ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO DE LINGVO INTERNACIA

 I   II  III IV  V  VI VII VIII

Al la komenco   <<<   >>>   Ruslingve


I

Chiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas chiam tiun saman egalan sorton: kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed ech kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj chi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaghajn, au fine ech rekte kiel homojn tre malutilajn. Dum la homoj, kiuj okupas sin je chia plej sencela kaj senutila sensencajho, se ghi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso, ghuas ne sole chiujn bonojn de la vivo, sed ankau la honoran nomon de “instruituloj” au “utilaj publikaj agantoj”, la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj; la unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsaghajhoj; la unua renkontita gazeta felietonisto skribas pri ili “spritajn” artikolojn kaj notojn, ne preninte sur sin la laboron almenau iom ekscii, super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu chiam iras kiel anaro da shafoj post la kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj ech por unu minuto ne faras al si la demandon, chu ekzistas ech guto da senco kaj logiko en chiuj tiuj chi “spritaj” mokoj. Pri tiuj chi ideoj “estas modo” paroli ne alie, ol kun ironia kaj malestima rideto, tial tiel agas ankau A kaj B kaj C, kaj chiu el ili timas enpensighi serioze ech unu minuton pri la mokata ideo, char li “scias antaue”, ke “ghi krom malsaghajho enhavas ja nenion”, kaj li timas, ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de “tiuj malsaghuloj”, se li ech en la dauro de unu minuto provos rilati serioze al tiu chi malsaghajho. La homoj miras, “kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaghaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin en la domojn por frenezuloj”.

Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj suferoj la “buboj-fantaziuloj” atingis la celon. La homaro farighis pli richa per unu nova grava akiro kaj eltiras el ghi la plej vastan kaj diversforman utilon. Tiam la cirkonstancoj shanghighas. La jam fortighinta nova afero shajnas al la homoj tiel simpla, tiel “komprenebla per si mem”, ke la homoj ne komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen ghi. Kiam la posteuloj legas la rakontojn pri tio, kiel sin tenis kontrau la dirita ideo la samtempuloj de ghia naskigho, ili absolute ne volas kredi kaj pensas, ke chion tion chi elpensis la historioskribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj. “Chu efektive”, ili diras, “la tuta mondo tiam konsistis el idiotoj? Chu efektive ekzistis homoj, kiuj elpashadis kontrau la pioniroj kun tiaj sensencaj kontrauparoloj, kaj la ceteraj homoj silentadis, kaj la unua renkontita kvinjara infano ne diradis al tiuj kritikantoj: “Sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan sensencajhon, kies rebato sin trovas ja tuj antau via nazo!”? Absolute nekompreneble! La historiistoj certe trograndigas!”

Legu la historion de naskigho de la kristaneco kaj de diversaj grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco; legu la historion de la eltrovo de Ameriko, de la enkonduko de fervojoj k. t. p., k. t. p. Chie tute tio sama. Es ist eine alte Geschichte, doch bleibt sie immer neu. La lumo aperas kiel necesa bezonatajho al tiu, kiu staras malproksime, sed al la proksime starantaj ghi tranchas la okulojn kaj ili penas estingi ghin. La ideo de Kolumbo, ke “devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon”, shajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura, kaj ni simple ne volas kredi, ke povis iam ekzisti homoj, kiuj, sciante jam, ke la tero estas globo, povis dubi, ke al chia lando oni povas veni ne sole de oriento, sed ankau de okcidento, kaj ke en tiu chi ne esplorita okcidento povas eble trovighi ne konataj al ni interesaj landoj. Kiam ni legas tiujn kontrauparolojn, kiujn oni tiam faradis al Kolumbo, ekzemple, ke neniu okcidenten de Europo veturis, sekve ghi estas ne ebla, ke Dio malpermesis tion chi fari, ke la shipoj mallevighados malsupren kaj ne povos returne levighadi supren ... k. t. p., — ni kontrauvole demandas nin, kiamaniere homoj maturaghaj povis paroli tiajn sensencajhojn, pro kiuj en nia tempo rughighus chia infano. Kaj tamen en tiu tempo ghuste tiuj chi naivaj kontrauparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, kiel plej logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanajho, kiu estas inda nenian atenton. Kiam oni montris al la homoj la forton de la vaporo kaj ghian uzeblecon, shajnis, ke kia prudenta homo povus ion kontrauparoli kontrau ghi? Kaj tamen kiom da multjara batalado, suferoj kaj mokoj la elpensinto devis elporti! kaj ech tiam, kiam fine prosperis jam atingi la celon, kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kuradis kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Europo instruitaj homoj kaj ech tutaj instruitaj korporacioj, anstatau simple ekrigardi kaj konvinkighi, skribadis ankorau profundapensajn traktatojn pri tio, ke konstruado de lokomotivoj estas infana entrepreno, ke ghi estas ne ebla, ke ghi estas malutila k. t. p. Kio tio chi estas? ni demandas nin; chu tio chi estis ia chiuhoma epidemia idioteco? chu efektive ekzistis tiaj generacioj? Jes, ekzistis tiaj generacioj, kaj ni, kiuj nun miregas, ni en efektiveco estas ne pli bonaj ol ili, kaj niaj nepoj estos ne pli bonaj ol ni. Chiuj tiuj chi homoj kun iliaj indignige sensencaj kontrauparoloj kaj atakoj estis tamen ne idiotoj, kvankam ili nun eble shajnas al ni tiaj. Ilia tuta kulpo konsistis nur en tio, ke, dank' al la natura spirita inercio de chiu el ni, ili au tute ne volis prijughi la naskighantajn novajn aperojn, plivolante limigi sin per sanosubtenanta ridado, au alpashadis al la prijughado kun antaue jam preta konvinko, ke la afero proponata al ili estas neplenumebla, kaj chiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu antaue farita decido, ne rimarkante la tutan senfundamentecon de tiuj chi argumentoj, kaj kontrau la argumentoj de la defendantoj de la nova ideo ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj, kaj tial tiuj chi lastaj argumentoj, kiuj penadis pruvi la eblecon de tio, “pri kio chiuj ja scias, ke ghi estas neebla”, devis shajni al tiuj inerciaj homoj tiel same infanaj, kiel al ni nun shajnas iliaj tiamaj kontrauparoloj.

Al tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj shajnas senenhava fantazio kaj al la posteuloj shajnas tia natura afero, ke ili ne komprenas, kiamaniere la homoj miljarojn vivis sen ghi, — al tiaj ideoj apartenas ankau la ideo de enkonduko de komuna lingvo por la komunikighoj inter diversaj popoloj. Kiam niaj posteuloj legos en la historio, ke la homoj, tiuj chi reghoj de la tero, tiuj chi plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco, tiuj chi duon-dioj, en la dauro de tutaj miljaroj vivis unuj apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn, ili simple ne volos kredi. “Por tio chi oni ja bezonis nenian supernaturan forton,” ili diros; “chiu el tiuj chi homoj posedis ja kolekton da kondichaj sonoj, per kiuj li tute precize komprenighadis kun siaj plej proksimaj najbaroj, — kiel do ne venis al ili en la kapon konsentighi inter si, ke unu el tiaj kolektoj da kondichaj sonoj estu enkondukita por la reciproka komprenighado inter chiuj, simile al tio, kiel por la plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita jam longe unu kondicha kolekto da mezuroj, unu kondicha alfabeto, unuj kondichaj muzikaj signoj k. t. p.!” Niaj posteuloj indignos, kiam ili ekscios, ke la homojn, kiuj penadis pri la enkonduko de komuna lingvo, la samtempuloj montradis per la fingroj, kiel maniulojn, bubojn, ne meritantajn la nomon de seriozaj homoj; ke pri tiuj chi homoj chiu malplenkapulo povis spritadi en la gazetoj, kiom li volis, kaj trovighis neniu, kiu dirus al tiuj malplenkapuloj: “Vi povas trovi tiujn chi ideojn plenumeblaj au ne plenumeblaj, — sed moki ilin, ech ne konatighinte kun ili, estas honte, sinjoroj!” Kore ridegos niaj posteuloj, kiam ili audos tiujn naivajn kontrauparolojn, kiujn multaj el niaj samtempuloj faradis kontrau la ideo de lingvo internacia entute kaj de lingvo arta speciale. Simile al tio, kiel ni kun rideto de kompato rilatas al tiu el niaj pra-praavoj, kiu antau kelke da miljaroj eble protestis kontrau la enkonduko de arta alfabeto, kriante kun la aplombo de instruitulo, sed tute senpruve, ke rimedo por la esprimado de niaj pensoj estas objekto organa, natura, kreita de la historio (skribado per hieroglifaj desegnajhoj) kaj ne povanta “esti kreita en kabineto”, — tiel niaj posteuloj mokados tiujn samtempulojn, kiuj nur pro tiu nenion diranta cirkonstanco, ke la nunaj lingvoj kreighis blinde per si mem, autoritate certigas, ke lingvo ne povas esti kreita arte. “Ghis nun ne estis, sekve ne povas esti!” — “Kiel mi povas kredi”, diros en la venonta centjaro ia dekjara lernanto al sia instruanto, “ke ekzistis homoj, kiuj neadis la eblecon de ekzistado de arta lingvo, kiam antau ilia nazo tia lingvo jam ekzistis, havis jam richan literaturon kaj bonege plenumadis jam en la praktiko chiujn funkciojn, kiujn oni povas postuli de lingvo internacia, kaj tiuj chi sinjoroj, anstatau babiladi chiam teorian sensencajhon, bezonis nur malfermi la okulojn kaj ekrigardi! Chu estas eble, ke homoj maturaghaj parolus chiam frazistan sensencajhon pri ia diferenco de la vochaj organoj che la popoloj, kiam chiu infano vidis sur chiu pasho membrojn de unu popolo, bonege parolantajn en la lingvo de alia popolo!” Kaj la instruanto respondos: “ghi estas efektive nekredebla, kaj tamen ghi tiel estis!”

Cetere en la nuna tempo en la afero de lingvo internacia la rutino kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento. Jam longe tie au aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por ghiaj batalantoj. Sed tiuj chi artikoloj estas ankorau senkuraghaj, kvazau la autoroj timas, ke oni ne elmetu ilin al publika malhonoro. Tiuj chi senkuraghaj vochoj perdighas en la lautega horo de la kriistoj kaj mokistoj, tiel ke la grandega plimulto de la publiko, kutiminta iradi nur tien, kie oni krias la plej laute, kaj opiniadi chiun mokanton saghulo, chiun atakanton bravulo kaj chiun atakaton kulpulo, chiam ankorau rigardas la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion. Tiun chi publikon konvinki ni ne entreprenas, char chiuj niaj vortoj pereus vane. Ilin konvinkos nur la tempo. Morgau ghi al la pioniroj de la ideo konstruos monumentojn kun tia sama anara sento, kun kiu ghi hodiau superjhetas ilin per koto. Nia parolo estas difinita nur por tiuj, kiuj provis rilati al nia ideo kun jugho memstara, sed sub la influo de diversaj auditaj opinioj perdis la egalpezon, ne scias, kiel ili devas sin teni, dezirus kredi kaj samtempe turmentighas per konstantaj duboj. Por ili ni tie chi analizos la demandon, chu efektive ni, la amikoj de la ideo de lingvo internacia, laboras por ia utopio, kaj chu minacas al ni la danghero, ke chiuj niaj laboroj pereos vane, kiel kredigas niaj kontrauuloj, au chu ni iras al celo klare difinita, senduba kaj nepre atingota.

Ni scias, estimataj auskultantoj, ke vi kutimis rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj, traplektitaj per multo da lautaj autoritataj nomoj kaj brilas per amasego da alteflugaj kvazau-sciencaj frazoj. Ni avertas vin, ke chion tion chi vi en nia parolo ne trovos. Se vi trovas atentinda nur tion, kio estas ligita kun lautaj nomoj, legu ian verkon pri lingvo internacia, kaj vi trovos tie longan serion da gloraj kaj autoritataj scienculoj, kiuj laboris por la ideo de lingvo internacia. Sed ni tie chi forlasos chian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la nomo de la nuda logiko. Ne turnu atenton sur tion, kion diras Petro au Johano, sed pripensu mem. Se niaj argumentoj estas ghustaj, akceptu ilin, — se ili estas malghustaj, forjhetu ilin, se ech miloj da lautaj nomoj starus post ili.

Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn: 1) chu lingvo internacia estas bezona; 2) chu ghi estas ebla en principo; 3) chu ekzistas espero, ke ghi efektive estos enkondukita praktike; 4) kiam kaj kiamaniere tio chi estos farita kaj kia lingvo estos enkondukita; 5) chu nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo, au ni agas ankorau blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj devas ankorau sin teni flanke de ni, ghis “la afero klarighos”.


Al la komenco   <<<   >>>   Ruslingve

Hosted by uCoz