ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO DE LINGVO INTERNACIA
Al la komenco <<< >>> Ruslingve IIINun ni transiros al la dua demando: “chu lingvo internacia estas ebla?” Ankau pri tio chi nenia senantaujugha homo ech unu minuton povas dubi, char ne sole ne ekzistas ech la plej malgrandaj faktoj, kiuj parolus kontrau tia ebleco, sed ne ekzistas ech la plej malgrandaj kauzoj, kiuj devigus ech unu minuton dubi pri tia ebleco. Ekzistas en efektiveco homoj, kiuj kun scienca aplombo kredigas, kvazau lingvo estas objekto natura, organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj ecoj de la organoj de parolo de chiu popolo, de la klimato, heredeco, krucighado de rasoj, historiaj kondichoj k.t.p. Kaj al la amaso tiaj instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en suficha mezuro estas traplektitaj per diversaj citatoj kaj per misteraj por la amaso terminoj tehhnikaj. Sed homo klera, kiu kuraghas havi propran jughon, scias ja tre bone, ke chio tio chi estas nur senenhava pseudo-scienca babilado, kiu havas nenian sencon kaj kiun rebati povus tre facile la unua renkontita infano. El la chiutaga sperto ni chiuj ja scias tre bone, ke se ni prenos infanon el kiu ajn lando au nacio kaj de la tago de ghia naskigho edukados ghin inter personoj de nacio tute fremda kaj ech antipoda por ghi, ghi parolados en la lingvo de tiu chi nacio tiel same bonege kaj pure, kiel chiu natura filo de tiu chi nacio. Se por homo maturagha estas ordinare malfacile ellerni fremdan lingvon, tio chi ja tute ne venas de la konstruo de liaj organoj de parolo, sed simple de tio, ke li ne havas paciencon, ne havas tempon, ne havas instruantojn, ne havas rimedojn k.t.p. Tiu chi sama maturaghulo renkontus ja tiujn chi samajn malfacilajhojn che la ellernado de sia hejma lingvo, se li en la infaneco ne estus edukita en tiu chi lingvo, sed devus ellernadi ghin per helpo de lecionoj. Fine chiu klera homo ja ankau nun devas ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn, kaj li certe ne elektas tiujn lingvojn, kiuj kvazau estas konformaj al liaj organoj de parolado, sed nur tiujn, kiujn li bezonas; estas sekve nenio neebla en tio, ke anstatau ke chiu lernas diversajn lingvojn, chiuj ellernadu unu saman lingvon kaj sekve povu komprenadi unu alian. Se ech chiu posedus la komuneakceptitan lingvon ne en plena perfekteco, ech tiam la demando de lingvo internacia estus jam decidita, kaj la homoj chesus staradi unu antau alia kiel surda-mutaj. Kaj oni devas ja memori, ke se chie estus sciate, ke por komunikighoj kun la tuta mondo oni devas ellerni nur unu lingvon — chie ekzistus multego da bonaj instruistoj de tiu chi lingvo, da specialaj lernejoj, chiu ellernadus tiun chi lingvon kun la plej granda volonteco kaj fervoreco, kaj fine chiuj gepatroj alkutimigadus siajn infanojn al tiu chi lingvo en la infaneco, paralele kun la patra lingvo. Sekve, lasante dume flanke la demandon pri tio, chu la homoj volos elekti ian unu lingvon por la rolo de internacia kaj chu prosperos al ili veni al interkonsento pri tiu chi elekto, ni dume konstatas tiun fakton, kiu kun plena sendubeco sekvas el chio, kion ni diris supre, nome, ke la ekzistado mem de lingvo internacia estas tute ebla. Notu do al vi bone en la memoro tiujn du sendubajn konkludojn, al kiuj ni venis ghis nun, nome: 1. Lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon; 2. La ekzistado de lingvo internacia estas plene ebla. |