Ruslingve

Homaranismo*

de d-ro L. L. Zamenhof

*de la vorto "Homarano", kiu signifas "membro de la chiuhoma familio"

 

 

Pri la Homaranismo

La artikolo de S-ro Dombrovski en la No 3 de "Ruslanda Esperantisto" min iom mirigis. Estas tamen facile rimarki, ke la tuta artikolo estas kauzita de simpla malkomprenigho.

Mi ne volas nun multe paroli pri la esenco kaj celoj de la homaranismo, char tio chi postulus la skribadon de multaj kaj grandegaj volumoj, kiuj pli au malpli frue sendube estos verkitaj de diversaj homaranoj. La temo estas tiel ampleksa, ke kiom ajn multe mi parolus, mi ne klarigus ech la centonon de tio, kio devas esti klarigata. Tial mi lasas al aliaj personoj kaj aliaj tempoj la iom-post-ioman plenan klarigadon de la homaranismo kaj mi diros nur kelke da vortoj pri tiuj pure eksteraj malkomprenighoj, kiuj kauzis la artikolon de s-ro D.

1) Shajnas al mi, ke la chefa kauzo, kiu malamikigis s-ron D. kontrau la homaranismo, estas la malfelicha esprimo "spirita mallumo", kiun li legis en la dogmo 10. S-ro D. trovis, ke lau la opinio de la homaranoj la religiaj moroj enkondukas en la vivon "spiritan mallumon", kaj mi tute ne miras, ke tiu chi esprimo faris malagrablan efikon sur s-ron D. Sed se li estus leginta la dogmojn pli atente, li facile rimarkus, ke tiu chi malfelicha esprimo estas ... simpla preseraro! La homaranoj ne sole ne estas malamikoj de la religiaj moroj, sed kontraue, varmege ilin rekomendas (kompreneble, ili deziras perfektigi la morojn kaj purigi ilin de chio mensoga kaj hipokrita), ili trovas la ekzistadon de moroj tre grava kaj ili diras en siaj dogmoj ke la religiaj moroj havas la celon enporti en la vivon difinitan programon kaj spiritan varmon; sed en la rusa teksto de la dogmoj per eraro anstatau la vorto "tjeplotu" (= varmon) estis presita "tjemnotu" (= mallumon). Kia domagho, ke s-ro D. legis nur la rusan tekston kaj, rimarkante lau la senco, ke tie estas tre videble ia preseraro, ne enrigardis en la apude starantan tekston Esperantan!

2) Al s-ro D. shajnis, ke la homaranoj metas Hillelon pli alte ol Jesuon Kriston. Char s-ro D. estas ne sole sincera kaj profunde konvinkita kristano, sed ankau katolika pastro kaj profesoro de eklezia akademio, mi tute ne miras, ke tiu chi supozata intenco de la homaranoj faris sur lin malbonan impreson. Sed ... ankau tie chi estas ja simpla eraro, kiu certe neniam povus veni en la kapon de s-ro D., se li legus la dogmojn pli atente. La homaranoj ne havas ech la plej malgrandan intencon komparadi reciproke la valoron de diversaj religioj kaj de iliaj fondintoj; la ideo detronigi Jesuon Kriston por la kristanoj au Mozeon por la hebreoj au Mahometon por la mahometanoj k.t.p. kaj surtronigi anstatau ili Hillelon neniam ech por unu minuto venis en la kapon de iu homarano. Sian chefan religian principon la homaranoj nomis "hilelismo" ne por honori pli Hillelon ol Kriston au Mozeon, sed nur tial, ke la principo, kiu donis al la homaranoj la eblon krei ponton inter chiuj religioj, estis esprimita (kvankam sen ia speciala propaganda intenco) ghuste de Hillel. Se okaze tiu principo estus esprimita ne de Hillel, sed de ia tute sensignifa kaj senvalora persono, ni devus nomi tiun principon per la nomo de tiu persono, kaj tio chi tute ne signifus, ke ni metas tiun personon pli alte ol chiujn grandajn instruistojn de la homaro. Se ni devus fari tiun honoron al chiu ech plej senvalora homo, se li okaze estus autoro de la principo, tiom pli ni ja ne povas rifuzi tiun chi tute naturan honoron al Hillel, pri kiu s-ro D. kiel pastro instruita scias ja tre bone, ke li estis unu el la plej piaj kaj plej estimindaj religiaj saghuloj.

Se la homaranoj volus krei ian novan religion, ili sendube turnus sin ne al Hillel, sed al la diversaj fondintoj de religioj; sed la homaranoj ne havas ech la plej malgrandan intencon krei ian novan religion, ili volus nur fari ponton, kiu povus pace ligi inter si chiujn religiojn ekzistantajn kaj poste iom-post-iom kunfandi ilin reciproke. Ke Kristo revis pri frateco de la homaro, neniu el ni dubas; sed pri tio sama revis ankau la fondintoj de aliaj religioj. Se Kristo kaj la aliaj grandaj instruintoj de la homaro nun vivus kune, ili certe facile interkonsentus inter si, ili certe la "efektivajn postulojn de Dio" metus pli alten ol chiujn diferencajn formajhojn, kaj ni havus nun ne multajn religiojn, sed unu chiuhoman religion. Sed la fondintoj ja nun ne vivas, restis nur la "religioj", kiuj portas iliajn nomojn; kvankam chiuj ekzistantaj religioj parolas pri kunfandigho de la homaro, ne sole neniu el ili donis ian rimedon, por tion chi atingi, sed kontraue, chiu el ili rekte malhelpas tiun chi kunfandighon: chiu el la religioj ja diras, ke ghi estas donita tuta de Dio, sekve tute konsekvence chiu religio devas rigardi chiujn alireligiulojn kiel pekantojn kontrau la ordonoj de Dio, kaj la akcepton de iaj aliaj religiaj formoj krom ghiaj ghi devas rigardi kiel krimon kontrau Dio. Kiamaniere do farighos la kunfandigho de la homaro? S-ro D. respondos kredeble: "chiuj homoj akceptu la religion katolikan, kaj tiam la homaro kunfandighos" ... Sed tiel same diras ja pri sia religio ankau la kredantoj de chiuj aliaj religioj. Kiel do agi?

La homaranoj havas nenian intencon esploradi la komparan valoron de chiuj religioj, char tio chi estus afero tute sencela. Kiel ajn alte tiu au alia religio starus, la mondo neniam akceptos ghin memvole (kaj por propagando per glavo au per regaj ordonoj pasis jam la tempo), char che kredantoj tion chi malpermesas la blinda kredo kaj che nekredantoj tion chi malpermesas genta au partia ambicio. Por ke chiu homo povu rigardi homon de alia religio ne kiel "malamikon de Dio" kaj por ke la homaro povu iam kunfandighi, ekzistas nur unu rimedo, nome la sekvanta: ke la homoj, ne rompante sian gentan religion kaj ne disputante pri la kompara valoro de la religioj, akceptu la sekvantan dogmon, kiun chiu pensanta homo povas akcepti kun pura konscienco: "ordono de Dio mem estas nur tio, kio estas enskribita en la koro de chiu homo kaj kio tial estas komuna al chiuj religioj, — chio alia en la religioj estas nur ordonoj de homoj, sekve sen peko kontrau Dio chiuj religiaj eksterajhoj povas esti malsamaj che diversaj gentoj kaj povas shanghighi kaj kunfandighi per reciproka interkonsento de la homoj". Kiam tiu chi dogmo estos akceptita, tiam la eternaj religiaj muroj inter la homoj falos kaj la kunfandigho de la homaro farighos afero plenumebla.

Sed la diritan dogmon, kiu prezentus la tutan religian fundamenton, la tutan religian esencon de la homaranismo, ni trovas en formo konforme esprimita nek che Kristo, nek che Mozeo, nek che iu alia,—ni trovas ghin nur che Hillel. Jen kial nia ideo ricevis la nomon "Hilelismo".

(Hillel diris al unu idolano. "La tuta esenco de nia religio estas la legho: "agu kun aliaj, kiel vi volas, ke oni agu kun vi; chio alia estas nur komentarioj").

Mi parolis tiel multe pri Hillel nur por montri, ke la homaranoj estis tute pravaj, kiam ili sian ideon komence nomis "Hilelismo", sed en efektiveco la tuta argumentado estas superflua, char grava estas ja ne la nomo, sed la esenco de la afero, kaj cetere nun, por tushi nenies gentan au eklezian ambicion, la homaranoj jam mem, kiel oni scias, forigis la nomon "hilelismo" kaj anstatauigis ghin per la absolute sengenta, seneklezia kaj senpersona nomo "homaranismo".

3) S-ro D. diras, ke nia ideo ne estas nova! Se li iam ekscios la historion de la ideo homaranisma, li kun miro ekscios, ke en la dauro de tre multaj jaroj la iniciatoroj devis malfacile bataladi kun si mem, konstante serchadi, esploradi kaj shanghadi, antau ol tra la multegaj kaj plej diversaj komplikitaj dogmoj, kiujn instruas la mondo kaj niaj kutimoj, ili venis al tiuj dogmoj, kiujn instruas la absoluta justeco kaj logiko kaj kiuj aperas nun al s-ro D. tiel malnovaj kaj chiukonataj! .. Sed tiu chi historio ja neniun povas interesi, kaj tial ni diras sole: jes, ni scias, ke nia ideo ne estas nova; sed ghuste tio chi estas ja nia forto; ghuste tiu fakto, ke pri nia ideo chiam revis kaj revas la plej bonaj homoj en chiuj tempoj kaj en chiuj lokoj de la tero, tio chi ja devas montri la plej konvinke, ke nia ideo ne estas arbitre elpensita de iaj apartaj utopiistoj, ke ghi estas perfekte bona, absolute necesa, ke la celado al ghi estas la devo de chiu homo. Vi diras, ke pri tiu chi ideo jam antau ni paroladis chiam la veraj religiuloj, la humanistoj, la framasonoj k.t.p... Jes, sed la diferenco inter ili kaj ni estas tio, ke ili parolas kaj revas pri la frateco de la homaro kaj ni celas ghin praktike efektivigi; chiu vera religiulo, humanisto au framasono, kiu el la anaro de la parolantoj kaj revantoj transiras al la anaro de la efektivigantoj, farighas per tio "homarano".

4) "Ili ne malkuraghis ankau proponi ech tute nekompreneblajn barbarajn terminojn de "Peterburgregno", de "Varsovilando" — diras s-ro D. Mi konfesas, ke mi ne komprenas, per kio la diritaj terminoj estas tiel nekompreneblaj kaj barbaraj, kaj shajnas al mi, ke se s-ro D. sin mem demandos, li devos konfesi, ke la tuta kulpo de tiuj terminoj konsistas nur en tio, ke ili estas "novaj" kaj niaj oreloj ankorau ne alkutimighis al ili; sed chu chio, kio ghis nun ne estis uzata, estas nepre barbara? Ni tamen blinde kredu, ke la diritaj terminoj estas terure barbaraj kaj ilia proponado estis "nemalkuragho" de la flanko de la homaranoj, — kaj ni demandu: en kio konsistas ilia barbareco? Chu en la formo de la vortoj? tiam ni devas ja memori, ke neniu malpermesas al la homaranoj anstatauigi tiujn vortojn per aliaj, pli agrablaj, se tiaj trovighos. Chu en la principo de la vortoj, kiu konsistas en tio, ke lando ne devas porti la nomon de ia gento? Sed s-ro D. ja scias, ke la nomado de lando per la nomo de ia gento chiam kondukas al tio ke la dirita gento rigardas sin kiel mastrojn de la lando kaj chiujn, kiuj ne apartenas al tiu gento, ili rigardas kiel fremdulojn, kiuj estas nur tolerataj, manghas la panon de tiu gento kaj devas servi al la interesoj de tiu gento. Chu tio chi estas justa? Se mi naskighis en tiu chi lando, se tie chi vivis kaj laboris miaj gepatroj, se tie chi sin trovas la tomboj de miaj avoj kaj praavoj, se chiuj atomoj de mia korpo konsistas el produktajhoj de tiu chi lando, — chu estas juste, ke oni min nomu fremdulo en mia patrujo, ke oni min nomu homo sen patrujo nur tial, ke mi konfesas alian religion au parolas alian lingvon ol la gento, kiu en mia lando prezentas la plimulton? Chu oni povas nei, ke lau la leghoj de la vera moralo chiuj homoj havas egalajn rajtojn pri la lando de ilia naskigho tiel same, kiel chiuj infanoj havas egalajn rajtojn pri sia patrino, kaj chia alia parolado estas barbarajho, kiu nin ne indignigas nur tial, ke ni ne pensas pri tio chi?

Se ekzemple iu franco au hispano ne komprenus la principon de la sengenteco de la tero, mi ne mirus: ili tiel kutimighis vidi chirkau si chiam nur samgentanojn, audi nur unu lingvon, ke estus tute pardoneble, se ili profunde kredus, ke lando kaj lingvo kaj religio estas identaj; sed kiu loghas en lando, en kiu kolizioj de gentoj estas renkontataj sur chiu pasho, tiu ne povas dubi pri la sole vera principo de la intergenta moralo.

Kaj se ni ech ne volas jam pensi pri moralo kaj justeco absoluta, al kiu ni ankorau ne alkutimighis kaj kiu tial sonas en niaj oreloj nekompreneble kaj barbare, se ni volas chion jughi nur lau niaj kutimoj, tiam ni ja ankau devas ellabori en ni respondon al la sekvanta demando: se chiu loko de la tero devas aparteni al unu gento, tiam al kiu gento ghi devas aparteni? Chu al tiu gento, kiu antaue posedis la landon? en tia okazo cent milionoj da kulturaj amerikanoj estas fremduloj en sia hejmo, homoj sen patrujo, char ankorau antau kelkaj jarcentoj iliaj prapatroj loghis ne en Ameriko. Chu al tiu gento, kiu nun posedas la landon? en tia okazo 20 milionoj da poloj kaj multaj milionoj da aliaj popoloj estas homoj sen patrujo char ili havas en sia posedo neniun landon. Chu al tiu gento, kiu en la dirita loko prezentas la plimulton? en tia okazo en chiuj gubernioj de la okcidenta Rusujo chiuj urboj (krom Varsovio) devas aparteni al la hebreoj, kaj chiuj nehebreoj devas esti rigardataj tie kiel fremduloj, kiel homoj sen patrujo. Kiel do decidi tiun chi komplikitan demandon? Ho ve, chiu decidas ghin nur tiel, kiel estas oportune por li. Ekzemple, rusaj "patriotoj" diras, ke la tuta "rusa" regno tute nature devas aparteni nur al la "rusoj"; pola patrioto diras, ke en "Polujo" chiuj devas esti poloj, sed tiuj samaj poloj indignas, kiam en alia lando oni postulas, ke ili estu ne-poloj; hebreaj patriotoj diras, ke en siaj landoj de naskigho ili devas esti plenrajtaj regnanoj kaj tamen en Palestino iam devas mastrumi nur la hebreoj ... k.t.p. Chu ni ne vidas, kiel sensencaj kaj senmoralaj estas tiuj barbartempaj kaj dumezurilaj politikaj principoj? Chu vi ne vidas, ke ili ne sole estas krimo kontrau la pura moralo, sed ankau konstanta kauzo de neniam finighontaj intergentaj konfliktoj? Chu vi ne vidas, ke la sola morale justa kaj praktike paciga intergenta principo devas esti "plena sendependeco de chiu lando de la religio kaj lingvo de ghiaj loghantoj?" Chu vi ne komprenas, ke tiu chi principo estas atingebla nur tiam, kiam malaperos la barbartempa kutimo nomi landon per la nomo de unu el la gentoj, kiuj en ghi loghas?

5) Estas strange, ke la bonega esperantisto s-ro D., kiu sendube multajn fojojn rebatadis la riprochon, kiun la rutinuloj faras kontrau la ideo de lingvo internacia, nun mem faras ghuste tiun saman blinde rutinan riprochon kontrau la homaranismo! "La homaranismo estas kontraunacia kaj kontraureligia!!" Kia senatenta suprajha prijugho! La homaranismo, kies unu el la plej chefaj dogmoj estas batalado por la plena rajto de ekzistado de chiuj lingvoj kaj dialektoj, t.e. de chiuj nacioj kaj nacietoj, — la homaranismo, kiu chian englutemecon de nacioj kaj lingvoj fortaj kontrau nacioj kaj lingvoj malfortaj nomas "barbareco", kontrau kiu la batalado estas unu el la chefaj celoj de la kreigho de la homaranismo, — tiu homaranismo estas kontraunacia! Per kio la homaranismo batalas kontrau la ekzistantaj lingvoj? Ghi ja ne sole permesas al chiu uzi sian lingvon au dialekton, sed ghi ech rekte, per speciala kaj klara dogmo postulas tiun chi rajton por chiu homo. La homaranismo ja nur postulas, ke sian lingvon chiu uzu nur por si kaj ne altrudu ghin al aliaj personoj kaj ke li ne faru el ghi "idolon", de kio povus suferi aliaj personoj. Tiel same kiel regna justeco neniam intencas tushi la sanktecon de la internaj familiaj rilatoj, sed nur zorgas pri tio, ke la familiaj aferoj restu limigitaj en domo kaj unu familio ne altrudu siajn dezirojn al aliaj familioj, tiel same la homaranismo absolute ne intencas batali kontrau la interna vivo de la gentoj, sed ghi batalas nur kontrau la maljusta regado de unu patruja gento kontrau la aliaj. Kulpigi la homaranismon pri kontraunacieco estas ja ripeti la vortojn de diversaj "vere rusaj" homoj, kiuj diras, ke konstitucio estas malamiko de libereco, char ... ghi malpermesas al unuj regnanoj libere premadi la aliajn regnanojn!

La homaranismo lau la opinio de s-ro D. estas kontraureligia! Kiun la homaranismo detiras de la religio? Chu la homojn blinde kredantajn? sed tiuj ja ne akceptos la homaranismon. Chu la homojn libere pensantajn? sed tiuj ja de longe defalis de la religio, kaj la homaranismo, kontraue, celas altiri ilin al la religio! La homaranismo, kiu varbos siajn adeptojn ne per blinda kredigado, sed per admonado, estas ja destinita sole nur por homoj libere pensantaj. La eklezio forigis ilin de la vera Dio, — la homaranismo ilin rekondukos al Li. La eklezio rakontis al ili pri diversaj elpensitaj "ordonoj de Dio", pri diversaj elpensitaj "sanktaj veroj", kaj kiam ilia prudento kontrau tio chi ekprotestis, ili devis tute defali de chia religio, kaj multaj el ili sentas sin tre malfelichaj. Ili volas iafoje turni sian koron al la nekonata mistera Forto de la mondo, sed ili ne povas tion chi fari, char la nomon de Dio abomenigis al ili la falsa eklezia ideo pri Li; ili volus iri en preghejon, sed ili ne povas tion chi fari, char ghi estus hipokritajho de ilia flanko; ili volus legi la Biblion, Evangelion kaj aliajn grandajn kaj kortrankviligantajn librojn, sed pro la karaktero de tiuj libroj ili ne povas tion chi fari sen hipokriteco; ili volus partopreni en iaj religiaj moroj, kiuj de la infanaj jaroj havas por ili multe da charmo, — sed tio chi estus hipokritajho; per festoj kaj aliaj eksterajhoj ili volus enporti kelkan poezian charmon en la vivon de siaj infanoj, sed tio chi estus hipokritajho ... La homaranismo redonas al ili almenau parte, tion, kion ili perdis. Ghi diras al ili: vi povas direkti viajn pensojn al la Mistera Forto, se vi nur ne parolas pri ghi en senco eklezia kaj kontraua al via scio kaj konvinkoj; vi povas legi la grandajn librojn de la instruintoj de la homaro, se vi nur memoros chiam, ke ili estas verkoj ne de Dio, sed de homoj, kaj se vi memoros, ke paralele kun grandaj perloj de filozofio kaj etiko tie trovighas ankau senvaloraj almiksajhoj; vi povas partopreni mem kaj partoprenigi viajn infanojn en diversaj religiaj festoj kaj moroj, se vi evitos en ili chian mensogon kaj hipokritecon, chion, kio estas kontrau viaj konvinkoj kaj kredo, kaj partoprenados en ili simple nur kiel en tradiciaj moroj de via gento...

Kaj tiu chi homaranismo, kiu ne detiras de la religio la blinde kredantajn, sed kontraue, realproksimigas al la religio tiujn, kiuj perdis chian religion, — tiu chi homaranismo estas kontraureligia! Ni volas ne pereigi la religion, sed savi ghin de la senduba pereo, al kiu alkondukis ghin la batalado inter la prudento kaj eklezio.

Oni devas memori, ke la homaranismo tute ne volas anstatauigi la ekzistantajn religiojn kaj templojn per iaj aliaj, ghi volas nur krom la ekzistantaj kaj paralele kun ili fondi ankau festojn, morojn kaj templojn neutralehomajn. Estas vero, ke iom post iom (eble post tre longa tempo) la festoj kaj moroj neutrale-homaj paligados kaj elpushados la morojn gentajn, kaj la malaperantaj, chiam malpli kaj malpli shatataj religioj cedos iom post iom sian lokon al unu neutrale-homa kaj sincere kaj senhipokrite kredata religio; sed chu de tio chi ion perdos la religia ideo?

Vin, s-ro D, pri kiu mi scias, ke vi estas homo sincere kaj profunde religia, efektive kaj kore sindona pastro de Dio, — vin mi demandas: se vi povus vin turni al tiu granda morala Forto, kiun ni nomas "Dio" kaj demandi Lin, chu Li preferas, ke la homoj havu multajn religiojn kaj tial malamadu sin reciproke kaj chiu diru, ke nur lia religio estas la vera, au ke la homoj aranghu inter si ponton, per kiu chiuj religioj povos iom post iom kunfandighi en unu religion, kaj ili konstruu templojn komunajn, en kiuj ili povos frate ellaboradi al si idealojn kaj morojn komunajn, — kion Dio respondus? Se vi estas certa, ke Li preferus la unuan, tiam batalu kontrau la homaranismo; sed se vi pensas, ke Li elektus la duan, tiam ... ne batalu por ni (char mi komprenas, ke kiel pastro vi ne povas tion chi fari, almenau nun), sed almenau ne batalu kontrau ni, char, batalante kontrau ni, vi batalos kontrau la volo de Tiu, al kiu vi chiam sincere kaj honeste servis.

Homarano.

Nefermita letero al s-ro de Beaufront

Estimata Sinjoro! Char Vi tre ofte atakas la homaranismon, tial ni esperas, ke Vi ne rifuzos publikigi en Via estimata gazeto ankau iom da vortoj de ni, homaranoj.

Chiujn kritikojn ni akceptas kun danko, char ili, montrante al ni niajn erarojn, helpas al nia perfektigho. Sed kelkaj lokoj en Viaj artikoloj prezentas nian aferon al la legantoj en malghusta lumo, kaj tial ni estas devigitaj doni kelkan klarigon. Ni tute ne intencas propagandi nian ideon per tiu chi nia letero, kaj tial ni tute ne parolos pri la esenco de la homoranismo kaj ni tute ne defendos la diversajn detalojn de nia afero. Ni volas nur ghustigi kelkajn punktojn gheneralajn.

1) Tute erare Vi diras, ke la homaranoj konstruis sian tutan aferon sur la sukceso de la Bulonja kongreso. La homaranismo estis preparata en la dauro de tre multaj jaroj, kaj la impresoj de la Bulonja kongreso nur rapidigis nian decidon publikigi nian Deklaracion.

2) Vi diras, ke ni naive esperas, ke la homaranismo donos al la homaro plenan pacon kaj felichon! Tion chi saman oni antau 18- 19 jaroj diris ankau pri la esperantistoj. Sed kredu al ni, ke ni tute ne estas tiel naivaj, kiaj Vi nin prezentas al la legantoj; ni scias tre bone, ke la homaranismo ne faros el la homoj anghelojn, tiel same kiel la esperantistoj chiam sciis tion chi pri Esperanto. Ni tute ne esperas shanghi la korojn de tiuj homoj, kiuj ne volas pacon, — ni volas nur: a) ebligi intergentan justecon kaj fratecon al tiuj tre multaj personoj, kiuj ghin deziras kaj al kiuj la neekzistado de neutrala lingvo, religia kaj morala fundamento ghis nun faris chian reciprokan fratighadon ne ebla; b) fiksi (kaj per komuna komunikighado konstante perfektigadi) precize formulitajn principojn, per kiuj povus sin gvidi tiuj personoj, kiuj en la koro sentas la necesecon de intergenta egaleco kaj frateco, sed konstante pekas kontrau ghi simple nur pro nesuficha pripensado kaj pro nehavado de ia difinita programo.

3) Vi diras, ke inter la esperantismo kaj la homaranismo ekzistas nenia parenceco! Sed en tia okazo kial do Vi nin tiel atakas? Kial Vi tiel timas ke la mondo intermiksos la ambau ideojn? Tiu chi Via timo ja tute klare devas pruvi al Vi, ke Vi senkonscie sentas, ke inter la ambau ideoj ekzistas parenceco tre granda. Lingvo Internacia havas la celon krei inter la gentoj neutralan ponton en rilato lingva, la homaranismo volas krei tian saman ponton en chiuj rilatoj. La homaranismo estas nur plifortigita esperantismo, kaj chiuj tion chi sentas kvankam ne chiuj volas tion chi laute diri. Sed chu la deziro krei neutralan ponton inter la gentoj estas krimo? Vi povas diri, ke la ponto, kiun ni proponas, havas en si diversajn erarojn, — tion chi ni tute ne neas, kaj ni kun danko akceptas chiujn montrojn de la eraroj, por ke ni povu ilin forigi. En la antauparolo al nia broshuro estas ja skribite tre klare kaj per grandaj kaj dikaj literoj, ke la nuna teksto de nia Deklaracio estas nur provizora, por prezenti la esencon de nia afero, kaj la teksto definitiva estos fiksita nur iam poste, post matura komuna interkonsiligho. Sed por kio ataki la tutan aferon en principo?

Se kontrau la homaranismo batalas tiaj esperantistoj, kiuj en Esperanto vidas nur rimedon por intershanghi ilustritajn poshtajn kartojn au por fari bonajn negocojn, au ech por sukcese militi inter si — ni ne mirus, sed se kontrau la homaranismo batalas tiaj esperantistoj, kiuj en esperanto chiam vidis ideon kaj kiuj por tiu chi ideo multe kaj ame laboris, — tio chi shajnas al ni stranga.

Tiu chi strangeco tamen povas esti klarigata. Unuj esperantistoj aprobas en Esperanto la internan ideon, sed aprobas ghin nur ghis certa grado, kaj ili timas, ke la homaranoj tiros ilin tro malproksimen; sed al tiuj chi personoj ni povas respondi: la homaranismo estas ja nia idealo privata, kiun ni al aliaj esperantistoj tute ne intencas altrudi. Aliaj en sia koro aprobas la ideon en la plej alta grado, sed ili timas, ke la tuteco de la ideo ne estas atingebla, ke celado tro granda povas forshiri de ni la celon pli malgrandan kaj la homaranismo povas pereigi Esperanton. Sed tiam ili devas tion chi diri tute malkashe, kaj anstatau ataki au moki nin per "profetoj" au "verdaj roboj surshutitaj per oraj steloj", ili devus paroli nur pri la danghero. Tiam ni respondus al ili: ni scias tre bone, ke se ni ne estos sufiche singardaj, la homaranismo povos alporti malutilon al Esperanto; sed kredu al ni, ke Esperanto estas por ni ne malpli kara ol por vi, ghi estas por ni ech duoble kara, char ne sole ni estas varmegaj esperantistoj, sed ni ankau konscias, ke kun la pereo de la ideo de lingvo internacia devus perei la homaranismo mem, kiu estas ja plene bazita sur ghi. Tial kredu al ni, ke ni agos sufiche singarde. Nian broshuron ni ghis nun ne dissendis al la eksteresperantaj gazetoj, ni sendis ghin nur al kelkaj gazetoj esperantistaj (al kelkaj ne-Esperantaj gazetoj ni faris sciigon pri nia afero nur kiel "provan balonon"). Kun propagando pli granda kaj publika ni elpashos nur tiam, kiam post matura interkonsiligho pri la detaloj de la homaranismo kaj pri la manieroj de propagando ni havos plenan certecon, ke tiu propagando ne estos danghera por Esperanto. Se Vi tamen timas, ke ni estos ne sufiche saghaj kaj faros facilanimajn pashojn, kiuj kompromitos Esperanton en la okuloj de "saghaj" homoj, tiam en Viaj manoj restas ja chiam tre grava defendilo — la "Deklaracio pri la Esperantismo" — kaj kun tiu chi Deklaracio en la mano Vi povas tute klare montri al la mondo, ke la homaranismo estas afero tute privata, kiu por la tuta esperantistaro tute ne estas deviga, ech se la homaranismon publike propagandus la autoro de Esperanto mem. Se oni riprochos al Vi, ke inter la esperantistoj trovighas personoj, kiuj ne sole volas krei ponton inter la gentoj, sed estas ech tiel arogantaj, ke ili revas, ke tiu chi ponto iom post iom, post multaj jarcentoj, alkondukos eble al unuigho de la homaro, — tiam respondu trankvile: chiu esperantisto havas la rajton havi private ideojn kaj idealojn, kiajn li volas, kaj por la frenezaj au krimaj idealoj de unuj esperantistoj la aliaj ne respondas, tiel same kiel ekzemple oni ne povas kulpigi la fervojajn inghenierojn, se trovighas personoj, kiuj volas uzi la fervojon por iaj celoj "utopiaj".

Kun respekto d-ro Aleksandro Naumann.

sekretario de la Unua Grupo Homarana.

Adreso: Varsovio, str. Kosikova, No 7.

Kion Zamenhof ne povis diri en Ghenevo.

Mi diris, ke, krom la oficiala esenco de la esperantismo, kiu estas esprimita en la Bulonja Deklaracio, la esperantismo enhavas ankorau ideon internan, kiu ne estas deviga por chiuj, sed kiun memvole kulturas en si chiuj esperantistoj idealistoj. Tiun chi ideon chiu povas klarigi kaj formuli al si tiel, kiel diktas al li lia propra kapo kaj koro. Permesu al mi, ke mi raportu al vi, kiamaniere mi komprenas tiun ideon. Sed por eviti chiun malkomprenighon, mi devas antau chio atentigi vin, ke tio, pri kio mi nun parolos, prezentas miajn principojn pure personajn kaj privatajn. Mi ne sole ne proponas al vi ilian akcepton, sed mi ech ne demandos vian opinion pri ili. Mi simple nur raportos. Mi parolos al vi pri tio, pri kio multaj el vi jam ion audis — nome pri la "Homaranismo". Ne ektimu, sinjoroj! Mi scias, ke oni prezentis al vi la aferon kiel ion teruran, kiel grandan dangheron por Esperanto. Estu paciencaj, auskultu kaj jughu.

Mi neniam havis la intencon paroli en kongreso esperantista pri miaj privataj principoj kaj kredoj, kiuj estas formulitaj en la homaranismo. Antau dek monatoj mi supozis, ke en la Gheneva kongreso mi eble en unu el la kunvenoj pure privataj priparolos miajn principojn; sed baldau mi ech tiun chi mian intencon tute forjhetis. Dezirante, ke la mondo vidu en mi nur la autoron de Esperanto, mi decidis kashi por chiam mian nomon kiel iniciatoron de la homaranismo, mi transdonis mian principaron al kelkaj amikoj kaj mi petis ilin, ke ili laboru.

Sed la cirkonstancoj aranghighis tiamaniere, ke mi estas nun devigata ne sole forigi mian kashitecon, sed ech fari tion chi tute publike. En la komenco de tiu chi jaro, en la nomo de grupo da personoj, kiuj akceptis por si la nomon "Unua Grupo Homarana", aperis la unua broshuro pri la homaranismo, kiu devis esti nur prova balono, por auskulti diversain opiniojn. Sed malgrau ke en la broshuro estis klare dirite, ke ghia teksto estas nur provizora kaj poste perfektigota, kaj malgrau ke la broshuro volis prezenti nur principaron tute privatan, al neniu altrudatan, kelkaj esperantistoj, anstatau trankvile kritiki la aferon, komencis akran atakadon kontrau ghi. Tiuj chi atakoj devigis min forigi mian kashitecon, char plua kashiteco povus pensigi, ke mi kashas min kontrau la batoj, au ke mi hontas kaj timas konfesi publike miajn principojn; kaj char oni baldau komencis rakontadi, ke la iniciatoro de la homaranismo estas la autoro de Esperanto kaj ke mi havas iajn kontraunaturajn principojn, kiuj baldau pereigos la tutan aferon Esperantan, tial — por meti finon al chiuj suspektoj kaj malghustaj famoj — mi en la lasta monato antau la kongreso decidis proklami miajn principojn tute publike en mia kongresa parolo. Tiujn chi principojn mi nun prezentos al vi en formo de Deklaracio, kiun mi kaj miaj samprincipanoj akceptis por ni. Sed mi ripetas, ke la Deklaracio, kiun mi legos al vi, prezentas principojn pure privatajn de mi kaj de la Unua Grupo Homarana; por la mondo esperantista ili havas nenion devigan.

La Homaranismo estas celado al pura homeco kaj al absoluta intergenta justeco kaj egaleco. En chiu lando tiu gento, kiu prezentas la plimulton kaj kutimis regi super la aliaj gentoj, longe ne komprenos la homaranismon; sed neniu gento povas scii, kio estos kun ghi morgau, kaj, pli au malpli frue, chiuj honestaj homoj konvinkighos, ke regado per fortoj konvenas al bestoj, sed ne al homoj, kaj ke paca vivado sur la tero kaj cheso de militoj estas ebla ne per malfortikaj kaj maljustaj kompromisoj, sed nur per justeco absoluta, egala por chiuj gentoj, lokoj kaj tempoj. Tian justecon penas esprimi la Deklaracio de la Homaranoj.

Char pro tiu au alia nelerta au nepreciza esprimo en la Deklaracio la malamikoj de la homaranismo atakas la tutan esencon de la afero, tial mi ripetas la vortojn, kiuj per grandaj kaj grasaj literoj estis presitaj en la unua broshuro pri la homaranismo, nome: la nuna teksto de la Deklaracio estas nur provizora; la definitiva teksto estos fiksita nur iam poste, post sufiche matura interkonsiligho inter chiuj grupoj homaranaj.

 

DEKLARACIO DE HOMARANO

1.

Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj kaj idealoj honeste patrolandaj; chiajn idealojn genteshovinismajn, kiuj semas malamon inter la gentoj kaj celas la regadon de unu gento super aliaj, mi rigardas nur kiel grupan egoismon, kiu pli au malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi lau mia povo.

2.

Mi kredas, ke chiuj gentoj estas egalrajtaj partoj de la homaro, kaj mi taksas chiun homon nur lau lia persona valoro kaj agoj, sed ne lau lia deveno. Chian ofendadon au persekutadon de homo pro tio, ke li naskighis de alia gento, kun alia lingvo au religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

3.

Mi kredas, ke chiu lando apartenas ne al tiu au alia gento, sed plene egalrajte al chiuj ghiaj konstantaj loghantoj, kian ajn lingvon au religion ili havas; la intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu au alia gento, lingvo au religio mi rigardas kiel restajhojn el la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.

4.

Mi kredas, ke en sia familia vivo chiu homo havas plenan naturan kaj nedisputeblan rajton paroli, kian lingvon au dialekton li volas, kaj konfesi, kian religion li volas; sed en komunikighado kun homoj de alia deveno li devas, kiom ghi estas ebla, celadi al uzado de lingvo neutrale-homa kaj al vivado lau religiaj principoj neutrale-homaj. Chiun celadon de unu homo altrudi al aliaj homoj sian lingvon au religion, se tion chi ne postulas absoluta neceseco, mi rigardas kiel barbarecon.

5.

Mia patrujo mi nomas tiun regnon, au en granda regno ankorau speciale tiun provincon, en kiu mi naskighis, au en kiu mi por chiam enloghighis, kaj mi neniam devas nomi mia patrujo ian fremdan teritorion pro tio, ke tie pleje loghas au iam regis mia gento. Sed por ke en mia patrujo unuj filoj ne estu rigardataj kiel mastroj, kaj aliaj tiel same naturaj filoj ne estu rigardataj kiel fremduloj kaj ne bezonu revi pri alia patrujo, mi devas chiam celadi al tio, ke nek mia regno, nek mia provinco portu la nomon de ia gento, sed ghi portu nomon neutrale-geografian.

6.

Patriotismo au servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de chiuj miaj sampatrujanoj, de kia ajn deveno, lingvo au religio ili estas, la servadon speciale al la gentaj interesoj, lingvo au religio de tiu loghantaro, kiu en la lando prezentas la plimulton, mi neniam devas nomi patriotismo.

 

 

7.

Konforme al la principo, ke unuj regnanoj, ech se ili prezentas en la lando grandegan plimulton, ne havas moralan rajton altrudi sian lingvon au religion al la aliaj regnanoj, mi devas penadi, ke en mia lando chiu gento havu la rajton fondi por siaj membroj lernejojn kaj aliajn instituciojn kun sia lingvo kaj sia religio, sed ke por chiuj regnanoj, kiuj ne deziras uzadi tiun au alian gentan lingvon au religion, ekzistu lernejoj kaj institucioj kun neutrale-homa lingvo internacia kaj kun moroj kaj festoj neutrale-homaj au neutrale-regnaj.

8.

Mia nacio mi nomas la tutecon de chiuj homoj, kiuj loghas mian patrujon, de kia ajn deveno, lingvo au religio ili estas; la aron de chiuj homoj, kiuj havas saman devenon, kiel mi, mi nomas mia gento. Mian nacion mi neniam devas nomi per la nomo de ia gento, mi devas chiam nomi ghin per la neutrale-geografia nomo de mia patrujo; se mia patrujo ne havas ankorau alian nomon, krom nomo genta, mi devas anstatau la esprimo "tia nacio" uzadi la esprimon "tialanda nacio".

9.

Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone scias kaj plej volonte uzas, kaj en la elekto de tiu chi lingvo mi havas plenan liberecon. La lingvon, kiun mi parolis en mia infaneco kun miaj gepatroj, mi nomas mia lingvo gepatra; la lingvon, kiun mi uzas en mia familio, mi nomas mia lingvo familia; la lingvon, kiu apartenas al mia gento, mi nomas mia lingvo genta; sed nenian lingvon mi devas nomi mia lingvo nacia au landa, char, kvankam estas tre aprobinde, se chiuj loghantoj de unu lando memvole uzas unu lingvon, tamen en principo nenia lando nek ghia loghantaro devas esti ligita kun la lingvo de unu el ghiaj gentoj. Krom mia persona lingvo mi devas posedi ankau lingvon internacian, por ke mi sen genta altrudemeco povu ghin uzi en komunikighoj kun tiuj personoj, por kiuj mia propra lingvo estas fremda.

Rimarko. Ghis la tempo, kiam la demando pri lingvo internacia estos decidita per autoritata interkonsento de la rigistaroj, la demandon pri tio, kiu lingvo devas esti rigardata kiel neutrala, chiu grupo homarana povas decidi lau sia propra bontrovo.

10.

Mia religio mi nomas tiun religion au filozofian sistemon, en kiu mi naskighis, au kiun mi memvole akceptis; sed al ghia nomo mi devas chiam aldoni la nomon "homarana" por montri, ke mi konfesas ghin lau la religiaj principoj de la homaranismo, kiuj konsistas en jeno:

a) Sub la nomo Dio, kiam mi uzas tiun chi vorton, mi komprenas tiun misteran plej altan Forton, kiu regas la mondon kaj kies esencon chiu havas rajton klarigi al si tiel, kiel diktas al li lia eklezio, se li estas homo kredanta, au lia shago kaj koro, se li estas liberpensulo. Neniam mi devas altrudi mian ideon pri Dio al aliaj personoj, kiuj havas pri Dio alian ideon ol mi.

b) Kiel fundamentan, por chiuj homoj devigan religian leghon mi rigardas la regulon: "agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras, ke aliaj agu kun vi, kaj auskultu chiam la vochon de via konscienco". La tutan ceteran parton de chiu religio mi rigardas kiel parton eklezian, kiun chiu havas la rajton plenumadi lau la montroj de lia propra eklezio, se li estas homo kredanta, au rigardadi kiel morojn de lia gento, se li estas liberpensulo. Neniam mi devas mallaudi iun pro lia religio, se li naskighis en ghi kaj ne volas perfidi sian genton, char en chiu religio oni povas esti homo bona au malbona; neniam mi devas ofendi la religian senton de persono, havanta alian religion au kredon ol mi; neniam mi devas atribui al iu mian propran religion au kredon.

c) Konsciante, ke neniu havas la rajton altrudi al alia la morojn kaj festojn de sia religio, mi povas plenumadi la morojn de mia religio en mia vivo persona kaj familia, sed en komunikighado kun homoj de aliaj religioj mi devas — kiom ghi ne kontrauas al miaj religiaj konvinkoj — plenumadi morojn kaj festojn neutrale-homajn, akceptitajn per reciproka interkonsento de homaranoj de diversaj religioj.

11.

Konsciante, ke la chefa celo de chiu honesta religio devas esti fratigado de la homoj, kaj ke la malamo inter la homoj neniam chesos, ghis la homoj alkutimighos apartigadi la fundamentajn religiajn leghojn, enskribitajn egaltekste en la koro de chiu homo, de la leghoj ekleziaj, prezentantaj privatan apartenajhon de chiu eklezio aparte — mi devas helpi al tio, ke en mia urbo, kiam la nombro de la homaranoj en ghi estos sufiche granda, paralele kun la temploj de la diversaj eklezioj ekzistu ankau templo neutrale-homa, en kiu diversaj religie etikaj demandoj estos priparolataj en spirito neutrale-homa, sen iaj gente-ekleziaj almiksajhoj, kaj kie sen ia peko kontrau siaj religiaj konvinkoj povos frate kunvenadi homoj de chiuj religioj kaj de chiuj filozofiaj sistemoj, kaj tie kune kaj reciproke tolereme servi al tiu granda morala Forto, kiun chiu el ni sentas, kvankam chiu malsame nomas kaj prezentas.

12.

Konsciante, ke neniaj ech plej bonaj teoriaj principoj havas ian forton, se ili ne estas konstante aplikataj praktike, mi devas aparteni al ia grupo homarana kaj partopreni persone au per korespondado en ghiaj kunvenoj, kiuj havas la karakteron de senghenaj amikaj kunvenoj de samprincipanoj. En tiuj kunvenoj mi devas, kiom ghi estas ebla, uzadi lingvon neutrale-homan kaj morojn neutrale-homajn.

Sinjorinoj kaj Sinjoroj! Mi klarigis al vi, kiamaniere mi persone komprenas la internan ideon de la esperantismo, mi, kiu de la infaneco ghis nun chiam vidis antau mi murojn interpopolajn, kaj kies tuta vivo estis chiam ligita kun la ideo de Esperanto. Sed mi esprimis al vi mian opinion tute privatan, kiun chiu el vi povas akcepti au malakcepti. Tiuj el vi, kiuj mian opinion pri la interna ideo de la esperantismo trovas neghusta, povas simple ne akcepti ghin, kaj ili tute ne devas timi de la homaranismo ian dangheron por Esperanto, ili povas montri al la tuta mondo la Bulonjan Deklaracion kaj diri al la mondo, ke la homaranismo prezentas ne la principaron de la tuta esperantistaro, sed nur la tute privatan principaron de tiu esperantista partio, kiu nomas sin homaranoj, kaj al kiu tute private apartenas ankau la autoro de Esperanto, kiu, simile al chiu homo, havas ja la rajton posedi siain privatajn principojn; sed tiuj el vi, kiuj trovas, ke mia opinio pri la ideo de la esperantismo estas ghusta, ne lasu vin konfuzi, ne timu la atakontajn shovinistojn au rutinulojn, kredu, ke de iliaj senkauzaj atakoj Esperanto ne pereos, kiel ghi ne pereis ghis nun, malgrau multaj miloj da atakantoj. Ni respondadu al ili kuraghe: "Tiun kulpon kaj hontigon, kiun vi jhetas sur nin, ni ghin akceptas malkashe kaj fiere, char en nia celado, kiu tiel malplachas al vi, ni vidas nenion krom bela kaj bona." Amikoj, ne timu konstante pri tio, kion diros la sensence kritikanta kaj grimacanta rutina mondo, sed agu chiam tiel, kiel diktas al vi via konscienco kaj koro. Kredu, ke chio, kio per si mem estas bona kaj justa, malgrau chiuj insultoj pli au malpli frue devas venki kaj nepre venkos. En la dauro de dek nau jaroj ni chiam kantadis pri la nova sento, kiu venis en la mondon — nun, ni ne farighu timuloj, kaj lau la vortoj de nia himno ni ne chesu labori por nia idealo de intergenta frateco, "ghis la bela songho de l' homaro por eterna ben' efektivighos!"

Homaranismo

Antauparolo

La chi tie donata Deklaracio prezentas mian politika-religian kredon. Char oni konas min kiel autoron de Esperanto, tial multaj personoj eble identigos la homaranismon kun Esperanto au kun la tiel nomata "interna ideo de esperantismo" — tio tamen estus eraro. Dum la esenco de Esperanto estas plena neutraleco kaj la esperantisma ideo prezentas nur ne difintan fratecan senton kaj esperon, kiujn nature naskas la renkontighado sur neutrala lingva fundamento kaj kiujn chiu esperantisto havas plenan rajton, ne sole komentarii al si tiel, kiel li volas, sed ech ghenerale akcepti au ne akcepti ilin — la homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo, kiu prezentas mian kredon pure privatan kaj la aliajn esperantistojn tute ne koncernas.

Mi antauvidas tre bone, ke la malamikoj de Esperanto uzos mian deklaracion pri homaranismo kiel batalilon kontrau Esperanto, kaj mian pure privatan principaron ili prezentos al la mondo kiel devigan principaron de chiuj esperantistoj. Tio estas la kauzo, pro kiu mi dum tre longa tempo havis la intencon au tute ne publikigi mian kredon, au publikigi ghin anonime. Sed mi forjhetis tiun intencon, char mi trovis, ke tio estus nepardoninda senkuragheco. Tamen, por tute liberigi la esperantistojn de chia suspektebla solidareco kun miaj privataj politikaj kaj religiaj konvinkoj, mi dum la oka universala kongreso de Esperanto publike formetis de mi chian oficialan rolon en la aferoj de Esperanto. Ne por la celo de propagando mi publikigas nun mian kredon; mi simple deziras, ke miaj amikoj konu mian kredon, por ke ilin ne mirigu mia rilato al tiu au alia politika au religia demando kaj por ke la personoj, kiuj havas la samajn principojn kiel mi, sciu ke ni estas samprincipanoj.

Varsovio, Majo 1913.

L. L. Zamenhof

 

Deklaracio pri Homaranismo

Mi estas homarano: tio signifas, ke mi gvidas min en la vivo per la sekvantaj principoj:

I.

Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfelichoj, kiu pli au malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi lau mia povo.

II.

Mi vidas en chiu homo nur homon, kaj mi taksas chiun homon nur lau lia persona valoro kaj agoj. Chian ofendadon au premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio au alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

III.

Mi konscias, ke chiu lando apartenas ne al tiu au alia gento, sed plene egalrajte al chiuj siaj loghantoj, kian ajn supozatan devenon, lingvon, religion au socian rolon ili havas; la identigadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu au alia gento au religio kaj la pretekstadon de iaj historiaj rajtoj, kiuj permesas al unu gento en la lando regi super la aliaj gentoj kaj forrifuzi al ili la plej elementan kaj naturan rajton je la patrujo, mi rigardas kiel restajhon el la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.

IV.

Mi konscias, ke chiu regno kaj chiu provinco devas porti nomon neutrale-geografian, sed ne la nomon de ia gento, lingvo au religio, char la gentaj nomoj, kiujn portas ankorau multaj landoj de la malnova lando, estas la chefa kauzo, pro kiu la loghantoj de unu supozata deveno rigardas sin kiel mastrojn super la loghantoj de alia deveno. Ghis la tempo, kiam tiuj landoj ricevos nomojn neutralajn, mi devas almenau en interparolado kun miaj samprincipanoj nomi tiujn landojn lau iliaj chefurboj kun aldono de la vortoj "regno", "provinco" k.t.p.

V.

Mi konscias, ke en sia privata vivo chiu homo havas plenan kaj nedisputeblan rajton paroli tiun lingvon au dialekton, kiu estas al li plej agrabla, kaj konfesi tiun religion, kiu plej multe lin kontentigas, sed en komunikighado kun homoj de aliaj lingvoj au religioj li devas peni uzi lingvon neutralan kaj vivi lau etiko kaj moroj neutralaj. Mi konscias, ke por samregnanoj kaj samurbanoj la rolon de lingvo neutrala povas ludi la lingvo regna au tiu kultura lingvo, kiun parolas la plimulto de la lokaj loghantoj, sed ke tio devas esti rigardata nur kiel prooportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto, sed ne kiel ia humiliga tributo, kiun shuldas gentoj mastrataj al gentoj mastrantaj. Mi konscias, ke en tiaj lokoj, kie batalas inter si diversaj gentoj, estas dezirinde, ke en la publikaj institucioj estu uzata lingvo neutrale-homa, au ke almenau krom la gentlingvaj kulturejoj tie ekzistu ankau specialaj lernejoj kaj kulturaj institucioj kun lingvo neutrale-homa, por ke chiuj dezirantoj povu cherpi kulturon kaj eduki siajn infanojn en senshovinisma spirito neutrale-homa.

VI.

Char mi konscias, ke la reciproka malpaco inter la homoj neniam chesos, ghis la homoj alkutimighos starigi la nomon "homo" pli alte, ol la nomon de gento, kaj char la tro nepreciza vorto "popolo" ofte donas kauzon al genta shovinismo, disputoj kaj malbonuzoj kaj ofte malame dividas inter si la filojn de la sama lando au ech de la sama gento, tial je la demando, al kiu popolo mi alkalkulas min, mi respondas: mi estas homarano; nur tiam, kiam oni demandas min speciale pri mia regno, provinco, lingvo, deveno au religio, mi donas pri tio precizajn respondojn.

VII.

Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskighis; mia hejmlando mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta, fikshejma loghanto. Sed char pro la nedifiniteco de la vorto "lando" la vortoj "patrolando" kaj "hejmlando" estas neprecizaj kaj ofte kauzas disputojn kaj malpacon kaj malamike disigas inter si la filojn de la sama terpeco, tial en chiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn kaj uzas anstatau ili la pli precizajn vortojn "patruja regno", "patruja regiono", "patruja urbo", "hejma regno", "hejma regiono", "hejma urbo".

VIII.

Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de chiuj miaj samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion au socian rolon ili havas. La servadon speciale al la interesoj de unu gento au la malamon kontrau alihejmuloj mi neniam devas nomi patriotismo. Mi konscias, ke profunda amo al sia patrujo kaj al sia hejmo estas afero tute natura kaj komuna al chiuj homoj, kaj nur nenormalaj eksteraj cirkonstancoj povas paralizi tiun tute naturan senton. Tial se en mia hejmo chiuj laboroj estas ekspluatataj por la oportuneco au gloro de unu speciala gento kaj tio paralizas mian entuziasmon por socia laborado au ech devigas min revi pri alia hejmlando, mi ne devas malesperi, sed mi devas min konsoli per la kredo, ke la nenormala stato en mia hejmo pli au malpli frue pasos kaj miaj filoj au nepoj plene ghuos tiun fortigan entuziasmon, kiun en mi paralizis la maljusteco de miaj samhejmanoj.

IX.

Konsciante, ke lingvo devas esti por la homo ne celo, sed nur rimedo, ne disigilo, sed unuigilo, kaj ke la lingva shovinismo estas unu el la chefaj kauzoj de malamo inter la homoj, mi neniam gentan lingvon au dialekton devas rigardi kiel mian sanktajhon, kiel ajn mi ghin amus, nek fari el ghi mian batalan standardon. Kiam oni min demandas speciale pri mia lingvo gepatra, mi nomas senshovinisme tiun lingvon au dialekton, en kiu mi en mia infaneco parolis kun miaj gepatroj; kiam oni min demandas speciale pri mia lingvo persona, mi — gvidante min per neniaj shovinismaj konsideroj — nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone posedas au plej volonte uzas; sed kia ajn estas mia lingvo gepatra au persona, mi devas posedi ankau tiun neutrale-homan lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj, por ke mi ne bezonu miakulpe altrudi al aliuloj mian lingvon kaj por ke mi havu moralan rajton deziri, ke aliuloj ne altrudu al mi sian, kaj por ke mi povu sur senshovinisma bazo servi al la kulturo neutrale-homa.

X.

Konsciante, ke religio devas esti nur afero de sincera kredo, sed ne ludi la rolon de hereda genta disigilo, mi nomas mia religio nur tiun religion au religianstatauantan sistemon, je kiu mi efektive kredas. Sed kia ajn estas mia religio, mi konfesas ghin lau neutrale-homaj principoj "homaranaj", kiuj konsistas en jeno:

a) La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas la kauzo de la kauzoj en la mondo materia kaj morala, mi povas nomi per la nomo "Dio" au per alia nomo, sed mi konscias, ke la esencon de tiu Forto chiu havas la rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro au la instruoj de lia eklezio. Neniam mi devas malami au persekuti iun pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia.

b) Mi konscias, ke la esenco de la veraj religiaj ordonoj kushas en la koro de chiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la chefa por chiuj homoj deviga principo de tiuj ordonoj estas: agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi: chion alian en la religio mi rigardas kiel aldonojn, kiujn miksite kun legendoj donis al ni diversgentaj grandaj instruintoj de la homaro, kaj kiel morojn, kiuj estas starigitaj de homoj kaj kies plenumado au neplenumado dependas de nia volo.

c) Se mi kredas je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj, mi ne devas resti en iu el ili sole pro motivoj gentaj kaj per mia restado erarigi homojn pri miaj konvinkoj kaj herede nutri per senfinaj generacioj intergentan disecon, sed mi devas — se la leghoj de mia lando permesas — malkashe kaj oficiale nomi min "liberkreda", ne identigante tamen la liberkredon speciale kun ateismo, sed rezervante al mia kredado plenan liberecon. Kiam en mia loghloko ekzistos komuninterkonsente aranghita, plenforme organizita samgenta kaj sendoktrina komunumo de liberkredantoj, al kiu mi povas alighi kun plena kontenteco por mia konscienco kaj por la bezonoj de mia koro, tiam — por fiksi fortike kaj precize mian religian neutralecon kaj savi mian posteularon kontrau senprogrameco kaj konsekvence kontrau refalo en gente-religian shovinismon, mi devas alighi al tiu liberkreda komunumo tute oficiale kaj heredigeble kaj akcepti por mi ghian neutralan nomon, ghiajn komunumajn aranghojn, ghiajn nedevigajn neutrale-homajn festojn kaj morojn, ghian neutrale-homan kalendaron k.t.p.; ghis tiu tempo mi povas resti oficiale alskribita al tiu religio, en kiu mi naskighis, sed mi devas chiam aldoni al ghia nomo la vorton "liberkreda", por montri, ke mi alkalkulas min al ghi nur provizore, laumore kaj administre.

Hosted by uCoz