ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO DE LINGVO INTERNACIA

 I   II  III IV  V  VI VII VIII

Al la komenco   <<<   >>>   Ruslingve


V

Sed ni revenu al nia interrompita analizado. Ni pruvis, ke lingvo internacia pli au malpli frue nepre estos enkondukita; sed restas la demando: kiam kaj kiamaniere ghi venos? Povas esti, ke tio chi venos nur post centoj au eble ech post miloj da jaroj? Chu por tio chi estas bezona nepre reciproka interkonsento de la registaroj de chiuj landoj? Por doni pli-malpli kontentigajn respondojn je tiuj chi demandoj, ni devas antaue analizi alian demandon, nome: “Chu oni povas antauvidi, kia lingvo estos internacia?” Inter la unuaj demandoj kaj la lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligiteco: se oni ne povas antauvidi, kia lingvo estos farita internacia, kaj se diversaj lingvoj havas por tio chi pli-malpli egalajn shancojn, tiam oni devas atendi ghis la registaroj de chiuj (almenau la plej gravaj) regnoj decidos aranghi por tiu chi celo kongreson kaj decidi la demandon pri lingvo internacia. Kiu scias, kun kia granda malfacileco la registaroj decidighas por chia nova afero, tiu komprenos, ke pasos ankorau tre kaj tre multe da jaroj, antau ol la registaroj trovos la demandon de lingvo internacia sufiche maturighinta kaj inda je ilia enmiksigho, kaj poste pasos kredeble ankorau vico da jaroj por la laborado de diversaj komitatoj kaj diplomatiistoj, antau ol la afero estos decidita. Apartaj personoj kaj societoj tie chi nenion povus fari; ili povus nur konstante instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon sen la enmiksigho de la registaroj ili ne povus. Ghis la solvo de la demando en tia okazo estus sekve ankorau tre kaj tre malproksime. Sed tute alia afero estus, se montrighus, ke oni povas antaue antauvidi kun plena precizeco kaj plena certeco, kia nome lingvo estos iam internacia: tiam oni jam ne bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj, tiam chia societo, chia aparta persono povus lau sia propra gvido labori por la disvastigo de tiu chi lingvo; la nombro da adeptoj de tiu chi lingvo kreskadus kun chiu horo, ghia literaturo rapide richighadus, kongresoj internaciaj tuj povus komenci uzadi ghin por la reciproka komprenighado de siaj membroj, kaj en la plej mallonga tempo tiu chi lingvo tiom fortikighus en la tuta mondo, ke al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumighinta. Chu ni povas antauvidi, kia lingvo estos internacia? Feliche ni povas respondi tiun chi demandon tute pozitive: “jes, ni povas antauvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion chi antauvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo”.

Por konvinki pri tio chi niajn auskultantojn, ni petas ilin prezenti al si, ke kongreso da reprezentantoj de diversaj regnoj jam efektivighis, kaj ni trarigardos, kian lingvon ili povus elekti. Ne malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur unu sola lingvo, kiun ili povus elekti, kaj ke chia elekto de ia alia lingvo estus por ili rekte ne ebla, se ili ech volus ghin elekti, kaj ke se ili kontrau chiu atendo kaj spite chiuj argumentoj de la sana prudento tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontrau tio chi protestus la vivo mem, kaj ilia elekto restus nur malviva litero.

Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de diversaj regnoj kunveturighis kaj ke ili alpashas al la elekto de lingvo internacia. Al ili antaustarus la sekvanta: 1) au elekti ian el la ekzistantaj lingvoj vivantaj, 2) au elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple latinan, grekan, hebrean), 3) au elekti ian el la ekzistantaj lingvoj artaj, 4) au difini komitaton, kiu okupus sin je la kreado de lingvo tute nova, ankorau ne ekzistanta. Por ke niaj auskultantoj povu pense partopreni en la laboroj kaj konsideroj de la elektantoj, ni devas antaue konatighi ilin iom kun la karaktero de la nomitaj lingvaj kategorioj. La karaktero de la lingvoj vivantaj kaj mortintaj estas al la auskultantoj pli au malpli konata, ni diros tial kelke da vortoj nur pri la lingvoj artaj, kiuj por la plimulto de niaj auskultantoj prezentas kredeble absolutan “terra incognita”.

Kiamaniere che la homoj naskighis la ideo de lingvo arta, kiel tiu chi ideo disvolvighadis, trairadis diversajn stadiojn, komencante de la plej malperfektaj pazigrafioj ghis la plej perfekta tipo de plena kaj richa lingvo, kia grandega multo da provoj estis farita en tiu chi direkto, kia grandega multo da laboroj iris ofere por tiu chi ideo en la dauro de la lastaj du centjaroj, — pri chio tio chi ni ne parolos, char por elauskulti chion tion chi vi ne havus sufiche da tempo nek pacienco. Ni diros nur ion pri la specialaj ecoj de la artaj lingvoj, che kio ni kompreneble havos antau la okuloj ne la diversajn malprosperajn provojn antauajn, kiuj la plimulton da analizataj de ni ecoj ne posedas, sed la plej perfektan formon de lingvo internacia, ekzistantan en la nuna tempo.

Krom plena neutraleco en rilato nacia, arta lingvo distingighas per la sekvantaj ecoj:

1.) Ghi estas mireginde kaj nekredeble facila por ellernado: sen trograndigo oni povas diri, ke ghi estas almenau kvindek fojojn pli facila, ol chia lingvo natura. Kiu ne konatighis kun lingvo arta, ne povas ech kredi, ghis kia grado atingas ghia facileco. La granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun certe neniu en la tuta mondo kuraghos suspekti en tio, ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia, diris pri la lingvo Esperanto jenon: “La facileco de ghia ellernado estas tia, ke, ricevinte Esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en tiu chi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da sinokupado havis la eblon se ne skribi, tamen libere legi en tiu chi lingvo. En chia okazo, la oferoj, kiujn alportos chiu homo de nia Europa mondo, dedichinte kelkan tempon al la ellernado de tiu chi lingvo, estas tiel sensignifaj, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se chiuj, almenau la Europanoj kaj Amerikanoj, aligos al si tiun chi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun chi provon”. Komprenu, sinjoroj, kion tio chi signifas: “post ne pli ol du horoj da sinokupado”! Kaj en tiu chi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto chiuj tiuj senantaujughaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstatau filozofadi pri ghi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatighi kun ghi. Estas vero, ke homoj instruitaj povas ellerni Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankau la lastaj ellernas ghin treege kaj mireginde facile, char por la ellernado de la lingvo Esperahto de la lernanto estas postulataj neniaj antauaj scioj. Inter la esperantistoj vi trovos multe da homoj tiom neinstruitaj, ke ili ghis nun en sia propra, patra lingvo skribas treege malbone kaj plene da eraroj, kaj tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tute senerare, — kaj ili ellernis tiun chi lingvon en la dauro de iaj kelke da semajnoj, dum la ellernado de ia lingvo natura che tiuj samaj personoj devus okupi almenau 4 au 5 jarojn.

Kiam en la jaro 1895 Odeson venis svedaj studentoj, kiuj sciis sole svede kaj Esperante, unu jhurnalisto, kiu deziris interparoli kun ili, matene la unuan fojon en sia vivo prenis en la manojn lernolibron Esperantan kaj vespere en tiu sama tago li povis jam sufiche bone paroli kun la svedoj.

De kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia? Chiu lingvo natura konstruighis blinde, per la vojo de amasighado de la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj; tie agadis nenia logiko, nenia difinita plano, sed simple nur la uzo: tian vorton estas akceptite uzi tiel, kaj tial ni devas ghin uzi tiel, — tian vorton estas akceptite uzi alie, kaj tial ni devas ghin uzi alie. Jam antaue tial oni povas diri, ke sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj, kiun kreos homa inteligenteco konscie kaj lau severe difinitaj kaj logikaj leghoj, devos esti multe, tre multe da fojoj pli facila, ol tia sistemo da sonoj, kiu konstruighis okaze kaj senkonscie. Ni ne havas la eblon analizi tie chi la tutan tiun iron de la pensoj, je kiu gvidadis sin la autoroj de artaj lingvoj, nek montri detale chiujn tiujn grandegajn faciligojn, kiujn arta lingvo posedas en komparo kun la naturaj, char tio chi postulus tutan vastan traktaton, — ni prenos tial nur simple kelkajn ekzemplojn. Tiel ekzemple preskau en chiuj lingvoj chiu substantivo ial apartenas al tia au alia sekso, ekzemple en la lingvo germana “kapo” havas viran sekson, en la lingvo franca virinan kaj en la lingvo latina neutralan; chu ekzistas en tio chi ia ech plej malgranda senco au celo? Kaj tamen kian grandegan malfacilecon prezentas por la lernanto la memorado de la sekso de chiu substantivo! Kiom multe la lernanto devas ekzercighadi, ekzercighadi kaj denove ekzercighadi, antau ol li venos al tiu perfekteco, ke li jam plu ne konfuzighados kaj ne diros ekzemple “le fin” anstatau “la fin” au “das Strick” anstatau “der Strick”! En lingvo arta tiu chi sekso de la substantivoj estas tute eljhetita, char montrighis, ke ghi ne havas en la lingvo ech la plej malgrandan celon. Jen vi havas sekve jam unu ekzemplon de tio, kiel per la plej bagatela rimedo estas atingita plej grandega faciligo de la lingvo. En la lingvoj naturaj ekzistas la plej komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj kaj konjugacioj kun grandega multo da diversaj formoj ne sole por chiuj deklinacioj kaj konjugacioj, sed en chiu el ili ankorau tuta serio da formoj; ekzemple en la konjugacioj vi havas ne sole por chiu tempo kaj modo tutajn seriojn da formoj, sed en chiu el tiuj chi tempoj kaj modoj ankorau apartajn formojn por chiu persono kaj nombro. Oni ricevas vicon da grandegaj gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro; sed tio chi estas ankorau nur komenco: al tio chi alighas multego da deklinacioj kaj konjugacioj neregulaj, chiu kun aparta serio da formoj, kaj chion tion chi oni devas ne sole ellerni kaj konservadi en la memoro, sed konstante memori, kia vorto shanghighas lau la regulaj deklinacioj au konjugacioj kaj kia lau la malregulaj kaj lau kia nome de tiuj chi regulaj au malregulaj tabeloj la donita vorto shanghighas. La ekposedo de chio tio chi postulas inferan paciencon, multegon da tempo kaj konstantan senchesan ekzercighadon. Dume lingvo arta anstatau tiu chi tuta hhaoso, kiu postulas tutajn jarojn da pacienca laborado, donas al vi sole nur 6 vortetojn “i, as, is, os, us, u”, kiujn vi povas perfekte ekposedi en la dauro de kelke da minutoj kaj kiujn vi jam neniam forgesos kaj neniam konfuzos. Vi kun mirego demandas: “Kiel tio chi estas ebla?” Jen, tre simple: Esperanto diras al vi, ke deklinacioj tute estas bezonaj neniaj, char ili plene anstatauighas per la prepozicioj, kiujn ni ja sen tio uzas, kaj en la konjugacioj ne sole sufichas unu tabelo por chiuj verboj, sed ech por tiu chi tabelo tute sufichas, se ghi enhavas en si (krom participoj, prezentantaj apartan formon) sole nur 6 finighojn, nome: por la tempoj estanta, estinta kaj estonta kaj por la modoj sendifina, kondicha kaj ordona. Vi certe en la unua minuto ekpensos, ke dank'al tiu chi malgrandega tabelo da konjugacioj la lingvo perdas sian flekseblecon? Tute neniel: konatighu kun la lingvo arta, kaj vi ekvidos, ke ghia konjugacio esprimas chiujn nuancojn de la penso senkompare pli bone kaj pli precize, ol la plej komplikitaj kaj konfuzitaj tabeloj de la lingvoj naturaj, char la arta lingvo forjhetis ne tion, kion la lingvo bezonas, sed nur tion, kio prezentas en ghi absolute superfluan kaj tute al nenio servantan balaston. Efektive, por kio ni bezonas apartan serion da finighoj por chiu persono kaj nombro, kaj al tio chi en chiu tempo kaj en chiu modo apartan novan serion da tiuj chi finighoj, se chiuj tiuj chi finighoj estas ja tute superfluaj, char la pronomo, kiu staras antau la verbo, jam tute sufiche montras ghian personon kaj nombron?

La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al tio chi la plej multe ghuste en tiuj lingvoj, kiuj la plej multe havas da shancoj por esti elektitaj kiel internaciaj) prezentas veran krucon por la lernanto: en unu vorto la donita litero estas elparolata, en alia ghi ne estas elparolata au estas elparolata alie, en unu vorto la donita sono estas skribata tiel, en alia vorto alie.... Tutajn jarojn devas uzi franco au anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo! Radikale shanghi tiun chi ortografion estas absolute ne eble, char tiam grandega multo da vortoj, kiuj diferencas unu de alia au neniel, au nur per ia apenau rimarkebla nuanco en la elparolado, farighus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia. La lingvo arta donis al chiu sia litero klaran, severe difinitan kaj chiam egalan elparoladon, kaj dank' al tio en la lingvo arta la demando de ortografio tute ne ekzistas, kaj jam post kvarono da horo da sinokupado je la arta lingvo (t. e. simple post la konatigho kun ghia plej simpla alfabeto) chiu skribos en ghi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li atingos tion chi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado.

Jam el tiuj kelkaj ekzemploj, kiujn ni donis, vi povas ricevi ideon pri tio, kian grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksigho de konscia arto. Ni povus citi kompreneble ankorau multe da aliaj ekzemploj, char sur chiu pasho ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilajhojn kaj konfuzajhojn, kiuj en lingvo arta estas au tute eljhetitaj kiel superflua balasto, au alkondukitaj al ia unu au du mallongaj vortetoj au reguloj, sen ia ech plej malgranda difekto por la fleksebleco, richeco kaj precizeco de la lingvo. Tamen ni ne parolos pli pri tio chi, sed ni diros sole tion, ke la tuta gramatiko de la lingvo Esperanto konsistas tuta nur el 16 mallongaj reguletoj, kiujn chiu povas bonege ellerni en la dauro de duonhoro! Post unu sola duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en tia grado ekposedas la tutan gramatikon kaj tutan konstruon de la lingvo, ke al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo de vortoj! Por kompreni kaj taksi la tutan gravecon de tio chi, imagu al vi, ke vi entreprenis la ellernadon de ia lingvo natura kaj ke post kelke da jaroj da pacienca laborado vi fine venis al tio, ke vi ekposedis la konstruon de la lingvo en perfekteco kaj ke vi estas certaj, ke vi jam plu neniam povas fari en tiu chi lingvo ian gramatikan au ortografian eraron kaj ke vi nun jam nur bezonas simple lernadi kiom eble pli da vortoj, — vi ja tiam sentus vin felicha kaj dirus, ke la plej malfacilan kaj plej enuan parton de la laboro vi jam pasis... Chu ne vere? En la lingvo Esperanto vi atingas tion chi jam post duonhoro da laborado!

Sekve se Esperanto havus ech nur tiun econ, pri kiu ni supre parolis, t. e. grandegan facilecon kaj regulecon de la gramatiko kaj ortografio, ni jam devus diri pri ghi, ke ghi estas multajn, multajn fojojn pli facila, ol chiu lingvo natura. Sed per tio chi ne finighas ankorau la facileco de la lingvo Esperanto. Kiam vi venis al tio, ke al vi restas jam nur simpla ellernado de vortoj, vi ech tie chi renkontos ankorau grandegajn faciligojn. Tiel ekzemple jam la reguleco mem de la lingvo donas al vi grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj, kiujn vi bezonos lerni; char sciante de la vorto la formon substantivan, vi jam antaue, kaj sen ia lernado, scias ankau ghian adjektivon kaj ghian adverbon kaj ghian verbon k. t. p., dum en chiu lingvo natura tre multaj esprimoj havas por chiu parto de parolo apartan vorton (ekzemple: parler, oral, verbalement). Havante plenan kaj ne limigitan rajton kunigi chian vorton kun chia prepozicio kaj kun chia alia vorto, vi estas liberigitaj de la lernado de multego da vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj havas por si apartajn radikojn nur tial, ke tia au alia kunigo de vortoj estas ial ne permesita. Sed krom tiuj chi naturaj vortfaraj oportunajhoj, kiujn la lingvo Esperanto havas, vi trovos en ghi ankorau apartajn, tiel diri artajn rimedojn, kiuj enkondukas grandegan ekonomion che la lernado de la vortoj. Tiaj ekzemple estas ghiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj ni citos nur kelkajn pro ekzemplo: la prefikso “mal” donas al la vorto sencon rekte kontrauan (“bona” bon — “malbona” mauvais), — sekve sciante la vortojn “bona, mola, varma, largha, supre, ami, estimi” k. t. p., vi jam mem povas formi la vortojn “malbona, malmola, malvarma, mallargha, malsupre, malami, malestimi” k. t. p., aldonante al la vorto jam konata de vi nur la prefikson “mal” la sufikso “in” signifas la virinan sekson (“patro” pere — “patrino” mere), — sekve sciante la vortojn “patro, frato, onklo, fiancho, bovo, koko” k. t. p., vi jam estas liberigitaj de la lernado de la vortoj “patrino, fratino, onklino, fianchino, bovino, kokino” k. t. p.; la sufikso “il” signifas ilon (“tranchi” trancher — “tranchilo” couteau), — sekve sciante la vortojn “tranchi, kombi, tondi, pafi, sonori, plugi” k. t. p., vi jam mem scias la vortojn “tranchilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo, plugilo” k. t. p. Da tiaj vortopartetoj, kiuj treege malgrandigas la vortaron de la lingvo, ekzistas ankorau multaj aliaj.

Rememoru do nun chion, kion ni diris pri la konstruo de arta lingvo, kaj tiam vi facile konsentos, ke se ni diris, ke lingvo arta estas almenau 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio chi estis nenia trograndigo. Notu al vi en la memoro tiun chi grandegan facilecon de arta lingvo, char ni al ghi poste ankorau revenos.

2.) La dua distingigha eco de lingvo arta estas ghia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima richeco. Ke lingvo arta posedos tian econ, tion chi ankorau antau la apero de la unua arta lingvo antauvidis kaj antaudiris chiuj tiuj eminentaj kapoj, kiuj rilatis al tiu chi por la homaro treege grava ideo pli serioze, ol diversaj nuntempaj Jupiteroj, kiuj pensas, ke chia ech plej suprajha konatigho kun la esenco de lingvoj artaj malaltigus ilian honoron kaj indecon. Ni povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel ekzemple Bacon, Leibnitz, Pascal, de Brosses, Condillac, Descartes, Voltaire, Diderot, Volney, Ampère, Max Müller k. t. p., — sed ni rigardas la citatojn kiel batalilon nur de pseudoinstruitaj sofistoj; tial, ne fanfaronante per citatoj, ni penos pruvi chion nur per la sola logiko. Ke lingvo arta ne sole povas, sed devas esti pli perfekta, ol lingvoj naturaj, tion chi komprenos chiu mem, se li konsideros la jenon: Chia lingvo natura konstruighadis per tia vojo, ke unu ripetadis tion, kion li audis de aliaj; nenia logiko, nenia konscia decido de la homa inteligenteco tie chi havis ian forton. Chian esprimon, kiun vi multajn fojojn audis, vi povas uzi, kaj chian esprimon, kiun vi ankorau neniam audis, estas al vi malpermesite uzi. Tial ni en chia lingvo natura sur chiu pasho renkontas la sekvantan aperon: en via cerbo aperas ia komprenajho, sed... vi ne havas la eblon esprimi ghin per busha vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta multvorta kaj tre neoportuna priskribo de tiu komprenajho, kiu en via cerbo ekzistas kiel unu komprenajho, kiel unu spirita vorto. Tiel ekzemple, dank'al tio, ke je lavado de tolajho sin okupas ordinare virinoj, vi en chiu lingvo havas vorton por esprimo de la komprenajho “lavistino” sed se viro ekvolos okupadi sin je lavado de tolajho, vi en tre multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon, char nomon de viro, kiu okupas sin je lavado de tolajho, vi neniam audis! Je kuracado ghis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis kuracistinoj, au virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en la plimulto da lingvoj ne trovighis vorto! Por la esprimo de ilia nomovorto oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj, kaj kiam vi ankorau el ilia titolo volas fari adjektivon, verbon k. t. p. — tio chi estas jam tute ne ebla! En chiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun au alian sekson, tiun au alian kazon, tiun au alian devenan formon; adjektivojn, kiuj ne havas tiun au alian gradon de komparado, tiun au alian formon; verbojn, kiuj ne havas tiun au alian tempon, personon, modon k. t. p.; de tia substantivo vi ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne povas fari substantivon k. t. p. Char, ni ripetas, chiu lingvo natura estas fondita ne sur la logiko, sed sur la blinda “oni tiel parolas” au “oni tiel ne parolas” sekve chian komprenajhon, kiu naskighas en via cerbo, sed por kiu vi ghis nun vortan esprimon ne audis, vi ordinare esprimi ne havas la eblon kaj vi devas helpi al vi per priskriboj. Sed en lingvo arta, konscie fondita sur la severaj, permesantaj nenian escepton nek arbitron leghoj de pensado, nenio simila povas havi lokon. Esprimoj en la speco de “tia vorto ne havas tiajn formojn au ne permesas tiajn ideajn kunighojn” — en lingvo arta estas tute ne eblaj. Supozu ekzemple, ke morgau viro ricevas la eblon naski infanojn au nutri ilin per siaj mamoj, — kaj por li tuj ekzistas en la lingvo preta vorto, char en lingvo arta estas ne ebla la ekzistado de ia vorto por unu sekso kaj neekzistado por la dua sekso. Supozu, ke morgau iu elektas al si ian novan, ech la plej strangan profesion, ekzemple laboradon je aero, — por li tuj ekzistas preta vorto, char se en lingvo arta nur ekzistas sufikso por la esprimo de profesio, ghi donas al vi jam la eblon esprimi chian profesion, kia nur povus aperi en via cerbo.

Krom tio ne forgesu, ke la perfektighado de lingvo arta estas ebla ghis senfineco, char chiun bonan regulon, bonan formon, bonan esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan rajton aligi al si, chian mankon, kiu povus trovighi en ghi, ghi havas la rajton plibonigi kaj shanghi, dum en lingvo natura pri nenio simila povas esti parolo, char tiam lingvo natura transformighus jam en artan.

Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibonajhoj de lingvo arta (eksterordinara facileco kaj perfekteco), ekzistas ankorau aliaj, pri kiuj ni ne parolos. Ni transiru nun rekte al la malbonajhoj de lingvo arta. Kiu ech malmulte konatighis kun lingvo arta kaj havas sufiche da kuragho por kredi tion, kion li vidas kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas veni nur al unu konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun lingvo natura lingvo arta posedas neniajn. Chiu el vi, vere, havis la okazon audi tre multajn atakojn kontrau lingvo arta; sed kontrau chiuj tiuj chi atakoj ni povas rediri nur unu respondon: chiuj ili eliras el la busho de homoj, kiuj pri lingvo arta havas nenian scion kaj neniam ghin ech vidis, — ne sole ne vidis kaj ne esploris, sed ech neniam logike enpensighis pri ghia esenco, kaj anstatau ekpensi pri tio, kion ili parolas, preferas blinde jhetadi dekstren kaj maldekstren lautajn kaj modajn sed sensencajn frazojn. Se ili nur iom konatighus kun lingvo arta, ili ekvidus, ke iliaj frazoj estas tute falsaj; se ili, ech tute ne konatighante kun la lingvo, simple ekpensus pri ghi teorie, ili ekvidus, ke chiuj iliaj frazoj ne havas ech la plej malgrandan fundamenton. Se iu ekdeziros kredigi, ke en la najbara urbo chiuj domoj estas konstruitaj el papero kaj ke chiuj homoj tie estas sen manoj kaj sen piedoj, — li povas imponi per tio chi al la amaso, kiu chiun vorton elparolitan per autoritata tono de scianto sankte kredas; sed homo prudenta jam de antaue rilatos al tiuj chi vortoj tre kritike, char jam en sia sagho li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por tiuj chi frazoj; kaj kiam che li restos ia dubo, li simple iros en la najbaran urbon kaj rigardos, kaj tiam li konvinkighos, ke chiuj frazoj, kiujn li audis, estas la plej absoluta sensencajho. Tiel estas ankau kun lingvo arta: anstatau blinde ripetadi frazojn, vi bezonas nur simple ekpensi pri la esenco de tiuj chi frazoj, kaj vi jam komprenos, ke ili ne havas ech la plej malgrandan fundamenton; kaj se teoria pripenso estos por vi ankorau nesuficha, tiam iru simple kaj rigardu, jhetu okulon en lernolibron de lingvo arta, konatighu kun la konstruo de tiu chi lingvo, profundighu iom en ghian jam tre richan kaj diversaspecan literaturon, faru ian provon, rigardu la faktojn, kiuj sur chiu pasho sin trovas antau via nazo, — kaj tiam vi komprenos, kia grandega sensencajho sin trovas en chiuj tiuj frazoj, kiujn vi audadis kontrau lingvo arta. Vi audis ekzemple frazon “lingvo ne povas esti kreita en kabineto, kiel viva ekzistajho ne povas esti kreita en la retorto de hhemiisto” tiu chi frazo sonas tiel bele kaj “saghe”, ke por la grandega plimulto da homoj ghi jam lasas nenian dubon pri tio, ke lingvo arta estas infanajho. Kaj tamen se tiuj chi homoj havus tiom da propra kritika kapablo, por meti malgrandan, tre malgrandan demandon “Kial?” — tiam tiu chi lauta frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj chian sencon, char ili ekvidus, ke nenia logika respondo ekzistas, ke tiu chi frazo estas bele sonanta kolekto da vortoj, kiu ne havas ech la plej malgrandan logikan fundamenton. Tute tian saman frazon oni ja povus uzi ankau kontrau la arta alfabeto, kiun la homaro jam tiel longe uzas kun la plej granda utilo por si, kaj kontrau la arta veturado per helpo de vaporo au velocipedo, kaj kontrau nia tuta arta civilizacio! Kaj tiun chi kaj similajn frazojn la homoj obstine ripetadas chiun fojon, kiam aperas ia nova utila ideo.... Ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi chesos regi super la spiritoj de la homoj!

Vi audis, ke arta lingvo estas ne ebla, ke en ghi homoj ne komprenados unu alian, ke chiu popolo uzados ghin alie, ke en ghi oni nenion povas esprimi, k. t. p., k. t. p. Se ni turnos atenton, ke chio tio chi estas aferoj, kiujn che plej malgranda dozo da honesteco kaj bona volo chiu povas facile praktike trakontroli, kaj ke chiuj tiuj chi frazistoj simple ne volas trakontroli tion, pri kio ili parolas kun tia autoritata tono, sed pro la aplaudado de la amaso ili preferas fermi la okulojn kaj jhetadi koton sur la aferon nur tial, ke ghi estas nova kaj ankorau ne moda, — tiam chiuj tiuj chi frazoj montrighas jam ne sole ridindaj, sed rekte indignigaj. Anstatau blinde jhetadi frazojn, iru kaj rigardu, — kaj tiam vi vidos, ke chiuj viaj vortoj estas simple senceremonia mensogado: vi ekvidos, ke en efektiveco lingvo arta fakte de longe jam ekzistas, ke homoj de la plej diversaj nacioj jam longe kun la plej granda utilo por si uzas ghin, ke ili unu alian komprenas bonege kaj plej precize, kiel skribe, tiel ankau bushe; ke homoj de chiuj nacioj uzas ghin chiuj tute egale; ghia jam tre richa kaj diversaspeca literaturo montros al vi tute okulvideble, ke chiuj nuancoj de la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en ghi en la plej bona maniero.... Anstatau blinde babiladi diversan teorian sensencajhon, iru kaj rigardu la faktojn, la longe jam ekzistantajn, de chiu facile kontroleblajn sendubajn kaj nemalkonfeseblajn faktojn, — kaj tiam por vi restos nenia dubo pri tio, ke iaj motivoj, parolantaj kontrau la enkonduko de lingvo arta en komunan uzadon, ekzistas absolute neniaj.

Ni revenu nun al tio, pri kio ni parolis en la komenco de tiu chi chapitro, t. e. ni prezentu al ni, ke kolektighis kongreso el reprezentantoj de chiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon internacian. Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti. Ne malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antauvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed ech kun plena certeco kaj precizeco.

El chio, kion ni supre diris pri la grandegaj plibonajhoj de la lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si mem sekvus, ke esti elektita povas nur lingvo arta. Ni supozu tamen por unu minuto, ke la tuta kongreso malfeliche konsistos plene el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de chio nova kaj ke al ili venos en la kapon la ideo pli bone elekti ian en chiuj rilatoj maloportunan lingvon naturan, ol centoble pli oportunan lingvon artan. Ni rigardu, kio tiam estos. Se ili ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el la ekzistantaj nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie chi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankau la tute natura timo de chiu nacio jam simple pro sia ekzistado: char estas afero tute komprenebla, ke tiu popolo, kies lingvo estos elektita kiel internacia, baldau ricevos tian grandegan superforton super chiuj aliaj popoloj, ke ghi ilin simple dispremos kaj englutos. Sed ni supozu, ke la delegatoj de la kongreso jam tute ne atentos tion chi, au ke ili, por eviti reciprokan envion kaj engluton, elektos ian lingvon mortintan, ekzemple la latinan, — kio do tiam estos? Estos tre simple tio, ke la decido de la kongreso restos simple malviva litero kaj fakte neniam atingos efektivighon. Chiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankorau pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenau iom fonda ellernado de ghi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas grandan kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn. Ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco de tiu chi vorto, sed nur lingvon internacian por la pli altaj klasoj de la societo. Ke la afero starus tiel kaj ne alie, tion chi montras al ni ne sole la logiko, sed tion chi jam longe okulvideble montris al ni la vivo mem: en efektiveco la lingvo latina estas ja de longe jam elektita de chiuj registaroj kiel internacia, kaj jam longe en la gimnazioj en chiuj landoj lau ordono de la registaroj la junularo devigite dedichas tutan vicon da jaroj al la ellernado de tiu chi lingvo, — kaj tamen chu ekzistas multe da homoj, kiuj libere posedas la lingvon latinan? La decido de la kongreso sekve donus al ni nenion novan, sed aperus nur kiel sencela kaj senfrukta ripeto de tiu decido, kiu longe jam estas farita kaj ech efektivigita, sed sen ia rezultato. En nia tempo nenia decido ech de plej autoritata kongreso iam povas jam doni al la lingvo latina tiun forton, kiun ghi havis en la mezaj centjaroj: tiam ne sole por ghia internacieco, sed ech por ghia absoluta regado unuanime staris chiuj registaroj, la tuta societo, la tuta chiopova eklezio, kaj ech la vivo mem, tiam ghi prezentis la fundamenton de chia scienco kaj de chia scio, tiam al ghi estis dedichata la pli granda parto de la vivo, ghi elpushis per si chiujn lingvojn patrajn, ghi estis ellernata kaj prilaborata devigite, jam simple pro tio, ke en siaj patraj lingvoj la instruituloj simple ne havis la eblon esprimadi sin, — kaj tamen malgrau chio la lingvo ne sole falis, sed ech en sia plej bona tempo ghi estis kaj povis esti nur apartenajho de la elektitaj klasoj de la societo! Dume en okazo de elekto de lingvo arta ghin post kelke da monatoj povus bonege posedi jam per unu fojo la tuta mondo, chiuj sferoj de la homa societo, ne sole la inteligentaj kaj richaj, sed ech la plej malrichaj kaj senkleraj vilaghanoj.

Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tute ne povas elekti ian alian lingvon krom lingvo arta. Elekti ian lingvon naturan, kiam ni havas la eblon elekti lingvon artan, kiu havas antau la lingvoj naturaj en chiuj rilatoj senduban kaj okulvideblan grandegan plibonecon, estas tia sama malsaghajho, kiel ekzemple sendi ion el Parizo Peterburgon per chevaloj, kiam ni havas la eblon fari tion chi per fervojo. Nenia kongreso povas fari tian elekton; sed se ni ech supozus, ke la kongreso tiom malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj kutimoj, ke ghi tamen faros tian absurdan elekton, tiu chi elekto per la forto de la cirkonstancoj tute egale restos malviva litero, kaj en la vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos nesolvita tiel longe, ghis pli au malpli frue kolektighos nova kongreso kaj elektos lingvon artan.

Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon, al kiu ni venis, nome: lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta.


Al la komenco   <<<   >>>   Ruslingve

Hosted by uCoz