ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO DE LINGVO INTERNACIA

 I   II  III IV  V  VI VII VIII

Al la komenco   <<<   >>>   Ruslingve


II

Chu lingvo internacia estas bezona? Tiu chi demando per sia naiveco elvokos ridon che la estontaj generacioj, tiel same kiel niaj samtempuloj ekridus ekzemple che la demando “Chu poshto estas bezona?” La plimulto de la inteligenta mondo jam nun trovos tiun chi demandon tute superflua; tamen pro konsekvenco ni metas tiun chi demandon dank'al tio, ke ekzistas ankorau multe da homoj, kiuj respondas je tiu chi demando per “ne”. La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj chi homoj elmetas, estas sekvanta: “lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn”. Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfelicho por la homaro, se en unu bela tago montrighus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu chiuhoma familio kun unu chiuhoma lingvo. Sed ni supozu, ke tio chi efektive estus io terura, kaj ni rapidos trankviligi tiujn chi sinjorojn. Lingvo internacia deziras nur doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antau alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed ghi neniel intencas enmiksighi en la internan vivon de la popoloj. Timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel ekzemple timi, ke la poshto, kiu donas al homoj malproksimaj unu de alia la eblon komunikighadi, minacas neniigi la bushajn interparoladojn inter la homoj! “Lingvo internacia” kaj “lingvo tutmonda” estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas. Se ni supozus, ke farighos iam kunfluigho de la homoj en unu chiuhoman popolon, en tiu chi “malfelicho” (kiel nomos ghin la naciaj shovinistoj) estos kulpa ne la lingvo internacia, sed la aliighintaj konvinkoj kaj opinioj de la homoj. Tiam efektive la lingvo internacia faciligos al la homoj la atingon de tio, kio antaue estos principe decidita de ili kiel dezirinda; sed se la celado al kunfluigho ne naskighos che la homoj memstare, la lingvo internacia per si mem certe ne volos altrudi al la homoj tian unuighon. Lasante tute flanke la demandon pri la dezirindeco au nedezirindeco de nacia shovinismo, ni notos nur tion, ke celadon al lingvo internacia ne devas escepti ech la plej varmega blinda shovinismo; char la rilato inter celado al lingvo internacia kaj inter nacia shovinismo estas tia sama, kiel inter nacia patriotismo kaj amo al sia familio: chu iu povas diri, ke la pligrandigo de reciprokaj komunikighoj kaj interkonsentoj inter homoj de tiu sama lando (celado patriota) minacas per io al la amo familia? Per si mem la lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn naciajn, sed kontraue, ghi sendube devas konduki al ilia granda fortigado kaj plena ekflorado: dank'al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn lingvojn, oni nun malofte povas renkonti homon, kiu posedas perfekte sian patran lingvon, kaj la lingvoj mem, konstante kunpushighante unuj kun la aliaj, chiam pli kaj pli konfuzighas, kriplighas kaj perdas sian naturan richecon kaj charmon; sed kiam chiu el ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon (kaj ankorau tre facilan), chiu el ni havos la eblon ellerni sian lingvon fonde, kaj chiu lingvo, liberighinte de la premado de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola chiujn fortojn de sia popolo, disvolvighos baldau plej potence kaj brile.

La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia, estas la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj naciaj kaj ke tiam la homoj ne alproksimighos al si reciproke, sed simple ia unu popolo dispremos kaj englutos chiujn aliajn popolojn, dank' al la grandega superforto, kiun ghi ricevos super chiuj aliaj popoloj. Tiu chi motivo estas ne tute senfundamenta; sed ghi povas esti elmetita nur kontrau tia au alia nepripensita kaj malghusta formo de lingvo internacia. Tiu chi motivo kompreneble perdas chian signifon, se ni turnos atenton, ke lingvo internacia povas esti kaj estos nur ia neutrala lingvo, kiel ni malsupre montros.

Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco au neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu chi punkto ni parolos malsupre), se ni supozos, ke la enkonduko de tia lingvo dependas nur de nia deziro, kaj se ni esceptos ian kriantan erarpashon en la elekto de la lingvo, chiu devas konsenti, ke pri malutilo de lingvo internacia neniel povas esti ech la plej malgranda parolo. Sed la utilo, kiun tia lingvo alportus al la mondo, estas tiel grandega kaj videbla por chiu, ke pri tio chi ni propre ne bezonus paroli. Tamen kelke da vortoj ni diros pri tio chi, se ech simple pro pleneco de nia analizo.

Chu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel neatingeble alte super chiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas konstruitaj lau tiu sama tipo, kiel la homo? La tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto: al la posedado de lingvo, kiu ebligis al ni la intershanghadon de pensoj. Kio estus kun ni, fieraj reghoj de la mondo, se ni ne povus lingve komunikighadi unuj kun aliaj, se sian tutan scion kaj inteligentecon chiu el ni devus de la komenco mem ellaboradi al si mem, anstatau faradi uzon — dank' al intershangho de pensoj — de la jam pretaj fruktoj de la sperto kaj diversaj scioj de tutaj miljaroj de tutaj milionoj kaj miliardoj da aliaj similaj al ni kreitajhoj? Ni tiam ech per unu plej malgranda shtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj bestoj, kiuj nin chirkauas kaj kiuj estas tiel sensaghaj kaj senhelpaj! Forprenu de ni la manojn kaj la piedojn kaj kion vi volas, sed lasu al ni nur la povadon intershanghadi la pensojn, — kaj ni restos tiuj samaj reghoj de la naturo, kaj ni konstante kaj senfine perfektighados; sed donu al chiu el ni ech centon da manoj, donu al ni ech centon da diversaj ghis nun ne konataj sentoj kaj povoj, sed forprenu de ni la povon de intershanghado de pensoj — kaj ni restos sensaghaj kaj senhelpaj bestoj. Sed se la tre neplena kaj tre limigita ebleco de intershangho de pensoj havis por la homaro tian grandegan signifon, ekpensu pri tio, kian grandegan kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la homaro tiu lingvo, kiu farus la intershanghadon de pensoj plena, kaj dank' al kiu ne sole A havus la eblon komprenighadi kun B, C kun D, E kun F, sed chiu el ili povus komprenighadi kun chiu el la aliaj! Tuta cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo internacia! Ni prenu kelkajn malgrandajn ekzemplojn. Ni penas tradukadi la verkojn de chiu nacio en la lingvojn de chiuj aliaj nacioj; sed tio chi englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono, kaj tamen malgrau chio ni povas traduki nur la plej sensignifan parton de la homa literaturo, kaj la grandega plimulto de la homa literaturo kun richaj provizoj da diversaj pensoj por chiu el ni restas neakirebla. Sed kiam ekzistus lingvo internacia, tiam chio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus tradukata nur en tiun chi unu neutralan lingvon kaj multaj verkoj estus skribataj rekte en tiu chi lingvo, kaj chiuj produktoj de la homa spirito farighus akireblaj por chiu el ni. Por la perfektigado de tiu au alia brancho de la homaj scioj ni aranghas sur chiu pasho internaciajn kongresojn, — sed kian mizeran rolon ili ludas, kiam partopreni en ili povas ne tiu, kiu efektive kun utilo dezirus ion audi, ne tiu, kiu efektive ion gravan volus komuniki, sed nur tiu, kiu scias babiladi en kelkaj lingvoj. Nia vivo estas mallonga, kaj la scienco estas vasta; ni devas lerni, lerni, lerni! Al la lernado ni povas dedichi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn; sed ho ve! granda parto de tiu chi kara tempo foriras tute neproduktive por la ellernado de lingvoj! Kiom multe ni gajnus, se, dank' al ekzistado de lingvo internacia, ni povus la tutan tempon, dedichatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dedichi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj sciencoj! Kiel alte tiam levighus la homaro! ...

Sed ni ne parolos plu pri tiu chi punkto, char kiel ajn chiu el niaj auskultantoj rilatus al tiu au alia formo de lingvo internacia, ni dubas, chu trovighos inter ili ech unu, kiu dubus la utilecon mem de tia lingvo. Sed char al multaj homoj, kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare shajnas, ke se ili ne aprobas tiun au alian formon de ia ideo, ili nepre devas ataki la ideon mem entute, — tial ni, pro sistemeco de nia analizo, petas chiun el la estimataj auskultantoj antau chio noti al si bone en la memoro, ke pri la utileco de lingvo internacia entute — se tia estus enkondukita — li ne dubas. Ekmemoru do, sinjoroj, bone la unuan konkludon, al kiu ni venis, notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu chi konkludo vi konsentas, nome:

La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus komprenighadi inter si la homoj de chiuj landoj kaj popoloj, alportus al la homaro grandegan utilon.


Al la komenco   <<<   >>>   Ruslingve

Hosted by uCoz