Ruslingve

DE LA INTERNA IDEO AL HOMARANISMO

de d-ro Carmel Mallia

Kun afabla permeso de la autoro

Kiam Zamenhof iniciatis sian lingvon, li blovis en ghin ideologion. Chi tiu enblovo kunportis la nomojn: toleremon, fratecon, justecon. Do, Esperanto estas medalaspekte duflanka: unu praktika, kaj la alia ideologia nomita de la autoro mem "interna ideo", kiun li prezentis dum la Gheneva kongreso (1906), sed kiu "akompanadis Esperantismon de la unua momento de ghia naskigho ghis la nuna tempo", kaj li pliprecizigis ghian signifon jene :"Ni deziras krei neutralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikighadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartajhojn," kaj aliloke: "la falado de muroj inter la popoloj" kaj "la spirito de chiuhoma frateco.

Por Zamenhof chi tiu ideo estas: a) "la plej grava, la plej sankta," kaj "la chefa celo de la afero de Esperanto", kaj b) "la stelo nin gvidanta". Do, lau la sama Gheneva parolado, for estis por li la ideo, ke Esperanto estas nur lingvo, kiu devas servi eksklusive al komerco kaj al praktika utileco.

Dum la Gheneva kongreso (1906), Zamenhof konstatis, ke, post la sperto de la Bulonja kongreso(1905), egaleco kaj frateco estis praktikeblaj. Char, klarigis li, kio entuziasmigis la partoprenantojn dum chi tiu kongreso estis ne la amuzoj, ne la praktikado de Esperanto, sed ghuste la interna ideo. Ni ankorau auskultu lin : "En esperantujo, regas ne sole la lingvo Esperanto sed ankau la interna ideo de la esperantismo..la verda standardo." Kaj li preghas "sub la verda standardo" , ghuste char

Ghi signifas la bonon kaj belon.

Do estas klare, ke, por Zamenhof, kaj la interna ideo kaj la verda standardo multrilatas, ech similighas. Plue, en siaj okuloj, la verda standardo estis "io sankta..la signo sub kiu ni marshas, ghi estas la vocho kiu konstante memorigas al ni, ke ni laboras por Esperanto nur tial, char ni esperas ke pli au malpli frue, eble post multaj jarcentoj:

Sur neutrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian. "

Unu grandan homan familion en la etoso de la bono kaj de la belo, la du karakterizajhoj de liaj lingvo kaj poemoj. La mondo de Zamenhof estas unu tuto, chu che la lingvistika kampo chu che la beletra. Krome, chu vi ne kredas, ke skribante tiujn tri vortojn, nome "post multaj jarcentoj", Zamenhof konsciighis, ke Esperanto ne estos facilanime akceptita de la homaro, kiun el sia propra sperto li kaj psikologie kaj realece tre bone konis?

Shajnis, ke almenau en chi tiu momento, Zamenhof bridis sian entuziasmon. Io tuj ombrigis lian esperon.

Tamen, li ankau rimarkis, ke ekzistas alia bariero disdividanta la homojn, nome la religiaj antaujugho kaj fanatikismo, kiun barieron li deziris ankau ataki chiuflanke. Chi tiun koncepton, doktrinon, elektu lauplache, li unue proponis al la juda klerularo de Varsovio sub la nomo de Hilelismo, sed poste li proponis ghin al la tuta homaro sub la nomo de Homaranismo.

Tian duan revon, nome unuigi la homaron per neutrale-homa religio, naskighis el tio, kion li mem spertis precipe en sia lando. Li deziris krevigi la religian muron kiu, anstatau antauenigi la bonon, kauzis malbonon kaj katastrofojn chie, kiel ekzemple pogromojn, ktp, chiam nome de iu dio au nome de superregado. En chi tiea situacio, lin inspiris la juda rabeno Hillel, vivinta en la tempoj de Herodo, do samtempulo de Jezuo. Kiel klerulo pri la juda legho, Hillel eksplikis kaj interpretis ghin pli homece kaj pli lauspirite ol sia samtempulo Shammai.

La kernon de la legho Hillel vortigis jene: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi. Chio alia estas komentario." Chi tiuj vortoj inspiris Zamenhof-on proponi mondan religion, promociante toleremon kaj respekton inter la aliaj religioj. Sian ideon li publikigis en ruslingva libreto sub la pseudonimo:Homo Sum (Mi estas Homo), kiu aperis en Varsovio en 1901. Tamen, li momente forlasis la ideon ghis 1905, kiam Pollando farighis konsterna kampo de teroro kaj malamo kontrau la judoj.

En 1906, Zamenhof publikigis en Petroburgo, ech chifoje anonime, broshureton pri Hilelismo. Subskribi ghin per sia nomo li ne volis, por ke neniu intermiksu Esperanton kun la nova ideo. Li timis kompromiti Esperanton, por kiu li fordonis sian tutan vivon.

En kio precize konsistas Hilelismo? Zamenhof mem respondas: "Hilelismo estas instruo, kiu, ne deshirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religio, donas al li la eblon eviti chian malverecon kaj kontrauparolojn en siaj nacireligiaj principoj kaj komunikighadi kun homoj de chiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neutrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco."

Almanau du elstaraj personoj tiutempe atakis Zamenhof-on pro lia Hilelismo. Ili estis la litovo kaj katolika pastro Dombrovski, kaj De Beaufront. Tiu, pretendante, ke per tio Zamenhof anstatauis Kriston per Hilelo, atakis en la marta numero de Ruslanda Esperantisto (1906); chi tiu kontraudisputis en sia LEsperantiste, ridindigante ne nur Hilelismon sed ankau la inernan ideon, kiel dangherojn por la sukceso de Esperanto. Por De Beaufront, Esperanto estis nur lingvo, kaj li pensis, ke Zamenhof volis dependigi sian novan ideon, de sia lingvo. Male, tio neniam estis la sinteno de Zamenhof, ghuste char por li Esperanto estis tute disigebla de Hilelismo.

Kial li nomis sian etikan pripenson, Hilelismo, Zamenhof mem klarigis: ne por honori Hillel-on, sed char la principaro por krei ponton inter la religioj estis esprimita ghuste de Hillel. Tamen, "grava estas ja, " daurigis Zamenhof, "ne la nomo sed la esenco de la afero." Krome, li aldonis : "la homaranoj mem forigis la nomon Hilelismo kaj anstatauis ghin per la absolute sengenta, seneklezia kaj senpersona nomo: Homaranismo." Chu chi tiun saman ideon li ne pli laute klarigis en sia Pregho Sub la Verda Standardo per la jenaj versoj:

Silentas nun chiu disput religia
Kaj regas nun kredo de koro
?

Homaranismo farighis la titolo de libro chifoje portanta lian nomon, kiu aperis en Madrido en 1913. Kaj li aprigis sian nomon al chi tiu broshuro ghuste char unu jaron antaue, pli precize dum la 25jara jubileo de Esperanto en la Krakovia kongreso (1912), li formetis chiun oficialan rolon en la esperantaj aferoj por esti pli libera. Tamen, li admonis kontrau intermiksi Homaranismon kun Esperantismo: "Ambau ideoj estas parencaj inter si, sed ne identaj. Oni povas esti bonega esperantisto, kaj tamen kontrauulo de la homaranismo."

Chi tie fermighas la zamenhofa homama cirklo. Post la interna ideo, la unua shtupo al la pli postaj ideoj, nu la vere mallonga vojo de Hilelismo al Homaranismo estas nun kompleta. Ne nur, sed estas klare, ke por li Hilelismo kaj Homaranismo estas intershangheblaj, kvankam ci tiu anstatauigis tiun. Mi aldonu, chu necesas diri ke chi tiu ideo neniam realighis? La homoj estas tro okupitaj batali inter si, krude kredante , ke ilia dio helpas ilin kontrau aliaj nacianoj-kredantoj. Bedaurinde, la homara sinteno dum la tempoj de Zamenhof kaj bonege bildigita en La Vojo ankorau obsede dauras:

Popolo popolon atakas kruele,
Frat fraton atakas shakale.

Tamen, Zamenhof neniam malkuraghighis. Homaranismo estis revo kiu lin obsedis ghis la morto; ghi estis "ja la celo de mia tuta vivo".

Li deziris organizi kongreson por homaranistoj en Berno. Por tio, li preparis cirkuleron anoncante la kunvenon por " la lastaj tagoj de decembro 1916". Pro la milito, li forstrekis tiun daton, kaj surmetis "en la unuaj tagoj 1917." Tamen, tiu kongreso au renkontigho neniam okazis pro lia morto. Post kiam, aldone al la supraj du korektajhoj oni trovis alian, perkrajonan kaj tremantan, korektajhon: "post la fino de la milito." Li jam multe antaue kriis:

Sufiche! Trankvilighu de lbatado!
Ho, mia kor"!

Por proponi siajn revojn, liaj iloj estis kaj restis chiam la samaj. Ilin li ghuste esprimis en La Vojo:

Lespero, lobstino kaj la pacienco ,

tri vortoj, kies chiuvorta enhavo estas entenata en chiu el la aliaj. Idealistaj, profetaj, vortoj, bazo por chiu sukceso en la vivo. Sukceso? Kial ne? Iel do"Obstine antauen!"

2000.11.15

 

Referencoj

  • Privat Edmond:Vivo de Zamenhof;
  • Boulton Marjorie:Zamenhof
  • Ruslanda Esperantisto, 1906, n-roj: 1,5.
  • Zamenhof: Pregho Sub la Verda Standardo, La Vojo.
  • Courtinat L.: Historio de Esperanto, 1a Vol.
 
Hosted by uCoz