ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO DE LINGVO INTERNACIA

 I   II  III IV  V  VI VII VIII

Al la komenco   <<<   >>>   Ruslingve


IV

Chu lingvo internacia estos iam enkondukita? Se ni venis al la konkludo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke ghia ekzistado estas ebla, el tiuj chi du konkludoj jam per si mem elfluas la konkludo, ke tia lingvo pli au malpli frue nepre estos enkondukita, char alie ni devus nei che la homaro la ekzistadon de chia ech plej elementa inteligenteco. Se lingvo, povanta plenumadi la rolon de internacia, ghis nun ankorau ne ekzistus, sed devus ankorau esti kreita, tiam respondo je la demando metita en la komenco de tiu chi chapitro estus duba, char estus nesciate ankorau, chu oni povos krei tian lingvon. Sed ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre multe kaj ke chiu el ili en okazo de bezono povus esti difinita kiel internacia, nur kun tia diferenco, ke unu el ili pli taugus por tiu chi celo kaj alia malpli. Ni havas sekve chion pretan, kaj ni bezonas nur ekdeziri kaj elekti, — kaj en tia okazo la respondo je la supre metita demando jam ne povas esti duba. La homoj vivas per vivo konscia kaj senchese celadas al sia bono; tial se ni scias, ke tiu au alia afero promesas al la homoj grandegan kaj senduban utilon kaj ke ghi estas por ili atingebla, ni chiam kun plena certeco povas antaudiri, ke de tiu momento, kiam la homoj nur ekturnis sian atenton al tiu chi afero, ili jam obstine celados al ghi chiam pli kaj pli kaj ne chesos en sia celado tiel longe, ghis ili la aferon atingos. Se du homaj grupoj estas disigitaj unu de alia per rivereto, sed scias, ke por ili estus tre utile komunikighadi inter si, kaj ili vidas, ke tabuloj por la kunigo de ambau bordoj kushas tute pretaj apud iliaj manoj, tiam oni ne bezonas esti profeto, por antauvidi kun plena certeco, ke pli au malpli frue tabulo estos transjhetita trans la rivereto kaj komunikighado estos aranghita. Estas vero, ke pasas ordinare kelka tempo en shancelighado, kaj tiu chi shancelighado estas ordinare kauzata de la plej sensencaj pretekstoj: saghaj homoj diras, ke celado al arangho de komunikigho estas infanajho, char neniu el ili okupas sin je metado de tabuloj trans rivereto, kaj tiu chi afero estas tute ne en modo; spertaj homoj diras, ke la antauuloj ne metadis tabulojn trans rivereto, sekve ghi estas utopio; instruitaj homoj pruvas, ke komunikighado povas esti nur afero natura kaj ke la homa organismo ne povas sin movadi sur tabuloj, k.t.p. Tamen pli au malpli frue tabulo estas transmetata kaj la komunikighado estas aranghata. Tiel estis kun chiu utila ideo, tiel estis kun chiu utila elpenso; apenau la senantaujughaj homoj venadis al senduba konkludo, ke la donita afero estas tre utila kaj samtempe efektivigebla, ili povis chiam scii antaue kun plena certeco, ke pli au malpli frue la afero nepre estos akceptita, malgrau chia batalado de la flanko de la rutinuloj; char tion chi garantias ne sole la natura inteligenteco de la homaro, sed ankau ghia celado al sia praktika bono kaj profito. Tiel estos ankau kun la lingvo internacia. En la dauro de multaj centjaroj la homoj, ankorau ne tre bezonante lingvon internacian, ne enpensighadis pri tiu chi demando; sed nun, kiam la fortighintaj komunikighoj inter la homoj turnis ilian atenton al tiu chi demando, nun, kiam la homoj komencis konvinkighadi, ke lingvo internacia alportos al ili grandegan utilon kaj ke ghi estas atingebla, ili sen ia dubo jam celados al ghi chiam pli kaj pli, ghia neceseco farighados por ili kun chiu tago chiam pli sentebla, kaj ili jam ne trankvilighos tiel longe, ghis la demando estos solvita. Chu vi povas tion chi dubi? Certe ne! Kiam tio chi venos — ni ne intencas nun antaudiri: povas esti, ke ghi venos post unu jaro, post dek jaroj, post cent jaroj au ech post kelkaj centoj da jaroj, — sed unu afero estas jam senduba, ke kiom ajn devos suferi la unuaj pioniroj de tiu chi ideo, kaj se ech tiu chi ideo multajn fojojn endormighadus je tutaj dekjaroj, ghi jam neniam mortos: chiam pli ofte kaj pli obstine eksonados vochoj, postulantaj enkondukon de lingvo internacia, kaj fine, pli au malpli frue — se la demando ne estos solvita de la societo mem — la registaroj de chiuj landoj devos cedi, aranghi internacian kongreson kaj elekti ian unu lingvon kiel internacian. Tie chi povas esti nur demando pri la tempo: unuj el vi diros, ke tio chi venos tre baldau, aliaj diros, ke ghi venos nur en plej malproksima estonteco; sed ke tiu chi fakto entute iam venos kaj ke la homaro, vidante la grandegan utilecon kaj samtempe la atingeblecon de lingvo internacia, ne restos eterne indiferenta por tiu chi afero kaj senhelpa anaro da ekzistajhoj, ne komprenantaj unu alian — pri tio chi certe neniu el vi dubas ech minuton. Ni petas vin tial noti al vi en la memoro la trian konkludon, al kiu ni venis, nome:

“Pli au malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita.”

Tie chi ni faros malgrandan pauzon kaj diros kelke da vortoj pri ni, batalantoj pro la ideo de lingvo internacia. El chio pruvita de ni vi vidas, ke ni tute ne estas tiaj fantaziistoj kaj utopiistoj, kiajn multaj el vi eble vidis en ni kaj kiajn nin pentras multaj gazetoj, ne dezirantaj enighadi en la esencon de tio, pro kio ni batalas. Vi vidas, ke ni batalas pro afero, kiu alportos al la homaro grandegan utilon kaj kiu pli au malpli frue nepre estos atingita. Chiu prudenta homo povas sekve kuraghe alighi al ni, ne timante la mokojn de la malsagha kaj nepensanta amaso. Ni batalas pro afero tute pripensita kaj certa, kaj tial neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo. La estonteco apartenas al ni. Ni supozu ech, ke tiu formo de lingvo internacia, pro kiu ni batalas, montrighos en la estonteco kiel erara kaj ke venonta lingvo internacia estos ne tiu, kiun ni elektis, — sed tio chi ja tute nin ne devas konfuzi, char ni batalas ne pro la formo, sed pro la ideo, kaj formon konkretan al nia batalado ni donis nur tial, ke chia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas. Malsupre ni pruvos, ke ech ankau tiu konkreta formo de la lingvo estas tute pripensita kaj havas senduban estontecon; sed se vi ech tion chi dubus, la formo ja neniom nin ligas: se tiu chi formo montrighos erara, ni morgau ghin shanghos, kaj en okazo de bezono ni ghin post-morgau ankorau unu fojon shanghos, sed ni batalados pro nia ideo tiel longe, ghis ghi pli au malpli frue estos plene efektivigita. Se ni, obeante la vochon de la indiferenta egoismo, detenadus nin de nia laborado nur tial, ke kun la tempo la formo de la lingvo internacia eble estos alia, ol tiu, pro kiu ni nun laboras, tio chi signifus tion saman, kiel ekzemple rifuzi la uzadon de vaporo tial, ke poste eble estos trovita pli bona rimedo de komunikighado, au rifuzi regnajn plibonigojn tial, ke poste iam eble estos trovitaj pli bonaj formoj por la regna konstruo. Nun ni estas ankorau malfortaj, kaj chia bubo povas ankorau mokadi nin kaj montradi nin per la fingroj; sed plej bone ridas tiu, kiu ridas la lasta. Nia afero iras malrapide kaj malfacile; tre povas esti, ke la plimulto de ni ne ghisvivos tiun momenton, kiam montrighos la fruktoj de nia agado kaj ghis la morto mem ni estos objekto de mokoj; sed ni iros en la tombon kun la konscio, ke nia afero ne mortos, ke ghi morti neniam povas, ke pli au malpli frue ghi devas atingi la celon. Kaj se ech, lacaj de la sendanka laborado, ni kun malespero kaj apatio lasus fali la manojn, — tute egale, la afero ne mortos: anstatau la lacigitaj batalantoj aperos batalantoj novaj; char ni denove ripetas, ke se estas ekster dubo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke ghi estas atingebla, en tia okazo por nenia homo ne blindigita de rutino povas esti ia dubo, ke ghi pli au malpli frue nepre estos atingita, kaj nia konstanta laborado estos por la homaro eterna memorigado tiel longe, ghis la ideo de lingvo internacia estos efektivigita. La posteuloj benos nian memoron, kaj al tiuj saghaj homoj, kiuj nun nomas nin fantaziistoj, ili rilatos tiel, kiel ni nun rilatas al la saghaj samtempuloj de la eltrovo de Ameriko, de la elpenso de vaporveturiloj k.t.p.


Al la komenco   <<<   >>>   Ruslingve

Hosted by uCoz