ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO DE LINGVO INTERNACIA

 I   II  III IV  V  VI VII VIII

Al la komenco   <<<   >>>   Ruslingve


VIII

Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el chio, kion ni supre diris. Unue sekvas tio, ke la Esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili shajnas al multaj tiel nomataj “saghaj” kaj “praktikaj” homoj, — kiuj jughas pri chio suprajhe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras chion per mezurilo de la modo. Ili batalas por afero, kiu ne sole havas grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si nenion fantazian kaj kiu pli au malpli frue devas efektivighi kaj nepre efektivighos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontrau ghi, kiom ajn la saghuloj shercadus pri ghi. Kiel estas sendube, ke post la nokto venas mateno, tiel sendube estas, ke post mallonga au longa batalado Esperanto pli au malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por la komunikighoj internaciaj. Ni konfirmas tion chi kuraghe ne tial, ke ni tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial, ke la konkludoj de simpla logiko diras, ke tiel esti devas kaj ke alie esti ne povas. Longan tempon eble ankorau la Esperantistoj devos bataladi, longan tempon eble ankorau chia bubo jhetados sur ilin shtonojn, koton kaj malsaghajn spritajhojn, sed tio, kio devas veni, pli au malpli frue venos. La iniciatoroj de la Esperanta afero eble ne ghisvivos ghis tiu tempo, kiam farighos videblaj la fruktoj de ilia agado, ili iros eble en la tombon kun la malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanajhoj, sed pli au malpli frue por la maldolcha kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj, la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj elparolados ilian nomon kun la plej granda danko. Longe ankorau eble ili shajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankorau ilia afero shajnos al la mondo ech mortinta kaj je chiam enterigita — sed tiu chi afero jam neniam mortos, char ghi morti jam neniam povas. La afero vivos kaj konstante rememorigados pri si; post chiu nova silenta tempo, se ghi ech daurus dekon da jaroj, aperos nova revigligo; kiam lacighos unuj batalantoj, aperos pli au malpli frue novaj energiaj batalantoj, kaj tiel la afero iros tiel longe, ghis fine ghi plene atingos sian celon. Ne malghoju tial, Esperantistoj, se nesaghaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankorau tre malmultaj, ne perdu la kuraghon se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antau la mondo rapide, sed ankau rapide falis; afero bona kaj certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj*.

Sur la supre montritajn kvin konkludojn ni turnas apartan atenton de tiuj Esperantistoj, kiuj batalas por sia ideo senkonscie kaj tial che la plej malgranda rimarko de la kontrauuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi, au perdas la kuraghon. Chiuj tiuj konkludoj prezentas produkton de la simpla kaj severa logiko. Tial se oni diras al vi “La mondo ne volas vian lingvon”, respondu kuraghe: “Chu la mondo volas au ne volas, ghi pli au malpli frue devos akcepti ghin, char alie esti ne povas”. Kiam vi audos “Oni diras, ke aperis nova lingvo, oni diras, ke tia au alia instruita societo au kongreso deziras elekti tian au alian lingvon au krei novan lingvon”, respondu kuraghe: “Chiuj tiuj chi famoj au entreprenoj estas fonditaj sur la plej absoluta nekomprenado de la esenco kaj historio de la ideo de lingvo internacia; tiaj provoj de la flanko ne sole de privataj personoj, sed ankau de tutaj societoj ripetighis jam multajn fojojn kaj chiufoje finighadis kaj devis finighadi per la plej plena fiasko; lingvo internacia povas esti nur Esperanto, char lau la leghoj de la logiko kaj lau la esenco de la afero alie esti neniel povas”.

Se oni diras al vi: “Tiu au alia Esperantisto au societo Esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian falsan pashon kaj ridindigis au diskreditigis per tio chi vian tutan aferon”, tiam respondu: “La afero Esperanta dependas de nenia persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj pashoj povas havi ian influon sur ghian sorton; ech la autoro de Esperanto mem estas nun por Esperanto absolute seninflua, char Esperanto jam longe farighis afero pure publika”.

La dua, kio sekvas el chio, kion ni supre diris, estas la sekvanta: Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe kredeble devus tion chi atendi kaj neniu el ni ion povus fari por tio chi. Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas kun plena certeco kaj precizeco antauvidi, al kia nome lingvo la sorto difinis farighi iam internacia, tiam la afero shanghighas. Ni ne bezonas jam nun atendi kongresojn: la celo estas tute klara kaj chiu povas sin tiri al ghi. Ne bezonante rigardadi, kion diras au faras aliaj, chiu povas alporti sian shtonon por la kreskanta konstruo. Nenia shtono perdighos. Nenia laboranto tie chi dependas de la alia, chiu povas agadi aparte, en sia sfero, lau siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda konstruo. Precipe ni turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj. Ne rigardante, kion faras aliaj, ne atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, chiu societo au kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan komunehoman celon almenau je unu pasho.

 

* Oni memoru, ke tiu chi artikolo estis skribita en tiu tempo, kiam la afero de Esperanto staris ankorau tre malforte.


Al la komenco   <<<   >>>   Ruslingve

Hosted by uCoz