ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO DE LINGVO INTERNACIA

 I   II  III IV  V  VI VII VIII

Al la komenco   <<<   >>>   Ruslingve


VII

Nun restas al ni respondi ankorau unu lastan demandon nome: En la nuna minuto Esperanto, vere, aperas kiel sola kandidato por lingvo internacia; sed char kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj por la elekto de lingvo internacia efektivighos kredeble ankorau ne baldau, eble post dek kaj eble post cent jaroj, tre povas ja esti, ke ghis tiu tempo aperos multaj novaj artaj lingvoj, kiuj staros multe pli alte ol Esperanto, kaj sekve unu el ili devos esti elektita de la kongreso? Au eble la kongreso mem aranghos kompetentan komitaton, kiu okupos sin je la kreo de nova arta lingvo?

Je tio chi ni povas respondi jenon. La ebleco de apero de nova lingvo per si mem estas tre duba, kaj komisii al komitato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel ekzemple komisii al komitato verki bonan poemon. Char la kreado de plena, en chiuj rilatoj tauga kaj vivipova lingvo, kiu al multaj shajnas tia facila kaj sherca afero, en efektiveco estas afero tre kaj tre malfacila. Ghi postulas de unu flanko specialan talenton kaj inspiron, kaj de la dua flanko grandegan energion, paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero. Multajn niaj vortoj tre mirigos, char shajnas al ili, ke oni bezonas nur decidi al si, ke tablo ekzemple estos “bam”, segho estos “bim” k. t. p., k. t. p., kaj lingvo jam estos preta. Kun la kreado de pleneca, tauga kaj vivipova lingvo estas tute tiel same, kiel ekzemple kun la ludado sur fortepiano au kun la trairado de densega arbaro. Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, shajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon, — oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon, kaj vi ricevos alian tonon, — vi frapados en la dauro de tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion... shajnas, ke nenio estas pli facila; sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, chiuj kun ridego diskuras, kaj ech li mem, audante la ricevatajn de li sovaghajn sonojn, baldau komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj, — kaj tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidighis antau la fortepiano, fanfaronante, ke li ludos pli bone ol chiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antau la publiko. Al homo, kiu neniam estis en granda arbaro, shajnas, ke nenio estas pli facila, ol trairi arbaron de unu fino ghis la dua: “kio artifika tie chi estas? chiu infano ja povas tion chi fari: oni bezonas nur eniri, iri chiam rekte antauen, — kaj post kelke da horoj au post kelke da tagoj vi trovos vin en la kontraua fino de la arbaro”. Sed apenau li eniris iom en la profundajhon de la arbaro, li baldau tiel perdas la vojon, ke li au tute ne povas elrampi el la arbaro, au post longa vagado li eliras, sed tute, tute ne en tiu loko, kie li eliri devis. Tiel estas ankau kun arta lingvo: entrepreni la kreadon de lingvo, doni al ghi jam antaue nomon, trumpeti pri ghi al la leganta mondo — chio tio chi estas tre facila, — sed feliche fini tiun chi laboron estas tute ne tiel facile. Kun memfida mieno multaj entreprenas tian laboron; sed apenau ili iom enprofundighis en ghin, ili au ricevas senordan kolekton da sonoj sen ia difinita plano kaj sen ia indo, au ili pushighas je tiom da malhelpoj, je tiom da reciproke kontrauparolantaj postuloj, ke ili perdas chian paciencon, jhetas la laboron kaj jam plu ne montras sin antau la publiko.

Ke la kreado de tauga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj shajnas, oni povas interalie la plej bone vidi el la sekvanta fakto: oni scias, ke ghis la apero de Volapük kaj Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon internacian; ne malmulte da provoj aperis ankau post la apero de la diritaj du lingvoj; grandegan serion da nomoj de tiuj chi provoj kaj iliaj autoroj vi trovos en chia historio de la ideo de lingvo internacia; tiuj chi provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankau de tutaj societoj; ili englutis grandegan multon da laboroj, kaj kelkaj el ili englutis ankau tre grandajn kapitalojn; — kaj tamen el tiu chi tuta grandega nombro nur du, sole nur du atingis efektivighon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon! Sed ankau tiuj chi du aperis nur okaze, dank' al tio, ke unu el la autoroj ne sciis pri la laborado de la dua. La autoro de la lingvo Esperanto, kiu dedichis al sia ideo sian tutan vivon, komencante de la plej frua infaneco, kiu kun tiu chi ideo kunkreskighis kaj estis preta chion oferi al ghi, konfesas mem, ke lian energion subtenadis nur tiu konscio, ke li kreas ion tian, kio ankorau neniam ekzistis, kaj ke la malfacilajhoj, kiujn li renkontadis en la dauro de sia laborado, estis tiel grandaj kaj postulis tiom multe da pacienco, ke se Volapük estus aperinta 5-6 jarojn pli frue, kiam Esperanto ne estis ankorau finita, li (la autoro de Esperanto) certe perdus la paciencon kaj rifuzus la pluan laboradon super sia lingvo, malgrau ke li tute bone konsciis la grandegan plibonecon de sia lingvo antau Volapük.

El chio supredirita vi komprenos, ke nun, kiam la tuta mondo scias, ke du tute plenaj artaj lingvoj jam longe ekzistas, estas tre dube, ke trovighu iu, kiu entreprenus nun similan Sizifan laboron de la komenco kaj havus sufiche da energio, por alkonduki ghin al felicha fino, tiom pli, ke lin ne vigligus la espero doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ekzistas. Kiom malmulte da espero havus tia entreprenanto, oni vidas la plej bone el tiuj tre multaj provoj kaj projektoj, kiuj aperis post Esperanto: malgrau ke la autoroj havis antau si jam tute pretan modelon, lau kiu ili povis labori, ne sole nenia el tiuj chi provoj eliris el la regiono de projektoj, sed ech jam el tiuj chi projektoj mem oni klare vidas, ke se iliaj autoroj havus la paciencon kaj povon alkonduki ilin ghis fino, tiuj chi laboroj prezentighus ne pli bone, sed kontraue, multe malpli bone ol Esperanto. Dum Esperanto bonege kontentigas chiujn postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo internacia (eksterordinara facileco, precizeco, richeco, natureco, vivipoveco, fleksebleco, sonoreco k. t. p.), chiu el tiuj projektoj penas plibonigi unu ian flankon de la lingvo, oferante por tio chi kontrauvole chiujn aliajn flankojn. Tiel ekzemple multaj el la plej novaj projektistoj uzas la sekvantan ruzajhon: sciante, ke la publiko taksos chiun projekton konforme al tio, kiel al ghi rilatos la instruitaj lingvistoj, ili zorgas ne pri tio, ke ilia projekto estu efektive tauga por io en la praktiko, sed nur pri tio, ke ghi en la unua minuto faru bonan impreson sur la lingvistojn; por tio ili prenas siajn vortojn preskau tute sen ia shangho el la plej gravaj jam ekzistantaj lingvoj naturaj. Ricevinte frazon skribitan en tia projektita lingvo, la lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo komprenis tiun chi frazon multe pli facile ol en Esperanto, — kaj la projektistoj jam triumfas kaj anoncas, ke ilia “lingvo” (se ili iam finos ghin) estos pli bona ol Esperanto. Sed chiu prudenta homo tuj konvinkighas, ke tio chi estas nur iluzio, ke al la malgrava principo, elmetita pro montro kaj allogo, tie chi estas oferitaj la principoj plej gravaj (kiel ekzemple la facileco de la lingvo por la nekleruloj, fleksebleco, richeco, precizeco k. t. p.), kaj ke se simila lingvo ech povus esti iam finita, ghi en la fino absolute nenion donus! Char se la plej grava merito de lingvo internacia konsistus en tio, ke ghi kiel eble plej facile estu tuj komprenata de la instruitaj lingvistoj, ni ja por tio chi povus simple preni ian lingvon, ekzemple la latinan, tute sen iaj shanghoj, — kaj la instruitaj lingvistoj ghin ankorau pli facile komprenos per la unua fojo! La principo de kiel eble plej malgranda shanghado de la naturaj vortoj ne sole estis bone konata al la autoro de la lingvo Esperanto, sed ghuste de li la novaj projektistoj ja prenis tiun chi principon: sed dum Esperanto prudente kontentigas tiun chi principon lau mezuro de ebleco, penante plej zorge, ke ghi ne kontrauagadu al aliaj pli gravaj principoj de lingvo internacia, la projektistoj turnas la tutan atenton nur sur tiun chi principon, kaj chion alian, nekompareble pli gravan, ili fordonas kiel oferon, char kunigi kaj konsentigi inter si diversajn principojn ili ne povas kaj ech ne havas deziron, char ili ech mem ne esperas doni ion pretan kaj taugan, sed ili volas nur fari efekton.

El chio supredirita vi vidas, ke ne ekzistas ech la plej malgranda kauzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpushus Esperanton, — tiun lingvon, en kiun estas enmetita tiom da talento, tiom da oferoj kaj tiom da jaroj da pacienca kaj varmege aldonita laboro, la lingvon, kiu en la dauro de multaj jaroj estas jam elprovita en chiuj rilatoj kaj en la praktiko tiel bonege plenumas chion tion, kion ni povas atendi de lingvo internacia. Sed por vi, estimataj auskultantoj, tio chi estas ne suficha: vi deziras, ke ni donu al vi plenan kaj senduban logikan certecon pri tio, ke la lingvo Esperanto ne havos konkurantojn. Feliche ni trovas nin en tia situacio, ke ni povas doni al vi tiun chi plenan certecon.

Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en ghia gramatiko, tiam de la momento de la apero de Volapük la demando de lingvo internacia estus solvita por chiam, kaj iaj konkurantoj al la lingvo Volapük aperi jam ne povus; char malgrau diversaj eraroj la gramatiko de Volapük estas tiel facila kaj tiel simpla, ke doni ion multe pli facilan kaj pli simplan oni jam ne povus. Lingvo nova povus diferenci de Volapük nur per kelkaj bagateloj, kaj chiu komprenas, ke pro bagateloj neniu entreprenus la kreadon de nova lingvo, kaj la mondo pro bagateloj ne rifuzus la jam tute pretan kaj elprovitan lingvon. En la ekstrema okazo la estonta akademio au kongreso farus en la Volapüka gramatiko tiujn negrandajn shanghojn, kiuj montrighus utilaj, kaj lingvo internacia sen ia dubo restus Volapük, kaj chia konkurado estus por chiam esceptita. Sed lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankau el vortaro, kaj la ellernado de la vortaro postulas en lingvo arta cent fojojn pli da tempo, ol la ellernado de la gramatiko. Dume Volapük solvis nur la demandon de la gramatiko, kaj la vortaron ghi lasis tute sen atento, doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj vortoj, kiujn chiu nova autoro havus la rajton elpensi al si lau sia propra deziro. Jen kial jam en la komenco mem de la ekzistado de Volapük ech la plej fervoraj Volapükistoj nature timis, ke morgau aperos nova lingvo, tute ne simila je Volapük, kaj inter la ambau lingvoj komencighos batalado. Tute alia afero estas kun Esperanto: oni scias — kaj tion chi ech por unu minuto nenia esploranto neas, — ke Esperanto solvis ne sole la demandon de la gramatiko, sed ankau la demandon de la vortaro, sekve ne unu malgrandan parton de la problemo, sed la tutan problemon. Kio do en tia okazo restis por fari al la autoro de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li restus jam nenio ol... eltrovi la jam eltrovitan Amerikon! Ni prezentu al ni efektive, ke nun, malgrau la jam ekzistanta, bonega en chiuj rilatoj, chiuflanke elprovita, havanta jam multegon da adeptoj kaj vastan literaturon lingvo Esperanto, aperis tamen homo, kiu decidis dedichi tutan serion da jaroj al la kreado de nova lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron ghis la fino kaj ke la lingvo proponita de li montrighas efektive pli bona ol Esperanto, — ni rigardu do, kian vidon havus tiu chi lingvo. Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan eblon esprimi en la plej preciza maniero chiujn nuancojn de la homa penso, konsistas tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti ellernita en duono da horo, — tiam kion la nova autoro povus doni pli bonan? En ekstrema okazo li donus eble anstatau 16 reguloj 15 kaj anstatau 30 minutoj da laborado postulus 25 minutojn? Chu ne vere? Sed chu deziros iu pro tio chi krei novan lingvon, kaj chu la mondo pro tia bagatelo rifuzos la jam ekzistantan kaj chiuflanke elprovitan? Sendube ne; en ekstrema okazo la mondo diros: “Se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun chi bagatelon enkondukos en Esperanton, kaj la afero estos finita”. Kia estos la vortaro de tiu chi lingvo? En la nuna tempo nenia esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo; tio chi estas ne por tio, ke — kiel opinias multaj pli novaj projektistoj — la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu chi lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia, la instruitaj lingvistoj ludas la lastan rolon, char por ili ja tia lingvo estas malplej bezona), sed pro aliaj, pli gravaj kauzoj. Tiel ekzemple ekzistas grandega nombro da vortoj tiel nomataj “fremdaj”, kiuj en chiuj lingvoj estas uzataj egale kaj al chiuj estas konataj sen ellernado kaj kiujn ne uzi estus rekta absurdo; al ili unisone devas soni ankau chiuj aliaj vortoj de la vortaro, char alie la lingvo estus sovagha, sur chiu pasho estus kunpushigho de elementoj, malkomprenighoj, kaj la konstanta regula richighado de la lingvo estus malfaciligita. Ekzistas ankorau diversaj aliaj kauzoj, pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el tiaj vortoj, kaj ne el aliaj, sed pri tiuj chi kauzoj, kiel tro specialaj, ni tie chi detale ne parolos. Estos sufiche, se ni nur diros, ke chiuj plej novaj esplorantoj akceptas tiun chi leghon por la vortaro kiel allasantan jam nenian dubon. Kaj char la lingvo Esperanto ghuste per tiu chi legho sin gvidis kaj char che tiu chi legho granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas, restas la demando, kion do povus al ni doni autoro de nova lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke al tiu au alia vorto oni povus doni pli oportunan formon, — sed da tiaj vortoj ekzistas tre nemulte. Tion chi oni la plej bone vidas el tio, ke kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi prenus, vi trovos en chiu el ili almenau 60% da vortoj, kiuj havas tute tiun saman formon, kiel en Esperanto. Kaj se vi al tio chi ankorau aldonos, ke ankau la restaj 40% da vortoj diferencas de la Esperanta formo pleje nur tial, ke la autoroj de tiuj projektoj au ne turnis atenton sur diversajn principojn, kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj, au simple shanghis la vortojn tute sen ia bezono, — vi facile venos al la konkludo, ke la efektiva nombro da vortoj, al kiuj oni anstatau la formo Esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas ne pli ol iajn 10%. Sed se en la Esperanta gramatiko oni preskau nenion povas shanghi kaj en la vortaro oni povus shanghi nur iajn 10% da vortoj, tiam estas la demando, kion do prezentus per si la nova lingvo, se ghi iam estus kreita kaj se ghi efektive montrighus kiel lingvo tauga en chiuj rilatoj? Tio chi estus ne nova lingvo, sed nur iom shanghita lingvo Esperanto! Sekve la tuta demando pri la estonteco de la lingvo internacia alkondukighas nur al tio, chu Esperanto estos akceptita senshanghe en ghia nuna formo, au en ghi estos faritaj iam iaj shanghoj! Sed tiu chi demando por la Esperantistoj havas jam nenian signifon; ili protestas nur kontrau tio, se apartaj personoj volas shanghi Esperanton lau sia bontrovo; sed se iam autoritata kongreso au akademio decidos fari en la lingvo tiajn au aliajn shanghojn, la Esperantistoj akceptos tion chi kun plezuro kaj nenion perdos de tio chi: ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian novan malfacilan lingvon, sed ili bezonos nur oferi unu au kelkajn tagojn por la ellerno de tiuj shanghoj en la lingvo, kiuj estos faritaj, kaj la afero estos finita.

La Esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. Kontraue: kiam efektivighos autoritata kongreso, pri kiu oni scios, ke ghia decido havos forton por la mondo, la Esperantistoj mem proponos al ghi difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo kaj farus en ghi chiujn utilajn plibonigojn, se ech por tio chi oni devus shanghi la lingvon ghis plena nerekonebleco; sed char ekzistas nenia eblo antauvidi, chu tiu chi laboro entute sukcesos al la komitato, chu ghi ne dauros senfinan serion da jaroj, chu ghi en konsenteco estos alkondukita al felicha fino, kaj chu la finita laboro en la praktiko montrighos tute tauga, sekve kompreneble estus tre malsaghe kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se ghi pro la problema estontajho rifuzus la faktan kaj en chiuj rilatoj finitan kaj elprovitan nunajhon; sekve se ech la kongreso venus al la konkludo, ke Esperanto ne estas bona, ghi povus decidi nur la jenon: akcepti dume la lingvon Esperanto en ghia nuna formo kaj paralele kun tio chi difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu chi lingvo au je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo montrighus, ke la laborado de la komitato estas feliche alkondukita al fino kaj post multaj provoj montrighis tute tauga, nur tiam oni povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata kaj anstatau ghi eniras en la vivon la formo nova. Chiu prudenta homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve se ni ech supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankorau ellaborota lingvo, en chia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra Esperanto.

Sekve resumante chion, kion ni diris de la komenco ghis la nuna minuto, ni turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al la sekvantaj konkludoj:

1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;

2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla;

3. La enkonduko de lingvo internacia pli au malpli frue nepre kaj sendube efektivighos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontrau tio chi;

4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta;

5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom Esperanto; ghi au estos lasita por chiam en ghia nuna formo, au en ghi estos poste faritaj iaj shanghoj.


Al la komenco   <<<   >>>   Ruslingve

Hosted by uCoz