lando, kiun nek ni, nek niaj patroj, nek niaj prapraavoj iam ech vidis; ke ni parolas kaj parolos efektive la lingvon de tiu chi nacio, sed ne ian apartan dialekton au kelkajn aliajn lingvojn, sciante kiel decas neniun el ili. Ni ne provas kontraunature ellaboradi en ili malvarmighon pri la afero plej kara por ili, t.e. pri la efektiva ilia patrio, kaj arte elkreskigi amon al lando kaj lingvo, kun kiuj ili en efektiveco nenion komunan havas kaj neniam havos. Se ech en unua tempo tiuj, kiuj konfesas la religion de plimulto, asertos, ke tiun chi nacion faras nur ili, tio chi jam neniom konfuzos, char ni konscios, ke tio chi estas ne vocho de vero, sed nur vocho de forto, kiu pli au malpli frue cedos al la vero, des pli, ke oni havas chiujn shancojn, ke pli au malpli frue hilelistoj chie faros ne malplimulton, sed plimulton, kaj ke al ili apartenas la estonto. Kiam ni diros al niaj infanoj, ke ni apartenas al tia religio, ili vidos, ke tio chi estas ne mensogo kaj sofismoj, ke ni efektive apartenas al tiu chi religio kaj ne hontas ghin kaj ke honti ni ne bezonas; ke preskribojn de tiu chi religio ni plenumas efektive; ke ni ne havas eternan malkonkordon inter vorto kaj faro, inter niaj propraj agoj kaj tiuj agoj, pri kiuj ni devigas niajn infanojn; ke de iliaj infanaj koroj, dezirantaj religian varmon, ni ne kashas niajn templojn kaj nian instruon, devigante ilian infanan cerbon per superfortaj laboroj mem ellabori al si malklaran kaj malvarmighantan konscion, ke nia religio estas ia falsa instruo, al kiu oni ne devas teni sin, sed al kiu tamen estas necese hipokrite alkalkuli sin. En nuna situacio, kiam infanoj per silenta rigardo demandas nin: "kie estas nia religio? kion ghi instruas al ni? kial ni ne plenumas ghin? kaj se ghi estas falsa kaj oni ne devas plenumi ghin, kial ni hipokritas kaj ne malkonfesas ghin? por kio kaj en kies nomo ni suferas, por kio oni nin tiel malestimas kaj pelas? konsolu nin almenau per io kaj diru al ni, en nomo de kia sankta ideo ni portas chiujn tiujn chi suferojn kaj malestimon?" - je chiuj tiuj chi demandoj ni silentas, char ni mem krom sofismoj havas nenian respondon kaj en nia animo estas same mallume, kiel en la animo de niaj infanoj. Tiu chi morala sufero, elvokata per senbazeco kaj falso de nia situacio, estas plej peza el chiuj niaj suferoj; kaj ju pli la juda popolo civilizas sin, des pli pligrandighas nombro da tiuj chi malfelichaj sengrunduloj. Sed kiam ekzistos komunumo de hilelistoj, tiam ghi por chiuj judoj prezentos rifughejon, kien chiu povos eniri kaj ricevi firman grundon sub piedoj; kaj tio chi estos savo ne falsa kaj fantazia en malproksima problema kaj neniam atingebla estonteco, kiel che cionismo; ne malhonora, ligita kun malnobla memrezigno kaj konscia mensogo kaj perfido, kiel che kristanigho, sed savo efektiva, reala, tuj venanta; savo honora kaj honesta, prezentanta per si en morala rilato transiron de sendube pli malsupera al sendube pli supera; ne perfida traglito tra malvasta aperturo, nealirebla al niaj fratoj, sed eliro per malfermita granda vojo, lau kiu chiuj niaj fratoj facile kaj honeste povas sekvi kaj sekvos nin al savigho kaj altigho.

Malbonvoluloj de Hilelismo vershajne ne preterlasos akuzi nin pri egoismo kaj diros: "Al vi estas maloportune aparteni al la juda popolo, kaj vi volas sub bonaspekta preteksto defali de ghi!" Malvershajne, ke iu diros tion chi sincere post tio, kion ni priparolis, kaj kontrau akuzoj de hipokrituloj kaj fariseoj defendi nin ni trovas nenian necesecon, des pli ke chiu prudenta homo komprenas, ke se ni volus savi simple nin, ni bezonus neniajn antauparolojn ne nur por akcepto de Hilelismo, sed ech por kristanigho, se ni ekvolus. Sed char la celo de Hilelismo estas ne persona savo de malgranda grupo da homoj, sed preparo de rifughejo por iom-post-ioma transvershigho kaj savo de la tuta juda popolo; char pro nia celo ni ne volas, ke sur nian agadon povu fali ombro de ia suspekto pri egoismo; char volante fortiri post ni niajn malklerajn fratojn, ni volas, ke ili rilatu al ni kun konfido kaj vidu en ni chiam ne egoistajn renegatojn, sed amikojn kaj fratojn siajn, pionirojn, kiuj laboras por ilia bono, - tial la Prepara Komitato mem deklaras jenon: Antau ol la Sinodo de hilelistoj formos hilelistan eklezion, fr Sinodo unu fojon por chiam estos prenita solena promeso en tio, ke pro terna honorado de fondigho de Hilelismo el judeco, Sinodo chiam uzos chiujn rimedojn, por ke hilelistoj nenie kaj neniam uzu iajn jurajn privilegiojn en komparo kun judoj; ke pro tiu chi celo ekzemple hilelistoj lauleghe nomos sin ne simple hilelistoj, sed judoj de hilelista konfesio; ke diservo de hilelistoj interalie enhavos en si konstantan formulon, rememorigantan pri tio, ke Hilelismo estighis el judeco kaj ke hilelistoj devas zorgi pri siaj plej proksimaj fratoj. Nur tiam, kiam en tiu chi lando juraj limigoj, koncernantaj speciale judojn, definitive malaperos, la lokaj hilelistoj ricevos de Sinodo permeson lauleghe nomi sin simple hilelistoj kaj eljheti formulon pri judoj el sia diservo.


 

Ni pruvis, ke Hilelismo estas plej reala, plej rapida, plej facila kaj samtempe plej altspirita solvo de la juda problemo. Sed chu ghi estos solvo de nur la juda problemo? Ne, ghi estos samtempe granda fenomeno komunhoma. Kiu enpensighis ech malmulte en fundamentojn de Hilelismo kaj en chiujn sekvojn, kiujn ghi pli au malpli frue neeviteble post si kondukos, tiu komprenos, ke Hilelismo aperos kiel nova luma erao por la tuta homaro; ke tiu malgranda komunumo, kiun ni nun volas fondi, baldau estos fundamento kaj fermentilo por renaskita kaj frate unuigita homaro, kaj ni, judoj, devas fieri pri tio, ke sur nian sorton trafis honoro doni al la mondo tiun chi grandan spiritan aliformigon, simile al tio, kiel sur la sorton de antikvaj hebreoj trafis merito doni al la mondo la unuan fundamenton de monoteismo. Per Hilelismo finighos la granda historia misio de la juda popolo, kaj ghi ripoze kushos plena de meritoj, lasante post si plej bonajn rememorojn kaj cedante lokon al la naskighanta unuigita homaro. Ni havas antau ni mirindan dian fingron, mirindan konscian celadon de historio. Neniu popolo estus kapabla celi al la unuigo de la homaro, char neniu popolo havus tiom da sindonemo por rezigni siajn komfortajn shoviniste-naciajn kadrojn; ech francoj, kiuj en pasinta jarcento forlogighis per ideoj de komunhoma frateco, rapide forfalis de ili, kaj apartaj personoj el diversaj popoloj, celantaj al la komunhoma idealo, estas tro malfortaj kaj havas en kondichoj de sia vivo tro malmulte da impulso, por akceli al tiu chi idealo kun suficha energio. Por ke tiu chi idealo estu atingita, historio faris ion rimarkindan kaj mirindan: ghi prenis unu popolon kaj faris kun ghi senprecedencajn aferojn, ne auditajn en historio de iu ajn popolo: ghi elshiris ghin el la tero kaj disjhetis en chiujn angulojn de la terglobo, neniigis ghin de memstareco, grundo, lingvo, unuvorte de chio, kio povas subteni malvastan nacian egoismon, devigis ghin dum du jarmiloj porti chiaspecajn suferojn en chiuj landoj, sperti sur si chiujn terurojn de homa malkonkordo, chiujn malbenojn, rezultantajn el religiaj falsaj instruoj kaj el kripligo de tiu dia instruo, kiu estas enmetita en la koron kaj racion de chiu homo; kaj aldone al chio ghi fermis por ghi chiujn elirojn kaj diris al ghi: sola eliro el ciaj malfelichoj estas tiu misio, kiun mi destinis al ci; ne deflankighu dekstren au maldekstren, char chio tio chi kondukos al nenio; ne neadu cian mision; ne retirighu malkuraghe kaj sencele malantauen, char mi fermis al ci vojon tien kaj elshiris kun radiko chion, kio povus servi al ci tie kiel apogilo kaj espero; ne serchu trankvilan kaj sengloran morton dekstre au maldekstre en popolaj maroj, char mi starigis fidindajn murojn, kiujn ci neniam transpasos; al ci estas vojo nur antauen, al la granda kaj luma celo, kiun mi por ci projektis; kaj kiom ajn ci kontraustarus, ci pli au malpli frue devus iri tien, char tio chi estas al ci nekomprenebla volo de la Chiopova Forto, de kiu ci ne foriros. Centoj da popoloj estighos kaj mortos, sed ci, sengrundulo, vivos eterne kaj eterne tiros post ci malfelichojn kaj suferojn, batojn kaj malestimon, ghis ci plenumos cian mision!" ... Fratoj, Hilelismo estas nia misio; ni ne neadu ghin, char ghi sola povas konduki nin al savo, kaj chiuj aliaj vojoj estas falsaj kaj kondukas nin nur al sencela frapado per kapo kontrau muron de nia kagho; ni ne neadu nian mision, char tiu chi misio estas glora kaj honora. Plenumighu fine la al niaj prauloj nekompreneblaj vortoj de grandaj profetoj:

< skribajho per hebreaj literoj >

t.e. "char el la judeco eliros la vera instruo, kaj Dia vorto eliros el judismo".


 


* KARAIMOJ ("legantaj"), hebrea sekto, kiu aperis en la 8a jarcento en Bagdado. Karaimoj akceptas Biblion kiel sola autoritata fonto, neante tradicion de Talmudo.

Hosted by uCoz